Выбрать главу

La dika Pete enseliĝis.

— Antaŭen! Ili ankoraŭ ne estas malproksime.

— Tiu bubo havas nek ĉevalon! Ili fuĝis duope per kaduka kabriolo.

Ili galopis rapide sur la deklivo. Apenaŭ meteniĝis. Ili atingis la landvojon. La nokta trafiko ĉi tie ne povis forviŝi la radsulkojn. La du strioj estis klare videblaj. Li devis nek elseliĝi. Roka, herbokovrita tereno sekvis antaŭ la rivero Cornet. Tie la radoj de la ĉaro ne postlasis spurojn

Ili serĉis kn streĉa atento, sed ŝajnis tiel, ke vane. Ili vidis spurojn nek de homoj, nek de ĉaro. O-gamba, grandkapa, adoleskulo kun idiota aspekto ekkriis subite. Li havis nazvoĉon, karakterizanta influenculojn:

— Ili estis ĉi tie… Jen estas spuroj. En la flako!

Li estis Bob la Putoro. Li loĝis ĉe mestiza virino en la urbo, kaj li ĉiam kaŝiris ĉirkaŭ la rabistoj. Li faris malgrandajn komplezojn al ili, kaj tial li vivis en la ombro de la Lordo kun sia patrino. La banditoj zorgis pri ili.

— Kio ĝi estas?! Putoro! Kion vi vidas?!

— Ĉi tie… En flako. Spuroj…

Ili amasiĝis tie. En kaveto, plena de akvo klare videbliĝis la spuro de la radoj. Diable! Ĉu eble ili tamen ne traflugis la abismon? Per kabriolo!

Mateniĝis.

— Alo! — kriis Pete. — Rigardu tien! Ili estas trovitaj…

Ili ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ li, sur la rando de la abismo kaj rigardis malsupren.

En la apudborda akvo de la kureganta rivero, inter la rokoj, vrako de rompiĝinta ĉaro estis videbla el la alto. Pendiginte la kapon en la drivon de la rivero, la korpo de mortinta ĉavelo tenis la kabriolon sur rifo kontraŭ la fluo.

— Ĝi senbridiĝis — kriis Bob la Putoro ekscitite. — La ĉevalo senbridiĝis, kaj ili falis en la riveron…

Ili devis akcepti la konstaton de la knabo.

Ŝajnis, ke ili jam havis nenion fari.

Estus ankoraŭ frue reveni al la arbara domo. Ili decidis matenmanĝi. La fuĝintoj nokte falis en la abismon. Tiel la afero finiĝis. Bob alportis sekajn branĉojn, ili ekbruligis fajron kaj komencis kuiri kafon.

— La ĉevaloj kuntrenis altan monsumon en la abismon… — diris “Ganner” malgaje, kiu estis maljunega, sekvizaĝa rabisto, li havis flavan, velkintan haŭton kaj blankan kaprobarbon.

La suno leviĝis. Ili trinkis kafon. La malalta dikulo, ŝajnis, ke li jam kalkuli certe la premion, ĉar li sorbetadis sian matenmanĝon kun moroza vizaĝo

— Mi asertas — diris Gunner — , ke mi prefere okupiĝas pri fervojo, bako aŭ pri alia afero, ol ĉasi homojn. Ankaŭ tie troviĝas sufiĉe da dolaroj, kaj mi ne sentas min bestio.

— Diru tion al la Lordo — respondis Austin moke. — Mi opinias, ke plej volonte li elskrapus tiun knabon el la ŝlimo de la rivero kaj revivigus lin, nur tial, ke li mortigu lin.

Pete rulumis cigaredon.

— Mi ŝatus sciis nur tion, kiu estas tiu virino, pri kiu li diris, ke ŝi estas lia edzino.

Bovoj aperis sur la kampo malproksime. La rabistoj prepariĝis por ekiri.

— Domaĝe, ke kapute al la ebleco, valoranta dek mil dolarojn… — resumis Pete la finrezulton.

— Vi ankoraŭ povas akiri la dek mil dolarojn… — diris iu malantaŭ ili.

La Lordo staris tie.

17

Ili forfuĝis — li daŭrigis trankvile kaj rigardis ien malproksimen.

— Ĉu vi ne vidis ĝin tie en la rivero? — demandis Gunner.

— Mi vidis. Mi estis malsupre. Mi venas de tie.

Nur nun okulfrapis al la rabistoj, ke la Lordo estis kovrita de koto kaj polvo. Lia vizaĝo iom enkaviĝis kaj estis pala, sed cetere li staris sur sia loko kun tiel rekta, ĝena senmoveco, kiel alifoje.

— Ĉu vi estis malsupre?

