— Mi edukiĝis en Meksikio.
— Sed rajdi en tiu ĉi vestaĵo estos malfacile, kvankam tio urĝas, ĉar iu mia onklino loĝas en la urbo, kiu intrigas kontraŭ mi, kaj mi ŝatus iri plu de ĉi tie.
— Sed… ankaŭ vi devus ripozi.
— Mi ripozis. Tagmeze mi dormis kelkajn horoj sur kanapo ĉe la gastejmastro. Ordulo! Donu ian rajdistan vestaĵon al fraŭlino Edith!
Buldog ĉirkaŭrigardis gratante sian barbon.
— Eble… mi trovos…
— Dume mi pruntepetos ankoraŭ unu ĉevalon…
— Hm… — grumblis la maljunulo. — La posedanto de la ekspersĉaroj estas je distanco de dek minutoj… Tie… vi povos prunti facile.
— Dankon. Atendu minĉi-dekstre, sub la monteto…
Li foriris. Buldog elprenis la rajdistan vestaĵonrapide kaj ĵetis ĝin al la knabino.
— Tre rapidu…
— Kial. Ĉu eble… io ne estas tiel, kial Bill diris? — ŝi demandis suspekteme.
— Ĉio estas tiel, nur mi… atendas iun… Do… Rapidu…
La knabino iris en la alian ĉambro, surprenis la rajdistan pantalonon, la botojn, la mantelon kaj la sombreron. Ĉio trolarĝis sur Edith, ŝi preskaŭ perdiĝis en la vastaj vestopecoj.
— Ni iru — diris la maljunulo. Poste li blovestingis la lampon, kaj ili rapidis al la monteto.
Estis trankvila, malluma nokto. La knabino nek si mem sciis, kial, ŝi sentis strangan ekscitiĝon. Budog iafoje murmuris ion, kaj li tretis-trampletis malbonhumore en la sama loko…
Malproksime lumo ekbrilis, kaj aŭdiĝis knalo… Poste ankoraŭ du-tri ekbriloj, knaloj…
— Per la sep sakramentoj… — siblis Buldo inter siaj dentoj.
Ekbrilis lumo post lumo, knalo sekvis knalon, ĉiam pli proksime…
— Ĉu vi pensas, ke… Bill? — demandis la knabino. — Ke tie…
— Silentu!
Aŭdiĝi proksimiĝanta huftamburado de ĉevalo, kaj rapide pligrandiĝanta ombro kuregis al ili, fajrerantaj, klakantaj hufoj, kaj Bill jam staris tie spiregante kun konduk-ĉevalo…
— Rapide… Enseliĝu…!
Proksimiĝantaj knaloj…
— Sed tiuj…
— Miaj iamaj samklasanoj… Mi vetis kun ili, ke ni rajdos pli rapide, ol ili… Antaŭen!.. Helpu, Buldog!
Buldog eklevis ŝin, kaj Edith estis en la selo
Ŝi aŭdis nur klakon, ŝi nur konjektis, ke Bill frapis sur la ĉevalon per io, ĉar la besto ekimpetis, tiel, ke ŝi preskaŭ falis el la selo, sed Bill kaptis ŝin por momento dum la ekrajdo, poste la tero klakis sub ili, kaj ili galopis.
— Rajdu dudek minutojn, kiel vi povas… — li kriis al ŝi kaj rapide rerigardis. — Hoho!!.. Ili sekvans nin reapide… Ne gravas! Tamen ni gajnos la veton.
— Ba… — spiregis Edith — , kial vi komedias… Mi scias bone, ke oni persekuras nin.
— Ĉu vere? Kvankam mi ŝatintus sekreti tion… Ej…! Hop!
Kuglo frapiĝis al la rokmuro, kaj la dispolviĝinta bazalto ŝpruciĝis en lian vizaĝon.
— Pli rapide! — Li frapis denove sur la ĉavalon de la knabino per la tenaca vergo. — Post dudek minutoj ni priridos ilin…
La tero resonegis, bruis la ĉevalrimenaro, kaj aŭdiĝis kelkaj ekhenetoj. La persekutantoj venis pli proksimen. La kugloj siblis ofte preter ilia kapo.
— Diable…!
Kial oni perseikutas ilin? Ĉu la rabistoj estus sur ilia spuro? Aŭ li ŝtelis nur ĉevalon por savi ŝin? Ĉar li ŝtelis la ĉevalon… Tio certas. Li ja ne havis monon, kaj tiu fabelo pri “prunto” estas tiel naiva…
— Atentu… al la rivero, sur tiu ĉi deklivo. Malsupren, al la prerio…
Edith teruriĝis. La vojo kondukis preskaŭ perpendikle de sur la monteto, al vepra, sekiĝinta stepo…
Antaŭen… Ne timu… Infanaĵo estas la tuto. Hopla!
Li ekbatis denove la ĉevalon forte, la virino fermis siajn okulojn timiĝinte, dume la besto prenis elanon.
Ŝi preskaŭ falis super la kapo de la stalono, kiel ili ekimperis malsupren… La du bestoj kelkfoje kuntuŝiĝis, pubruis ilia korpo, ekhenis, kaj spirblovis terure. La tero kuris sub ili forviŝiĝinte. Ĉiu sekundo povis kaŭzi ilian kolorompon.
