Выбрать главу

“Kolegon. Li vidis lin esplori la paperojn de la estro kiam la kolego kredis sin sola. Ĉi-lasta, laŭ Petro, havas traserĉemon tute ne normalan. Kiakaŭze li tiel agus, se ne por scii kiel eble plej multe kun la celo sin protekti kontraŭ eventuala akuzo? Krome, li laboras en tiu sama garaĝo kie okazis la motorfuŝo aŭ mi-ne-scias-kio. Li laboris en la garaĝo tiun faman sabaton. Plie, foje, Petro sekvis lin post la labor’ kaj tiu ulo rendevuis kun alia kaj parolis vigle sed nenature mallaŭte, kvazaŭ ili konspirus. Li ne estas valmuano, kaj, ĉu ne? eksterulojn oni tamen ne povas fidi tiom kiom samurbanojn. Li ne apartenas al la sama laborista medio kiel la aliaj…”

“Kiel nomiĝas tiu suspektato?”

“Stefano Farnadzo.”

“Kaj kion pli?”

“Nu, ĉio estas intua, malfacile klarigebla. Sed mi sentis ke Petro suspektas, eĉ se li ne volis tion diri al vi. Ekzemple, tiu Stefano ne estas vera meĥanikisto. Li fakte studas en Valĉefa Universitato. Li laboras bone, faris garaĝan metilernon, sed ne estas aŭtenta garaĝisto. Kial li venis labori ĉi tie precize en la garaĝo kie s-ro Jendrik klientas? Kial li venis nur por limigita daŭro kaj precize en tiu tempo la akcidento okazis? Fine, Petro diris, kulpa povas esti nur Halim, Stefano kaj li, ĉar Fortaroko posttagmeze estis for. Tial ke ne eblas imagi la albanon murdinto, povas esti nur la alia, ĉu ne?”

Foriris la junulo. La policisto prenis slipon, rekopiis sur ĝin siajn notojn. Titole li bele skribis: Suspektato: STEFANO FARNADZO.

23

Stefano sin demandis ĉu li ne perdis la prudenton. Stari en fermita ŝranko ne prezentas la komforton de pufa brakseĝo, kaj la ideon ke ŝranko ŝlosiĝas ankaŭ de interne povis naski nur la mola cerbo de stulta spiceja servistino.

“Grrr”, li grumblis enmense. Voĉeto en li ja riproĉis moke: ‘Estas facile kritiki Anan, sed neniu devigis vin akcepti ŝian ideon!’

Li furiozis kontraŭ si. ‘Ŝi eĉ ne estas bela’, li pensis, kaj des pli bedaŭris ke li lasis sin logi de ŝiaj grandaj hundaj okuloj kaj de ŝia nekomprenebla ĉarmo. ‘Kiel mi povis tiagrade naivi?’ li memkoleris. ‘Ĉu ŝi intence uzis sian seksan logon por faligi min en kaptilon?’ Ŝia bildo des pli lin incitis ĉar li ankoraŭ sentis korpinĉon pri tiu eta korpo. Li bezonus paŝi, agi, movi sin, por venki tiun furiozecon. Sed li povis nur stari senmove en ŝranko, ĉar en la kabano nun estis iu.

Subite io ekklaris al li: ‘Stulte mi ŝin akuzas’, li diris al si. ‘Ne povas esti kaptilo, ĉar ŝi scias ke mi kunlaboras kun la polico.’ Tamen, ial, tiu penso lin ne plene trankviligis.

Dume okazis nenio. La ulo endoma iradis kaj venadis, kaj li ĉiumomente povis deziri preni ion el tiu damna Stefanujo.

La junulo provis kaŭri. Feliĉe, la ŝranko estis sufiĉe vasta, kaj li sukcesis. Li atendis. Li atendadis. Okazis nenio.

Lin ekkaptis la penso ke se li estus saĝa, li estus preninta kusenon el la breta parto de la ŝranko. Kaj kiam tiu penso lin ekkaptis, ĝi lin tenis. Pli kaj pli obsede li sopiris al kuseno, malbenante sian cedemon al la stulta komplotantino kiu lin enŝrankigis.

Ĉesis la bruo, eĉ ŝajnis kvazaŭ la lastaj sonoj povus interpretiĝi kiel elirado. Ĉu li aŭdacos?

Li aŭdacis. Li puŝis la pordon de la ŝranko, ete-ete. Tra la fendo li rigardis. Neniu. Pli malferme, ankoraŭ pli, tute faŭke. Neniu. Stefano lertamove prenis tri kusenojn el la alia fako de la ŝranko, kaj apenaŭ havis tempon refermi ties pordon de interne kiam laŭtaj voĉoj akcelis lian koron.

La alvenantoj bruis kiel kongresanoj en akcepteja salono. Laŭ la bruo ili estis cent; fakte, verŝajne eĉ ne dudek.

La ĉaledo estis vasta, kvankam tre ŝpare meblita. Tio estis frapinta la junulon tuj kiam li malŝlosis la eksteran pordon. Nun en sia ŝranko li rememoris la grandan rektangulan tablon kun la multaj seĝoj ĉirkaŭ ĝi. Tie, laŭ la bruoj, eksidis unu post la alia la famaj ReVaanoj, bedaŭrinde nevideblaj por la scivola junulo, kiu ŝatus rigardi iliajn kapojn.

