“Ĉu ili faris ian specialan riparon?”
“Tute ne. Ĉio estis en ordo. La laborejestro provis mem la aŭton kelkminute veturante, kiel li ĉiufoje faras en tia servado. Vespere je la naŭa proksimume Jendrik venis kaj oni redonis al li la veturilon. Li estis kun la edzino. Ili ambaŭ foriris en ĝi. La garaĝo situas ekster Valmu, preskaŭ komence de la almonta vojo, kaj tiun vojon ili iris.”
“Kie okazis la akcidento?”
“Inter Eta kaj Granda Barunaj. Ĉu vi memoras kie okazis tiu ŝton- kaj terfalo antaŭ unu monato? Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj, kaj tiam la vojo plonĝas malsupren laŭ forta deklivo, formante komence relative longan rektan linion. Tio estas la parto kiam oni desupras de Eta Baruna antaŭ ol komenci la grimpadon sur Granda Baruna. Nu, la ĝirejon fine de tiu rekta linio la veturilo misis kaj ĝi falis frakasiĝe.”
“Ĉu iu vidis la akcidenton?”
“Ne, malmultaj tie veturas nokte. Sed la spuroj ebligis kompreni kio okazis.”
“Kiam oni eksciis pri la katastrofo?”
“Dimanĉon matene. Grupo da junuloj, ekskursante supren laŭ la piedvojetoj, ekvidis renversitan aŭton, komplete karbigitan, kiu ankoraŭ odoraĉis je brulo. Ili alproksimiĝis kaj vidis ke ĝi enhavas mortintojn. Ili iris al la ŝoseo, aŭton haltigis kaj petis venigi policon. Komenca enketo rivelis ke la aŭto apartenas al Aleksandro Jendrik. Identigo jam estas farita dank’ al rapidega kunlaboro de lia dentisto, kiu konfirmis, komparante la dentaron kun siaj slipoj, ke nedubende temas pri la arkitekto kaj ties edzino.”
“Ĉu li estis drinkinta?”
“Preskaŭ certe ne. La nekropsio verŝajne konfirmos. La aŭtohorloĝo rompiĝis je la 9-a kaj 33 minutoj. Nu, oni bezonas proksimume duonhoron por iri de Ejga-Garaĝo al la akcidentloko. Krome, la garaĝo estas la lasta konstruaĵo tiudirekte: post la du kruciĝoj kun la vojoj al Gorna kaj al Larĝamur, la vojo tuj komencas grimpi tra arbaro. La meĥanikisto kiu redonis la aŭton diras ke Jendrik estis tute klarmensa. Li ne havis okazon trinki alkoholaĵon intertempe.”
“Kia aŭtisto li estis?”
“Bonega, longasperta. Kaj li parkere konis ĉiujn zigzagojn de la valmua montaro.”
“Kiom li aĝis?”
“Kvindek tri jarojn. Ĉu vi pensas pri sanproblemo?”
“Jes. Korkrizo, cerbovaskula rompo, komato diabeta… estas multaj eblecoj.”
“Efektive. Mi ne scias precize kiom nekropsio ebligas malkovri ĉe korpo tiel bruligita, sed ĉiuj tiuj kompreneble estos esplorataj, ankaŭ per rilato kun la kuracisto de s-ro Jendrik.”
“Ĉu povus esti malzorgo de la garaĝa meĥanikisto? Ĉu eblus ke li ion fuŝis?”
“Mi ege dubas. Des pli ĉar la laborejestro mem kontrolis la veturilon stirante.”
“Se ne agis ia malsana stato, ni necese alvenos al konkludoj pli nigraĉaj.”
“Kongruaj kun la leteroj, ĉu ne?”
“Jes. Ĉu povas esti hazardo ke la ricevanto de anonimaj leteroj mortis en tiel strangaj cirkonstancoj, survoje al tiel stranga rendevuo?”
“Stefano pensas simile, kaj ankaŭ mi. Pro tiuj leteroj krimo aperas pli verŝajna. Sed kiumetoda?”
“Meĥanika intenca fuŝo estas plej probabla. Kion alian oni povus elekti? Ĉu toksadon per produkto kiu post difinita tempo kaŭzas senkonsciiĝon aŭ paralizon? Tio ŝajnas…”
Telefontintado interrompis la leŭtenanton. Kiam, post mallonga fraz-interŝanĝo, li remetis la aŭskultilon, lia vizaĝo plej severis.
“Krimo”, li basvoĉis. “Jen oni informas min ke la aŭtorestaĵo eksplodis dumnokte. Ne povis okazi nature. Iu intence dissplitis la jam fajrotorditan veturilon por malhelpi fakulajn konkludojn. La loka polico sentas sin iom kulpa ke ĝi ne gardis la aŭton, sed tion oni ne povus postuli de ĝi, ĉu? Ili estas malmultaj en Valmu, kaj la afero tamen ege similis al ordinara akcidento.”
“Des pli ĉar ili ne sciis pri la anonimaĵoj”, Karal aldonis.
“Prave. Kiel dubi nun ke temas pri meĥanika sabotado? Vi iros tien, Jano. Kaj ankaŭ la aŭtofakulo, kiun oni ne povis kontakti hieraŭ ĉar estis dimanĉo kaj li ne troviĝis hejme.”
