La Lordo kuŝis sur la planko. Ŝajnis, ke li estas mortinta. Sed nun li ekmoviĝis pene kaj apogiĝis permane. Li metis sian alian manon sur sian ventron ĉe la rimenzono, kaj ruĝa humido ekbrilis inter liaj fingroj.
— Mi estas trafita, Bulkin… Se vi volas… nun vi povas trnsdoni min al la polico… Ĝi signifas… dek mil dolarojn… por via kvaropo…
Ili silentis. Tio estas vere granda sensacio. La Lordo kuŝas ĉi tie, senpove. Kaj li forsendis ankaŭ la rabistojn.
— Kiel ajn estas — diris la Lordo iom langvore, se kun sia kutima aplombo — , unuavice zorug pri mia vundo, ĉar mi mortos pro sangoperdo, poste, se vi volas… venigu… Clifford-on…
Ili metis lin sur la liton. La ĉevalbredisto foriris.
La kuglo deglitis sur lia ripo, kaj tiel ĝi ne penetris profunden. Bulkin eksentis ĝin per sia difingro sub la frakasiĝinta ripo. La vundo sangis forte, sed ĝi ne ŝajnis danĝera…
— Elpremu ĝin, Bulkin…
— Mi ne estas sperta pri tio…
— Mi klarigos tion… — li respondis kun mallaŭtiĝanta, sed same kun malvarma voĉo. — Metu iun vian manon sub la kuglon… Kunpremu la karnon ĉirkaŭ ĝi per viaj dik- kaj montrofingroj… tiel… kvazaŭ vi pinĉus… Nun kunpremu ĝin tutforte… Tiel… Pli forte…
Malklara ŝvito kovris lian frunton, sed cetere eĉ sur lia neniu trajto estis videbla, ke li kiel terure suferas.
— Atendu — li diris. — Ŝajnas, ke la aperturo fermiĝis… Eble ĝi estis malgrandkalibera aĵaĉo… Vastigu la vundon per tranĉilo…
La drinkejmastro estis mortepala.
— Mi ne… povas…
— Eh! Stultulo…! Donu la tranĉilon al mi!
La lipoj de la Lordo jam estis bluaj, kaj lia vizaĝo blanka, kiel la gipso. Li forprenis la tranĉilon de Bulkin, ŝovis ĝin tra la aperturo kaj turnadis tion…
— Nun… metu vian manon sub ĝin… Tiel… Pinĉu tion… kunpremu… Pli forte.
Klako…
La malgranda kuglo kuŝis sur la planko. La Lordo ĝemis profunde.
— Bandaĝu… tion… rapide…
Kiam ili vindis lian trunkon per la lasta tolpeco, la ĉevalbredisto enpaŝis tra la pordo, kaj ŝerifo Clifford estis kun li.
15
— Bonan esperon, Clifford — salutis lin la vundito. — Tiuj homoj kaptis min. Oni devas doni la dek mil dolaran premion al ilia kvaropo.
Ili silentis.
Cliford rigardis la vunditon serioze.
— Ĉu vi povas veni sur viaj propraj kruroj, aŭ mi venigu ĉaron?
— Se vi donos kvin minutojn por ripozi, tiam mi iros kun vi piede…
— Nur ripozu — respondis Clifford kaj eksidis. — Stulta fatalo, Lordo. Flalvbekulo kaptis vin, malgraŭ tio, ke kvar ŝtatoj aliancis kontraŭ vi, senrezulte.
— Li ne estis flavbekulo… Sed danĝera homo… La sola danĝera homo, se vi ne prenas, kiel ofendon Cliford, el tiuj, kiuj ĝis nun krucis mian vojon.
Ili silentis. Bulkin alportis ĝinon al la ŝerifo.
— Mi aŭdis, ke vi venigis vian filinon ĉi tien… el urbo Kansas… ĉu vi edukas ŝin hejme? — diris la rabisto.
— Jes — respondis la ŝerifo. — Mary tre ŝatas Okcidenton.
— Domaĝe, ke morgaŭ ŝi devas foriri de tie ĉi por longa tempo…
La ŝerifo rigardis senvorte la plankon inter siaj ŝuoj.
La ĉevalbredisto, al kiu plaĉis la filino de la ŝerifo, interrompis ekscitite:
— Ĉu vi sendos mary-on al Oriento?… Sed posttagmeze vi diris tute nenion pri tio.
— Nur nun mi decidis tion — murmuris Cliford, poste li eltrinkis la ĝinon. — Mi petus vian kvaropon por akompani ŝin, se ankaŭ vi forvojaĝos morgaŭ.
Bulkin levis siajn brovojn alten mirante.
— Ni ne vojaĝos Orienten! De kie vi scias tion, Clifford?
— Hm… Ĉar vi havas sanan menson, mi estas certa pri tio, ke vi forvojaĝos.
