“Ni ne, sed albanoj!” senhonte rasismis Marteno Rijoka.
“Sed ĉu albanoj murdus tiametode?”
Jen unuafoje la spicisto sukcesis fariĝi plene serioza. La ridaj linioj de la vizaĝo kvazaŭ mirakle forviŝiĝis. Li gapis. Iom da konsterno invadis lian mienon. Ŝajnis ke pafante tiun frazon Jano detruis tutan mensan defendostrukturon.
“Damne! Vi pravas. Albanoj ponardus”, li malrapide diris, fidela al la loka ŝablono. “Sed se ne kulpas albanoj, kiu do?”
“Tion ni serĉas! Vi, kiu bone konas la urbon, sendube povus nin helpi. Ĉu vi konsentos?”
“Certe, certe.”
“Ĉu viaopinie, Halim Uŝtari, la albana meĥanikisto, akceptus murde fuŝi la aŭton por mono?”
“Ne. Ekskludu tiun ideon. Tiuj albanoj estas sovaĝuloj, sed havas striktan honorkodon, kaj monon malestimas. Ni havis multajn ekzemplojn pri tio. Albanon — almenaŭ ĉe ni — oni ne subaĉetas.”
“Domaĝe. Tiu hipotezo estus simpla maniero solvi la problemon. Nu, kion fari? Mi devas foriri nun. Dankon pro via afableco. Se vi havos ideon, vi scias kie min trovi.”
“Certe, certe”, la spicisto duvortis, kaj li rigardis fikse antaŭ si, kvazaŭ li penus enfokusigi penson kiu konstante svenadis.
21
Reirante al la policejo, Karal lasis la pensojn ĉeniĝi. Jene:
Strange, pri la filino de Rijoka. Ŝi bildigis la patron ŝanceliĝanta, nerva, kulposenta. Li tia ne estas. Aŭ ĉu la certeco ke Halim maljuste kaptiĝos klarigus lian sintenon? Li tamen ne ŝajnas murdoplananto.
Aŭ ĉu krimis la filino? Pere de Petro ŝi eble havis eblecon iri al la garaĝo, eble uzis petegajn okulojn por delogi Halim. Estas io protektema en la albano. Eble ŝi logis lin, kuŝis kun li, kaj lin per tio ĉantaĝis? Motivon? Helpi al la patro kaj al liaj amikoj, tiom adoremaj pri Vinstrato…
Aŭ ĉu Aleksandro Jendrik provis posedi ŝin, sukcesis, kaj ŝin abrupte forlasis, kruele? Tio kongruus kun lia karaktero. Tiam la krimo estus venĝa. Halim, la justo-defendema, fortika bravulo, kun la figuro de bela sovaĝbesto kaj la delikata animo, ne estas ĝuste tia tipo kiu ne tolerus la ekspluaton de eta malforta virino?
Des pli ĉar Jendrik posedis akciojn en la minejo kie preskaŭ ĉiuj albanoj laboras, eble eĉ li sidas en ties administra konsilantaro. Kiu scias ĉu li ne alprenis tie iun aŭ alian decidon kiu kaŭzis ekstran malamon al li inter la albana ministaro? Kunfluo de motivoj ĉe Ana kaj Halim eble estus la solvo. Se ŝi estas la amdonantino de Halim, ŝi povis, kun siaj okuloj de fidela hundo, tiom konvinke petegi lin ke li konsentis meĥanikan mortigon. Se ne okazus la eksplodo, ĉio ja signus neintencitan akcidenton.
Jes. Sed kial la eksplodo? Ha jes! Supozu ke Petro Balgana, la oficiala amato de Ana Rijoka, konstatis ke ŝi malfidelas de li kun la multe pli bela, pli vira garaĝa kolego Halim. Se li iel eksciis pri la veturilfuŝo, li decidis venĝi sin per tiu eksplodo, atentigante la policon ke temas pri krimo?
Sed kial li ne irus simple informi la policon ke Halim kaj Ana kunkulpis? Eble ĉar li riskus morton, ponardan aŭ alian, tial ke la polico ja ne tuj arestus Halim, ĝi tamen enketus, kontrolus kaj tiel la albano ekscius… Aŭ ĉar li ne estas certa kaj la ideo rekte perfidi kolegon… Sed se li ne estas certa kaj mem eksplodigis la aŭtoruinon, tiam eble estas ne krimo, nur akcidento misinterpretita de Petro!
Se Ana kunkulpas, tio povus klarigi la de ŝi menciitan nervecon de la patro. S-ro Rijoka eble intuis ŝian implikiĝon kun Halim kaj tial provis plene akuzi ĉi-lastan, pensante ke oni arestos la albanon, kiu, pro amo, neniam perfidos lian filinon.
Aŭ ĉu Ana divenis la ligitecon de Stefano kun Karal, kaj rimarkis la junulon kiam li staris ĉe la kunfluejo, kaj ŝi menciis siajn dubojn pri Petro kaj la patro por intence misdirekti la suspektojn?
