— Kial vi ne respondas… Kie estas mia edzino…?!
— Edith ne estas via edzino — li diris trankvile. — Vi scias tion bone. Ŝi povas edziniĝi al bandito pro devigo, sed ŝi ne estos via edzino…
La Lordoiom konsterniĝis pro la trankvilo de la knabo. Poste li ekridetis. Tiu rideto estis simila al larvo, memorigante pri la mieno de antikvaj bronzfiguroj.
— Delonge mi scias, ke mi devas mortigi vin en batalo. Mi sciis, ke mi ne venkos vin, tiel, kiel la aliajn, kiuj eĉ ne provis defendi sin… Ĝi estos pli bone tiel! Stulta afero, ke la homoj staras antaŭ mi pistolo tiel, kiel la batfaligotaj brutoj.
— Vi povas esti trankvila, oldulo mia — respondis Bill, kaj li jam rikanis, ĉar ekregis lin feliĉa triumfosento — vi devas lukti kun mi. Komence ankaŭ mi timis kaj tre estimis vin, butonokula frenezulo. Sed ĝi ĉesis, kaj se ni ne estus en tiu ĉi kaŝejo, mi tuj alvokus vin por defendi…
— Interese — diris la Lordo reveme. — Vi vere venkis vian timon. La unua homo… Sed, kiam vi ekvidis min, mi vidis bone, ke vi ne ekmovus vian manon, se mi mortpafus vin…
La paŝoj de la gardisto klakis. La du homoj sidis sur la planko vid-al-vide, kaj ili parolis preskaŭ afable. Bill ekfumis eĉ cigaredon kaj kovris la ardaĵon per sia manplato.
— Vi pravas, en la unua momento mi ankoraŭ timis… Sed nun mi jam havas sorĉaĵon; kiam mi diras en si mem tion, kie Edith estas la edzino de tiu vivanta kadavro, tiam mi tuj povus mortigi vin gaje…
Ili silentis.
Ankaŭ la alia homo ekfumis cigaredon. Ne ofendis lin tio, kion Bill diris, ĉar li pensadis pri alia afero, li aŭdis nur unuorele la vortojn de la temerarulo.
— Ni, Lordoj… estas strangaj homoj. Ĉiu membro de nia familio havas terure malaltan sangopremon, sen tio, ke ni sentus ĝin. Ili ne estas malsanaj, nur preskaŭ senvivaj. Vi kuŝus agoniante, havante mian sangopremon, kaj mi celas certamane, aŭ se necese, mi povas fari longan vojon rajdante. — Ekprenu mian manon.
Li hezitis iomete, poste li tamen ekprenis ĝin!
La malvarma ektuŝo estis timiga. Sed Bill pensis tion, ke tiu mano eble iam ektuŝos la talion de Edith, kaj li tuj fariĝis trankvila kaj diris gaje.
— Aha! Jen tio estas la sekreto de la Lordo: Li iras kun glacimalvarma nervosistemo…
— Mi pensas — diris la Lordo — , ke nun jam vi ne plu fuĝos de antaŭ mi… Tiel do vi estas en tiu animstato, ke mi povas renkontiĝi kun vi ĉe la marĉoj de la rivero Cocos sur la tereno de la indianoj Cheney. Certe vi volas trapasi tie.
— Mi iros tien ĝoje. Alvenis la tempo fini la aferon.
— Ankaŭ mi samopinias…
— Sed unue ni devas eskapi de tie ĉi…
— Infanludo…
— Vi pravas…
Ili komprenis unu la alian bonege. Baldaŭ du ĉasistoaj alvenis en la korton. Ili enveturis tien per ĉaro. Estis nokto. Ili ĵetadis la ŝnurligitajn felojn de sur la grundo de la korto, kaj ili jam staris antaŭ la deponejo.
— Aŭrore ni jam povas esti en Pomac — diris iu el ili.
— Se ni rapidos.
Bill ekstaris. Ankaŭ la Lordo kaj flustis al li:
— Vi la homon dekstran
Poste ili paŝis rapide sur la korton…
— Pardonon… — diris Bill mallaŭte.
La ĉasisto, staranta dekstaflanke turniĝis mirante, sed iu kaptis lian gorĝon, ke li mutiĝis, kaj alvenis pugnobato el la alto subite… Ĝi trafis lian mentonon leĝere, kaj la ĉasisto svenis…
Kiam Billl turniĝis, jam la alia homo kuŝis tie.
— Ĝi estis bela laboro — rimarkis Bill. — Senvoĉe, kun anastezo… rapide.
