37
De sur la supro de la monto falis fonto kun mallarĝa akvostrio ĝis ties bazo. Apud ĝi troviĝis la groto malantaŭ kelkaj duone sekiĝintaj arbustoj kaj arbo kun maldensa frondaro. Ĝi estis malgranda aperturo, sed interne li vastiĝis surprize, ties volvo altiĝis, kaj kio pleje gravis: la aero trablovis ĝin tra breĉo de bruna, malnova enfalo ĉe ties flanko, ili do povis ekbruligi fajron tie.
— Ĝi estas mia malnova bivakejo. Foje la orministoj el Forest volis linĉi min pro ia bagatelo, kaj mi loĝis tutan monaton ĉi tie. Jen vidu… eĉ mia lampo pendas tie… Ĝi estas la kuŝejo, kaj tiu la fajrejo, kaj la vestoŝranko staras tie…
La “vestoŝranko” estis dubranĉa, longa lato. La kuŝejo konsistis el sekaj arbofolioj kaj kovrilo, la lampo estis granda taso, plena de sebo, en ties mezo staris ĉifonpeco, kiel meĉo. La fajrejo konsistis el du grandegaj rokoj, kiuj direktis la flamojn al la aperturo. Kelkaj plataj ŝtonoj servis kiel bonaj sidejoj, precipe kovrite per plejdo. Li ligis la ĉevalojn apud la groto sub elstara roko. Tie troviĝis iom da paŝtebla kreskaĵo.
Edith eksidis sur rokegon super la abismo. Oni povintus kredi, ke ŝi tuj kuŝiĝos pro lacego. Sed ŝajnis, ke ŝi estis forta virino laŭ sia naturo, relative dum mallonga tempo ŝi alkutimiĝis al tiu kruda vivo. Ĉu eble alia nervoziĝo vibris en ŝi kaj tio kontraŭpezis ŝian elĉerpiĝon?
Bill staris malpli proksime. Embarasite li metis sian korpopezon de sur iu piedo al la alia.
“Kial ŝi koleretas kontaŭ mi?…” — li pensis amare.
— Ĉu vi ne kuraĝas sidi apud min? Aŭ vi ne volas? — demandis Edith subite, akre. Ŝi ankoraŭ ne finis la frazon, kaj Bill jam estis apud ŝi. Ili sidis silente dum iom da tempo.
— Kiel vi pensas? Ĉu ni atingos Meksikion?
Tute certe! Kredu ĝin. Post du semajnoj vi estos en sekureco.
— Ĉu vi?
— Ĉu mi?
Jes. Kion vi faros. Ĉu eble vi revenos ĉi tien?
— Kial ne?… Vidu… vidu, kiel belegal ĝi estas!
Li montris al la valo, kie en la blanka krepusko la vaporo de la humida tero ŝvebis duon-alte.
La palaj puntoj de la aŭgusta prujno blankis ĉie. La sombra paco de la sovaĝa, forlasita regiono kuŝis majeste en la profundo. Nur kaŝiĝante galopanta vulpo rompis la timigan senmovecon.
Edit ekprenis lian manon kaj rigardis lin malgaje.
— Promesu, ke de nun vi diros ĉiam la veron. Mi tre ŝatus tion.
Bill estis en granda embaraso. Li turnadis sian kolon.
— Bone… Estu tiel, sed mi atentigas vin, ke ni neglektu la diron de vero, ĉar ni ne povas scii, kion ĝi rezultos…
— Tamen. Se, se vi ne nur tial faris por mi ĉion ĉi… ĉar vi estas Bill Teksaso, la temerarulo, sed iomete… eble ankaŭ tial, ĉar… vi trovis min simpatia, tiam nun… vi respondos ĉion… sincere, kaj vi diros la veron… Ĉu bone?
— Ne estas bone, sed kion fari — diris Bill kaj ĝemis. — Demandu!
— Kiu vi ests?
— Ĉu mi?… Ĝi okazis tiel… Serioze… ĉu eblas mensogi nenion?
— Ne. Hodiaŭ ne.
— Do… se vi volas scii… Mi venis Okcidenten pro malsana virino, kaj neniam plu mi povis foriri de tie ĉi.
Edith glutis amaran knelon el sia gorĝo.
— Kiu… estis… tiu… virino…
Bill rigardis ien en la malproksimon, tre malgaje.
— Mia patrino… Ŝi malsaniĝis, kaj mi devis porti ŝin Okcidenten… Ne estis iu, kiu povus akompani ŝin… Mia patro estas prokuroro en Nov-Jorko, li ne povis veni ĉi tien… Mi estis studento… Tio okazis antaŭ kvin jaroj… Mi venis kun mia patrino ĉi tien, kaj la kompatindulino… Do kiam mi restis sola, mi ne plu volis iri hejmen… en la urbon… Mia patro volis tion. Li pensis, se li ne sendos monon, tiam mi devevas reveni… Sed ĝi okazisne tiel… La lando adoptis la forlasitan knabon…
— Via patro certe ĉagraniĝas… Ĉu vi havas gefratojn…?
