Выбрать главу

Oni sciis bone, ke la infano falis ne pro hazardo, sed temas pri la venĝo de Machado. La hispano malaperis post la friponaĵo., kaj nur post dudek kvin jaroj ni aŭdis pri li denove. Ĝi okazis pasintjare, kiam Lordo Nisbeth mortis. Li havis adoptitan filon, li heredis la grandan barton de la bieno. Sed la publika notario informis ilin neatendite, ke oni deponis dokumenton ĉe li antaŭ dudek kvin jaroj, kion li devas publikigi post la morto de Lordo Nisbeth. En ĝi Machado pruvas, ke la juna Lordo, la heredanto de la havaĵo, vivas. Li metis la vestojn de la infano tiel, ke oni kredu, ke li falis en la abismon. Poste li portis la junan Lordon al la rabisto Brent la Ruĝa. Tiu estis lia bofrato. Li edziĝis al la juna fratino de Machado. Brent edukis rabiston el la knabo. Dum la malfermo de la testamento la ruĝa banditestro jam ne vivis, sed lia “filo” estis pli fama, ol la plej timita bandito de la montara regiono. Machado volis tion. La nomon de la fieraj Lordoj Nisbet sinkigi en la koton tiel profunden, ke eĉ skurĝita meksikano estu pli bona, ol ili. Kaj tio sukcesis al li.

— Tia estas fia kanajlo! — kriis la knabo. — Kial estas kulpa la kompatinda infano kaj la aliaj Nisbet-oj pro tio, kion ilia avo faris!?

— Oni ankoraŭ neniam venĝis pli kruele, pli terure.

— Sed rabisto ne rajtas heredi la havaĵon…

— Tio tute ne gravis al Machado. Li sukcesis pruvi la identecon de la bandito, kaj venigi mortan honton al la familio Nisbeth. Ĝi estis la historio, kaj nun jam iru — sendis lin la drinkejmastro nervoze.

— Prave. Sinjoro! Mi estimas, amas kaj admiras vin ĉiujn. Good bye — li kriis. Poste li svingis sian ĉapelon kaj ekiris al la pordo.

Sed li tuj returnis sin.

— Cetere… mi restos — li diris mallaŭte.

Admirinde bela virino enpaŝis tra la pordo.

3

La virino venis per ĉaro. La kabriolo estis videbla tra la malfermita pordo. Ŝi portis brilan, guman mantelon kaj vakstolan ĉapon, kiu brilis simile. Ŝiaj densaj, nigraj brovoj faris interesa ŝian admirinde belan vizaĝon.La du fulgonigraj duoncirkloj estis tute nekredeble akra kontrasto sur la hela, glata haŭto. Ŝi tenis siajn pugnigitajn manojn en sia poŝo.

Ekhaltinte momenton, ŝi ĉirkaŭrigardis tiel, kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo estus nekutima por si.

La homoj estantaj en la drinkejo ekmiris iomete. La virino etis tiaspeca, kiun oni vidas malofte en tiu ĉi regiono de Arizono, kie la rivero Cornet post kelkaj mejloj atingas la kaktoarbarojn ĉe la limo de Meksikio.

Ŝi kunportis la fremdan atmosferon de la orientaj grandurboj. Sed tiun de malproksimoriento, ĉar tiaj virinoj troviĝas nek inter la loĝantoj de Denver, kaj certe ankaŭ en urbo Kansas malofte.

Je ĝenerala surprizo Bill Teksaso, kvazaŭ li estus la proprietulo de la ejo, paŝis antaŭ la virinon kun ĝentila, ne kun servutila, sed kun estimoplena komplezo.

— Per kio mi povas servi?

— Mi ŝatus lui trankvilan ĉambron, kie mi povus ripozi kelkajn horojn, sinjoro.

— Ĝi estos…. Trankvila, bela ĉambro — li respondis kun faksperta komplezemo, kaj la ĉeestantoj staris miregante pro la nekredebla impertinenteco. — Ĉu vi ne dezirus manĝi ion anticipe, Senorita?!

La virino ektremis.

— Kiel… vi scias, ke mi estas hispanino?

— Mi devis rimarki tion. Ĵus vi diris, ke “sinjoro”. La usonanoj uzas tiun titolon nur kun la nomo. La hispanoj aldonas plej ofte ĉe la fino de la frazo, ke “sinjoro”. Bonvolu sidiĝi… Bulkin! — li ordonis — la senorita estas malsata.

— Mi… volas… nur… ĉambron… — respondis la virino iom timeme.

— Vi devas manĝi ion — li diris kun milda aplombo. — Vi veturas per ĉaro de tagmezo.