Dornaj arbusto, sekiĝintaj veproj krakis rompiĝante, ŝtonoj ruliĝis, kaj la tero kuris sub ili, kiel furioza muntadbendo.
Edith fermis siajn okuloj, tiel timiga, terura galopado ĝi estis, malsupren, sur la kruta deklivo de la montetflanko… Nun aŭdiĝis klako, timiĝinta ekheno, la ĉevalo stumblas, ekrotaciiĝas sur la pado, kaj malvarma juktiklo de morta falo kunpremas la koron de la virino…
Ŝi elflugas el la selo!..
Ŝi sentas nur tion, ke mano kaptas lin je la brako per dura pemo. Ŝi pendas en la aero sekundon, poste ŝi reskuiĝis antaŭ Bill-on, en la selon de la galopanta ĉevalo.
— Ĝi estis bela akrobataĵo — diris la kaŭbojo entuziasme — , ni rikoltus sukceson ankaŭ en cirko, sed nun ni rapidu, ĉar la knaboj tre rapide venas.
La ĉevalo de Edith galopis malproksime antaŭ ili, ĉe la fino de la deklivo, kun selo flankenŝoviĝinta.
— Haho!.. Ni alvenis.
Ili rajdis sur ebenejo, sur malbenita vepra, sekiĝinta prerio, al la rivero.
— Ili ja… atingos nin… Kun duobla ŝarĝo… Elseligu min… ili ne batos min…
— Silentu, knabino… Hop!.. Diablo forportu la celpafistojn… Ne timu, kaj ne babilaĉu… Hu…! Ĉu ili jam revenis?! Posttagmeze mi tromplogis ilin preskaŭ ĝis Kinglow…
Li adresis tiun lastan rimarkon al fajrostrio, alvenanta el la nigra grupo.
Oni persekutis ilin ankaŭ el flanka direkto! Malantaŭ ili kun iom malpli granda elano, sed per samritma rapideco venis la persekutantoj. Kaj, el dekstra direkto, kie la sekiĝinta prerio finiĝis ĉe arbaro, proksimiĝis la grupo de novaj persekutantoj… Klare aŭdiĝiis voĉo de viro:
— Fermu ilian vojon, al la rivero!..
— Nun fermu viajn okulojn, kaj kroĉiĝu forte… — flustri Bill en ŝian orelon. La virino obeis maŝine. Bill rompis la enacan vergon, sed tiel, ke gi restu en unu peco, ĝi pendaĉis nur kurbiĝinte, poste li ekbatis la kapon per ĝi tutforte, unu-, du-, trifoje. La pendanta parto de la rompita verto frapiĝis en la vizaĝon, okulojn de la besto tra la frunto de la ĉevalo. Ĝi ekimpetis sur la vojo kun timiĝinta heno…
Bill premis la ĉevalon kun femuroj, manoj kaj genuoj, la knabino sentis laŭ la malregulaj eksaltegoj, ke ili sidas sur senbridiĝinta besto, kaj ŝi kroĉiĝis al la selo, streĉinte sian ĉiun forton… Kvazaŭ venus de malproksime, aŭdiĝis tiel la knaloj, la pejzaĝo forviŝiĝis ĉirkaŭ ŝi, kiel li malfermis siajn okulojn por sekundo…
Timiĝinte ŝi malfermis tiujn denove. Ŝia kapo batiĝis konstante al la ŝultro de la viro. Ŝi alpremis ĝin tien, kio trankviligis ŝin… Sed kiel mola estas lia ŝultro, kvazaŭ ĝi estus remburita… Sankta Dio! Ĝi estas bandaĝo… La viro jam anticipe vundiĝis, kaj li galopas nun tiel…
— Vi… a… ŝult… ro… — ŝi balbutaĉis kun interfrapiĝantaj lipoj, mordante la vortojn.
— Silentu!
Ŝi eksulentis. Ŝi kroĉiĝis al la ŝultro de Bill Teksaso kun malfermitaj okuloj, kunpreminte siajn dentojn…
La persekutatnoj postrestis en granda distanco, sed ŝajnis neeble saviĝi. La ĉevalo kuris kun duobla ŝarĝo, antaŭ ili estis la rivero, dekstre la monto, maldekstre kaj malantaŭe la persekutantoj…
— Nun mi saltos el la selo! Vidu, tie estas la alia ĉevalo, ni bezonas tiun. Ekgalopu al la akvo, kaj provu tranaĝi tion… Elingigu viajn piedoj envadonte la riveron…
Antaŭ ol ŝi povintus respondi, la viro jam desaltis. La senmastra ĉevalo galopetis en la proksimo, kaj lontane la persekutantoj klopodis atingi la fuĝantojn.
Bill kaptis la buŝferon de la ĉevalo, sed li ne saltis sur ĝin. Li glitis rapide inter la arbustojn. Poste… kvazaŭ lampiroj brilus tie kaj ĉi tie, kien li iras. Post kelkaj sekundo li enseliĝis, la kugloj de la danĝere proksimiĝantaj persekutantoj siblis preter li… Li galopis al la rivero ventorapide…