Выбрать главу

Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.

Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.

— Oleo — li kriis malsupren. — Oni oleis ion ĉi tie.

— Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.

La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.

— Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.

Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.

— Bob! Rajdu al Kindlow — diris la Lordo. — Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.

La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.

— La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. — Viŝis Gunner sian frunton. — Estas freneza ideo reveni al Connicted.

— Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.

— Sed li eraris — diris la Lordo, obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…

30

— Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso — diris Bill al siaj du amikoj, enseliĝante. Ankaŭ Edith surĉevaliĝis.

— Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kaŝiĝu — diris Kornulo la Sovaĝa — ĉar nun vi aspektas ĝuste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.

— Mi sendos la prezon de la ĉevaloj el Meksikio — diris la virino

— Ĝi ne gravas — murmuris Buldog — , tio ne estas urĝa. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la ĉarpentisto, kiu tegas ankaŭ tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…

— Ĉu vi disiĝis de tiom da tabuloj?

— Ili estas tute superfluaj — li respondis

— Kial? — demandis la kanbino, sed Bill interrompis rapide:

— Li ĉesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.

— Se ni ne renkontiĝus…

— Superfluas nun dankegadi — diris Kornulo la Sovaĝa. — Rapidu!

— Ni ekiru!

Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbliĝis ĉi tien la malgranda domaro de la najbara vilaĝo, naĝanta en ruĝa lumo.

— Nun kine ni iros…?

— En Meksikion!

— Ĉu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”

— Tie vi suriros ŝipon kaj forvojaĝos al Nov-Jorko, kie oni povas amuziĝi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato — ro 77, kaj apelaciu min…

— Ĉu vi ne venos?

— Ne. Kial?

Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la danĝeron. Neniu vagadas ĉi tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendiĝas en la senfinon. La persekutantoj ankoraŭ ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kaŝiĝantaj en la marĉo, venintaj el la montoj.

— Vi… Kion faros — demandis Edith post mallonga pensado — , se ni estos en sekureco?

— Mi ankoraŭ ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzaĝbildojn, aŭ mi dungiĝos la ĉiovendisto, kiel komizo…

— Kial vi preteras ĉiun konkretan respondon per ŝerco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.

— Jes… Ŝajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…

— Kaj se… ripetiĝus tiu situacio, ĉu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?

Ŝi ektiris la bridon kaj turniĝis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovaĝaj arboj kun senorda arbokrono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindaĵoj, la dise kreskintaj plantaĉoj tuŝis la ventron de la ĉevaloj. Bill rigardis sur ŝin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizaĝo de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la ĉielo.

— Kial vi ne respondas? Ĉu vi farus ankoraŭfoje ĉion ĉi por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablaĵon mi venigis sur vin?!

— Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankoraŭ neniam konsideradis la konsekvencojn, ĉar li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiaĵon. Krome, se mi volus morti, kiel altaĝa kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ĉi regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junaĝe, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, eĉ se okazos al mi malagrablaĵo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-alvide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.

Tial li diris ĝin, ĉar super la ŝultroj de la virino aperis ruĝa lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicte-on…

Ĝi estis lumo de fajro!

31

…Edith komence ĝojis, ke la knabo, pri kiu ŝi pensis je la unua ekrigardo, ke li inklinas al ĉiuspeca impertinenteco, li traktas ŝin tiel senpersone, petoleme, iafoje patrece. Ŝi ne sentis en la proksimo de Bill, ke ŝi estas virino, ŝi ne timis eĉ pro momento, kiam ŝi estis en duopo kun tiu knabo en la arbaro, aŭ en la profundo de la ŝarĝvagono, fermita per ferpordo, pri kiu ŝi scis nur tion, ke li estas vagabondo.

Bill eĉ plu restis bona kamarado, adoleske mokema, kaj parte dum li kuregis al freneza danĝero, al senpripensaj entreprenoj, aliparte li gardis Edithon kun frata tenero. Komence tio liberigis la virinon de granda timzorgo, kaj ĝi agrablis al ŝi.

Sed nun jam tio iomete nervozigis ŝin. Fine ja temen estas virino. Tre bela virino. Kaj ŝi havas eĉ vantecon. Komencis ĉikani ŝin, ke Bill signas nek per ekrigardo, nek per vorto, ke iafoje li konsciiĝas pri tio. Tiel, kiel Bill traktis ŝin, ŝi povintus esti la avino aŭ la nevino de la knabo. Ĉu vere tiel indiferenta estas por li, ke la virino, kiun li savis, por kiu li riskas sian vivon preskaŭ ĉiumomente, estas bela kaj juna?…

Fine de la pensoserio ŝi ektiris la bridon kolere, ke la ĉevalo eklevis sian kapon, kaj ĝi paŝadis nervoze retro.

— Kio okazis? — demandis Bill

— Nenio.

— Interese — komencis rakonti la knabo gaje. — Admirindaj regionoj troviĝas en Arizono. Ofte en la proksimo de grandurbo situas tiel sovaĝa pejzaĝo, kvazaŭ ne estus homloĝata loko tra mejloj. La koloniuloj simple evitas ĝin, ĉar la tero estas iom malseka aŭ ŝtona, ĝi do bezonus iom da laboro, kaj tiuj homoj alkutimiĝis, ke benita, preta, kultivebla tero atendu ilin. Ĉu ĝi ne estas interesa?

— Jes.

— “Hm… Kial pendas la nazo de ŝia sinjorina moŝto?”, pensis Bill. “Io premas ŝian stomakon, tio certas.” Ĉu eble li ne esti sufiĉe ĝentila al ŝi? Li devas estis singarda, rilate tiun dorlotitan knabinon, ĉar ŝi ofendiĝos, kaj cetere ili havas sufiĉe da problemoj.

Ili atingis la supron de iu monteto.

— Tie brulas io! — kriis Edith, turniĝinte. Domo brulegis malproksime, ĉe Connicted.

— Jes… Vere estas fajro tie. Ŝajnas, ke iu ne estingis la lampon…. Aŭ io simila…

La virino rigardis en la malproksimon, kuntirinte siajn okulojn por ekvidi ion ĉe la lumo de la incendio…

— Nu, venu, ni rapidu… — diris Bill kaj ektiris ankaŭ la bridon de la ĉevalo de Edith.

— Ĉu vi ne scias, ke flamas la fajro?