Klako, kiel de martelo sur tablon, igis ĉiun silenti. Poste aŭdiĝis tri similaj klakoj, kaj tuj post la lasta la ĉambro kvazaŭ eksplodis per kriado tiel neatendita, ke la koro de Stefano frapegis al li ripon. El dudeko da gorĝoj kvindekjarulaj ja sonis speco de knaba militkrio:

Vinstrato ja ja

Vinstrato ja ja

Vinstrato venkos

Huraaaaaaa!

Bruo de movataj seĝoj sekvis, kaj denove martelfrapo.

Belsona tenoro anoncis, kun tuj aŭdebla tipa sanktavala prononco:

“Mi deklaras malfermita la duan eksterordinaran kunvenon de la ReVa-grupo.”

Silenta paŭzo.

La sama voĉo ree eksonis, solene:

“Mi kunvokis vin, amikoj, ĉar okazas io grava. Ni ĉiuj pli malpli certiĝis ke la akcidenton, se ĝi estas krima, kulpis la albana meĥanikisto. Ni supozis ke la polico havas la saman certecon, kaj ke se ĝi ankoraŭ ne arestis Uŝtarin, tio estas nur ĉar ĝi serĉas definitivan pruvon. Nu, tiel ne estas. La polico havas aliajn suspektojn.”

Li haltis denove. Malforte aŭdiĝis bruo, kvazaŭ iu muso lignon mordetus. Escepte de tio, regis perfekta silento.

“Kiel vi scias?” iu demandis.

“Polica detektivo vizitis kaj paroligis min. Li videble pridubas la kulpecon de la albano, kvankam li ne diris kiun alian hipotezon li faras. Sed okazis io pli grava. Hieraŭ vespere, mi devis iri al la ĥora ekzercado, kiel regule. Mia edzin’ vizitis sian fraton. Ana, mia filino, do devis esti sola hejme. Nu, malsanis la ĥorestro, kaj la ekzercado ne okazis. Mi sekve revenis hejmen neanoncite, kaj enirante…”

Li abrupte interrompis sin. Aŭdiĝis la bruo de akvo verŝata en glason.

“Kaj enirante mi aŭdis ke mia filino telefonas. Rimarkeble, ŝi ne aŭdis min enveni. Io en ŝia tono min surprizis. Mi forprenis miajn ŝuojn por ne brui kaj iris dormoĉambren; tie estas alia, samlinea telefono, ebliganta aŭdi kion ŝi diras. Mi metis la aŭskultilon al mia orel’. Vi ne imagus kiom mi ekmiris!”

Refoja paŭzo. Tiu viro sciis rakonti. Iu movis seĝon, alia tusetis, kvazaŭ por malstreĉi la atmosferon.

“Ĉu vi scias al kiu ŝi telefonis?”

Silento. Peza, peza silento.

“Ĉu al la polico?” demandis voĉo timema.

“Ne. Danku Dion. Ne al la polico. Sed al De homo al homo. Vi scias: tiu numero kiun vi povas voki je iu ajn horo por esprimi viajn zorgojn anonime al anonimulo. Oni elpensis tion por helpi homojn kiuj projektas sinmortigon. Ke ili lastminute tamen diskutu kun iu speciale trejnita…”

“Ej, Marteno,” iu interrompis, “ne prelegu pri De homo al homo, kiun ĉiu el ni konas, dum nin streĉas senpacienco. Kion Ana diris telefone?”

“Ŝi diris ke la stato de la patro ŝin timigas, ke ekde la morto de la granda Jendrik li iĝis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon, ktp. Ŝi diris ke mi tre ekscitiĝis pri la projekto aŭtoŝosea, kaj ke mi minacis mortigi la respondeculon propramane. Ŝi aldonis ke ni sendis anonimajn leterojn.”

La aŭdantaro ekbruis obtuze.

“Kion respondis la alia?” vibra voĉo demandis.

“Li konsilis al ŝi ĉion diri al la polico, aŭ, se ŝi ne kuraĝos, almenaŭ al fidinda amiko kiu juĝos ĉu valoras aŭ ne informi la policon.”

Stefano siaŝranke provis senbrue ŝanĝi la pozicion, ĉar la piedo doloris al li. Ĉu li estis la fidinda amiko?

“Sed ion pli gravan mi aŭdis”, diris la prezidanto, kaj li paŭzis, dum ĉiu retenis la spiron.

“Ŝi diris ke ŝi aŭdis hazarde konversacion inter policano kaj polica informanto. El tiu ŝi komprenis ke la polico trovis tutan dosieron kun anonimaj mesaĝoj ĉe Jendrik. Tio estas normala. Sed inter ili estis letero invitanta la arkitekton suprenveturi ĉi tien por diskuti pri neleĝaĵo aŭ krimo kiun li faris antaŭ 30 jaroj. La mesaĝo menciis la ĉaledon de s-ro Rijoka, mian ĉaledon, ĉi tiun ĉaledon en kiu vi sidas. Estis ĉantaĝa letero, kaj la rendevuo estis fiksita je la sabato vespere. Pro tiu leter’ ges-roj Jendrik ekiris la vojon al Monto Baruna… kaj morto!”