Выбрать главу

— Kion ni faros nun? — ŝi demandis.

— Mi havas pretan planon. Vi dormos, kaj mi riparos la selojn…

— Bonvolu — ŝi petegis — paroli serioze kun mi…

— Serioze tio estas mia plano. Nek mi scias pli multe. Mi klopodas iri Orienten, kaj se eblas, ni trompos la knabojn, kio ne estos malfacili, ĉar neniu estas geniulo. Pleje gravas, ke vi nun dormu kelkajn horojn.

— Ĉu oni persekutis vin postagmeze…?

— Nu… ni nur kaptoludis. Mi disiĝis de ili en bona homoro, kaj subite ili ekpersekutis min. De sur frakseno mi promenis sur la tegmenton de la banko, baldaŭ mi vizitis kelkajn domtegmentojn, poste mi pruteprenis la pli bonan ĉevalon de la ŝerifo… jen tiu ĝi estas… Bedaŭrinde, la bona homo ĝuste tiam ne estis hejme, ia fripono persekutis min sur la domtegmentoj, sed mi skribis mesaĝon al li en la kamentubon, mi esperas, ke li trovis ĝin.. Tiam mi rajdis ĉien, kiam ili perdis miajn spurojn, mi vizitis mian konatinon, kiu ĉi-momente ne volas dormi. Tio okazis.

Edith ridis. Vane. Tiu homo kun groteska vizaĝo povas ridigi ŝin en la plej amaraj momentoj.

— Tio estas la plej granda problemo ĉe vi, ke iun tagon vi cerbumadas pri tio, kio okazos morgaŭ. Ĝi estas azenaĵo. Vivu por la hodiaŭa tago, kaj vi dormos bone. Agrabla duonhoro valoras pli multe, ol jaro, pasigita en Venecio por aliulo. Sed ĝi estas grava afero, ĉar la nuptovojaĝantoj vizitas tien en la filmoj. Nun fermu bele viajn okulojn, kaj mi rakontos ion, por ke vi ekdormu.

Iom post iom ŝiaj palpebroj peziĝis, kaj ĝemante ŝi liberiĝis de la sinistraj sentoj. La voĉo de la knabo estis dormemiga, monotona, trankviliga, kvazaŭ li lulus dormeman infanon, fabelante.

— Ĉu estis, ĉu ne estis, mi havis ie aĝan onklinon, kiu estis la bofratino de la duonfrato de mia patro, kaj ŝi miksis sin en la parolon de aliaj… Tiu virino loĝis en Bostono kaj vendis birdonutraĵojn. Tio estis la malpli granda problemo. Sed ŝi timis konstante, ke ŝi malsatmortos dum ŝiaj maljunaj tagoj, kio jam estas sufiĉa antaŭsento al tio, ke komercistino de birdonutraĵoj ĝemadu nokte. Fine ŝi vendis la enspezon por malalta, sed certa dumviva rento. Ŝi estis feliĉa kaj trankvila kaj iris en la bankon kun ĝojo por elpreni la unuan partopagon de la rento, sed bedaŭrinde, sed societo, konsistanta el senkarakteraj homoj, decidis prirabi la bankon tiun tagon, kaj maltrafinta kuglo de revolvero mortigis la kompatindan onklinon. Tio estas la instruo el tiu familia historio, ke la mono ne certigas niajn maljunajn tagojn, se restos nur la duono de la dumviva rento: la rento. Ankaŭ la vivo estas tre grava faktoro. La alia konkludo estas tio, ke laŭeble dum rabado ni ne restadu en bankoj, ĉar la banditoj estas morozaj homoj, kaj kelkaj kugloj de pistolo povas kaŭzi neantaŭvideblajn komplikaĵojn en nia organismo. La tria instruo…

Li jam ne povis rakonti la trian instruon, ĉar Edith dormis profunde.

23

— Kiu vidis tion?

— La helpisto de la forĝisto el malproksima fenestro.

— Kiel ĝi okazis?

— Nu — komencis Austin heziteme, ĉar li ĉiam estis embarasita, kiam la Lordo levis demandojn al li — la ulo iris kun Pete. Atinginte malantaŭ la domon, ili retropaŝadis vizaĝo-al-vizaĝo, ili iris proksimume dudek paŝojn, kiam Pete elprenis sian pistolon kaj pafis. La seruristo asertas, ke li vidis klare la manon de Bill Teksaso, ĝi ne estis proksime al sia revolverzono, tamen kvazaŭ li estus pafinta momenton pli frue. Pete falis, la ulo metis sian manon sur la ŝultron. Poste li prenis la havaĵon de Pete, eklevis sian sombreron kaj foriris.

— Kial vi ne estis tie? — demandis la Lordo, turniĝante rekte al li, sed lia rigardo vagis ie surper la kapo de Austin.

