En februaro 2009,[33] prezentiĝis projekto por translokigi liajn restaĵojn al bonaera tombejo Rekoleta. Tio generis gravan polemikon,[34] lia vidvino María Kodama forte kontraŭis kaj finfine la projekto estis malakceptita.[35]
Borges kaj ultraismo
Jorge Luis Borges.
La 25an de januaro 1921 aperis la unua numero de la hispana literatura gazeto Ultra, kiu — kiel lia propra nomo indikas — estis la organo por disvastigo de la movado ultraismo. Inter la plej elstaraj kunlaborantoj estis Borges mem, Rafael Cansinos-Assens, Ramón Gómez de la Serna kaj Guillermo de Torre, kiu poste edziĝos al Norah Borges. Borges mem resumis la trajtojn de la ultraisma movado tieclass="underline"
Redukto de liriko nur al ties ĉefa elemento: la metaforo.
Forigo de neutilaj mezsignifaj frazoj, ligiloj kaj adjektivoj.
Abolo de ornamaĵoj, ideologio, cirkonstancoj, predikado kaj troserĉita nebuleco.
Sintezo de du aŭ pliaj bildoj en unu, kiu tiel plilarĝigas la sugesteblon.[36]
Post unu jaro Borges publikigis en tiu sama revuo antologion de ultraismaj poeziaĵoj. Post jaroj, Borges malaprezos, kaj eĉ desdegnos ĉiujn tiajn komencojn de sia kariero kaj ĉion rilatan kun la ultraismo. Lia iama entuziasmo —de 1919 al 1922— tuj ŝanĝiĝis en akra malaprobo kaj eĉ en agresemo.[37]
Borges kaj la rakontoj
Smae kiel sia samaĝulo Vladimir Nabokov kaj la iom pli aĝa James Joyce, Borges kombinis la intereson por sia naskiĝtero kun interesoj multe pli ampleksaj. Li kunhavis ankaŭ la multlingvemon kaj la ŝaton por ludi per la lingvaĵo, sed diference de Nabokov kaj Joyce, kiuj laŭ la tempopaso kreis pli etendajn verkojn, Borges neniam verkis romanon. Al kiuj riproĉis tiun mankon, Borges respondis ke liaj preferoj estis por la rakonto, kiu estas esenca ĝenro, kaj ne por la romano kiu pelas al plenigo.[38] El la aŭtoroj kiuj klopodis ambaŭ ĝenrojn li preferis, ĝenerale iliajn rakontojn aŭ novelojn. De Franz Kafka, por ekzemplo, li asertis ke estis pli bonkvalitaj liaj noveloj ol La proceso.[39] En la prefaco de Ficciones li asertis ke estas «laboriga kaj malriĉiga deliro komponi vastajn librojn; pliampleksigi en 500 paĝojn ideon kies perfekta parola ekspono eblas en malmultaj minutoj».[40]
Tiutempaj disĉiploj
Kvankam Borges ne havis rektajn «disĉiplojn» —ĉar tio supozigus antaŭvideblan estetikon kaj skolon pri kiuj li mem ne kredis— estas tiutempaj aŭtoroj kiuj, laŭ ties kritikistoj, ricevis lian influon rekte. La fakto ke ili konis Borges personale kaj legis lian verkaron en la kastilia, eble influis en la verkoj de Ricardo Piglia,
„ La intereso de Piglia por krei spacon de legado por siaj propraj tekstoj, fondinta tradicion tra la dialogo kiun li establis kun siaj antaŭuloj, estas unu de la ĉefaj fadenoj de la intrigo disvolvigita de Fornet. La observado fare de Jorge Luis Borges pri la fakto ke «ĉiu verkisto kreas siajn antaŭulojn» kaj «ties laboro modifas nian koncepton de la pasinto, kiel modifos la estontecon», estas disvolvigita en la literatura analizo de "Respiración artificial", "La ciudad ausente" kaj la rakontoj «Nombre falso» y «Prisión perpetua», tekstoj elektitaj por realigi la esploradon.[41] ”
César Aira, Roberto Bolaño, Carlos Fuentes, Orhan Pamuk, Paul Auster, Salman Rushdie kaj Umberto Eco, se ne mencii kelkajn el la evidentaj (kiuj krome agnoskis ĝin): Ernesto Sabato, Julio Cortázar, Adolfo Bioy Casares, Julio Ramón Ribeyro, inter aliaj. Elstaras ankaŭ la influo kiun la verkaro de Borges havis sur diversaj tiutempaj pensuloj de aliaj landoj, kiel ĉe Gilles Deleuze aŭ Michel Foucault.
La amikoj de Borges
Unu el la intimaj amikoj de Borges: Adolfo Bioy Casares. La foto estis farita en 1968.
