Выбрать главу

AL LA ETERNAJ FAJROJ

Mi naskiĝis en Connecticut[2] antaŭ proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis riĉa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknaŭjara. Laŭ lia testamento mi post la plenaĝiĝo ricevos lian tutan havaĵon, kondiĉe ke dum la antaŭaj du jaroj mi diligente dediĉu min al la heredota granda firmao.

Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.

Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaŭ vi eble volos rajdi tien por vidi ĝin. Simple dirite, ĝi estas ŝtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke ĝi tordiĝu kaj turniĝu tra solida roko, se necese. Ĉe unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu laŭ Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme riĉigi nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova vojaĝo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo.

Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia stranga veturilo.

Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus vertikale al la supraĵo.

Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ ni. Ni ekiris!

La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol kroĉiĝi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seĝoj. Tiam Perry ĵetis rigardon al la termometro.

"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?"

Tio kaj la rapidometro estis ĉe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turniĝis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.

"Altiĝo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo.

Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kaŝis la timon, kiu hantis min.

"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaŭ ol vi povos turni ĝin horizontalen."

"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "ĉar mi mem ne povas eĉ moveti ĝin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, ĉar alie ni certe pereos."

Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, ĉar miaj kamaradoj ĉiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj ĝuste tial ĝi fortiĝis pli ol la naturo intencis, ĉar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per ĉiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco.

Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis ĉiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne moviĝis--la malvarma kaj senesperiga teruraĵo, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto!

Fine mi ĉesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj--almenaŭ al mi nenio ŝajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus preĝi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, ĉar li neniam preterlasis okazon fari preĝon. Li preĝis, kiam li vekiĝis, li preĝis antaŭ ol manĝi, li preĝis post la manĝo kaj nokte, antaŭ ol enlitiĝi, li preĝis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn preĝi, eĉ kiam la motivo ŝajnis iom dubinda laŭ mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaŭ mortonta, mi antaŭvidis kun granda certeco veran orgion de preĝado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardaĉis en lian vizaĝon, Abner Perry transformiĝis en novan personon. El lia buŝo eliris ne preĝoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, ĉiuj direktitaj kontraŭ tiu kviete obstina meĥanismo.

"Ŝajnas al mi, Perry," mi riproĉis, "ke viro de via pretendita pieco preferus preĝi ol blasfemi, kiam la morto proksimiĝas."

"Morto!" li kriis. "Ĉu tio ĉagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu ĉi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaŭ eĉ revis. Ni utiligis novan principon, kaj per ĝi ni donis al masiva peco de ŝtalo la potencon de dekmil viroj. La estingiĝo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovaĵojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la maŝino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviliĝis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaŭ nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian ĉagrenon per malalta kaj firma voĉo.

"Ni povus halti ĉi tie kaj morti de sufokiĝo, kiam malpleniĝos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aŭ ni povus daŭrigi antaŭen kun la eta espero, ke ni baldaŭ sufiĉe devojigos la borveturilon el ĝia vertikala pozicio, por ke ni iru laŭ la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersupraĵo. Se ni sukcesos je tio antaŭ ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble saviĝos. Laŭ mia opinio, povas esti unu ŝanco de sukceso kontraŭ kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni daŭrigos antaŭen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

вернуться

2

ŝtato en la nord-oriento de Usono.

вернуться

3

1 mejlo = 1,61 km.

вернуться

4

1 futo = 0,304 m.

вернуться

5

1 colo = 2,54 cm.

вернуться

6

[farenhejta] grado: 32° F. = 0° C.; 212° F. = 100° C.