Terodoro estis sentebla el la interno de la vagono. Ĉar Kornulo la Sovaĝa plenigis la plankon de la oblikviĝinta vagono per sablo, por ke ties bazo estu horizontala.
Kornulo la Sovaĝa estis nekedeble alta, terure maldika kaj konsternige neprizorgita homo. Lia vizaĝo, nekalkulante lian grandegan kornoforman, ruĝan nazon, kiu povintus doni bonegan temon al kontraŭalkoholisma, propaganda afiŝo; li estis tia kun siaj profundaj okulkavoj, elstarantaj vagoostoj, kiel ia kranio, troviĝinta en antikva tombo. Lia buŝo estis larĝa, liaj longaj lipoj nigraj, kaj liaj ostaj kubutoj pendis nude el la truaj manikoj de jako.
— Pordon! — li kriis al la enpaŝintoj.
— Bone. Sed ekbruligu lampon.
— Se mi volas, he! Ĉu eble vi ne volas odoni min?
— Mi kunportis draton…
La skeleto tuj mildiĝis. Li ekbruligis la verdajn lampojn, pendantajn de sur la plafono, kiuj en siaj brilperiodoj montris la “liberan” signalon sur la semaforo ĉe la ŝarĝostacidomo Bakker-Hille.
Tiam Bill fermis la pordon.
— Mi havas problemon, Kornulo…
— Ĉu pro la drato?
— Ne… Mi prezentas la virinon al vi. Ŝi estas sinjorino Abrahamo Lincoln…
— Mi ĝojas… La nomo ne estas nekonata por mi… mi nur ne scias, kie mi aŭdis ĝin?
— Ŝia onklo ests staciestro en urbo Silver… — aldonis Bill.
— Ĉu li havas lipharojn…? Mi scias… Li donas fortajn hokbatojn… — kapjesis Kornulo rekone.
— Li ests tiu… Oni transpostenigis lin lastatempe. Do oldulo, temus pri tio, se vi havos tempon posttagmeze, ŝtelu por mi drenizon ie.
— Mi ĉirkaŭrigardos. Westinghouse-on nun mi ne havas… Pasintjare ia fripono dismuntis kaj forportis ĝin popece.
— Estos bona ankaŭ drezino laŭ la sistemo Brickes…
— Mi trovos tian… Sed ankaŭ oleo estos bezonata.
— Bonvolu ŝteli ankaŭ tion, se vi povas. Vi tre devontigus min…
En la interno de la vagono estis sufiĉe granda ordo. La meblaro konisitis el elkaj rabotitaj arbotrunkoj, malgranda tablo kaj longa benko, uzata kiel kuŝejo, sur ĝi estis videblaj kelkaj enigmaj literoj:
III-A KLAS… TEN… EJO.
— Nun denove kuŝiĝu por dormi — li diris al la virino — . Vi apenaŭ ripozis iom nokte…
— Ĉu vi? Nek vi dormis. Vi purigis la ĉevalojn kaj ĝustigis la selojnl
— Silentu! Nu jen vidu… Unuavice mi dormis tutajn dek minutojn, duavice ĉiam via malforteco estas la pli granda danĝero. Iru dormi! Mi povas ne nur fabeli, sed ankaŭ disciplini!..
Ŝi devis ridi pri li. Ĉu li vere vidas la situacion tiel facila, aŭ li volas nur trankviligi ŝin?…
Se ŝi estus aŭdinta la dialogon inter Kornulo la Sovaĝa kaj Bill proksimume dudek minutojn poste, tiam eble ŝi vidus la demandon pli klare. Sed ŝi ne aŭdis tion, ĉar kuŝiĝinte sur la planko, kaj kovrinte sin per la ĉevalodora plejdo, ŝi tuj endormiĝis.
— Kio estas la problemo?… — demandis Kornulo, kiam li eksidis antaŭ la vagono, ĉe la malsupra parto de la ligna ponteto.
— Unuavice mi havas vundofebron. Bandaĝu min, jen estas blanka peco da tolo.
Li elprenis el sia poŝo la bandaĝotan teksaĵon
Kornulo rigardis la malvestitan ŝultron kun fakspertaj okuloj.
— Hm… La kuglo ŝiris nur karnon, sed nun jam la infalmo estas malbela… Kion do vi faris?
— Unue bandaĝu tion, kaj donu al mi gluton da drinkaĵo, se vi havas ĝin en via deponejo.
Li bandaĝis la vundon, poste li iris al la “deponejo”. Li elprenis botelon el la interno de putrinta arbo. Bill trinkis el ĝi bonguste. Poste ili ekbruligis cigaredon kaj sidis unu apud la alian, vid-al-vide al la taluso, brilanta en la sunbrilo.
— Atentu min, Kornulo. Al mi jam estas kapute. Mi falis en tian kavon, el kiu mi jam neniam povos elgrimpi.
— Mi absolute ne kredas tion. Ĉu eble vi fariĝis maljunulino, ke vi lamentas tiel pro malgranda vundofebro?