Ili staris vid-al-vide en la muta korto. La du kontraŭuloj. Lili pensis pri la virino. La praa deziro de la lukto vibris en ilia gorĝo…
— Mi opinias… — diris la Lordo — ĉar ni ne havas armilojn… Ni devus provi tion nur per la manoj…
Dume liaj dek fingroj kurbiĝis kiel ungegoj…
— Tio ne estas malbona ideo — kapjeisi Bill.
— Unue ni zorgu pri tiuj du homoj.
— Bone.
Dum momentoj la du ĉasistoj kuŝis ŝnurliĝite, kun ŝtopita buŝo.
— Ni ne boksu… ĉar ni faros bruon.
— Kiel do? — demandis Bill.
— Kiu estas pli forta, tiu strangolos la alian.
— Kiel vi komprenas tion?
— Sude ĝi estas konata formo de la duelo. Ni kaptos la gorĝon unu de la alia kaj premos ĝin. La brako de iu el ni laciĝos pli frue, la premo loziĝos, kaj la alia… venkos.
— Mi komprenas. Ni komencu tion!
Ili staris vid-al-vide.
— Turniĝu iom dekstren — diris Bill. — Mi prenos vin per mia maldekstra mano kaj ni krucus unu la alian.
— Ĉu vi estas maldekstramana?
— Ne. Sed luphundo mordis mian dekstran brakon.
Ili staris.
— Ni prokrastos ĝin — flustris la Lordo. — Mi ne volas havi avantaĝon.
— Kial vi pensas.
— Do ĉe la rivero Cocos.
— Jes…
…La luno subiris, kaj la gardisto ĉe la pordego sciiĝis preterkure, ke la ĉaro ekiras rapide el la korto, veturante urĝe sur la strato, kaj du nigraj figuroj sidas sur ĝi; iu sur la sidejo de la veturigisto, la alia kuŝante sur la feloamaso.
Li fermis la pordegon.
Bill kaj la Lordo descendis antaŭ la drinkejo, kaj ili saltis rapide sur po unu atendantan ĉevalon. Neniu el ili povis pafi ĉi tie, ĉar ĉiu minuto, ĝis ili povis resti nerimarkitaj, signifis pli da ŝanco al la fuĝo.
Momenton ili interrigardis.
— Ĉe la delto de la rivero Cocos — flustris la Lordo…
— Mi estos tie…
Ili forgalopis en la kontraŭan direkton…
40
— Mi havas onklon en San-Francisko — diris Teddy, la ĉasisto — eble li helpos ankaŭ vin…
— Egalas, ni nur rapidu — respondis Austin — , ĉiu minu povas signifi nian pereon.
— Kiel scias la Lordo laŭ vi, ke ni perfidis lin?
— Li scias! Li scias ĉion!..
— Mi povas danki al vi, ke mi devas fuĝi…
— Vi havis la ideon mortpagi la Lord-on vid-al-vide. Li forfuĝis pro via eraro…
Ili rajdis al la Ŝono Lunluma, ili volis atingi San-Franciskon..
— Laŭ mia opinio li tute ne zorgas pri ni — diris Teddy — , li ĝojas ke li povas savi sian haŭton…
— Vi ne konas lin. La Lordo estas mortomaŝino. Li estas senindulga, preciza kaj nevenkebla. Ne suprizus min, se tuj ekfulmus pafo el la mallumo…
— Eh!.. Nervoza maljunulino…!
Bum! Bum! Bum!
Tri pafoj knalis el la densejo. Austin falis el la selo, laŭte ŝrikante, mortinta, forta puŝo trafis Teddy-on ĉe la ŝultro, se li tuj saltis de sur la ĉevalo. Dume li pafis rapide al la lumstrio. Li pafis sepfoje tien. Li kuŝis surventre malantaŭ arbo, kaj li sentis, kiel la sango fluas kun tepida ŝpruco sur lia brustokesto…
Malproksime buas la arbusto… Ĉu li trafis la atakiton?
Ne! Tamburado de ĉevalhufoj. Li pafas la kuglojn ankaŭ el sia alia pistolo… La murdisto fuĝas tie! Teddy senta, ke li malfortiĝas, faligas la armilon el sia mano, kaj la galopanta kontraŭulo rajdas jam sub la lunlumo…
Li ekkrias kun miranta stertoro!
…Grandkapa, misforma bubo rajdas sur la kampo. Infano!
Poste Teddy falas surteren.
41
Du kugloj trafis Bob la Putoron el la pistolo de Teddy. Iu frotfundis lian brakon, elŝirinte pecon da karno el ĝi, la alia boriĝis en lian ŝultron kaj eble tuŝis ankaŭ lian pulmon, ĉar kiel li skuiĝis en la selo, sango fluetis el lia buŝangulo…