— Ne… mi estas sola filo… Kompatinda maljunulo… Foje mi devas viziti lin, kaj eblas, ke…
Li eksilentis. Edith kompenis ĝin. “Se mi restos vivanta” li volis diri tion.
— Kaj nun… mi foriros.
— Atendu…
Ili staris vizaĝ-al-vizaĝe.
— Ĉu vi volas diri… ion… Bill…?
— Ĉu mi…? — li frotadis cigaredon inter siaj fingroj… — Kion mi povus diri?… Al virino… Por kiu… kiel vi diris, mi faris ion kaj alian… kiu konfidante sian al mi… Do ĝi estus tiaaĵo, kvazaŭ… tial… sed ne tial… malgrau tio, ke… — li ne povis daŭrigi.
Edith komencis kompreni la aferon. Li ekprenis la mentonon de Bill per siaj du fingroj kaj levis la kapon de la knabo.
— Rigardi inter miajn okulojn!
— Kiel?… — li demandis embarasite.
— Vi kondutis al mi, kvazaŭ mi estus via filino aŭ nevo. Vi tute ne rimarkis min, kiam vi ne devis kuregi en la fajron pro mi, kaj vi ne diris eĉ unu karan vorton, vi nur ŝercis kaj afablumis, kiel kun kamarado… Ĉu tio estis sincera?…
Bill nun jam metis la cigaredon en sian buŝon, sed li forgesis ekbruligi tion… Li komencis denove frotadi ĝin…
— Vidu… Oni diras, ke la kanibalo estimas la fremdulon, hazarde venintan en lian tendon, li ne manĝas tiun… Nek mi estas pli malbona, ol la kanibalo… Ke virinon… kiu havas neniun krom mi… Do, kion mi diru al virino, kiu hazarde bezonis mian helpon…?
— Kion vi dirus, se ĝi ne estus tiel?
— Sed ĝi estas tiel…
— Sed pensu tiel, ke… ne.
— Ĉu?… — Bill spiris profunde kaj rigrdis Edith-on kun larĝe malfermitaj okuloj. Li staris senpere antaŭ ŝin kaj ekpenis ŝiajn ŝultrojn… — Je mia honorvorto… Mi fariĝis nervoza… Ĉu vi pensas serioze… ke mi estu pli malbona… ol la kanibalo?… — kaj li ekpremis hazarde la brakon de la virino tiel forte, ke ŝi ekkriis mallaŭte.
— Vi komencas bone. Ĝis nun vi eĉ ne ektuŝis min, kaj nun vi rompas miajn ostojn.
— Pardonon… — liaj fingroj ĉesis premi ŝin
— Tamen vi ne devas retiriĝi… Ne timu, sinjoro kanibalo, mi ne manĝos vin.
— Bone! Vi do primoku min, jen bonvolu — li kriis preskaŭ sufokiĝante, kaj liaj okuloj brilis kun tiel varmega, humida lumo, kvazaŭ li estus ebria. — Sciu, ke mi amas vin! Mi amis vin jam tiam, kiam vi paŝis tra la pordo de la gastejo de Bulkin, kaj de tiam mi amas vin ĉiam pli forte, sed mi ne kuraĝis esprimi tion, ĉar mi timis, ke mi fortimigos vin… Do! Nun jam vi scias tion!.. Eldirite — li aldonis malpeziĝinte.
— Tion… tion vi faris… tre malbone… — flustris Edith. — Ho, vi infano, vi estas terura… vanta, obstina, stulta… adoleskulo…
Ili parolis nenion plu. Bill ĉirkaŭbrakumis Edith-on, kaj la virino klinis sian kapon al li… La vaporoj de la valo disiĝis pro la vastiĝantaj, tepidaj radioj de la leviĝanta suno, kaj la prujno falis per malrapidaj, grandaj gutoj de sur la rigidaj plantoj…
La birdoj ekkantis tie kaj ĉi tie…
38
Edith mansvingadis post Bill-on, ĝis li malaperis en la lasta turniĝejo de la serpentuma vojo, kondukanta malsupren de sur la monto.
Antaŭ ol la suno estus atingitan sian kulminon, aperis la farmbienol. La malfacilaj laboroj jam finiĝis en la malfru-aŭtuna tempo. Tiuj kelkaj monatoj estis la tempo de la ripozo post la brulstampado kaj enstaligo de la bestoj. En la forlasita korto maljunulino kaj knabino pendigis lavitajn vestojn por sekigi, sur streĉitan ŝnuron. Ankaŭ uniformo troviĝis inter tiuj. Jes… jes… Ĝi ja estas la farmbieno de kolonelo Barker… Li eksidis en la proksimo de la fermbieno, sed tiel, ke kelkaj arboj kovris lin. Li ekbruligis cigaredon kaj rigardis la maljunulinon, pendigantan la vestojn. Li pensadis longe. Fine liaj okuloj komencis brili, kio ĝenerale signifis tion ĉe li, ke ia frenezaĵo venis en lian kapon, kaj nun li efektivigos tion senhezite…