En la butiko staris nur unu alt-aĝa klientino, kun eta-eta korpo kaj eta-eta vizaĝo, tiel veste, hare, haŭte griza kaj tiel fordonita al etampleksa kapmovado, ke ŝi nepre elvokis muson mordetantan.
“Kaj kiel mi povas servi al la klienta moŝto?” la spicisto diris kiam la maljunulino eliris, kaj, sen ia kialo, li ekridis per tia senretena rido ke lia dika ventro skuiĝis vibrigante la blankan kitelon.
‘Ĉu al tiu gajulo la filino atribuas turmentan kulposenton? Nekredeble!’ pensis Jano, dum li ridete diris:
“Ĉu al s-ro Rijoka mi havas la honoron paroli?”
“Ej, jes, moŝto, Marteno Rijoka, preta vin servi.” La voĉo estis tenora, kaj la melodio pure sanktavala.
“Mi dezirus babili kelkan tempon kun vi”, Karal klarigis, dum ekgapis la alparolato.
“Polico”, la detektivo aldonis pro lia videbla nekompreno.
“Certe, certe”, la alia respondis kun mieno misstreĉa, kvazaŭ ia subita zorgemo ne trovis kapablon sin montri sur vizaĝo tro kutimanta ridi. Li kondukis Janon al postbutika ejo pli malpli aranĝita skribĉambre.
“Mi enketas pri la morto de s-ro Jendrik”, Karal komencis, kiam ambaŭ sidis en ledaj remburitaj brakseĝoj, kies stato perfidis jam longan uzadon.
“Certe, certe”, la spicisto kvazaŭ aŭtomate ripetis, dum lia vizaĝo provis doni funebran esprimon al muskoletoj delonge firmiĝintaj en tute mala direkto. “Terura morto, jes.”
“Nu, mi ŝatus scii kion vi opinias pri ĝi.”
“Certe, certe.”
Dum longa minuto, s-ro Rijoka aperis senkonsila. Lia vizaĝo estis batalkampo de disaj emocioj. Venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis.
“Estas malĝentile ridi pri morto,” li pardonpete voĉis, “sed estus malhoneste pretendi funebron dum tiu morto alportis al mi kaj al ĉiuj miaj amikoj plej grandan senpeziĝon.”
“Kial?”
“Vi certe konas, ĉu ne? la tutan historion. Li volis stumpigi Vinstraton.”
En lia maniero elparoli ‘Vinstraton’ estis nuanco adora, miksaĵo el tenereco kaj respekto tute religia.
“Kaj do vi agis por ke li tion ne faru.”
“Certe, certe.”
Li memkontente ridetis, ĝis subite li montris ektimon.
“Ej, polica moŝto, ne imagu ke ni faris pli ol reale. Ni ne aranĝis akcidenton. Ni nur kampanjis, pli kaj pli efike. La tuta urbo sendadis al ni mesaĝojn de subteno. Unuafoje de kiam Aleks Jendrik ekdiktatoris en la urba estraro, unuafoje li stumblis: tiu projekto signis la finon de lia politika kariero.”
“Ĉu vi nur kampanjis?”
Liaj okuloj stelis petole.
“Vi scias, ĉu ne? Fakte ni devus danki la grandan Jendrik.”
“Danki?”
“Jes. Ni ŝuldas al li rejuniĝon. Vi ne imagas kia etoso regis sur ĉi tiu strato antaŭ kvardek, kvindek jaroj! Nia strato estis unika en Valmu, eble eĉ en tuta Sanktavalo. Neniam en ia ajn urbo viglis tia bando da petoluloj, kian ni formis. La buboj el Vinstrato! Birman, Safir, Kalgera, Braŭna, Malgoli, Pribal… Aj, kia bando! Sinjoro, ni spertis kamaradecon kiun la mondo ne fantazius hodiaŭ. Diabletoj ni estis. Vi devus paroli kun f-ino Elmonta. Okdekjara ŝi nun estas. Ŝi estis nia instruistino. Tian viglan klason kiel la nian ŝi neniam havis. Ni suferigis ŝin, sed ŝin regalis per tiom da kora varmo ke ŝi ĉiam konservis plaĉan kormemoron pri ni. Ŝi finfine praktike anis al la bando, kiel speco de morala kaj jura konsilisto, avertante ĝis kie ni povis iri sen transpasi la limojn…”
La tenora voĉo iom malaltiĝis, sed konservante belan, plaĉan sonorecon. Ĝi densis per emocio.
“Kaj kiam Vinstrato estis minacita, f-ino Elmonta kunvokis nin al si. Ŝi entuziasmigis nin kiel antaŭe la klason, tiom ŝi indignis! Vinstrato! Estis ŝia kaj nia universo! Nia kosmo!”
“Kaj kio rezultis el tiu kunsidado?”
“La bando reformiĝis. Preskaŭ ĉiuj ĉeestis. Eksterordinare! Cezaro Birman, Julio Safir, Adamo Pribal, Mateo Sanktajana… Ĉiuj venis kaj ĵuris lukti per la tutaj fortoj por savi Vinstraton.”
“Ĉu la vivo antaŭe ne disigis vin?”
“Ne. Kiam oni pasigis tian knabecon sur Vinstrato, oni ĝin ne forlasas. Promenu ĉi-strate, rigardu la nomon de ĉiu butiko, komparu kun la listo kiun f-ino Elmonta donos al vi. Vi retrovos nian tutan klason.”
“Fakte do la bando neniam malfariĝis?”
“Ho jes, tamen. Ni restis ĉi tie, sed ni edziĝis, havis infanojn, profesiajn respondecojn. Ni ofte vidis unuj la aliajn, jes ja, certe, certe, sed ne ĉiujn kune. Kelkaj estis pli ligitaj al tiu, aliaj al tiu ĉi. Ni estis triopoj, kvinopoj. Ni kelkfoje rivalis. Eĉ sporade fajris veraj profundaj malamoj, teruraj ĵaluzoj. Tamen neniam daŭre. Sed estu kiel ajn, ne plu estis la bando kun bandestro kaj bandanoj, eĉ se grupo simpatie salutis alian en kafej’. Dank’ al Aleks Jendrik, la bando reformiĝis.”
“Kaj la anonimaj leteroj?”
“La ideo venis de Cezaro. Vi scias: Cezar’ Birman, la librovendisto. Li ĉiam legas krimromanojn. Li ĉerpis el ili tiun ideon, kiu ŝajnis al ni brilega. Estis nia humuro, ĉu ne? humur’ de vinstrataj buboj. Ŝerca petolado. Ankaŭ destinita komprenigi al la granda Jendrik, certe, certe… Sed ne vere minaca.”
“Ĉu vi ne pensis ke estas terura sperto travivi persekutiĝon per anonimaj leteroj? La vivo de multaj fariĝis tre maldolĉa pro tiu kruela metodo.”
“Oj, sinjoro, vi ne konis la grandan Jendrik! Alie vi komprenus. Li estis malvarma, aroganta, kruela. Tio stis nur muŝkareso sur lia dika elefanta haŭto de homo ne plu kapabla senti.”
“Kiel vi reagis kiam vi eksciis pri lia morto?”
“Konsterniĝe. Ĝi iel senigis nin je la ebleco lukti. La vigleco forfalis. Se lia projekto rekreis la bandon, lia morto ĝin preskaŭ disŝiris. Tiu suspektis tiun ĉi, kaj tiu ĉi tiun alian. Estis terura bato por ni kiam la famo disvastiĝis ke estis krima far’.”
“Ĉu vi mem suspektis sambandanojn?”
“Certe, certe, certe, certe. Eĉ mi suspektis…”
Li abrupte interrompis sin.
“Kiun?” Karal streĉe demandis.
“Cezaron. Li tro entuziasmas pri krimromanoj. Ĉu tio ne tuŝis lian prudenton? Tio povus doni la ideon makiaveli.”
“Aliajn?”
“Pli malpli. Eĉ f-inon Elmontan mi suspektis. Ŝi estas tre inteligenta. Ŝi scius kun kiu kunkulpi, kiun persvadi. Kaj siaaĝe ŝi riskas nenion, ĉu?”
“Kaj nun?”
“Nun mi suspektas plu neniun. Mi parolis kun ĉiu aparte. Ili estas bonaj buboj. Ne perfektaj. Kiu neniam friponis al la fisko, tro pagigis naivan turiston, aŭ malfidelis el la geedza sfer’? Sed ne murdantoj. Mi hontas ke mi ilin eĉ nur duone suspektis.”
Lia vizaĝo provis alpreni hontan esprimon, sen pli da sukceso ol antaŭe: lia ridemo tro stampiĝis, kaj la rezulto estis komika.
“Kiam ni sciis ke kulpas tiu albano, ni ĉiuj uf-is feliĉe.”
Jano streĉis sin.
“Vi scias ke la albano…” li prononcis emfaze.
“Certe, certe. Estas konate de la tuta urbo ke nur tiu albano havis okazon fuŝmeĥaniki. Ĉu restas ia dubo?”
“Se ne estus dubo, mi ne pridemandus vin”, Karal diris serioze.
“Sed kial vi dubas? Li havis fizikan eblon, kompetenton, motivon…”
“Motivon?”
“Jes, ĉu oni ne parolis al vi pri tiu tombeja konflikto? Aleks Jendrik estis la ĉefa kontraŭstaranto, kun sia manio pri ordo — ‘Ĉiuj tomboj formu bellinian vicon’, li diradis — kaj ankaŭ kun sia plezuro suferigi malfortulojn. Ho jes, certe, certe, la albanoj deziris lin en inferon. Inferon islaman, eble, sed inferon.”
“Tamen, ĉu pro tio oni murdas?”