Выбрать главу
La sekvontan tagon li vizitis Trurl-on. Tiu enlasis lin al la ĉambro, malgaje silentante. En la ĉambro regis duonmallumo, sed penetrema Klapaŭcjo rimarkis, ke la korpo kaj kapo de Trurl ambaŭ havas postsignojn de la granda batado, kiun li lin faris, kvankam oni vidis, ke Trurl multege laboris frapetinte kaj ebeniginte la konkavaĵojn faritajn de frapoj.

— Kial vi estas tiel malgaja? — ekdemandis gaje Klapaŭcjo. — Mi alvenis danki vin por la bela donaco, nur bedaŭrinde, ke dum mia dormo ĝi eskapis lasinte malfermitan pordon, kvazaŭ la domo estis brulanta!

— Ŝajnas al mi, ke vi malbone uzis mian donacon, por mi ne diru plu! — eksplodis Trurl. — La maŝino rakontis ĉion al mi, ne klopodu — li aldonis kolere vidante, ke Klapaŭcjo jam malfermas la buŝon. — Vi ordonis, ke ĝi faru min mem, kaj poste perfide vi alvenigis la duplikaton de mia persono al la kelo kaj tie vi bategis lin terure! Kaj post tia ofendo, post tia danko por la grandioza donaco, vi ankoraŭ kuraĝas, kvazaŭ nenio okazis, alveni al mi? Kion vi havas por diri?

— Mi entute ne komprenas vian koleron — respondis Klapaŭcjo. — Vere, mi ordonis, ke la maŝino faru vian kopion. Mi atestas, ĝi estis perfekta, mi ĝuste miregis je ĝia aspekto. Kaj rilate al batado la maŝino devis troigi la aferon – vere, mi kelkfoje puŝis tiun faritan ulon, ĉar mi volis testi, ĉu li estas solide konstruita, kaj mi estis scivola, kiamaniere li ekreagos je tio. Li montriĝis superordinare sagaca. Li tuj rakontis al mi la pripensitan historieton, kvazaŭ li estis vi mem en via propra persono; mi ne kredis lin, kaj tiam li komencis ĵuri, ke la grandioza donaco ne estis donaco, sed la kutima trompo, tial vi komprenas, ke defendante vian honoron, la honoron de mia amiko, mi estis deviganta lin bategi pro tiuj malhonestaj mensogoj. Tamen mi konvinkiĝis, ke li estas supere inteligenta, do ne nur korpe, sed ankaŭ anime li similis vin, mia kara. Vi efektive estas granda konstruanto, tion mi nur volis diri al vi kaj tiucele mi alvenis tiel frue!

— Ah! Ho, jes, sendube — respondis iomete senkolerigita Trurl. — Kvankam via uzo de la Maŝino por Dezirplenumado plue ŝajnas al mi malĝusta, sed estu ĝi tiel…

— A, momenton, mi ĵus volis demandi vin, kion vi faris al la artefarita Trurl? — senkulpe demandis Klapaŭcjo. — Ĉu mi povus lin vidi?

— Li estis freneza pro la kolero! — respondis Trurl. — Li minacis, ke li disrompos vian kranion embuskiĝante ĉirkaŭ tiu ĉi granda roko apud via domo, kaj kiam mi penis konvinki lin, ke li ne faru tion, li koleris pro mi, kaj nokte li komencis plekti reton por kapti vin, mia kara, do kvankam mi pensis, ke vi min ofendis en lia persono, memorante nian longe lastan amikecon, por nuligi la minacantan al vi danĝeron, mi dismetis lin je malgrandaj partoj, ĉar mi ne vidis alian solvon…

Dirante tion, kvazaŭ senpense Trurl puŝis per sia piedo ruligitajn sur la planko restaĵojn de mekanismoj. Poste ili adiaŭis varme kaj disiĝis kiel koraj amikoj. De tiu ĉi momento Trurl faris nenion alian, nur ĉirkaŭe rakontis la tutan historieton, kiel li donacis al Klapaŭcjo la Maŝinon por Dezirplenumado, kaj kiel la donacito uzis ĝin malbele ordonante al ĝi fari Trurl-on al li, kaj kiel li bategis lin, kaj kiel la farita de la maŝino kopio per lertaj mensogoj penis sin savi kaj eskapis, kiam la lacigita Klapaŭcjo ekdormis, kaj li mem, Trurl, dismetis je pecoj la faritan Trurl-on, kiu alkuris al lia domo, kaj ke li faris tion nur por ŝirmi sian amikon kontraŭ la venĝo de la batito. Li rakontis kaj laŭdis sin kaj alvokis ateston de Klapaŭcjo tiel longe, ke la famo de tiu ĉi miriga adventuro alvenis al la reĝa korto kaj neniu tie jam ne diris pri Trurl alie, sed nur kun plej granda admiro, kvankam antaŭnelonge li estis ĝenerale nomata la Konstruanto de la Plej Malsaĝaj Inteligentaj Maŝinoj en la tuta mondo. Kaj kiam Klapaŭcjo ekaŭdis, ke la reĝo mem abunde donacis Trurl-on kaj honorigis lin per la Ordeno de la Granda Risorto kaj de la Helikonoida Stelo, li ekvokis per la laŭta voĉo:

— Ho ve! Do pro tio, ke mi lin sukcesis superruzi, kiam mi antaŭvidis lian intrigon, kiam mi lin bategis, ke poste li devis sin frapeti kaj ebenigi eskapinte dumnokte sur la malrektaj piedoj el mia kelo, pro ĉio ĉi li nun superabundas, kaj krom tio la reĝo honoras lin per la ordeno? Ho, la mondo kruela!…

Kaj terure kolerigita li revenis hejmen por fermi sin en ĝi. Ĉar li konstruis la saman Maŝinon por Dezirplenumado kiel Trurl, nur tiu sukcesis ĝin pli frue fini.