Выбрать главу

“Kruela homo nepre vekas malamon. Ĉu li havis multajn malamikojn?”

“Ho jes, certe. Tial oni lin murdis, ĉu ne?”

“Vi ekskludas akcidentan morton?”

“Jes. Aleks estas la tipo mem de homo kiu altiras murdon.”

“Kiu murdis lin?”

“Al tio mi serĉas respondon ekde la okazaĵo. Mi ne kapablas imagi.”

“Vi tamen konas la faktojn, havis tempon pripensi, rezoni…”

“Jes. Mi konkludis ke estas tiu albana meĥanikisto. Sed mi ne ŝatas mian dedukton. Li estas tiel bela, tiel vira.”

“Ĉu?”

“Ĉu vi ne samopinias? Mi provis delogi lin. Mi foje vidis lin en la naĝejo. Li estas la pratipo de viro. Larĝaj muskolaj ŝultroj, maldika talio, esprimo sovaĝa. Ha! Kia figuro! Tiuj albanoj estas multe pli allogaj ol niaj ĉitieaj moluloj. Aliaj albanoj impresis min same. Ne, ne same. La garaĝisto pli ol iu ajn.”

En Jano konstateble venkis la ĵusa admona voĉeto. Li rimarkis ke ju pli ŝi parolas, des malpli ŝi lin logas. Ŝia obsedo pri viroj, ŝiaj ŝablonaj diroj pri la vira sekso impresis malnature. Li sentis ŝin kaptita de falsa idearo, kvazaŭ ŝi estus sorbinta ĝin lude, ĉe l’ komenco, sed poste ne plu sciis kiel elludiĝi. Ĉio ĉi lin repuŝis per sia malvereco, kvankam verdire li samtempe iom sentis kompaton.

“Ĉu via delogprovo sukcesis?”

“Ne. La monstro…” Ŝi paŭzis, kaj dum sekundo ŝia alloga vizaĝo montris esprimon de besta malamo. “La monstro mokis min. Ĉu vi imagas tian pretendemon? Tiu mizera laboristo havas okazon samliti kun riĉa edzino de fama arkitekto, kulturita virino, eleganta belulino, kaj… kaj li kraĉas sur tian oferton! Kiel li povis?”

“Kruela, lia rifuzo! Tio des pli flamigis vin, ĉu ne?”

Ŝi direktis al li intensan rigardon plenan je miro, kvazaŭ ŝi pensus: ‘Ĉu jen fine viro kiu komprenas?’

“Jes”, ŝi diris malrapide. “Mi des pli deziras lin. Ofte mi revas pri lia figuro, pri lia nobla sinteno, kaj lia korpo vizitas min dumsonĝe. Sed mi scias ke neniam mi havos lin.” La vorton “neniam” ŝi preskaŭ kraĉis, tiom da spitiĝa agresemo ŝi sentis, kaj dum kelkaj sekundoj ĝi vibrigis ion vitran en la ĉambro. Jano decidis ŝanĝi la temon:

“Kaj kion pri via bofratino?”

“Tereza? Kial vin interesus Tereza?”

“Ŝi mortis. Se estis krimo, oni eble celis ŝin.”

“Ĉu vere? Mi ne pensis pri tio. Tereza!”

Ŝi restis silenta kelksekunde, post kio ŝi aldonis per alia tono:

“Kelkfoje oni estas komplete misjuĝita. Mi tuj montros, kion iu miskapulo skribaĉis al mi.”

Ŝi trinkis ampleksan gluton da viskio kaj iris al meblo, ĉe kiu ŝi serĉis tra paperoj relative longan tempon. Fine ŝi pasigis folion al Jano. Estis anonima letero.

“Oni bonintence avertas min ke Jankarlo estas la amanto de Tereza! Kompatinda Jankarlo! Se Tereza virigas lin, li ĝuu pace. Kial mi zorgus? Mi ne scias ĉu estas vere aŭ ne — plej verŝajne ne — sed la ulo kiu sendis tion al mi videble ne imagas ke por mi havi edzon ne signifas ĝin… pardonu, mi devas diri ‘lin’, kvankam verdire Jankarlo… ke por mi havi edzon ne signifas lin posedi.”

“Kiajn rilatojn vi havis kun via bofratino?”

“Antaŭ kelkaj jaroj, tre amikajn. Sed iutage, proksimume kiam mi ricevis tiun ĉi leteron, ŝi fariĝis pli malvarma. Ni nin reciproke vidis multe malpli, sed tamen ĉiam restis amikaj. Eble mi estis kontenta iagrade liberiĝi je ŝi.”

“Vi kunsekvis kurson pri meĥaniko, ĉu ne?”

Ŝi rideksplodis.

“Ha! Vi scias eĉ tion! Bona serĉema fureto vi estas. Je-e-es,” ŝi moke emfazis la vorton, “ni studis me-ĥa-ni-kon. Estis mia ideo. Mi volis aperi kompetenta liafake antaŭ mia albana sopirato. Mi estas inteligenta, fingre lerta. Mi fieras pri mia meĥanika kompetento. Kaj amuzis min skandali la tutan urbon. Imagu! Du elegantaj riĉulinoj ĉe aŭtodissekca kurso!”