Borges havis du intimajn amikojn dum plej parto de sia vivo: nome la verkistoj Adolfo Bioy Casareskaj Manuel Peyrou. Li konis Bioy Casares ĉe sia amikino Victoria Ocampo, Peyrou estis al li prezentita en germana trinkejo de la strato Corrientes ĉe Pueyrredón, en la 1920-aj jaroj. La amikrilato kun ĉiu el ili estis ege diferenca. Kun Bioy temis pri amikeco «je la angla», kiu ekskludis konfidencojn; la amikeco kun Peyrou male inklufis plej intimajn kaj personajn konfesojn. Kiam Borges bezonis helpon de psikiatro —laŭ konfeso de Estela Canto—, estis Peyrou kiu kekomendis tiun al li. Post la morto de sia amiko en 1974, Borges verkis poeziaĵon kun la titolo Manuel Peyroukiun li poste publikigis en Historia de la noche.
Borges kultivis ankaŭ la amikecon de la meksika Alfonso Reyes kiun li konis tra Pedro Henríquez Ureña. Dum la epoko kiam Reyes estis ambasadoro en Bonaero (el 1927 al 1930) ili renkontiĝis ofte, unue en la vilao de Victoria Ocampo kaj poste en la babilrondoj kiun la propra Reyes organizis dimanĉojn en la diplomatia sidejo. Al Borges «ĉefe plaĉegis la rafinita kaj alloga literatura stilo de la meksika verkisto»,[42] ĝis punkto ke li konsideris lin «la plej bonkvalita prozisto de hispana lingvo en ajna epoko».[43] En lia memoro Borges verkis la poeziaĵon In memoriam.[44] Por kelkaj kritikistoj, lia rakonto Funes el memorioso sugestas «kaŝita agnosko kaj omaĝo de la jam matura disĉiplo al sia elvokita mentoro».[42]
Krom tiuj tre proksimaj amikoj —kaj Silvina Ocampo, fratino de Victoria kaj edzino de Bioy—, kiuj estis tio el la komenco de la 1930-aj jaroj al la fino, aliaj kiuj alproksimiĝis al la etoso de tiu grupo —en diversaj epokoj kaj por diversaj tempoj— estis Carlos Mastronardi, Emma Risso Platero, Francisco Luis Bernárdez, Xul Solar, Ernesto Sabato, Enrique Amorim, Ricardo Güiraldes, Oliverio Girondo, Norah Lange, Elvira de Alvear, Ulises Petit de Murat, Santiago Dabove, Alicia Jurado, Julio César Dabove, Gloria Alcorta, Estela Canto, María Esther Vázquez, Néstor Ibarra kaj Héctor Germán Oesterheld. Macedonio Fernández ne estis strikte amiko sed ia mentoro de Borges, kaj nur dum kelkaj jaroj, ĝis ili distanciĝis pro politikaj tialoj. Kurioze, Fernández gradiĝis kiel advokato en la Universiato de Bonaero en 1897, kun la patroj de Borges kaj Peyrou.[45]
Maurice Abramowicz estis advokato, verkisto kaj poeto de jud-pola deveno. Borges konis en Ĝenevo en 1914, dum li studis en la Collège Calvin. Estante du jarojn malpli aĝa ol Borges, li iniciatis lin en la legado de Rimbaud kaj korespondis kun li pri literaturaj temoj. En kelkaj rakontoj Borges al li atribuis komentariojn aŭ dediĉis paĝojn. José Bianco (1908-1986) estis argentina verkisto kaj tradukist. Li publikigis, inter aliaj verkoj, La pequeña Gyaros (rakontoj, 1932), Sombras suele vestir (1941) kaj Las ratas (romano, 1941). Li elstare tradukis, kiel Otra vuelta de tuerca, La lección del maestro, La muerte del león kaj Hermosas imágenes. Borges, estis lia intima amiko kaj enkondukis kelkajn verkojn liajn kaj publikigis, en 1944, revizion de la romano Las ratas en la prestiĝa revuo Sur. Susana Bombal estis argentina verkistino. Ŝia amiko Borges, enkondukis ŝian libron Tres Domingos (1957) en kiu li asertas ke «La rakonta metodo estas tiu de Virginia Woolf; ni ne ricevas la faktojn rekte sed ties respegulon en konscio kaj la pasion aŭ la pensaron kun la gravaj informoj». En 1969 li ricevis la Municipan Premion de Legata Teatro (Green wings, antaŭa versio de tiu verko, verkita angle, estis publikigita de la eldonejo Losange en 1959). El cuadro de Anneke Loos (rakontoj, 1963) estie premiita de la Argentina Societo de Verkistoj per la Honora Strio. Borges publikigis en 1971 El arte de Susana Bombal, nome eseo pri ŝia verkaro aperinta en la ĵurnalo La Nación.