Estis decidite forstreki 9 radikojn:
acero, anemono, marono, paduso, rubuso, sorpo, tremolo, tusilago, vakcinio.
kaj aldoni 23 jenajn:
abrikoto, algo, bacilo, bambuo, cepo, daktilo, dianto, fabo, figo, hordeo, kakao, kakto, kaŝtano, kokoso, kukumo, kukurbo, lapo, lotuso, melono, mirtelo, rafano, sorgo, spinaco.
Nova suma nombro: 69.
c) Religio (25 radikoj): abato, anĝelo, bapti, beni, Budho, demono, diablo, episkopo, infero, Islamo, Izraelo (virnomo), katedralo, katoliko, kirko, Kristo, Mahometo, monaĥo, Moseo, moskeo, paradizo, paroĥo, pastoro, protestanto, rabeno, templo.
Estis proponite forstreki la tutan liston, ĉar efektive ne eblas esti universala sur tiu tereno, se oni samtempe volas liston ne tro ampleksan, sed post pripenso estis decidite reteni en la listo jenajn vortojn, kiuj estas uzataj pli vaste, ol en la strikte religia senco: anĝelo, diablo, bapti, beni, infero, paradizo. (6 radikoj).
d) Geografio (kaj similaĵoj) (17 + 7 radikoj): Anglo, Brito, Dano, Eŭropo, Finno, Franco, Germano, Hispano, Hungaro, Italo, Latino, Nederlando, Norvego, Polo, Ruso, Svedo, Sviso — judo, negro — centimo, colo, franko, prefekto, departemento.
Estis decidite anstataŭigi tiun liston per nova jena: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio, Eŭropo; Atlantiko, Pacifiko, Mediteraneo (8 radikoj).
e) Malnovaj konceptoj. Estis decidite forstreki la tri radikojn: aeroplano, fiakro kaj kaleŝo. La du lastaj respondas al eksmodaj veturiloj. La unuan oni delonge prefere esprimas per aviadilo, aŭ eĉ nun per ĝia radiko avio: ĉiuokaze aviado enestas en B.R.O.
f) Listo de LINNUSE (Vd. II, E) El la 20 aldonaj elementoj de la LINNUSE-SADLER-listo, estis decidite aldoni:
— el la ĉefa parto de tiu listo: 7 radikojn: himno, ĥoro, kosmo, muzeo, pioniro, proponi, starti;
— el la gramatikiloj, 6 elementojn: -aĉa, -ĉj-, eks-, fi-, -nj-, pra-;
— el la aldona parto, 1 radikon: uniformo;
Cetere jam estas notitaj el ĝi 3 bestonomoj (Vd. III, A, a): cigno, cikonio, krokodilo. Estis ankaŭ decidite ne enpreni du radikojn, kiuj apartenus al vortprovizo d), nome: kolĥozo kaj soveto, kaj unu alian (buso), kiu estas mallongigo de aŭtobuso.
Ĝenerala rimarkigo: la nove enprenitaj elementoj estas alkalkulitaj al la Grupo 9 de malpli oftaj elementoj.
B) Eliminado de diversaj radikoj
Okaze de plej diversflanka diskutado, la Sekcio decidis elimini diversajn radikojn, ĉefe pro tio, ke ilia uzateco ne ŝajnas sufiĉe ĝenerala, por ke ili povu eniri en la B.R.O. Ja pro tradukoj ili aperis en la primitivaj listoj kaj kompreneble ilia eliminado signifas nenion pri ilia taŭgeco aŭ netaŭgeco.
Jen kelkaj ekzemploj de eliminitaj radikoj: adolto, agro, artiklo, avio, brumo, ekskuzi, elektrofono, fornelo, fragila, frekventi, frida, graŭli, kultivi, magra, marmito, mungi, reglamento, trivi, uzino…
Por aliaj ni elektis unu el du formoj: ekz‑e: tempesto kaj ŝtormo, plaĝo kaj strando … Kvankam ne estas certe, ke ne ekzistas senconuancoj inter tiuj formoj.
IV. Aliaj laboroj faritaj de la Akademio okaze de la starigo de B.R.O.
A. Kategorieco de la radikoj
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de «Konstatoj» («Aktoj de la Akademio» 1963–67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado ĉe Zamenhof kaj la bonaj aŭtoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marŝi, ridi estas verbaj. En ili la finaĵo, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, ĉu temas aŭ ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la §3, 2 de la Rekomendoj pri vortfarado («Aktoj» p.69[F]), kiu tekstas:
«2) kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, aĵ montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.»
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile deriviĝas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaŭ al la uzado ĉe la bonaj aŭtoroj.
Ni notu tie ĉi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankaŭ sur la laboroj de Eugen WÜSTER, kiel ni jam diris en I.
B. Oficialeco de la radikoj
Estis de tre alta intereso konstati, ke nur en la tri lastaj grupoj de B.R.O. enestis radikoj neoficialaj, kiam la laboro estis entreprenita.
La Akademio opiniis, ke estus pli bone, se la koncernaj radikoj konsistigus parton de la 8-a Oficiala Aldono, kaj ĝi do entreprenis ankaŭ la prilaboron de tia oficialigo. Tio cetere per si mem ŝtopos grandegan breĉon inter la oficiala vortaro kaj la vortaro efektive uzata en la nuna lingvo.
En la Grupo 7 estis 4 neoficialaj radikoj: aŭtobuso, drato, filmo, oferti.
En la Grupo 8 estis ĉirkaŭ 40 kaj en la Grupo 9 ĉirkaŭ 140.
C. Diskuto pri kelkaj vortoj
Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta ĉapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo aŭ graveco de la rimarkigoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro,
D-ro A.
Noto. En la ĉi-sekvaj listoj la mallongigoj, troveblaj antaŭ kelkaj radikoj, signifas: «f» apartenon al la Fundamento, «1», «2» ktp la diversajn Oficialajn Aldonojn. La indiko «f 1/7» ekzemple signifas, ke la koncerna radiko troviĝas en parto de la Fundamento alia ol la «Universala Vortaro», kaj tial estis kolektita en la 1-a O.A., dum la 7a O.A. rekonis ĝian fundamentecon.
La naŭ ofteco-grupoj
Grupo 1
(179 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, ĉiuj el U.V., escepte: ‑ismo O.A.2).
11 finaĵoj: ‑o, ‑a, j, ‑e, ‑n, ‑i, ‑as, ‑is, ‑os, ‑us, ‑u.
[F]
La paĝonumero 69 estas laŭ la unua eldono de Aktoj de la Akademio 1963–1967. En la nova eldono de 2007 temas pri paĝo 58.