— Tiu temerarulo, diablo scias kiel, sed li akiris la simpation de ĉiu gasto. Li faris tion ankaŭ ĉe Bulkin. Li fiagitis kontraŭ mi, kaj dek homoj ĉirkaŭis min, kiam li foriris kun Pete…

— Ĉu poste?

— Poste mi agitis la homojn kontraŭ li. Ĉar li havis malgrandan pistolon. Tian, kiun iu rabis… kiam la aŭton per roko… Do…

— Kiu do faris tiun rabmurdon?

Silento.

— Respondu!

— Mi…

— Ĉu vi scias la regulon?

— Mi scias.

— Kiu apartenas al mi, tiu ne rajtas “labori” sen mia permeso. Ĉu vi scias tion aŭ ne? Respondu!

— Mi scias.

— Foriru! Mi ne plu volas vidi en la fortikaĵo sur la Ŝtono Infera! Forportu vin el mia proksimo! Ĉu vi komprenas?

La grandegulo, kies prahoma, bruta vizaĝo kvazaŭ estus skulptita el kruda ŝtono, staris tie kun klinita kapo, kiel infano, kiun oni vergis.

Kaj li timis.

— Kial vi staras tie?

— Ĉu vi permesas… diri ion?

— Rapide…

— Mi ankoraŭ deevas aranĝi la konton kun tiu ulo. Krome mi estas la sola homo inter la homoj, kiu konas lin laŭvizaĝe. Mi ne kalkulas vin inter la knaboj, ĉar vi…

— Eldiru mallonge, kion vi volas — komandis la Lordo kun sia raŭka, flustra voĉo.

— Mi volas ekpersekuti lin, eĉ se mi sekvos lin sola… Kaj mi ŝatus scii, ĉu mi ricevos la monon, se mi mortigos lin…

— Vi ricevos tion.

Austin ekiris.

— Haltu! Mi volas atentigi vin nur pri tio, ke tre atentu pri la virino. Se okazos la plej malgranda problemo al mia edzino, mi mortpafos vin, kiel hundon.

— Mi atentos pri ŝi.

— Iru!

La rabistoj aŭskultis la scenon senvorte. Gunner ludis per sia barbo, kaj Gorilo fiksrigardis la teron. Ili sentis sin strange nun.

– Ĉiu notu bone: kiu “laboras” kun mi, tiu ne rajtas labori sen mi.

Ili staris en la malgranda arbaro, kie la brulo de la prerio finiĝis. Ekbruliginte kelkajn arbojn, la fajro estingiĝis sur la karbiĝintaj arbotrunkoj.

Aŭdiĝis huftanburado de ĉevalo. Bob la Putoro saltis de sur duone sovaĝa mustang-o. Plenkreskaj homoj kaj bonegaj rajdisto malfacile povintus sidi sur tiu besto. Ankaŭ la akvokapa adoleskulo rajdis sur ĝi, kvazaŭ li sidus sur maljuna, dresita ĉevalo, alkutimigita porti selon sur ĝia dorso.

— Kien ili fuĝis? — demandis la Lordo kun pli milda voĉo. Tiu groteska infano estsi la sola homo, kiu certagrade trudiĝis pli proksime al li.

— Ili estis sur la alia bordo de la rivero, sur monteto! Mi vidis ilian bivakfajron… Ili iris plu al Nordo, sur ĉevalo…

— Ni sekvos ilin. Gunner kaj kvar homoj serĉos ilin sur la montara pado. Gorilo kaj tri homoj traserĉu la strepon, ĉu ili ne devojoĝis al Grivon, la aliaj venos kun mi ĝis Kondlow. Bob rajdu en la urbon por akŭskulti la novaĵojn, poste, kiel rapide vi povas, disportu tiujn ĉien.

Li montris sur grandegan pakaĵon, sur la tero.

— Sed anticipe mi revenos al vi. Al Kindlow por diri, kion mi aŭdis…

Ili ĉiuj forgalopis.

24

Jam aŭroris, kiam Edith vekiĝis je milda ektuŝo.

— Ni ekiros… — diris Bill.

La nigra, forbrulinta prerio ankoraŭ fumis en la malproksimo. Edith iris al la rivero kaj lavis sin. Reveninte, jam la du ĉevaloj staris tie selumite. Bill striglis ilin pura, dum ŝi dormis.

— Kien?

— Al Kindlow.

La virino spronis ĝin kaj ektiris la kondukilon, sed Bill alrajdis tien. L kaptis la ferbuŝon de la ĉevalo.

— Kien vi rapidas?

— Ĉu do… ni fuĝas?

— Tute ne temas pri tio! Kial ni fuĝus?… Ni galopos bele, kiel oni kutimas promenradi antaŭ tagmanĝo. Kial plaĉas la pejzaĝo? Ĝi estas bela, ĉu ne?

— Bonvolu diri, kion vi volas? Ĉu vi havas ian planon?

— Mi ne havas planon, sed bonŝancon jes, kaj iu mia eminenta, malnova amiko loĝas apud la nova fervojlinio, kiu havas unurangajn kontaktojn.