Выбрать главу

La indiana knabino genuas apud ŝi timiĝinte.

45

Bill sidis inter la karekso sur ŝtono kaj rulumis cigaredon. Kelkfoje li ĉirkaŭrigardis. Sed li ne kuraĝis ekmoviĝi.

La delto de la rivero Cocos estas timige senhoma, forlasita, marĉa regiono. Nur indianoj loĝas malproksime de ĝi.

Sed ankaŭ ili malofte vizitas ĉi tien. Iafoje vulpoj venasas ŝtelire de sur la montoj por ĉasi, aŭ persekutata rabisto kaŝiĝas ĉi tie por mallonga tempo.

Jam blankaj lumoj vuale vidiĝas ĉe la rando de la nuboj, baldaŭ aperos la luno.

Kaj se li ne venos?

Li sidis tie kun peza koro kaj fumis sian cigaredon… Milionoj da ranoj kvakis, kaj la odoro de la freŝaj plantoj miksiĝis strange kun la fetoro de la marĉo… Tie kaj ĉi tie jam la heroldo de la proksimiĝanta aŭtuno, pigre disvastiĝanta, vuale travidebla nebulo naĝis antaŭ la strangaj, fosforaj lumoj de la marĉo…

Huftamburdao de ĉevalo aŭdiĝis lontane. Poste silento…

La aperonta lumo de la alvenanta luno jam reflektiĝas de sur la rando de la nuboj.

Knalas du pafoj.

Bill komprenas. La Lordo anoncis sin, ke li alvenis.

Ankaŭ li pafas en la aeron kaj ŝtelumas rapide inter la karekso, malproksimen de la perfida loko.

Li forĵetas la cigaredon. Alvenas la luno! La densa plantaro fariĝas strange helverda. Bill sidas senmove, turnante sian kapon singarde dekstren-maldekstren, observante la marĉon per sia rigardo…

Nenio. Certas, ke ankaŭ la Lordo estas singarda… Li jam kasiĝas en la kanejo kaj ne moviĝas. Baldaŭ la luno. Se ĝi prilumos iun el ili, tiu perdos. Kuŝi surventre ĉi tie, en la akvo ne eblas, inter la hirudoj kaj kolubredoj.

Du birdoj ekflugas pli malproksime. Li estas tie… Sed se li pafos tien trafe-maltrafe kaj eraris, tiam estos kapute.

La luno leviĝas… Ĝis kie ĝi prilumas la terenon, la kanoj nenie estas tretitaj… nenio…

Li estas en malbona loko. Ne pli ol duonhoro la lumo atingos lin… Ĉu la Lordo havus bonŝancon?… La luno staras preskaŭ perpendikle, kaj la blanka lumo grimpas al li.

Ĉu li formoviĝu?… Jam estas malfrue. La alia homo jam certe atentas.

Granda, nigra birdo flugas malsupren kriĉante… Vane li kaŭras. La Lordo ekvidos la malhelan makulon inter la kanoj, kie rompiĝas la kontinueco.

Ankaŭ li rimarkus tion… Li tenas la pistolon forte pro tuj repafi… ĉar eble… kvankam estas ne multe da esperoj…

Nun aŭdiĝas stranga buro. Li levas sian pistolon. Iu ŝtelumas tie… Sed li ne povas esti… la Lordo, ĉar la rompiĝintaj kanoj krakas… Li atentas streĉe… Nun tiu aperas…

Grandega, griza lupo staras sur bone videbla makulo de la marĉo, prilumita de la blankaj radioj!

Senmove… Nun ĝi levas sian kapon.

Ĝi estos la arbitracianto!

Ĝi eksentas la homon kaj ĉaspleos iun el ili, antaŭ la pistolon de la aliulo…

Bill flaradas… El kiu direkto blovas la vento?

Lia koro ekbatas ĝoje… Li sentas la penetran odoron de la lupo, do la vento blovas el la alia direkto. La lupo eksentos tiun homo, kiu estas tie.

La besto faras du paŝojn kun kolo tirita inter la ŝultrojn… Ĝi murmuras… Kuŝiĝinte sur siajn piedojn. ĝi aŭdigas tian voĉon, kvazaŭ la tero muĝus, kaj saltas…

Pafo tondras!

Li estas tie… Trovite!

Sed Bill ne pafas. Kial? Li ne povas alpafi homon, kiun atakis besto…

La beston ne trafis morta pafo. La Lordo, saltite flanken, staras sur la senkanejo preskaŭ senkonscie, li estas bonega celpunkto, en blanka lumo, de proksime…

Kaj li ne povas mortpafi lin tiel… La dua pafo mortigas la lupon. La Lordo staras sur la senkanejo… Li ne moviĝas.

