Выбрать главу

“Kion vi opinias pri lia akcidento, se malsano ne ŝajnas probabla al vi?”

“Ej, se mi scius kion pensi, mi pli feliĉus. Ĝi konsternas min. Mia frato tiom aŭtis tiumonte, kaj li estas rektapensulo, viro konanta siajn limojn. Li ne stirus se li sentus sin laca, dormema, kapdolora. Kaj ne estas — pardonu, estis — kiel tiuj junaj sencerbuloj kiuj eksperimentas je l’ kosto de l’ vivo. Li ne bremsus nur lastminute se estus ia risko.”

“Kion vi sugestus por klarigi la aferon?”

“Mi ne scias. Ĉu estus ŝanco ke li renkontis iun survoje kiu fuŝis la veturilon? Ne. Tio estus fantaziega. Sekve, se ne estis malbonhazarda akcidento — tre neprobabla post kontrolo ĉe Alsjo — povas esti nur krima fuŝado engaraĝa. Sed kiu tion faris, kaj kial? Neniu havas motivon tie, ĉu?”

“Ĉu vi uzas la saman garaĝon?”

“Ne. Alsjo estas bonega, sed dekstrulo. Mi iras al sampartiano, socialisto, la Fiat-garaĝo ĉe Fontabela Bulvardo.”

“Kaj via edzino?”

Ŝajnis al Jano ke Jankarlo Jendrik iom ekskuiĝis.

“Ŝi efektive vizitadas Ejga-Garaĝon, sed ne nur tiun, ŝi ne estas tre stabila en siaj kutimoj, ŝi iras jen al unu jen al alia.”

“Kiel ŝi rilatis al la bofratino?”

“Al Tereza? Normale. Ŝi…”

La viro iomete embarasiĝis. Aŭ ĉu estis mispercepto de Karal?

“Ili estis tre bonaj amikinoj antaŭe. Nun malpli. Mi ne scias kial. Eble ili tro volis fari ĉion kune, kaj tediĝis unu de la alia.”

“Ĉu vi iam suspektis ke ŝi povus esti malfidela al vi?”

“Malfidela? Ĉu vere vi kredas je fideleco ĉe homoj jam dudek jarojn geedzaj? Mi ne postulus ke ŝi neniam konu alian viron. Estus nehome.”

“Kaj vi?”

“Mi? Kompreneble mi havas am-aferojn. Sed mi ne vidas kian rilaton tio havas…”

“Neniun. Nur tion, ke babilante oni ekscias detaletojn kiuj povas utili al enketo. Diru, ĉu vi konas la albanan meĥanikiston kiu prizorgis la aŭton de via frato?”

“Tute ne.”

“Kion vi scias pri la malamikoj de via frato?”

“Li certe havis multajn. Li kolerigis la islamajn albanojn per la rifuzo lasi orienti kelkajn tombojn al Mekko. Li kolerigis la amantojn de malnova Valmu per la projekto pri larĝa aŭtoŝoseo laŭ Mikva. Kaj li certe havis ĉiaspecajn malamikojn pri kiuj ni scias nenion. Li estis diktatoreca, ambicia, mon- kaj povdezira. Li ne facile toleris kontraŭdiron. Kiam li sentis emon posedi ion, li ne multe hezitis pri la rimedoj.”

“Ĉu li faris agojn nelaŭleĝajn?”

“Mi dubas. Li estis inteligenta kaj singarda. Li ĝenerale trovis leĝajn manierojn atingi sian celon. Sed skrupulojn li ne multe havis.”

“Ĉu vi scias pri io speciala kion li faris en 1952?”

“1952? Kial tiu precizeco? Unuavide ne. Estas proksimume la epoko kiam li edziĝis. Mi povus scii nenion, ĉar mi estis en Kanado tiutempe.”

“Ĉu vi aŭdis pri minacoj kiujn li estus lastatempe ricevinta?”

“Ne. Li menciis nenion similan al mi. Sed ni ne estis sufiĉe proksimaj kore por ke li rakontu al mi pri tiaj konfidencaj aferoj.”

“Ĉu viaopinie iu malamikis sufiĉe al lia edzino por deziri ŝian morton?”

“Ne laŭ mia scio. Ĉu vi pensas ke ŝin oni celis?”

“Povus esti. Ankaŭ ŝi pereis. Ni ne scias kiu estis trafinda, ĉu li, ĉu ŝi, ĉu ambaŭ.”

La konversacio plu daŭris, aperanta al Jano pli kaj pli senutila. Li fine adiaŭis kaj foriris. El la interparolo elstaris liamense la diroj pri la ama vivo de la paro. Kiel konsideri ĝin laŭ la perspektivo de la anonimaĵoj? Ĉu Jankarlo diris la veron, aŭ ĉu li lerte alprenis senĵaluzan sintenon ĉar lin ĝenis la detektiva sondado? Ne estis facile konkludi.

14

Malfermis la pordon juna nigrahara servistino.

“Ĉu mi povus paroli kun s-ino Jendrik?” demandis Karal. Post minuteto, la servistino revenis por inviti Janon sekvi ŝin. Li eniris vastan salonon plaĉe aranĝitan.

