Выбрать главу

…La knabino saltis kun la ĉevalo en la riveron jam unu sekundon pli frue… Akvo ŝpruciĝis alten, simile al akvofalo, kovrinte la ĉevalon kaj ties rajdantinon, poste la rivero fermiĝis super ili, kaj ŝi sufokiĝadis.. Sed konata, dura mano ekprenis ŝian nukon kaj levis, levis…

Aero…!

En la pala lunlumo, penetranta tra la nuboj ŝi ekvidis la kapon de la ĉevalo kun vastiĝintaj naztruoj, kun timiĝintaj, elstrariĝantaj okuloj…

— Tranaĝu la riveron! — kriegas Bill apud ŝi. — Ĝi ne estas danĝera…

— Estu trankvila… mi naĝas… bone…

Ŝi naĝis rapide, movante siajn brakojn grandarke…

La rivero ne estis larĝa, post cent metroj ŝiaj piedoj atingis la grundon kaj elvadis. Ne malproksime de ŝi, la ĉevalo ĵus saltis sur la bordon. Ĝi skuis sin. La ventrozono subite ŝiriĝis, la selo falis. Edith haltis sur la bordo ŝanceliĝante. Kie estas Bill? Fine ŝi ekvidis lin en la pala lunlumo, kiel Bill grimpas sur la bordon. Li renaĝis! Li skuas sin, rikanas kaj elprenas cigardon. Poste li ekbruligas ĝin!

— Ĝi estas bona, ĉu ne? Mi povas naĝi trankvile, kaj nenio malsekiĝas, ĉar kartludinte en San-Francisko kun bonŝanco, mi gajnas akvorezistan, gumzipan talizonon, kia ĝi estas…

— Rapidu… la selo deŝiriĝis… Ni devas fuĝi… oni ja atingos nin.

— Diablo fuĝu. Ĝi jam tedas min ĝis gorĝo. Venu, ni eksidos ripozi…

Kaj li kaŭriĝis.

— Sed ili ja venas…

— Ili ne venas…

…Fine! La latenta fajro ekflamis! La prerio brulas!.. La persekutantoj ankoraŭ ne atingis la riveron. Ili haltigis siajn ĉevalojn timiĝinte kaj eskapis panike de antaŭ la fajro, proksimiĝanta el la direkto de la bordo. Supren al la monto, sed rapide…

— Ĉu vi…?

— Jes. Mi salutis ilin per lumigo… Mi diris al vi, se vi eltenos dudek minutojn, tiam ni saviĝos. Vi obeis, kaj nun jen estas la premio… Jam antaŭtagmeze mi aŭdis, ke oni volas ekbruligi tiun sekiĝintan preion. Tial mi rapidis ĉi-direkten. Mi kaŭzis nur tiun problemon, ke la flamoj liberigos la kultiveblan agron unu tagon pli frue, de tiu multe da sarkindaĵoj. Kaj niaj amikoj devas travadi la riveron ie ĉe la supra itinero, rajdante tra la monteto, perdinte tiel duonhoron pro la evitvojo… Dum tiu tempo ni jam estos en sekura loko.

Post unu horo, farinte grandan ĉirkaŭvojon, sur ŝtona, roka grundo, por ne postlasi spurojn, ili atingis kvietan montetdeklivon.

— Ĉi-supre, inter la arboj vi povas dormi trankvile ĝis aŭroro. Oni ne trovos nin. Cetere mi ekvidus ilin jam de malproksime sur la ebenejo, el la alto.

La knabino sekvis lin obeeme. Kiel ili iris pli supren, estis bone videbla la flamanta prerio sur la alia bordo de la rivero… Velkintaj herboj, sekiĝintaj, dornaj abrustoj, putrintaj veproj avide transprens la fajron un de la alia, kaj mareta fomodoro ŝvebis surper la ebenejo al la fuĝantoj…

— Bonvolu uŝiĝi, kaj ni ripozu… Ni meritas tion.

— Vi vundiĝis je la ŝultro…

— Ba, negravas…

— Mi sentis… ĝi estas bandaĝita.

— Absolute ne. La vestaĵo estis vasta, kiam mi aĉetis, tial mi remburis ĝin… Mi havas malbenite vantan naturon. Li ekstaris, alportis lignon kaj faris grandan fajron. La knabino frostotremis en la aŭgusta nokto kaj ĝuis la varmon…

— Nun mi zorgos pri manĝaĵo, cetere vi devus pasigi ankoraŭ du tagojn sen manĝo, kaj mi ne ŝatus, se vi tro maldikiĝus.

La fajro flagris timige sur la alia bordo, disvastiĝante sur ĉiam pli granda tereno. Bill, el la akvorezista sako, simila al abundo-korno, elprenis viandopecon kaj pikis ĝin sur pintigitan batoneton. Li dediĉis grandan atenton al la vidando, dum li tenis ĝin super la fajro. Kelkfoje li turnis la lingeton, por ke la flamo rostu ĝin egale.

