— Rapidu… Monitor… — li diris al la ĉevalo. Li prenis la bridon ĉiam pli loze. Monitoro, la ĉevalo, jam paŝetadas paŝtiĝante… La infano eltiras malrapide sian piedon el la piedingo, translevas ĝin, sed li jam ne havas tempon descendi, kaj pro la elano li falas el la selo kaj sterniĝas… Li ne svenis, li estas nur morte malforte, kaj doloras lia brustokesto de la ŝultro ĝis la stomako… Kelkfoje li tusas, kaj tiam sala humido plenigas lian buŝon… Li rigardas lace al la ĉielo. La stelo forviŝiĝas pale. Ĉu aŭroras, aŭ la morto nebuligas liajn okulojn…?
— Monitoro… Monitorp… Venu ĉi tien… Monitoro… — li murmuretas malgaje.
La granda, griza ĉevalino paŝas al li, kaj preskau demande levadas sian kapon, kiel ĝi retiradas la bridmordaĵon en sia buŝangulo…
La steloj malaperas difinitive super la sovaĝa, humida valo; estas aŭroro… Nun rajdisto proksimĝas en ĉifona vestaĵo, tre malrapide, lace, kun pendanta kapo…
Bob side leviĝas kun granda peno. Poste li rekonas lin. Li! La monstro, kiu mortigas ĉiun! Kiu primokis la Lord-on! Bill teksaso, la malbenita!
Li volas elpreni sian revolveron… Sed li refalas… Li vidas timiĝinte, ke la rajdisto ekatentis pri li… Bill rimarkis lin… li elprenas sian pistolon kaj saltigas la ĉevalo tien..
Li svenis.
…Bill iras malrapide sur la monton, al la groto, surbrake kun la sveninta infano. La ĉevalo sekvas lin silente. Atinginte la fonton, li demetas Bob-on singerde, li ligas la ĉevalon al arbo kaj iras en la groton.
— Levu la manojn — tondras voĉo.
Li rektiĝas kun levitaj manoj. Li vidas du homojn vid-al-vide ĉe la lumo de la seba meĉo, kaj li malsuprenigas siajn manojn surprizite.
— Nu, kial vi gapas? — diras iu el ili, Kornulo la Sovaĝa. — Ĉu eble mi beliĝis, ke vi ne povas sufiĉe miri?
Buldogo observas la ĉifonan, kotkovritan, sangan homon, poste li murmuras rekone.
— Vi miksiĝis en belan disputon…
— Kiel vi venis ĉi tien?…
— Galopante… Apenaŭ mi povis savi nian haŭton — respondis Kornulo la Sovaĝa. — Eĉ tiun tagon matene ili venis galopante… eble vi vidis bruli la domon de Buldogo.
— Ankaŭ ducent tabuloj… forbulis interne… — murmuris la maljunulo malgaje.
— Al ni okazis bonŝance — daŭrigis Kornulo. — Oni mortigis la Ŝaf-ĉefkuraciston kaj la kompatindan Cashel-on…
— Knaboj… tre doloras min, ke pro mi…
— Idiotaĵo — grumblis Buldogo.
— Kie estas Edith…?
Unue ili ne respondis. Bill turnadis sian kapon maltrankvile.
— Ĉu vi mutiĝis?
— Ŝi foriris — diris Kornulo fine, kaj li mordadis siajn ungojn, flankenrigardinte strabe.
— Kiel?…
— Hieraŭ… Ŝi foriris, kaj… Jen estas la letero…
Bill malfemis ĝin kun blankaj lipoj kaj tremantaj manoj. Jen tion ŝi skribis:
Bill!
Mi amas vin, sed se vi mortigus mian edzon, mi neniam povus estis feliĉa kun Vi. Kaj se”Li” mortigus Vin, ankaŭ tiam mi estus malfeliĉa. Ni ne povas forfuĝis de antaŭ “Li”, kaj neniam ni povus vivi trankvile. Se Vi volas tion, ke mi trankviliĝu iam, iru tre malproksimen, ke Via vivo ne ŝarĝu mian konsciencon. Mi revenos al “Li”. “Li” estas mia edzo. Vi povas fari nenion. Ĉiu havu sian sorton. “Li” ne plu persekutos Vin. Iru for de tie ĉi, kaj forgesu min. Dio benu Vin, kial Vi estis tiel bona al mi.