Se tiu supozaro iel pravas, kiel kontroli ĝin? Ĉu enketi pri la rilatoj inter Halim kaj Ana? Ĉu diskuti kun Petro por timigi lin, montri al li ke oni suspektas lin pri la eksplodo kaj provi ricevi konfeson pri tiu ago kontraŭleĝa?
Ankoraŭ pli kaj pli por fari!
22
“Onklino Ĝoja?”
La edzino de Jano Karal tuj ridetis rekonante la voĉon de sia amata nevo.
“Jes, Stefano, estas mi”, ŝi respondis en la telefonon.
“Aŭskultu, mi trovas eĉ ne spuron de Kara-Karal, kaj mi havas ion urĝan por sciigi al li.”
“Mi informos lin tuj kiam li min kontaktos. Li ne estas hejme.”
“Diru aŭ ne diru, al mi estas egale, sed agu. Jen. Ĉu li rakontis pri la enketo?”
“Jes, kiel kutime. Nur elbobenante ĉion al mi li metas ordon en la ideoj, vi ja konas lin.”
“Bone. Vi do konas ĉion necesan. Pri la ge-Fortarokoj vi scias, ĉu ne?”
“La mistera retrovo de perdita filin’, kiu heredas riĉegon? Jes, mi konas tiun felietonon.”
“Bonege. Aŭskultu, mi aŭdis Jobon Fortarokon aranĝi restoracian vespermanĝon kun la edzino. Li rezervis tablon… imagu kie… ĉe Karleto!”
“Ho! Mi jam fantazias al mi vian planon!”
“Estas unika okazo. Mi unue pensis ke mi petos Karleton kaŝi mikrofonon ĉe ilia tablo…”
“Stefano!” ŝi interrompis per ŝokita voĉo. “Ne hororigu min! Mi abomenas magnetofonan spionadon.”
“Sed se vi malamas spioni, mia informo valoras nenion! Mi ne havas viajn skrupulojn, sed la ge-Fortarokoj konas min. Ankaŭ onklon. Nek li nek mi povus iri tien sensuspekte. Sed se vi tuj telefonos al Karleto ke li rezervu al vi la tablon plej proksiman aŭ plej taŭgan el aŭdebleca vidpunkto, vi havos ĝin kaj povos mendi luksan manĝon je la kosto de l’ polico, ĉu ne? Samtempe frandante intrigan konversacion, eble eĉ mistersolvan! Vere, mi envias vin.”
“Ne tro optimismu, Stef. Mi faros kiel vi diris, aranĝos la aferon kun Karleto kaj malfermos faŭkege la orelojn por ne perdi eĉ elizion el ilia interparolo. Tio ne estas spioni, ĉar, nu, mi rajtas iri al iu ajn restoracio, kaj se homoj parolas en publika loko kaj mi aŭdas, ne estas mia kulpo, ĉu?”
“Korpo de porko! Vi scias juristi kun la propra konscienco!”
“Sed eble mi aŭdos nur makzelojn funkcii kaj paron diskuti pri la kolor’ de la ŝanĝotaj kurtenoj…”
“Tamen, valoras la penon iri. Vi iros, ĉu ne, onklineto?” Lia voĉo fariĝis komike karesa. “Ne elesperigu esperplenan neveton!”
“Jes, Stefano, mi iros. Kaj fidu min. Mi faros mian plejon por ke ĝi estu frukta.”
*
La rozvanga policisto kun la mallongaj blondaj haroj kaj la atleta sinteno rigardis la envenanton.
“Sinjoro?” li demandis, mensnotante la junan malfortan figuron, la vestojn de neriĉulo, la timetan aspekton de la okuloj kaj la kapon kovritan de senorda nigra buklaro.
“Mi nomiĝas Marko Markus”, la junulo diris. “Mi ŝatus paroli kun la persono respondeca je la enketo pri Aleksandro Jendrik.”
“Detektivo Karal ne ĉeestas nun. Sed la tuta polico ĉi tie partoprenas en la enketo kaj mi povas aŭskulti vin.”
“Bone. Mi volis informi la policon pri suspektado. Ĉu oni rajtas sendanĝere? Mi ne volus ke poste oni akuzu min pri malvera misfamigo. Ne stas certeco, nur supoz’.”
“Ne estas risko misfamigi. Famo ne eliras el policejo. Ĉio estos strikte konfidenca kaj ni bonvenigas iniciaton kiel la via.”
“Se tiel estas, konsentite. Jen. Mi estas amiko de Petro Balgana, kiu laboras en Ejga-Garaĝo.”
La intereso de la policisto akutiĝis.
“Jes?” li simple diris.
“Nu, mi babilis kun Petro kaj li dividis kun mi ian turmentan pripensaĵon, sed li ne volas ĝin komuniki al la polico, pretekste ke li tro dubas.”
“Li eraras. Ni ĉiam ĉion kontrolas. Se suspekto montriĝas neĝusta, ni ĝin diras al la suspektinto, tiel lia turmento finiĝas. Bedaŭrinde homoj ĝenerale ne komprenas tion. Kiun li suspektas?”