3
La loka policisto direktis al Karal paron da tre bluaj okuloj. Li ŝajnis apenaŭ dekokjara, sed probable aĝis almenaŭ dek jarojn pli. Io tre freŝa en la roza haŭto, la mallongaj blondaj haroj, la rekta, memcerta sinteno de viro konscia pri siaj alta kresko kaj larĝaj ŝultroj kvazaŭ disradiis la mesaĝon: ‘jen mi estas: prava, ĉampiono, kaj kun aŭtoritato’.
“Aleksandro Jendrik estis amata kaj malamata”, li diris enigme.
“De kiuj?” Jano Karal demandis.
“Amata de unu duonurbo, malamata de la alia duono. Valmu dividiĝas en du politikajn opiniojn. Duono de la loĝantaro estas konservativa, duono socialista. La rezultojn de l’ voĉdonoj fakte decidas kelkaj hezitemaj elektantoj.”
“Kaj kie situis Jendrik?”
“Ne diru simple: Jendrik. Estas du fratoj. Aleksandro estas konservativa kaj volas nenion konservi. Jankarlo estas kontraŭkonservativulo kaj volas ĉion konservi. La sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi. Li estis elektita en la Urban Estraron. Jankarlo, male, estas socialisto kiu batalas por ke Valmu konservu ĉiun el siaj malnovaj ŝtonoj, en kiuj, laŭ li, kuŝas ĝia ĉarmo. Ankaŭ li estas arkitekto. Li sidas en la Komunuma Konsilantaro, sed ne en la Estraro.”
“Ili do rivalas?”
“Akre. Aleksandron Jendrik subtenas la homoj kaj firmaoj kun kapitalo, grandparte personoj venintaj de aliloke. Jankarlon favoras la neriĉuloj, homoj kiuj sentas sin “aŭtentaj valmuanoj”, tre korligitaj al la kadro ĉi-urba. Ĉu vi jam vidis jenan afiŝon?”
Li prenis el tirkesto paperon sur kiu legiĝis grandlitere: Vinstrato ne volas morti. Jano streĉiĝis. Li ekmemoris la anonimajn leterojn senditajn al Aleksandro Jendrik. Unu tekstis: “Vinstrato ne volas morti”, alia: “Vinstrato ne mortos”, tria: “Vi mortos pli frue ol ĝi”.
“Kio estas Vinstrato?” Karal scivolis.
“Strato laŭlonge de Mikva. Laŭ projekto de Aleksandro Jendrik, oni detruus tutan flankon de la strato por fari larĝan ŝoseon. Tio indignigis la stratanojn, kaj ili organizis kampanjon kontraŭ la projekto, kun la helpo de Jankarlo. Ili sentas — pardonu, sentis — al Aleksandro teruran malamon, kvazaŭ tiu volus ruinigi ilian vivon, detrui ilian animon, atenci ion sanktan.”
“Ĉu la fratoj ege malamis sin reciproke?”
“Ne. Ili fakte bone rilatis. Mi pensas ke ili estimis unu la alian. La rivaleco estis politika kaj profesia, tute ne persona.”
“Kaj la virinoj?”
“La edzinoj estis longatempe bonegaj amikinoj. Oni tre ofte vidis ilin kune. Ekzemple, ili kune sekvis kurson pri meĥaniko organizitan de la Klubo Aŭtomobila. Ili eĉ provis aranĝi tian kurson speciale por virinoj, laŭ la principo: ‘virinoj multe uzas aŭtojn nun, ili devas scii pli pri meĥaniko’, sed ili ne sukcesis varbi sufiĉe da inaj amatoroj. Tamen, jam eble unu jaron la du edzinoj ne plu multe interrilatas, kvazaŭ iu streĉo intervenis inter ili. Mi ne scias kial.”
“Kaj ĉu vi havas ideon pri la ama vivo de tiuj du paroj?”
“Neniun. Laŭaspekte, ĉiu formas fidelan paron. Sed kompreneble tiaj homoj, se ili devojiĝas de la rekta edzeca linio, tion faras plej diskrete.”
“Nun pri la katastrofo mem, kion vi povas diri al mi?”
“Pri la eksplodo bedaŭrinde nenion. Ni enketis vane. Neniu spuro. Neniu vidinto. Plasta eksplodaĵo lokita en la regiono de la bremsa regsistemo, laŭ niaj deduktoj. Domaĝe ke ni ne venigis aŭtofakulon antaŭe, aŭ ne gardostaris. La fakulo nun ne plu trovos ion ajn gravan.”
“Kaj pri la akcidento?”
“Tiu akcidento estas tre stranga. Ne pro la loko. Ni policistoj jam plurfoje atentigis la aŭtoritatojn ke tiu loko estas danĝera. La kurbo tro akutas post tiel forta rekta deklivo. Tamen ĝis nun nenio serioza okazis, ĉar estas malmulte da trafiko. Okazis malgravaj devojiĝoj. Junulo foje vundiĝis kolizie kun arbo. Sed por fali abismen kiel Aleksandro Jendrik, necesis pli ol devojiĝo, necesis veturi kelkajn metrojn plu en la veprejo sen povi haltigi la aŭton.”