Edith kaŭris en la proksimo kaj observis la vizaĝon de la knabo. Li eĉ nun estis ĝuste tiel gaja kaj adoleska, kiel cetere, nur liaj okuloj fermiĝis iafoje longe, lace. La vulpo-hundosimilaj iom pinta nazo kaj mentono, tiuj kelkaj lentugoj ĉirkaŭ liaj brilanta, nigraj okuloj esprimis ruzecon, facilanimecon kaj bonecon.

Jes. Ĝi estas la ŝajna impreso. Sed kio estas la realo? Kio pelas lin sur la landvojo? Post kiaj antaŭaĵoj li kapablas ŝteli ĉevalojn en okazo de bezono?

— Unuavice mi ne ŝtelis, duavice morgaŭ mi resendos tiujn al ĝiaj mastroj — li diris mallaŭte.

Edith turnis sin timiĝinte al la kaŭbojo.

— Kiel vi scias…

— Ke vi pensis tion? Mi povus aserti, ke mi estas magiisto, kaj nur pro supraĵemo mi ne portas neĝe blankan barbon, ĝiszonan. Sed mi ne trompas vin. Dum mi rostis la viandon, mi sentis, ke vi rigardas sur min. Kaj nun viaj okuloj vagis al la paŝtiĝanta ĉevalo. Verŝajne trankviligus vin, se honesta ĝentlemano estus tiu, kiu intervenis en vian vivon tiel subite.

— Kaj se ĝi estus tiel… Se mi estus scivola, kiu vi estas?

— Tio estus ĝena… Mi rimarkas, ĝis nun nur oficialaj instancoj distingis min per ilia afabla interesiĝo…

— Ĉu vi volas diri tion, ke vi ne estas honesta homo?

— Nu… Tio estas tre vastasenca nocio…

— Respondu sincere! Mi ne rajtas interesiĝi, sed mi sentas, ke vi ne prenos, kiel ofendon, se mi faros tion. Kial vi vagabondas? Ĉu vi havas ian kulpon?

Bill klinis sian kapon profunde kaj ĝemis.

— Jes…

— Kio?

— Mi forgesis kunporti panon.

Edit ĵetis sian ĉapelon sur la teron kolere.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne travidas viajn ŝercojn? Vi kaŝiĝas konstante en la artefarita nebulo de la stultaĵoj! Vi kondutas tiel, kvazaŭ vi estus babilema, kaj vi ne estas tiu.

— Ĉu vi manĝas aŭ ne?

Edith manĝis el la viando, poste ŝi kuŝis dorsen, apogis sian nukon per la manoj kaj rigardis la stelojn.

Bill cigaredis en la proksimo, li sidis sur kurcitaj kruroj, kiel ia fidela Sankt-Bernad-monta hundo apud la infano, konfidita por gardi lin.. Estis bela, sennuba nokto.

La virino silentis. Amareta fumodoro ondruliĝis el la malproksimo, ĉiam pli dense.

— Ĉu “Li”?… — demandis Edith. — Ĉu vi scias ion pri Li?

— Jes… Li sendis du siajn homojn post min. Mi drinkakdis kun ili…

— Bonvolu… ne ŝerci.

— Je mia honorvorto… Ili pagis la ĝinon. Ili estas afablaj ĝentlemanoj. Mi iris promeni kun iu. Li diris, ke la vundo de la Lordo ne estas grava!

— Ĉu “Li” estas sur nia spuro?

La rebrilo de la ardaĵo ektremis sur la vizaĝo de Bill, kaj malvarmo trakuris lin, malrapida, paraliza fluo, kiu tolporis lin, kiam li tenis ŝargitan revolveron en la mano. Kio ĝi estas?

Li timas! Li timas la Lord-on, la mortintajn, sendirektajn, emajlajn okulojn, lian rigidan, palan vizaĝon… Kio okazos, se li atingos ilin? Se ili staros vid-al-vide?

— Vi ne respondis, Bill… Ĉu “li” estas en la proksimo?

— Ne.

— Kiuj do estas la persekutantoj? Kial ili pelas vin?

— La loĝantoj de Connicte pro rabmurdo kaj ŝtelo de ĉevaloj. La akuzo de la rabmurdo ne estas vera, sed oni pendumos min, antaŭ ol mi povu pruvi mian senkulpecon, la ŝtelo de la ĉevaloj estas vera, sed kompreneble mi resendos la du bestojn morgaŭ.

— Pri kia… rabmurdo oni suspektas vin?

— Ĉu tio gravas? Min ne interesus tio eĉ sekundon, se oni persekutus vin pro publike danĝera drinkemo. Mi scius eĉ sen pruvaĵo, ke la akuzo estas stultaĵo.

— Kio okazis… poste? Ĉu la du rabistoj atakis vin?…

— Ba?! Iu volis provoki min, sed mi apelaciis al liaj bonaj sentoj efike… La alia pruviĝis pli insida, kaj sendis la tutan urbon kontraŭ mi, sed cetere estas nenia problemo, la tuto estas nur mokincito, kaj fine ni ridos bone…

Tiom da konvinka gajeco sonoris el lia voĉo, ke Edith trankviliĝis iomete.