— Vi samopinios, ke ĝi estas tiel, se mi diros ĉion. Ĝis nun mi rakontis tion nek al Buldog. Eĉ tempon mi ne havis. Ĝi estas tiaĵo, kion oni rakontas nur al sia frato.
Kornulo ektiris sian revolverzonon:
— Ne rakontu do, se mi ne estas taŭga al tio.
— Nur tial mi diris ĝin, ke vi sciu, kiom mi fidas vin. Vi divenos tion, se vi aŭdos la historion.
— Vi parolas multe, sed vane. Se vi volas, ke mi ŝtelu kelkajn aferojn eĉ hodiaŭ, tiam ne estu tiel kulturita, ĉar ĝi esprimiĝas en sensenca babilado…
— Unuavice tiu knabino ne estas sinjorino Abrahano Lincoln.
— Ĉu ŝia parenco ne estas staciestro en urbo Silver?
Tiu staciestro, pri kiu vi pensas, ne estas Abrahamo Lincoln, sed Tobiaso Waller. Tiu povas doni la fortajn hokbatojn.
— Prave!.. Sed kiu do estas Abrahamo Lincoln… Tio certas, ke mi jam aŭdis tiun nomon ie.
— Tio ne aparenas al la temo. Baldaŭ alifoje… Mi do fuĝigis tiun virinon…
Kornulo la Sovaĝa ekstaris, ektiris supren sian pantalonon kaj diris.
— Vidu, Bill Teksaso! Ĝis nun mi estis via amiko, kaj mi rekonas, ke kelkfoje vi savis min el malagrablaĵo. Ni travagis ankaŭ la Rokan Montaron. Ĝi estas granda afero. Tial nun mi diras nur tion: mi ne vidis vin, mi ne aŭdis pri vi, kaj ni ne perfidos vin. Sed veku la virinon, kaj tuj iru plu… Vi trovos en mia dormovagono ŝtelitajn ŝeĝojn, kulerojn kaj ankaŭ teron, kiun mo ŝtelis de ĝardenisto, sed neniu diru tion, ke oni kaŝis ankaŭ ŝtelitan virinon en mia Pullman-loĝejo. Ĉu vi komprenas? Se aliulo estus farinta tion al mi, mi trapafus lin, sed…
— Nur minuton fermus tiun nekredeble grandan buŝon! Ĉu vi pensas, ke mi logis ies edzinon?
— La virinoj ĉiam amis vin — respondis Kornulo la Sovaĝa kun iom da melenkolio.
— Sed mi estas tia ulo, kiel vi, koncene la honeston, kaj mi ne falis sur mian kapon por fermi antaŭ mi la pordon de ĉiu okcidenta landvojo…
— Sed vi diris, ke ŝi estas alies edzino…
— Jes, mi diris…
— Ĉu vi fuĝigis ŝin?
— Jes. Anticipe mi mortpafis ŝian edzon.
Kornulo la Sovaĝa etendis sian manon al sia revolvero timiĝinte.
— Homo! Tuj diru, ke vi mensogis!
— Mi ne mensogis.
La dumetra skeleto staris senkonsile.
— Tiam… temas pri… terura sekreto…
Bill kapjesis.
— Jes. Bonvolu sidiĝi kaj aŭskultu min. Mi bezonas helpanton, kaj nun mi povas kalkuli nur tian homon, kiu taksas la vivon nek tiom, kiel forĵetitan cigarstumpon…
Ili silentis.
— Kiu prsekutas vin?
— Ĉiu. La edzo kun multe da rabistoj, la tuta loĝantaro de Connicted, gvidate de la ŝerifo.
— Kaj vi sidas trankvile ĉi tie, en la limo de la urbo.
— Mi tromplogis ilin laŭ falsaj spuroj en urbon Kindlow…
— Ĉu ankaŭ ili persekutas vin pro la virino?
— Ne. Pro la rabmurdo…
Kornulo konsterniĝis.
– Ĉu vi… murdis?
— Idioto!.. Jen estas tiu revolvero. Mi gajnis ĝin de iu per ĵetkuboj, kaj mem la farinto implikis min. Iu viktimo havis tiun malgrandan pistolon.
Li tenis la revolveron sur sia manoplato.
Kornulo la Sovaĝa rigardis ĝin, kaj vertiĝis lia kapo…
— Kiu etas tiu virino? — li demandis fine.
— La edzino de la Lordo!
La spiro de Kornulo haltis. Poste li ne ekparolis longe, fine li rimarkis mallaŭte.:
— Eble estas io en tio, kion vi diris, ke vi ne saviĝos el ĝi sendifekte…
…Poste Bill rakontis ĉion detale, precize. Kornulo ne interrompis lin. Kelfoje li murmuretis aŭ kapjesis…
— Tio okazis… — finis Bill. — Kion vi estus farinta en mia situacio?
— Kian idiotaĵon vi demandas? Ĉu eblis fari duspecajn aferojn? Sed kiel vi volas forsavi vin de la plago?