Выбрать главу

— Ĝi rifuzas! Rigardu ĝin! — koleris furiozinta Trurl. — Post la seso ĝi havas la oko, sciu Klapaŭcjo, ne sepo, sed oko! Kaj ĝi rifuzas senhonte TIAN faradaĉon de la matematikaj taskoj. Havu! havu! havu! Eble ankoraŭ?

Je tio la maŝino ektremis kaj sen unu vorto ĝi komencis tutforte elŝiriĝi el siaj fundamentoj. Ili estis profundaj, do kurbiĝis multaj portiloj, sed fine ĝi elrampis de la kavo, en kiu restis nur krevitaj betonaj ŝtipoj kun elstaraj vergoj de armaĵoj, kaj ĝi ekmovis kiel la paŝanta fortreso al Klapaŭcjo kaj Trurl. La lasta tiel stuporis pro la nekomprenebla evento, ke li eĉ ne provis sin kaŝi kontraŭ la maŝino, kiu evidente intencis lin pisti. Nur konscianta Klapaŭcjo, forkaptinte lin je la mano, tiris perforte kaj ili ambaŭ forkuris kelkdek da metroj. Kiam ili turniĝis, la maŝino ŝancelante kiel alta turo, iris malrapide, ĉe ĉiu paŝo sinkante preskaŭ ĝis la unua etaĝo, sed obstine kaj senlace ĝi elŝiriĝis el sablo kaj movis direkte al ili.

— Oni tion ankoraŭ ne vidis en la mondo! — diris Trurl, kiu eĉ ne povis spiri pro la konsterno. — La maŝino rebelis! Kion nun fari?

— Atendi kaj observi — respondis prudenta Klapaŭcjo. — Eble io klariĝos.

Sed nenio estis klariĝonta. La maŝino, akirinte pli malmolan grundon, startis movi pli rapide. En ĝia interno aŭdiĝis fajfoj, bruoj kaj tintoj.

— Tuj dislutiĝos direktigejo kaj programoj — murmuris Trurl. — Tiam ĝi dispecetiĝos kaj haltos…

— Ne — respondis Klapaŭcjo, — tio estas speciala kazo. Ĝi estas tiel stulta, ke eĉ halto de tuta direktigejo ne malutilos al ĝi. Atentu, ĝi… Ni forkuru!!

La maŝino evidente plirapidiĝis por treti ilin. Do ili kuregis aŭdante malantaŭ iliaj dorsoj la ritman bruon de terurega tramplo. Kaj ili tiel kuregis, ĉar kion alian povis ili fari? Ili volis reveni al ilia hejma vilaĝo, sed la maŝino vanigis tion puŝante ilin flanken de ilia vojo kaj malindulge ili estis devigitaj profundiĝi en la landon pli kaj pli dezertan. Malrapide montoj aperis de surteraj nebuloj, sombraj kaj rokaj; Trurl, peze spireganta, alvokis al Klapaŭcjo:

— Aŭskultu! Ni forkuru iun mallarĝan ravinon… kie ĝi ne povos nin postkuri… malbenita… kio?!

— Pli bone ni kuru… rekten — elspiris Klapaŭcjo. — Proksime de ĉi tie estas malgranda loko… mi ne memoras ĝian nomon… sendube ni trovos tie… uff!!! la rifuĝejon…

Do ili kuregis rekten kaj baldaŭ ekvidis antaŭ si la unuajn domojn. Je tiu horo la stratoj estis preskaŭ malplenaj. Ili trakuris longan pecon da vojo renkontinte neniun, kiam terura bruo, kvazaŭ al la rando de urbeto falus la ŝtona lavango, atestis, ke postkuranta ilin maŝino jam tie alvenis. Trurl rigardis malantaŭen kaj eĉ ekĝemis.

— Ho ve! Rigardu, Klapaŭcjo, ĝi detruas la domojn!! — La maŝino, obstine sekvanta ilin, iris trans la muroj de domoj kiel fera monto, kaj ĝian vojon markis brikaj rubaroj plenigitaj de blankaj volvaĵoj de kalka polvo. La laŭdaj krioj de vekitoj ekaŭdiĝis, la stratoj eksvarmis. Sed Trurl kaj Klapaŭcjo kuregis rekten peze spiregantaj ĝis ili alvenis al la granda urbodomo, en kiu ili tuj malsuprenkuris laŭ la ŝtuparo al la profunda kelo.

