"Kiel vi venis ĉi tien?" mi demandis al ŝi.
"Mi fuĝis de Jubal la Malbela," ŝi respondis, kvazaŭ tiu klarigo plene sufiĉus.
"Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fuĝis de li?"
Ŝi rigardis min kun miro.
"Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Ŝi respondis mian demandon per alia demando.
"Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje ili postkuras la virojn."
Sed ŝi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al ŝi, ke mi estas el alia mondo. Ŝi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreiĝis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon.
"Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi forfuĝis kaj estis ĉenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo."
"Jubal la Malbela metis sian trofeon antaŭ la domon de mia patro.
Ĝi estis la kapo de giganta tandoro. Ĝi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud ĝin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, ĉar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstataŭ Jubal. Mia patro ne estas lerta ĉasisto. Iam li estis, sed sadoko ĵetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por ŝteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kaŝis min en la montetoj, kiuj ĉirkaŭas la landon Amoz. Kaj ĉi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie."
"Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?"
Denove ŝi montris nekredeman ekmiron.
"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo, "ŝi diris," ĉar alie, tia nescio estus neklarigebla. Ĉu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de ĉio, kio moviĝas aŭ kreskas sur ĝi, kaj de ĉio, kio rampas aŭ tunelas sub ĝia supraĵo, kaj de ĉio, kio vivas en ĝiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en ĝia aero?
Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam aŭdis pri la maharoj!"
Mi hezitis ŝajni eĉ pli malestiminda, sed ĉar mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio ŝokis ŝin. Sed ŝi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn ŝi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al ŝi. Ŝi priskribis la maharojn ĉefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel ĉi ili similas al la senharaj lidioj.
Mi komprenis preskaŭ nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili loĝas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde saĝaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel ŝi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris ĉiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaŭ la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj.
Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj ŝajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaŭ Gak la Vila, kiu estis ĉenita tuj antaŭ Dian la Bela. Antaŭ Gak estis Huĝa la Ruza. Ankaŭ tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktiĝis al Dian la Bela.
Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis ŝin, sed ŝi ŝajnigis tute ne konscii pri liaj malkaŝaj sinaltrudoj. Ĉu mi diris "malkaŝaj"?
Ekzistas popolo en Nov-Zelando aŭ Aŭstralio--mi forgesas, en kiu lando--en kiu la viroj montras sian preferon al ŝatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Huĝa. Tamen, en la komenco mi tre ruĝiĝis pro ĝi, kvankam mi eĉ pasigis kelkajn jarojn ĉe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo.
Sed la virino! Ŝi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke ŝi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj ĉirkaŭaĵoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Ŝi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, ĉar ni estis respektemaj; sed ŝi kvazaŭ ne kapablis vidi Huĝan la Ruza kaj ankaŭ ne aŭdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaŭ lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedaĵon--kaj ke li aĉetos ŝin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Ŝajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.
Trapasinte la unuan montoĉenon, ni ĉirkaŭiris salan maron, en kiu naĝis sennombraj aĉaj kreaĵoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendiĝis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis faŭkaj buŝoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaŭ ĉirkaŭnaĝis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laŭ Perry estis plesiosaŭroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io ajn.
Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje leviĝas el la maro por batali kontraŭ la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj--Perry nomis ilin iĥtiosaŭroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj.
Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis ĉe la rigardado de bildoj pri restaŭritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restaŭri" ĉian ajn paleolitikan monstron laŭ sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguliĝi en la sunlumo, kiam ili malmergiĝis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la supraĵo, jen duone mergiĝintaj; kiam mi vidis ilin renkontiĝi kun malfermitaj buŝoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj senĉesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malriĉa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo.
Kaj Perry! Li estis mirigita ĝismedole. Tion li diris mem.
"David," li rimarkis post longedaŭra marŝado ĉe la bordo de tiu mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis ĝin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble ĉar oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, ĉar ili scias, ke estaĵoj tiaj, kiajn ili restaŭris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!"
Kiam ni denove haltis, Huĝa la Ruza sukcesis trovi sufiĉe da nestreĉita ĉeno por povi tordiĝi al la flanko de Dian. Ni ĉiuj staris, kaj kiam li proksimiĝis al la ino, ŝi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto daŭris mallonge, ĉar tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis ŝian nudan brakon, kaj li krude tiris ŝin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi eĉ ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke ĝi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataŭ atendi kaj antaŭ ol li povis kapti ŝin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.