“Kiel mi povas utili al vi, kara?” demandis malalta, iom raŭka voĉo.

Refoje la detektivo konsciiĝis pri neĝusta antaŭbildo. Li iel atendis vidi elegantan burĝinon eble iom embarasitan de la ideo fronti al polica enketisto. Fakte li trovis kontraŭ si ne tre grandan virinon kun cigaredo ĉelipe, haroj malnature blondaj, kaj io vulgara en la maniero duonsidi sur brako de apogseĝo. La vorto “kara” direktita al nekonato kaj la skrapa voĉo, preskaŭ vireca, kronis la impreson pri neburĝeco.

Li restis stare, ĉar ŝi ne petis lin sidi, kaj polica regulo rekomendas tre atenti la etiketon. Sed li tion ne ŝatis.

“Mi dezirus babili kun vi kadre de la enketo…” li komencis, perceptante en si ĝenon ne tre kompreneblan, ĉar li kutime sentis sin komforte en plej strangaj situacioj.

“Jes, jes, klare”, ŝi kapjesis. “Ĉu vi volas viskion?”

“Ne, dankon”, li respondis. “Mi ne rajtas drinki dum mi plenumas oficialan funkcion.”

Ŝi ekridis.

“Hm! Rigida, serioza, severa! Bubeto, mi admiras vin. Mi ĉiam sentas egan respekton al iu kiu observas regulojn niaepoke.” Ŝi ridegis.

“Do, se vi permesos…” Karal provis komenci.

“Permesi mi ĉiam ĝojas”, ŝi plu ridis. “Mi eĉ permesas al vi rompi la kontraŭdrinkan regulon. Similan regulon ne havas mi, sed mi starigas ĝin nun kaj tuj, por la plezuro ĝin malobservi.” Ŝi alprenis moke solenan tonon por deklari: “Estas malpermesite trinki alkoholaĵon ĉi tie”, kaj, leviĝante kun ironia esprimo ŝi aldonis: “Kaj nun, ek al la rompo! De la regulo, kara, de la regulo. Ne de la botelo!”

Ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio, dum sonis ŝia gorĝa, ne vere natura rido. Ŝi tiam rigardis la detektivon de piede kapen kaj refoje eksplodis per rido.

“Hej, belulo! Ĉu vi restos stare la tutan tempon? Ĉu mian permeson vi atendas? Admirinde! Kara, kara! Vi vere estas aminda bubeto!”

Karal decidis eksidi. Tiu virino impresis lin strange. Unuflanke, ŝi lin korpe allogis, aliflanke ŝia tro familiara sinteno kaj ŝia emo lin konstante moki al li tute ne plaĉis.

“Sinjorino…” li trian fojon komencis.

“Dora, diru al mi ‘Dora’, bela brunharul’. ‘Sinjorino’ sonas tiel severa!” Ŝi ridis plu.

“Mi diros kiel al mi plaĉos. Kaj pli plaĉas ‘sinjorino’ nun”, li diris tute firme. Li daŭrigis:

“Sinjorino, vi eble trovas la aferon amuza, sed multaj parolas pri tragedio. Ĉu lasas vin indiferenta la fakto ke viaj gebofratoj brule mortis?”

“Ne, tute ne, tio tremigas min”, ŝi diris mallaŭte. Percepteblis ŝanĝiĝo en ŝi. “Devis esti terura vivofino!”

“Kion vi opiniis pri Aleksandro Jendrik?”

“Mi lin admiris. Li estis viro. Pli ol Jankarlo. Jankarlo estas larĝkora idealisto, Aleks ne.”

“Ĉu por vi larĝkoreco ne estas vira?”

“Efektive ne. Mi ĉiam trovas ke en Jankarlo estas io patrina. Li zorge patrinas pri siaj karaj malnovaj domoj, pri siaj karaj ekspluatatoj. Por mi vireco enhavas kruelecon. Kruela Aleksandro estis.”

Jano komprenis ŝian ĵusan ŝanĝiĝon. Dum li staris tie obeante etiketajn aŭ regularajn principojn, ŝi malestimis lin. Tuj kiam li asertis sian aŭtoritatecon, ŝi taksis lin vira.

Tiu penso lin tiklis flate, kaj li subite ĵetis al ŝi alispecan rigardon. La vulgara esprimo fakte ne forŝtelis la harmonian allogon de vizaĝo beltrajte ĉizita. Ŝi estis bela. La ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia. Li okule karesis la admirindajn krurojn kaj la plaĉajn kurbojn de ŝiaj kokso kaj brusto. Li eĉ komencis trovi ke la vulgara sinteno donas al ŝia ĉarmo pli pikan kvaliton, kiam voĉeto en li admonis: ‘Jano! Ne lasu vin deflankigi de via celo!’ Ĉu ŝi perceptis lian preskaŭ palpan rigardon? Li esperis ke ne, sed certis ke jes. Li provis uzi kiel eble plej neŭtralan voĉon por demandi: