En la kantino sidis kvinopo laborista. Al ili la pastro paŝis, sekvata de Karal. Frapis la okulojn la malalta kresko de tiuj viroj. Se juĝi laŭ la albanoj kiujn Jano vidis ĝis nun, Halim estis neordinare altkreska. Sed eble la kuniĝo de tiuj malgranduloj estis pure hazarda. La detektivo ekkonsciis ke pri la albanoj, kiel gento, li finfine scias nenion.
La pastro prezentis Janon kiel al la vundito, sen mencii lian veran funkcion. Post nelonge, la konversacio turniĝis ĉirkaŭ la fama akcidento.
“Kelkajn el niaj samgentanoj trafis insultoj enurbe”, diris nerva ĵus-eksjuna malaltulo. “Homoj kriis: ‘albanoj — murdistoj’ al pluraj el ni. Ĉu vi imagas? Ĉiu malamis Aleksandron Jendrik, ni estas senkulpaj, sed oni tamen igas nin pekkaproj!”
“Ĉu vere?” Karal indigne diris. “Sed kiabaze?”
“Ej, sinjoro, ili ne bezonas bazon. Ni estas fremduloj, kaj tio sufiĉas. Malbonŝanco por ni, ke Halim Uŝtari laboris ĝuste en tiu garaĝo.”
“Sed, honeste, ĉu vi ne opinias ke li povis…”
Karal ne havis eblecon daŭrigi. Ĉiuj sin turnis al li kun malamaj vizaĝoj. Videble lia nura suspekto ilin profunde ofendis. Kolere, ili kriaĉis indignajn protestojn.
“Mia amiko ne imagas Uŝtarin kulpa”, intervenis pacige la sicilia pastro. “Li tion plurfoje konfidis al mi. Li nur volis substreki ke se oni rigardas sole la faktojn, Halim staras en malbona pozicio. Ĉu ne tiel, Jano?”
La detektivon surprizis la uzo de la persona nomo, sed ĝi estis diplomatie efika. La albanoj retrankviliĝis. Juna laboristo kun trajtoj kvazaŭ hakile ĉizitaj kaj bluringoj sub okulparo profunde enŝovita ekparolis malgajvoĉe:
“Jes, pri tio vi pravas. Se ni ne konus lin, se ni vidus la aferojn de ekstere, se li estus simpla valmuano, ni konante la faktojn verŝajne konkludus kiel ili.”
“Sed por ni ne estas dubo”, prononcis sveltulo. “Halim ne estas tia homo. Kaj kial li farus ĝin? Ne estas viro kiu agas kontraŭkonscience.”
La konversacio daŭris, pri la arkitekto, la garaĝo, la vivkondiĉoj. Ĝi certe interesis Janon, sed fakte alportis nenion novan. La samaj opinioj kiel ĉe la ĵus vidita vundito ĉi tie esprimiĝis.
Kiam la pastro transiris al la sindikata aŭ alia temaro por kiu li rendevuis kun la grupo, Karal ilin adiaŭis kaj iris vidi minan inĝenieron, kiun li deziris pridemandi pri la albanoj. Sed tiu konfesis ke li ilin ne konas. Nenion pli la detektivo eksciis.
Revenante urben, li lasis sin pli kaj pli stampi de unu obseda ideo: se — mensoge pri sia honesta mieno — tiuj albanoj kolektive aranĝis la murdon, estos absolute neeble rompi ilian defendon. La ĉefa sento kiun Jano tiris el sia vojaĝo minejen ja estis impreso pri senmanka solidareco de la albanaj laboristoj. Eventuale eblus uzi la latentan rivalecon inter la frakcioj islama kaj kristana… Sed eĉ pri tio la policano serioze dubis. Kaj li instinkte abomenis tian manipuladon.
Kaj jen lin trafis subite la penso ke ĉi-afere troviĝas du suspekteblaj ampleksaj kolektivoj: la albanoj unuflanke, la ReVa-grupo aliflanke.
‘Nur ke ili ne estu farintaj aliancon inter si…’ li preskaŭ preĝe murmuris.
18
Karal malbonhumoris. Lia aŭto nur povis limaki post tiu bovinaro ŝajne pli inklina poete kontempladi la kamparon ol moderne rapidi al novaj horizontoj. Se almenaŭ tiuj brutoj bonorde vicus, eble — kvankam verdire la vojo estis tre mallarĝa — li povus ilin preterpasi. Sed ne! Tiuj pezaj estaĵoj ŝajnis havi ion komunan kun la plej malpezaj gasmolekuloj: tendencon okupi la tutan disponeblan spacon.
Nuboj kovris la ĉielon, neplaĉe, grize, humorfuŝe.
Por nutri sian paciencon, la detektivo provis pensi pri la krimmistero. Sed la sola ideo kiun li sukcesis naski per turmenta cerbostreĉo estis ke li enkete limakas ne malpli ol dum ĉi tiu partopreno, teda kaj malvola, en brutara procesio.
Lin incitis krome la fakto ke Izabela sukcesis trovi nenion pri la okazaĵoj aluditaj en la letero kiu logis la arkitekton al Monto Baruna. La mencio pri “la fi-agoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont” antaŭe aspektis promesplena, kaj Izabela, la polica referencistino, ĝenerale trovas. Ŝi havas nekredeble ampleksajn sliparojn kaj notlibrojn, konas parkere ĉiujn esencajn faktojn pri ĉiu kaj ĉio grava, kaj la facileco kun kiu ŝi retrovas en gazeto aŭ arĥivo ĉiujn detalojn pri tio aŭ tio ĉi estas vere superhoma.
Ĉifoje, ŝi konscience legis ĉiujn lokajn kronikojn pri la Miramont-regiono en la gazetaro de 1952, ŝi traserĉis ĉiun dokumenton eĉ nur aludantan al tiu nomo en la koncerna jaro, ŝi eĉ telefonis al amiko de amikino, kies kuzo foje menciis kolegon kun frato en Miramont, sed eĉ tiu persono en 1952 ne loĝis tie. Fakte, ŝia plurtaga esplorado liveris ne unu eron de sugesto, ne unu ombron de fakto interesa.
La tuta miramonta vivo en 1952 — kaj, diveneble, en aliaj jaroj — ŝajne resumiĝis en tiajn imponajn altmomentojn kiel la fakto ke “la nova prezidanto de la muzika societo Dieso kaj Bemolo surprizis ĉiujn prezentante sian inaŭguran paroladon sub kanta formo”, ke “junulo gimnastikanta ĉe nefermita fenestro unuaetaĝa mallerte ellasis trikilograman halteron, kiu krevigis la tegmenton de la veturilo de s-ro N. V., staranta — feliĉe senhome — ĉe la suba trotuaro”, aŭ ke “la konkurson por la plej bela virbovo gajnis s-ro Ladika, agrikulturisto en Belkampo-ĉe-Miramont”, ktp ktp. Nenion valoran Izabela elfingris.
Finfine la vojo, iom pli larĝa nun, fariĝis rektlinia, kaj Karal povis preterpasi la bovinaron. Sed kiam, post ne tre longe, li alvenis en Miramont, liajn nervojn trafis plia turmento: okazis tiutage brutfoiro kaj nenie li trovis lokon por restigi sian veturilon. Post turniĝado kaj rondirado en tiu nekonata urbo, kie ĉio ŝajnis al bovoj permesita, sed malpermesita al aŭtoj, li fine malkovris duonloketon kie duono de la veturilo povis stari leĝe kaj duono eksterleĝe.
La urbo mem ne plaĉis al li. ‘Senkaraktera’, li verdiktis. La magazenoj estis banalaj, la domoj stereotipaj, la stratoj mallarĝaj, kaj ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el “Muuuu, muuuu”-muĝado, kiu konstante fonis.
Li alvenis al ronda placeto sur kies akso verdigre fieris “Norberto Klakavip, poeto de kamparaj beloj, Miramont 1801–1868”, kaj kiam li provis informiĝi pri la vojo policejen, la aknovizaĝa junulo al kiu li sin turnis aperis pli malvolonte senkonsila ol la centra statuo mem. Impresis, kvazaŭ li estus demandinta pri malicaj fantomoj.
Trovinte sian celon post longa klopodado, li ne brulis per fajra entuziasmo kiam li vortigis sian peton al la loka policisto. Ties rigardo, kiam li prononcis “1952”, igis la detektivon senti sin krimulo.
Tamen, la lokano konsentis traserĉi. La arĥivaj raportoj rivelis neniun interesan fakton, nenion rilatan al ebla fiago de s-ro Jendrik: nur etajn ŝtelojn, akcidentojn, perdojn sen unco da mistero. Male, el la malnovaj hotelslipoj montriĝis ke Aleksandro Jendrik loĝis dum unu semajno en Hotelo Moderna en 1952. Sed pri tio, kion li faris tiuokaze, kompreneble troviĝis nenia informo. Malgraŭ la duba esprimo de l’ policisto, Jano decidis tien iri.
Se juĝi laŭ la nuna aspekto, Hotelo Moderna ĉesis moderni ĉirkaŭ 1915. Kontraste, la nuna posedanto kaj liaj dungitoj tute novis: ili ne laboris en ĝi pli ol kvin jarojn. La antaŭaj posedantoj jam mortis, kaj restis hodiaŭ neniu el ilia dungitaro. Pri 1952 kaj iu s-ro Jendrik neniu sciis ion ajn.
Karal pli kaj pli malespere promenis tra la urbo. Li alparoladis eksjunulojn kiuj povus memori ion el 1952. Li montradis la foton de la arkitekto kaj de ties edzino. Li eniradis butikojn kaj demandadis ĉiam same. Nenia rezulto. Evidentiĝis ke la fama valmua arkitekto — kies reputacio tamen atingis Valĉefan — lasis en la miramontaj mensoj malpli da spuroj ol vento sur lageto, aŭ ol Norberto Klakavip, poeto de l’ kamparaj beloj, sur ĉefurba bretaro antologiplena.
Pro la brutfoiro, la restoracioj estis plenŝtopitaj kaj ties kelneraro nervostreĉa. Pridemandante, Karal sukcesis nur inciti senfrukte.