Knalis pluraj pafoj. Blasfemado. La ejo malpleniĝis. Oni sciis, ke li kaŝiĝas ie en la arbustoj. Baldaŭ ni trovos lin.
— Tri homoj iru laŭ la apudvoj fosaĵo… — kriis iu.
— La fripono estos ĉe la rivero — aŭdiĝis la voĉo de Austin, kiu ŝajnas, ke li jam staris sur siaj piedoj.
La gastoj de Bulkin kuŝis ventraltere. La proprietulo malantaŭ la drinkejbreto. Ili leviĝis malrapide. Estis mallumo, kaj nek la luno brilis.
— Kompatinda bubo… — diris Bulkin. — Li ne havas ĉevalon. Li ne povas fuĝis en tiu ĉi regiono helpe de sia menso.
— Bela ordo ĝi estas — grumblis la ĉevalbredisto. — Vespere la rabistoj ĉevalrajdas en la urbon kaj mortigas iun, kiu batalis honeste rekte-al-vizaĝe. Kie estas la ŝerifo nun…
— Imagu, ke vi estas la ŝerifo — murmuris iu kaŭbojo — , kie vi estus nun?
— La edzo de mia juna fratino estis ŝerifo en Hampscourt, kaj li mortis pro tio — rimarkis iu en la mallumo. Poste ekflaretis alumeto, kaj ili ekvidis Bill Teksason dum la tempo de ekcigaredo.
Li sidis en la mezo de la ejo kaj fumis.
4
— Ne koleru, Bulkin — li diris. — Sed pakaĵon, mi opinias, ke ĝi eble estis cepo, mi ĵetis tra la fenestro, ke tiuj rabistoj aŭdu falbruon ekstere.
— Atentu min, vi, temerarulo, hazarde vi denove faris tion bone, tamen pli-malpli poste ili traktos vin draste.
— Ankaŭ mi samopinias. Sed se mi ekploros, tion ne helpos mian malagrablan situacion.
Aŭdiĝis frakasbruo. Li rompis nuksoŝelon per siaj dentoj kaj manĝis. Li estas frenezulo!
— Sciu, Bulkin, la momento de la morto estas tia, kiel la korko: lerta homo ĉiam eltiras ĝin iel… Tio estis bona diro. Ĉi ne?…
La ĉevalbredisto ekparolis en la prema mallumo;
— Sed… kiel vi volas saviĝi el tio?… Ĉu vi havas ian planon?
Aŭdiĝis la trompiĝinta blasfemado de la koleraj banditoj de ekstere.
— Ĉu planon? — li respondis trankvile. — Mi ŝatus ekloĝi kaj fiŝkapti en Kalifornio dum miaj maljunaj tagoj…
— Diablo okazis al tiu fripono — kriis raŭka, kolera voĉo.
Iu malfermis la pordon piedbatante.
— He, Bulkin, eklumigu lampon, vi, hundo! Ne timu, ni ne manĝos vin. Mi volas trinki viskion!..
— Alo, jen estas la lampo de la ĉaro! — kriis alia homo, kaj li jam tuj portis ĝin.
Nun kapute al li!
La lumo de la lampo inundis la drinkejon, kaj…
Kaj neniu sidis en la mezo de la ejo! Bill Teksaso malaperis! La drinkejmastro, la ĉevalbredisto kaj la du kaŭbojo interrigardis stulte.
La rabistoj frapadis la ladan drinkejbreto.
— Brandon! — kriis raŭke maldika, sed tre larĝmentona murdisto, kiu teruris la loĝantojn de la regionon laŭ la nomo “Jeff la Gorilo”
— Mi ĵuras, ke tiu trompisto kaŝiĝadas ĉi tie — furiozis Austin, kiun la trasangita bandaĝo faris eĉ pli timiga.
— De kie li alvenis subite? — demandis Pete, malalta, diktrunka, platnaza bandito. — Ĉu vi neniam vidis lin ĉi tie? — li turnis sin al Bulkin.
— Li diris, ke li alvenis el Teksaso… — respondis la drinkejmastro.
— Li ankoraŭ ne vizitis ĉi tien — rimarkis la ĉevalbredisto. — Verŝajne li saltis en la riveron kaj la drivo kuntrenis lin.
— Ni fermis lian vojon al tiu direkto! — diris Jeff, la Gorilo. — Li kaŝiĝadas ĉi tie.
Bruo aŭdiĝis el ekstere, kaj pluraj homoj envenis. Ŝajnas, ke la sorto ne volis, ke la kaŭbojo kun vulpteriera vizaĝo elsaviĝu pro sia facilanimeco. Avane rapidis “Dod, la O-gambulo” sur siaj terure kurbaj kruroj, kaj li kunportis krevintan sakon, en ĝi terpomojn.
— Jen rigardu! Mi trovis ĝin sub la fenestro. Eblas, ke ni aŭdis pumbrui tion.
— Kaj eble la ulo tute ne elsaltis! — kriis Austin.
— Nun li devas esti ĉi tie! Ni traserĉu la domon!
5
La knabino sidis ĉe la tablo, timiĝinte. Ŝi aŭdis la pafojn, la kridadon, sed ŝi ne sciis, kion fari?
Subite la pordo malfermiĝis, kaj Bill enpaŝis senbrue, rapide.
— Pardonon… mi forgesis demandi, ĉu ni lavu la ĉaron… ĉar…
Li eksilentis, vidinte, ke la virino rigardas lin kun grandaj okuloj.
— Mi petas vin… lasu mi sola…
— Tuj, sed mi devus sciis, ĉar se la ĉevalo… alkutimiĝis al hordeo…
— Kio okazas ekstere?!
— Kie?… Ja… Nenio. Alvenis kelkaj fieraj gastoj… Kaj ili amuziĝas.
— La pafoj… Kio estis tiuj?
— Infanaĵo. La loka junularo prepariĝas por la pafkonkuso, okazonta en Denver, kaj ili ekzercas sin… Se la babilado estas agrable, eble mi povus eksidi.
Kaj li eksidis. Raŭka kriegado aŭdiĝis el la proksimo.
— Vi envenis por kaŝiĝi. Ĉu oni persekutas vin? Aŭ vi nur timas? — demandis la virino.
— Tiuj estas fabeloj el filmoj… Sed ankaŭ tio eblas, ke mi timas, mi estas maljuna, malgaja drinkejmastro, bonvolu kredi tion…
La knabino ekridis.
— Kial vi fariĝis drinkejmastro, se vi timas la interbatadon?
— Miaj gepatro volis, ke mia frato estu maristo, kaj mi dediĉu mian vivon al la drinkejestra profesio. Mia juna fratino edziniĝis, kaj iu mia onklo estas apotekisto en Filadelfio. Antaŭlonge li partoprenis borsajn operaciojn, sed nun jam ne indas fari tion, la strato Wall estas nefidinda. Antaŭ dudek jaroj, kiam eksplodis la granda paniko de la gejŝoj en Japanio…
La knabino ekridis laŭte, ĉar ŝajnis, ke la junulo volas prokrasti la tempon ĉiumaniere.
— Vidu, sinjoro…
— Bill…
— Mi ne kutimas nomi virojn laŭ la persona nomo
— Ĝuste tial vi feliĉigus min… Cetere mi estas Bill Teksaso, drinkejmastro kaj temerarulo.
— Do sinjoro Teksaso, vane vi prokrastas la tempon, ĉar vi ne povas resti ĉi tie.
Li streĉis siajn orelojn kaj ekstaris rapide:
— Ho, mi jam foriros tuj. — Li elklevis sian ĉapelon profunde kaj paŝis al la fenestro. — Se vi permesas, mi foriros ĉi tie. Ĉiuvespere mi trejnas min per tiaĵo.
Li saltis tra la fenestro.
Apenaŭ forsonis la piedtamburado de Bill Teksaso, kiam sovaĝaj voĉoj aŭdiĝis ĉe la pordo.
— Ne kuraĝu enpaŝi ĉi tien, Pete! Virino tranoktis, kaj…
— Foriru, Bulkin, ĉar mi traktos vin draste! Ni ne toleras friponojn en la ĉirkaŭaĵo!
— Vi kaŝis la kanajlon ĉi tie.
La pordo ŝirmalfermiĝis, kaj kelkaj homoj penetris.
Sed ili retropaŝis. Ili trovis nur virinon en la ĉambro, kiu alpremiĝis al la muro tiiĝinte, kaj ŝi ne povis ekparoli.
— Kie estas tiu homo? Diru fraŭlino, tiam okazos nenio malbona al vi.
— Li saltis tra la fenestro! — kriis Pete.
La knabino staris antaŭ ilin senvole, kiel ili ekiris amase al la fenestro:
— Ĉu tiom da homoj iras kontraŭ unu ĉi-loke?! — ŝi kriis subite akre.
— Tiu ulo ne rajtas vagaĉi en tiu ĉi regiono — , diris la Gorilo krude. — Li estas trompludisto, embuskatakinto.
— Kial li estas embuskatakinto — kuraĝis iri inter ilin Bulkin. Vi staris vid-al-vide.
— Sed li ĵetis sian pistolon al mi, kiun li tenis en sia maldekstra mano! — interkriis Austin, kiu estis la plej hida.
— Vidu, fraŭlino… mi ne scias kiu vi estas… Sed vi agus pli saĝe, se vi ne miksus vin en la aferojn de la. Staru flanken el la vojo!..
La dika Pete paŝis tiel al ŝin, kvazaŭ li permesus unu minuton por pensado, poste li agos. Lia mallonga, dika brako jam leviĝis por forpuŝi la virinon.
— Unu vorton — ŝi diris subite, rezolute. — Noktomeze mi devas renkontiĝi kun iu.
— Eh, tio ne koncernas nin…