— Bill Teksaso! Kial vi ne pafas?! — li krias trafe-maltrafe. — Ĉu eble vi pensas, ke mi afliktiĝas? Vi eraras. Mi ne timas la morton, kaj ne atendu, ke dum kuro vi mortpafu min… Jen mi staras kaj atendas.

Bill rulumas cigaredon.

— Lordo — li diras. — Mi ne povas dueli tiel. -remetu vian pistolon. Mi paŝos sur la senkanejon, kaj ni aranĝu la aferon vizag-al-vizaĝe. Ĉu vi volas tiel?

— En ordo.

Bill salivumas la cigaredon. Poste li ekstaras. Li ekiras tre malrapide. Dume li ekbruligas la cigaredon. Fine la du kontraŭuloj staras vid-al-vide.

Neniu etendas sian manon al la revolvero. Ili scias, ke tio signifas la komencon kaj la finon de la lukto, dum unu sekundo.

— Mi volas paroli kelkajn vortojn kun vi! — krias la Lordo.

— Ni havas nenion paroli unu kun la alia — respondas la knabo sen ĉiu kolero.

— Kion vi faris al Bob?

— Se vi volas scii, mi flegis lin. Li vundiĝis. Sed li fartas bone. Kaj li rakontis ĉion. Vi edziĝis al la filino de Jeff Bart. Ĉu ĝi okazis tiel?

— Jes. Ĉu ankaŭ aliulo scias tion?

— Nur mi. Se vi mortigos min, tiam vi povos daŭrigi tiun abomenindan ludon.

— En ordo. Ĉu vi estas preta?

— Mi estas preta, Lordo.

Du ekbriloj, unu knalo… Korpo falas surteren kun obtuza pum-bruo… Koto ŝpruciĝas.

Bill, kiel pafita sago galopas for de la terura loko. La kadavroj de la lupo kaj la Lordo kuŝas senmove…

47

Kiam Edith rekonsciiĝis, la indiana knabino ĵus frotadis ŝian manon.

— Via mano esits malvarma, sinjorino, sed ĝi jam varmiĝis.

— Dankon, Hijowa. — Li iris al la fenestro ŝanceliĝante. Silento regis malsupre. La suno leviĝis.

— La rabistoj foriris, sinjorino.

— Kien?

— Ili ne diris tion.

Ŝi sidis timiĝinte. Ŝi estas sola kun la indiana knabino sur la montosupro?… kio okazis? Ĉu la Lordo forsendis ilin…?

Ŝi aŭdis strangajn, konfuzajn voĉojn. Ŝi ekstaris por rigardi malsupren, sed la pordo malfermiĝis subite en tiu momento, kaj…

Bill Teksaso staris ĉe la sojlo… En ĉifona vestaĵo, pendanta sur li disfibriĝinte, kun vizaĝo kovrita de koto, sango, vundoj, sed liaj okuloj brilis, kaj li ridis larĝbuŝe, ke liaj ĉiuj dentoj estis vidiblaj.

— Bill!..

Kiel subite malaperis ĉio en tiu momento, kiam la viro ĉirkaŭbrakumis ŝin.

— Nun venu kun mi… — diris la knabo — iu mia kuzino loĝas en urbon Kansas, tie ni lavos nin kaj manĝos ion…

Subite ŝi liberigis sin el lia brakumo kaj rigardis timiĝinte al la viro.

— Kie… “Li” estas…?

— “Li” ne estis via edzo. Bob la Putoro estas lia filo, kaj li edziĝis al la filino de la banditestro antaŭ deksep jaroj.

— Kaj?

— Kaj… li jam… neniam plu… edziĝos… — li balbutaĉis.

Flagrado de lumo de torĉoj kaj voĉtumulto proksimiĝis…

— Oni venas! La tuta urbo ekiris, kiam ili eksciis la veron pri la Lordo… Ili estas bravaj homoj…

La palpebroj de la knabino fermiĝis kaj ekŝanceliĝis, sed bone konata mano ekprenis ŝian pojnon, kaj pro tio, kiel jam tiomfoje, ŝi denove sentis sin forta… Precipe nun, kiam ŝi sciis, ke tiu mano neniam plu forlasos ŝin…

48

Kornulo la Sovaĝa kaj Buldog meritis la dekmil dolarojn. Ĉar Bill kompreneble ne akceptis la sangoprezon.

Li iris hejmen kun sia fianĉino en Nov-Jorkon kaj vizitis sian patron.

Estis interes nur tio, ke la du riĉaj ĝentlemanoj, Kornulo kaj Buldogo vivis tiel same, kiel antaŭe.

Buldog konstruis sian kabanon denove, li nur bedaŭris, ke ĝi ne estas la malnova, kaduka dometo, kun la putrintaj mebloj.