La virino retropaŝis timiĝinte.

— Kial… vi pensas tion?…

— Vi venis en pluvmantelo, senorita, kaj nun estas sekeco ĉi-regione. Nenie pluvis en multhora distanco. La vririno rigardis lin kun esploraj okuloj. Kvazaŭ ŝi ne kredus, ke ĝi estas nura konkludo. Sed la gaja hundokapulo krom iom da ruzeco montris nenion, kio karakterizus malican homon. Eĉ, du grandaj, gajaj okuloj brilis al ŝi.

— Kion do la senorita deziras? — elpaŝis Bulkin, kiu estus volonte ĉesiginta mansvinge la agadon de Bill, sed fine ja li tute ne asertis, ke li estas la posedanto, li nur levis demandojn.

— Mi ne deziras… manĝi… Sed se mi povus ripozi…

— Jen dekstre estas gastoĉambro… Sed ĝi estas simpla… — respondis Bulkin, okulmezurante sian delikatan gastinon.

— Ankaŭ tio estos bona… Nur ne ĝenu min!

– Ĉu ni zorgu pri la ĉevalo? — demandis Bill.

— Dankon… ne… eble nur furaĝon… Sed ne maljungu ĝin….

Ŝi aspektis tre laca. Anticpante Bulkin-on, li malfermis la pordon antaŭ la knabino. La ĉambro vere estis simpla, sed pura, kaj la pendantaj branĉoj de fruktoarbo antaŭ la fenestro faligis siajn grandajn, molaj floroj sur la kornicon, pro kio la cetere senhoma, malgranda ejo estis amikema kaj trankviliga…

— Ĉu ĝi konvenos al vi? — demandis Bill.

— Jes. -Ŝi demetis sian mantelon kun profunda ĝemo. Bill repaŝis malfacile el la pordo.

— Kiam ni veku vin? — li demandis.

— Mi ne dormos…

— Estas malbone — li respondis incitite. — En dormo la organismo ĉiam reproduktas sin. Kiu estas juna kaj estas post grandaj korpaj, kaj animaj revolucioj, kiel la senjorita, tiu…

— Bonvolu lasu min sola — diris la virino trolaciĝinte.

Bill Teksaso tre ekkompatis ŝin.

— Pardonu min, senorita, mi ne volis esti trudiĝema, mi nur atentigis vin pri la damaĝaj sekvoj de la maldormo. Mia kuzo havis iskiatalgion, dum li estis noktogardisto. Ĝi okazis en Wringfield, kie eĉ nun ekzistas tiu institutcio. Tiel oni mortpafas malpli multe da ŝerifoj, kaj ĝi estas malplu multekosta por la urbeto, kie cetere oni estas sparemaj. La ĉevaloj en Wringfield estas malgrasaj pro la malbona nutrado. Iu mia onklo laŭ patrina branĉo…

La virino ridetis.

— Bone, bone… Sed nun jam lasu min ripozi.

— Je via servo. Mi volis nur tion, ke vi ridetu. Adio, senorita…

Ĉu li vidis bone? Aŭ li nur imagis? La virino, havanta elegantan aspekton rigardis sur lin kun dankemaj okuloj. Kvazaŭ ŝi estus ricevinta ne multe da afableco. Sed ŝi estas tiel bela.

Li paŝis en la drinkejon.

— He — diris Bulkin — , vi estas tute stranga ulo.

— Sed ne antipatia, kaj tio gravas…

— Jen estas la tempo forkuri, ĉar la amikoj de Austin neniel lasos lin en honto… — diris la ĉevalbredisto.

— Vi konstante pravas pri tio. Mi kuregos.

Nun jam li vere volis kuregi. Estus pli bone eviti la senŝancan interbatadon. Li eksvingis sian ĉapelon, kaj…

Kaj aŭdiĝis huftamburado de ĉevaloj, poste plandumoj, batiĝantaj al la tero, kiam radistoj elseliĝas rapide.

Li malfruis.

— Kapute… — murmuretis la drinkejmastro pale.

La knabo ne hezitis eĉ sekundon. Elpreninte sian revolveron fulmrapide, li trafis la lampon. La botoj de la unua rabisto frapiĝis al la sojlo, en lia mano kun revolvero, sed li ekhaltis senpove en la mallumo. La fenestro grincis en la alia flanko de la ejo, kiel iu malfermis ĝin. Pafo knalis. Se la lampo lumus, Bill jam ne vivus. Sed tiel aŭdiĝis la frakasbruo, falo, kiel li saltis tra ĝi, kuntirinte la ŝutron.