“Ĉu Tereza havis malamikojn?”

“Mi dirus ke ne. Ŝi estis tre fleksebla virino. Prezentu al vi: ŝi eĉ ade-ade amikis kun mi, tiel malsama ĉiurilate. Ŝi estis ege tolerema, eble tro. Kulposenta. Kontraŭe al mi! Mi ne havas skrupulojn, sed mi estas malkaŝa. Se io aŭ io alia ne plaĉas al mi, mi ĝin montras tuj. Ŝi estis iom kaŝema, pro ĝentileco aŭ malemo vundi… Ne, mi ne imagas ke iu povis deziri ŝian morton. Ŝi ŝtopis la vojon al neniu, male al la edzo.”

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne.”

“Kaj ŝi? Ĉu ŝi havis?”

“Ne. Ŝi ne naskis idojn de Aleks, tion mi garantias. Ĉu antaŭe? Ne, mi tion scius. Sed strange, kvankam bonaj amikinoj, ni neniam parolis pri nia respektiva pasinteco.”

Ŝi paŭzis enpensiĝe, kaj returnis logeman vizaĝon al Karal, mielvoĉante:

“Belulo, ĉu la oficiala parto de via vizito baldaŭ finiĝos? Ĉu ni transiru al neoficiala?”

“Unu pluan demandon,” Karal diris kun firma tono tamen enhavanta humuran nuancon, “kaj ni transiros al la neoficiala. Kion la nomo ‘Vilma’ sugestas al vi?”

“Vilma? Mi konas neniun tiunoman. Ĉu nun la neoficialan parton…?” Kaj ŝi paŝis tute proksimen al li kun vampirina ondomovo.

Sed Janon jam de kelktempe ŝia bela korpo ĉesis tenti. Li prononcis:

“Tute lasta demando unue: Vilma Fortaroko?”

“Fortaroko? Ĉu ne estas tiu perfidvizaĝulo en Ejga-Garaĝo? Kiu estas Vilma? Lia edzino? Fratino? Mi ne konas.”

Karal levis sin. “Dankon pri via afabla respondemo”, li diris. “Nun ni transiras al la neoficiala parto. Ĝi konsistas el mia foriro. Ĝis revido, Dora!”, kaj, levinte manon al la buŝo, li sendis al ŝi distancan, mokan kison, post kio li paŝis al la pordo, ĝin malfermis, kaj rapidis for. Ŝi lin rigardis senvoĉe, kvazaŭ trafite de fulmo. Videble ne tion ŝi atendis.

15

Montriĝis ke Aleksandro Jendrik neniam faris testamenton. Tial ke li ne havis infanojn kaj ke ankaŭ lia edzino mortis, la tuto de lia riĉaĵo destiniĝis al la frato Jankarlo, lia sola vivanta parenco. Tiu heredaĵo estis fabela. Aleks Jendrik pli riĉis ol imagis la valmuanoj, kaj ili ne emis rigardi lin senhava. Li posedis akciojn aŭ aliajn valorpaperojn el tre prosperaj entreprenoj, kiel la proksima minejo, diversaj publiklaboraj firmaoj, medikamenta industrio, ktp. Krome, li proprietis imponan riĉon el nemoveblaĵoj.

Pri ĉio ĉi, kaj ties signifo rilate la krimon, Jano Karal meditis dum li paŝis survoje al la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta. Estis la tria posttagmeze, kaj suno brilis varme en sennuba ĉielo. La promeno laŭlonge de Mikva tre agrablis al la okuloj, sed la tro peza aero malhelpis ĝin plene ĝui. Tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron.

La Fiŝo Vostumanta estis senklienta tiuhore, kiel atendis Jano. Kiam li envenis, virino tridekjara alpaŝis malrapide al li, kun videbla deziro labori nur minimume. Post kiam li klarigis la celon de sia veno, ŝi respondis kvazaŭ indiferente:

“Vilma Fortaroko estas mi. Kion vi deziras?”

“Kie ni povas babili trankvile?” li demandis.

“Ĉi tie. Neniu venos antaŭ longe. Mi estas tute sola.”

Ili sidiĝis ĉe tablo.

Estis agrabla restoracio, malhavanta ĉian lukson kaj pretendemon, sed tute komforta. Ĝi ellasis ĝeneralan impreson de simpla intimeco. Verŝajne familiaruloj tie ĉi regule frandis hejmecajn kuiraĵojn. Karal rigardis Vilman. Ŝia bruna hararo, pufatufa, havis ruĝkuprajn rebrilojn, kaj ŝia haŭto tre freŝan, rozecan aspekton. Relative altkreska, ŝi estis, se ne bela, almenaŭ plaĉa laŭ natura, kamparana maniero. Aŭ pli ĝuste ŝi estus plaĉa se ŝia tuta sinteno ne esprimus ĉioampleksan indiferenton, kvazaŭ la tuta vivo enhavus nenion interesan. Viglo al ŝi mankis, kaj tio iel fuŝis portreton sen tio nepre ŝatindan. Karal sin demandis ĉu ŝi jam scias ke ŝi heredis riĉegon.