Выбрать главу

— Eble tamen! — diris nun iu en la pordo.

Ili ĉiuj rigardis tien. La interrompinto ĵus alvenis.

— Eble tamen — nur diris tion la alveninto mallaŭte, iom mirante, preskaŭ ĝentile. Sed se bombo estus eksplodinta, nek tio povintus kaŭzi pli grandan konsterniĝon. La krudaj, rezolutaj vizaĝoj rigidiĝis, la brakoj, dikaj kiel longaj lignotrunkoj pendis inerte, kaj laŭ la strabaj flankrigardoj, ili ŝatintus forlasi la ejon nerimarkite.

Kvankam la novalveninto havis la plej elegantan eksteraĵon el ili.

— La Lordo — flustris Bulkin konsterniĝinte.

Laŭ la aspekto la Lordo plie povintus esti la heroo de iu historia dramo, ol rabisto. Li portis pantalonon el cervoledo kaj ĉasistajn botojn kun molaj tuboj. Ankaŭ lia mantelo atingis ĝis liaj genuoj, la grandaj, kupraj butonoj, lia velura kolumo impresis, kiel spediala uniformo. Li ne havis revolverzonon, sed li portis larĝan, ledan rimenzonon, kiel la soldatoj, kaj dekstre-maldekstre pendis po unu pistolo sur lia zono. Arĝenta buko premis la refalditan randon de sia grandega ĉapelo, kaj li tenis la flavan ganton de la dekstra mano kun la rajdbastono en sia maldestra mano.

Ankaŭ lia vizaĝo estis speciale delikata kaj interesa.

La unua impreso: demona! Mallarĝ, delikate ĉizita nazo, iom akre konturiĝantaj nazloboj. Energie kurbiĝantaj lipoj, nekutime hela haŭto, alta frunto, iom blankiĝantaj haroj ĉe liaj tempioj. Lia reliefiĝanta brustokesto, la rekta trunko donis ordoneman, sed plie orgojlan, ol atakeman karakteron al lia aspekto. Sub liaj mallarĝaj, belarkaj brovoj malvama, prema rigardo direktiĝis senmove.

La banditoj, antaŭ ol li fariĝis “Lordo”, nomis lin “Mortokula”. Ĉar tiu okulparo estis mirinde timiga: okuloj de mortinta homo. Pli blanka, ol griza. Klara, sed senbrila. Kiam li rigardis sur iun, kaj dumtempe li parolis al iu alia homo, lia rigardo ne sekvis siajn vortoj. Tiam li estis “Mortrokula”. Reviviĝinta malvarma kadavro…

Lia voĉo transiris el raŭka baritono en trenatan flustradon.

La Lordo estis tia.

— Austin… — li flustris mallonge. — Kio ĝi estas?

— Aventuristo, trompludisto atakis min embuske kaj

— Pete! — li daŭrigis, sed lia senesprima rigardo direktiĝis eĉ nun al la frunto de Austin.

— Lordo — komencis la dikulo, kun speciale milda voĉo. — Boob la Putoro venis sur ĉevalo, ke oni atakis Austin-on, kaj li grave…

Li rigardis sur la knabinon.

— Ĉu iu insultis vin? — li demandis, tute ne atentante Pete-on.

La banditoj staris pale kaj silente.

— Neniu insultis min — respondis la nekonata virino.

— Vi ĉiuj foriru — li diris mansvingante, kvazaŭ la afero ne interesus lin, kaj li aldonis fiksrigardante siajn ŝuojn. — Rajdu malproksimen de ĉi tie! Hodiaŭ mi jam volas renkonti neniun en la ĉirkaŭaĵo… Post duonminuto aŭdiĝis pakado de rajdistoj el ekstere. Ili ŝtelumis mute, ne parolante pri Bill Teksaso, kvazaŭ ili ne estus serĉintaj lin furioze antaŭ kelkaj minutoj. Sproninte la ĉevalojn, ili forgalopis rapide sur la vojo.

6

— Ĉu vi fartas malbone? — li demandis ĝentile, sed eĉ nun kun senviva voĉo.

— Ne… dankon… mi nur laciĝis…

— Eksidu. — Ĝi ne estis orodono, kaj tamen… sentiĝis el lia voĉo: ŝi devas fari tion, kion li diras.

— Vi ripozos unu horon. Poste vi venos kun mi…

— Mi demandas… kial vi volas malfeliĉigi min?…

— Mi feliĉigos vin.

— Ĉu per tio, ke vi kunportos min perforte?

— Vi sekvos min memvole.

— Kaj se ne?

— Tiam mi vere kunportos vin perforte, sed vi estos nur mia kaptito. Ĝis vi konsideros, ke vi devas obei min.

— Tio…

— Atendu! Mi ankoraŭ ne finis mian direndon. — Li parolis tiel, kiel ia maŝino, kaj lia rigardo ripozis super la kanbino, sur la muro. — Mi povas devigi vin pri nenio. Mi tute ne volas. Ĝis vi ne diros memvole, ke vi dividis vian vivon kun mi, ĝis tiam — vi estos mia kaptito.

— Sed mi…

— Mi decidis tiel. — Li ekstaris. — Nun ripozu duonhoro, kaj…

— Levu la manojn!

La kaŭbojo havanta vizaĝon de vulpteriero sidis sur la fenestrobreto en la mano kun pistolo… La Lordo levis siajn gantokovritajn manojn leĝere, preskaŭ kun simbola movo. En iu li tenis sian rajdbastonon. Li tute ne ektremis. Kaj li ne rigardis en la direkton de la voĉo. Nur senviva objekto povis esti tiom nekapabla fari la plej malgrandan, surpizitan movon.

— Kion vi volas? — li demandis malestime, post mallonga paŭzo.

— La virino venos kun mi.

La virino volis protesti… Eble tiu kaŭbojo ne sciis kun kiu li parolas. Li ne scias, ke… Sed ia malesperiĝinta espero kaj naŭzo ravis ŝin

— Kiu vi estas? — li demandi, kvazaŭ ne la alia homo havus la revolveron.

— Ĝi ne gravas. Mi povas diri tion, kiu vi estas, siro, vi estas fia kanajlo, ĉar kiu kun virinoj…

La Lordo turniĝis malrapide al la fenestro. Li direktis sian pigran rigardon al Bill Teksaso.

…Kio ĝi estas? Ĉirkaŭ la gorĝo de la kaŭbojo, malsupreniĝante sur lia torako, malvarma tolporo ekregis lian korpon…

Li timis!

Li tre timis! Tia teruro kaptis lin, ke li bezonis la plej grandan fortostreĉon teni la revolveron en sia mano. La panikan senton pliigis eĉ netolerebla, ke Bill Teksaso timis la ununa fojon en sia vivo.

Starante vid-al-vide kontraŭ homo, kiu levas siajn manojn! Kaj la revolvero estas ĉe li. Kaj li timas. Tre timas!

— Nu — diris la Lordo malestime — , daŭrigu! Diru vian opinion pri mi kuraĝe. Diru multe da aferoj, ĉar vi parolos lastfoje. Mi mortigos vin.

Ne aŭdiĝis minaco el la raŭka flustrado. Estis simpla konstato de faktoj, kion li diris. Kaj en la mano de Bill tamen ektremis la tubo de la pistolo.

— Ne batu lin… — diris la knabino rapide, duonmallaŭte. — Ne batu lin.

La Lordo rigardis la kaŭbojon eĉ plu, tiel li respondis per demando.

— Kiel vi konas lin?

— Li estis ĉi tie… kiam mi alvenis. Mi tute ne scias, kiu li estas.

— Kiu vi estas?

— Bill raspis sian gorĝon. La tubo de la revolvero iom kliniĝis, kaj la Lordo ne levis siajn manojn

— Ĉu mi?…Bill Teksaso…

— Kiel? Ĉu la trompludisto?

— Ne… Mi… — Li ĝemis. Li ŝatintus skui la pezon de la teruro de sur si. Li sentis, kiel la malvarma ŝvito de la mortotimo aperas sur sia frunto

— Bonvolu respondi! Kiu vi estas? Ĉu vagabondo?

— J…es.

— Kion vi volas ĉi tie?

— La fraŭlino… Virinon perforte… rabi ne eblas.

Lia laringo kunpremiĝis. Li glutis, sed la nevidabla maŝo ne loziĝis ĉirkaŭ lia gorĝo….

— Forportu vin — diris la Lordo al li, kiel al ia hundo. — Nun mi lasos vin vivanta. Se ankoraŭfoje mi ekvidos vin ie, tiam mi mortigos vin. Foriru!

— Ne!

Li bezonis ĉiun sian forton por eldiri tion. Aplombe, sed kun sentona voĉo, decidiĝinte al la morto antaŭ la senespera lukto.

Kaj ŝargita revolvero estis ĉe li!

Sed kion ĝi valoras? Lia brako, kvazaŭ ĝi estus trafita de apopleksio, kaj lia mano tolpore, malvarme, kun inertaj fingroj tenis la revolveron.

La knabino staris antaŭ lin.

— Ne batu lin!..

— Foriru de tie — li diris flustrante, sed kun stranga forto.

Kiam la knabino kovris la Lordon, li liberiĝis iomete.

Vorto trudiĝis en lian cerbon kun sovaĝa forto:

“Nun.”