Edith
Li staris. Senmove kaj kun elstariĝintaj okuloj, la papero tremis en lia mano… Kion fari?… Ĉu ekvi ŝin, kaj… Sed Edith iris kun sia edzo… Kaj cetas, ke la Lordo ne venon al la renkontiĝo, se tio estos la kondiĉo de Edith… Kion li povus fari… Ĉu li rajtas persekuti la Lord-on tial, ĉar lia edzino sekvas lin?…
— Knabo — li diris raŭke, kun timiga rideto — , ekstere kuŝas… vundita infano… ni enportu lin…
— Kion… vi intencas fari?
— Mi vizitos mian patron… en Nov-Jorko… aŭ mi tute ne scias… eh…
Lia voĉo mutiĝis.
42
La infano kuŝis senmove.
— Interese — diris Kornulo la Sovaĝa. — La vundo estas inflama, tamen li ne havas febron.
Bob ekĝemetis, malfermis siajn okulojn kaj ĉirkaŭrigardis mirante.
Vi… Vi…
— Silentu, knabo — diris Billl… — kuŝu nur trankvile. — Li ŝanĝis la bandaĝon kaj metis kompreson sur lin.
— Diablo vidis tiaĵon — murmuris Buldogo — tiel granda bubo, kun pistolo, sur ĉevalo, sola, sur la prerio…
Bob rigardis mirante la homon, okupiĝanta pri lia vundo.
— Tiu estis fiulo, kiu levis armilon kontraŭ infano, krome li pafis dufoje… He! La kuglo ŝiris karnon ankaŭ ĉi tie… — kriis Bill kaj prenis la brakon de la infanolll Poste li ekmiris.
— Kio okazis? — demandis Buldogo.
— Kiel vi idiris, Kornulo? — turniĝis Bill al sia alta amiko. — Ke lia vundo inflamas, kaj li ne havas febron?…
— Vere… Diablo vidis tiaĵon.
— Lia brako estas malvarma, kiel la glacio. Kvazaŭ… li ne havus sangopremon, kiel ĉe mortinto… — terura ideo trafulmis lian kapon, nek li meme sciis, kiel, kaj li ekkriis: — Hej, kanbo! Ĉu vi ne estas la filo de la Lordo? He!
— Ne, ne! — kriis la infano timiĝinte.
— Vi mensogas. Nun mi vidss, ke ankaŭ viaj okuloj estas tiaj. Via patro rakontis, ke liaspeculoj havas sangon, similan al tiu de fiŝoj….
— Malvere… lasu min…
— Kiu do estas via patro, ĉu?
— Li mortis… kaj…
Lia kapo refalis malfortiĝinte.
— Nun lasu lin trankvila — diris Buldog. — Ankaŭ malgranda vundo povas estis danĝera, se ĝi malfermiĝas denove…
Bill metis sian manon sur la frunton de la infano — kiel la glacio. Kaj ĉirkaŭ lia buŝo estas dura, moka trajto.
— Li estas la filo de la Lordo — li diris mallaŭte al la du aliaj homoj. — Kaj mi devas eksciis… Jes mi devas ekscii… Ho!.. Li sidis ĝis mateno fiksrigardante antaŭ sin mem… Kornulo kaj Buldogo dormis. La vundito ronkis.
Matene li faris freŝan bandaĝon, la vundu fermiĝis bele. Bob nur rigardis lin, sed li diris nenion. Nek Bill ekparolis. Li donis varmegan kafon al la infano. Eltrinkinte ĝin, li sidis apud lin kaj rigardis.
— Diru, Bob… ĉu vi amas vian patrinon…?
Li rigardis sian fleganton kun revemaj, tien-reen moviĝantaj, malkonfidaj okuloj.
— Jes… — li respondis poste mallaŭte.
— Hm… Nun vi devas esti sincera… Vi estas la filo de la Lordo. Silentu!.. la Lordo edziĝis al virino, al tiu, kiun li persekuras. Ĉu vi komprenas tion, kion mi diras?
— Jes…
— Sed via patrino… morto pro tio… Ankaŭ tio eblas, ke la Lordo mortigos ŝin..
— Ne!
Li provis eldevigi ion el la infano kun malesperiĝinta blufo.- Vi ests infano, sed eble vi komprenas, ke unu homo havas nur unu koron. Li ne povas ami du virinojn. Kaj la vera, tiu ĉiam estas la edzino.
— Ĉu vere? Sed kiu? Ĉu la unua aŭ la dua?… Nu? — Li respondis triumfe.
— Kiel vi diris?
— Mia patrino estas lia edzino jam delonge…
La okuloj de Bill ekvibris…
— Parolu…
La infano timiĝis.
— Kion… vi volas?…
— Parolu, se estas kara la vivo de via patrino por vi, temas pri ŝi!.. — Kiu estas via patrino…