— Tie ĝi nin ne atingos, eĉ se ĝi falus sur niajn kapojn tiun ĉi tutan urbodomon! — ekspiregis Klapaŭcjo. — Sed la diablo ektentis min por viziti vin hodiaŭ… Mi estis scivola, kiel vi progresas la laboron, tiel mi sciiĝis…

— Silentiĝu — respondis Trurl. — Iu alvenas ĉi tie… Efektive, la kela pordo malfermiĝis kaj eniris la urbestro mem kun kelkaj konsilantoj. Trurl hontis klarigi, kio kaŭzis la eksterordinaran kaj samtempe teruran katastrofon, tial Klapaŭcjo anstataŭis lin. La urbestro aŭskultis lin silente. Subite la muroj ekskuis, balancis la tero kaj al profunde kaŝita sub ĝi kelo alvenis longa bruo de detruataj muroj.

— Ĝi estas jam ĉi tie?! — ekkriis Trurl.

— Jes — respondis la urbestro. — Kaj ĝi postulas, ke ni vin transdonu, alie ĝi detruos la tutan urbon…

Ili ekaŭdis la elparolitajn ie, je alteco, naze sonantajn, vortojn similajn al fera anserumado:

— Tie estas Trurl… Mi flarsentas Trurl-on…

— Sed vi nin ne transdonos? — demandis per tremanta voĉo tiu, kiun tiel obstine postulis la maŝino.

— Tiu el vi, kiu nomiĝas Trurl, devas eliri de tie. La alia povas resti, ĉar lia transdono ne estas necesa kondiĉo…

— Kompaton!

— Ni estas senfortaj — diris la urbestro. — Se vi estus restonta ĉi tie, Trurl, vi devus respondi por la malutiloj faritaj al la urbo kaj al ĝiaj loĝantoj, ĉar pro vi la maŝino detruis dekses domojn kaj mortigis sub iliaj rubaroj multajn ĉitieajn gecivitanojn. Nur pro tio, ke vi mem estas mortonta, mi povas lasi vin libera. Iru kaj ne revenu.

Trurl ekrigardis la vizaĝojn de konsilantoj, kaj vidante skribitan sur ili sian mortverdikton, malrapide li direktiĝis al la pordo.

— Atendu! Mi iras kun vi! — impulse ekkriis Klapaŭcjo.

— Vi? — kun malforta espero en la voĉo diris Trurl. — Ne… — li diris post momento. — Restu, tiel estas pli bone… Kial vi estus mortonta senbezone?…

— Idiotismo! — energie ekkriis Klapaŭcjo. — Kial ni devas morti, ĉu eble pro tiu fera kreteno? Neakcepteble! Malsufiĉe por forigi el la supraĵo de l' terglobo du plej eminentajn konstruantojn! Iru, mia Trurl! Kuraĝe!

Pliĝojigita de tiuj vortoj Trurl sekvis laŭŝtupare Klapaŭcjon. Neniu estis sur la urboplaco. Inter la volvaĵoj de polvego, el kiuj videbliĝis la starantaj skeletoj de detruitaj domoj, staris la maŝino eliganta nuboj de vaporo, pli alta ol la turoj de urbodomo, tute makulita de brika sango de muroj kaj malpurigita de blanka polvo.

— Atentu! — flustris Klapaŭcjo. — Ĝi ne vidas nin. Ni kuregu laŭ tiu unua strateto maldekstren, poste dekstren kaj tute rekten, jam proksime komencas la montaro. Tie ni rifuĝos kaj pripensos ion, ke ĝi ĉiam ĉesu nin postkuri… Eskapu! – kriis, ĉar la maŝino tiumomente ekvidis ilin kaj ĵetis sin al ili tiel forte, ke eĉ la tero ekskuis en fundamentoj. Kurante senspiraj ili forlasis la urbeton. Por iu mejlo ili tiel galopis, aŭdante malantaŭe la tondraj paŝegoj de la koloso, kiu senĉese postkuris ilin.

— Mi konas tiun ĉi ravinon! — subite ekkriis Klapaŭcjo. — Tie estas la fluejo de sekiĝinta torento, kiu gvidas internen de rokoj, tie ni trovos multajn kavernojn, ni kuru pli rapide, baldaŭ ĝi estos devigata halti!…

Do ili kuregis supren, faletante kaj svingante la manojn por regajni la ekvilibron, sed la maŝino senĉese troviĝis en la sama distanco malantaŭ ili. Sur la ŝancelantaj ŝtonegoj de la sekiĝinta torento ili alkuris breĉon en la krutaj rokoj, kaj vidinte sufiĉe alte la nigran elirejon de la kaverno, ili plenforte komencis suprengrimpi al ĝi, ne konsiderante la eskapantajn ŝtonojn el sub iliaj piedoj. La granda truo en la roko estis malvarma kaj malluma. Ili plej rapide slatis internen, trakuris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj haltis.