Fariĝis tre granda silento. La kvar homoj interrigardis, konsternite.
— Ankaŭ mi decidis nur nun sendi Mary-on en urbon Kansas. La domo de la ŝerifo ekde hodiaŭ ne estos tiel paca hejmo, kia ĝi estis ĝis nun. La rabistoj, kompreneble de nun ne traktos tiel esceptmaniere Pomac-on. La banditoj venĝos… sian ĉefon. Tiu ĉi urbo ne plu estos la paca Pomac…
La Lordo leviĝis pene.
— Atendu — diris Bulkin. — Ni fajfas pri la du mil dolaroj, kiun ni ricevus pokape. Mia gastejo valoras pli multe por mi, kaj cetere mi ne sopiras vojaĝi al Oriento! Ankaŭ tiuj homoj ŝatas sian domon, kaj Ronac ĝis nun estis pac, feliĉa loko.
— Li pravas! — konsentis la ĉevalbredisto.
— La Lordo batis nek nin. Eĉ, de kiam li gvidas la bandon de la ruĝa Brandt, de tiam la trankvilo estas multe pli granda, ol antaŭlonge.
— Mi diras — frapis iu kaŭbojo sur la tablon — , ke kaptu la Lordo-on tiu, kiu iam havis problemon kun li. Ni ne eltiros por aliaj la kaŝtanojn el la fajro, por ke la ardaĵo bruligu niajn fingrojn
— Ni fajfas pri la dumil kvincent dolaroj — aldonis la alia kaŭbojo. — Vi, Clifford estas liginda frenezulo, se vi servas la trankvilon de la urbo per tio, ke vi venigos sur nin ĉiujn banditojn de la Ŝtono Infera, kiuj ĝis nun lasis nin pacaj.
— Sed kion mi faru? Tamen mi estas la ŝerifo, kaj la Lordo rabisto…
La Lordo diris nenion. Li rigardis la plafonon indiferente, kvazaŭ ili intetraktaus ne pri lia kolo.
— Ni donu nian vorton — diris Bulkin — ke ni rakontos al neniu tion, kion okazis hodiaŭ. Kaj tiam simple okazis nenio. Bob la Putoro galopu post la rabistojn, kaj ili kunportos la Lord-on de ĉi tie amkoraŭ nokte.
La ŝerifo silentis, li plenigadis sian pipon per tabako kaj fiksrigardis la plankon serioze. Ĝi vere ne estas tre granda heroaĵo.. Sed liaj floroj estas tiel belaj, kaj Mary tiel forte amas Arizonon…
Post unu horo Bob la Putoro galopis rapide en la nokto al la Ŝtono Infera.
16
La Lordo ankoraŭ estis malforta. Li dormis nur kelkajn horojn en la arbara domo, ĉar liaj homoj veturigis lin tien. Tiu domo staris ĉe la vojforko, kondukanta al la Ŝtono Infera.
— Kial vi ne volas ripozi en sekura loko, Lordo? — demandis Austin.
— Ĉar matene mi jam estos sur ilia spuro. Nek minuton mi volas ripozi superflue, dum tiu homo vivas, kaj mia edzino ne estos hejme, kie ŝi devas esti!
— Ĉu vi deziras komenci persekuton en tia sanstato…?
— Jes… Mi fartas bone… Nur la sangoperdo. Mi resaniĝos rapide… La vundo ne estas tiel danĝera — lia mortegriza rigardo direktiĝis al la malproksima nenio.
Li enseliĝis iom malcerte, kaj ili rajdis malrapide.
— Se ili atingos Orienton, ili glitos el miaj manoj… — li aldonis. Nun mi dormis kelkajn horojn ĉi tie…. Venu por mi je la sepa horo… Sekvu ilian spuron, ĝis vi povos konstati, kien ili iris…
Ili atingis la arbaran domon, kaj la Lordo glitis singarde el la selo.
— Iru — li diris. — Sed estu ĉi tie je la sepa horo prezice…!
— Ĉu ne restu du homoj kun vi?
Li ne rigardis al la parolanto, liaj okuloj ripozis fikse, trankvile sur arbokrono, kiam li respondis:
— Superfluas. Vi ĉiuj serĉu ilian spuron. Kaptinte ilin, vi ricevos dek mil dolarojn. Vi scias bone, kiom valoras mia promeso?… Kiu mortigos tiun bubon, li ricevos aparte dek mil dolarojn… Rapidu!
Kaj li lasis ilin tie.
La rabistoj kelkajn sekundojn embarasite rigardis unu la alian. Ĝenerale ili interrigardis tiel, kiam ili restis solaj post la mallongaj frazoj de la Lordo. Ĉu eble ili hontis unu antaŭ la alia, ke ili timas tiun strangan homon?