— Jes. Mi rigardis la ĉevalon. Fingrodikaj strioj estas sur ties haŭto. Iu batis ĝi per la prenilo de la vipo. Ĝi eblas nur tiel, ke iu pelis la ĉevalon al la abismo. Verŝajne, li descendigis la virinon anticipe, kaj li desaltis en la lasta momento.

— Do…?

— Ili vivas…

Li eksidis kaj verŝis kafon por si.

— Nun mi dormos unu horon — li diris. — Poste ni ekpersekutos ilin.

— Kien ili povis iri?…

— Kompreneble al Oriento. Du homoj ekiru al Connicted. Viro kaj virino estas sufiĉe okulfrapaj por rimarki, se iu vidis ilin sur la landvojo.

Austin kaj Pete enseliĝis.

La Lordo eltrinkis la kafon rapide, poste li kuŝiĝis kaj ekdormis.

18

Pete, kiun la ebleco de la dek mil dolaroj preskaŭ reanimis, instigis la ĉevalon galopi rapide.

— Rigardu tien — montris Austin al la taluso. Ŝarĝtrajno ĵus preteriris ilinkun malrapida skuiĝado.

Pete komprenis:

— Se ili grimpis sur trajnon, tiam estos malfacile atingi ilin. Kvankam tio ne estas simpla afero en societo de virino.

Ili spronis la ĉevalojn galopi eĉ pli rapide por fari la grandan parton de la vojo, ĉar la tagmeze sunbrilo estos la plej varmega. Ili forlasis la urbon.

Ŝlimo, konsistanta el polvo kaj ŝvito, kovris ilin sub la perpendikle brilanta suno. Ankaŭ ilia akvo estis elĉerpiĝonta. Ili sciis bone, kie troviĝas la torento, ili povintus atingi ĝin per malgranda evitvojo, sed la monavido ne permesis malŝpari tempon por io ajn. Atinginte la fuĝantojn, unu pafo valoras kvin mil dolarojn pokape! Sed ili devis priparoli tion.

— Kio okazos, se ni trovos ilin? — demandis Austin.

Pete rikanis kruele.

— Vi ne estas tro sagaca, Austin.

— Ĉar ni rajdas kune, ni povus interkonsenti pri tio, kiu ajn el ni estingos la kandelon de la ulo, ni dividos la monon egale.. Tiel do ni ne devas konkuri unu kun la alia.

— Ni nur kunkuru…

— Ĉu vi ne volas dividi la monon egale?

— Ne. Mi fidas tion, ke mi scias pli multe, ol vi, mi havas pli bonajn okulojn, miaj manoj estas pli rapidaj…

— Ankaŭ tiel estas bone. Sed mi pensas, ke ni devus ripozi dum la suno kulminas, ĉar estas terura varmo.

— Ripozu, se vi volas. Mi daŭrigos la vojon volonte eĉ sola — respondis Pete, kaj li spronis sian ĉevalon.

— Tion jam ne!

Ili galopis rapide en la bruliga varmego. Tamen la soifo estas la plej malbona.

— Kiel vi pensas?… — ĉu li sidis en trajnon kun la virino?

— Li povis grimpi nur sur ŝarĝtrajnon. Ĝi skuiĝadas malrapide kaj restadas longe ĉe stacioj… Sed ne paroladu, ĉar ni perdos la spiron.

La ĉevalo de Austin jam stumblis dufoje, kio estis la signo de elĉerpiĝo. La du bestoj ŝvitegis, ili ofte ekhenis, kaj longaj salivostrioj fluetis el ties buŝo.

Tre malproksime grupo da blankaj domoj staris en la blindiga sunbrilo.

— Atentu! — kriis Pete, kiu antaŭis Austin-on.

— Damne…

Ili subite malrapidigis la ĉevalojn, elseliĝis kaj kondukis la du tropelitajn bestojn plu. Ĉar ili atingis marĉan terenon. Maldensa kanejo ĉirkaŭis ilin, iliaj botoj sinkis, kaj ankaŭ la ĉevaloj vadis en la koto ĝisgenue. Kvakado de milionoj da ranoj vibris en la aero.

— He, tie…!

— Kio?…

Ia grandega, malhela makulo moviĝis apud la blanka digo de la taluso, kvazaŭ ĝi estus krokodilo aŭ marĉa monstro.

— Iu fais en la kotaĉon, kaj nun li sekigas sin.

— Homo! — alkriis lin Pete, kiam ili proksimiĝis al li. — Kio okazis al vi?

La kompatindulo plie memorigis pri reviviĝintan argilfiguron, ol pri homo. La ŝlimo dense kovris lian vizaĝon, lia vestaĵo malmoliĝis, la ŝuoj estis kiel du grandaj rokpecoj, kaj tiuj malaperis sub la sekiĝinta koto.

— Kio okazis, kial vi ne respondas? — demandis Austin malpacience.