Eksplodis laŭta sumo el multaj mallaŭtaj murmuroj, demandoj, komentado. La martelo frapis la tablon.
“Silenton, mi petas”, aŭtoritatis la tenoro. “Seriozas la situaci’. Ni ĉiuj estas kamaradoj, la famaj buboj el Vinstrato. Ni imagis la anonimajn leterojn kiel ŝercan premmanieron. Sed krimon ni neniam projektis, eĉ kiam nia bola sango igis nin eligi damnovortojn.”
“Ne, ne, ne”, pluraj voĉoj kriis.
“Se iu el ni estus uzinta nian anoniman ludon por murdon plani, mi… mi… mi… Nu, ne. Mi tion ne povas kredi. Ne unu el la buboj. Sed ni devas ion fari. Kion?”
Ensalone ŝvebis longa silento. Enŝranke ŝvebis eta polvero. Iel, ial, ĉi-lastan ŝajnis logi la nazo stefana. La junulo sentis emon terni, pli kaj pli pene rezisteblan. Li pensis terurite: ‘Se daŭros la silento, mi ternos.’ Samtempe lin tiklis timiga inklino movi la krurojn, kion li ne povus fari senbrue.
Feliĉe voĉeto rompis la silenton. Ĝi mirigis Stefanon, ĉar la parolintoj ĝis nun ĉiam diris “buboj”, “kamaradoj”, ktp sen “ge”-prefikso, tiel ke la junulo deduktis ke nur viroj ĉi tie sidas. La voĉeto tamen estis ina; ĝi sonis maljune sed firme:
“Mi longe hezitis antaŭ ol paroli. Mi ne volus perfidi konfidencon. Sed ankaŭ ĉi tio estas grava.”
Ŝi paŭzis. Oni sentis ke la afero ne estos facile rakontebla.
“Inter ni ĉi-posttagmeze troviĝas eksbubo kun kiu mi antaŭ kelka tempo tagmanĝis en la Barél da Vino. Tie li rakontis al mi planon per kiu eblus likvidi iun sendante lin al Monto Baruna kaj uzante la lokon kie okazis la ŝton- kaj terfalo kaj la postan deklivon kun akuta angul’. Mi pensas ke tiu nia amiko devus iom rakonti pri siaj tiutempaj ideoj. Kion vi opinias?”
Post seĝbruo, regis denove silento, prema, preskaŭ percepteble horora. Ĝin rompis la tenora voĉo de la prezidanto:
“Vi aŭdis la… kiel diri? ĉu akuzon?… de nia kara f-ino Elmonta. Se la koncernato ne volas konfesi, ni nepre devos fari aranĝojn por trovi la veron. Inter ni tio devas esti ebla. Kaj poste ni decidos kion fari rilate al la polico.”
“Vi ne bezonos fari specialan aranĝon por trovi la veron pri tio”, parolis iom naza voĉo. “Mi volonte diros ĝin. Estis mi.”
Stefano interne furiozis ke li povas vidi neniun, do ne la konfesanton. Kaj rekoni unu voĉon inter dudeko da nelistigitaj personoj ne estos facile.
La naza voĉo daŭrigis:
“Mi rakontos al vi. Efektive mi havis la ideon foje kiam…”
Lin interrompis nekredeble brua terno pro kiu la ŝrankopordoj skuiĝis kvazaŭ ene eksplodus grenado. La polvero estis forfalinta, sed plumeto, iel eskapinta el unu el la kusenoj kiujn Stefano estis aranĝinta ĉe si, ĵus trovis la vojon, helpite de junula movo, al la gastama nazo, kiun ĝi sadisme ektiklis. Nur superhomo povus rezisti. Stefano estis nur homo.
Post hororplena silento, ŝajne miljara, kvankam ĝi fakte daŭris ne plenan sekundon, bruego aŭdiĝis, seĝoj falis, homoj ekstaris, oni aŭdis krion “Spiono! Spiono!”, kaj manoj malfermis la ŝrankon.
“A-a-a-a-ĉi’!” ripetis Stefano, sukcesante per tiu eksplodo retropuŝi kelkajn sieĝantojn. Sed sola kontraŭ dudek li ne havis esperon.
Kelkaj fortuloj baldaŭ lin tenis kaptita, iu prenis de ie ŝnurojn, kaj post malpli da tempo ol por rakonti la tuton, li troviĝis ligita al seĝo.
Tri frapoj aŭdiĝis. Kaj kun buba entuziasmo, la grupo da kvindekjaruloj skandis triumfe:
Vinstrato ja ja
Vinstrato ja ja
Vinstrato venkos
Huraaaaaa!
“A-a-a-a-ĉi’!” komentis Stefano, kies manoj estis ligitaj malantaŭ la seĝdorso. Kaj per lamenta tono, pri kiu li poste ne fieros, li almetis:
“Mi petas, ĉu vi bonvolus pasigi al mi poŝtukon?”
24
Karal estis en Valĉefa, kie li devis prezenti ateston ĉe tribunalo. Kiam la dudek ReVaanoj desupris ĝis Valmu kaj ties policejo por liveri sian kaptaĵon, sennecese kolbase ligitan, deĵoris la juna atleta policisto kun la haŭto freŝa kaj roza.
Li aŭdis la raporton de dudek ekscititoj, kaj kvankam ĉies atestoj akordis, kio estas maloftaĵo en policaj esploroj, ne estis facile ĉion bonorde noti, ĉar la dudek voĉoj prezentis samtempe ĉiaspecajn diversajn detalojn pri la skandalaĵo.
“Do, vi estos arestita pro neleĝe engliti senpermese en privatan loĝejon”, la policisto diris al Stefano, uzante la dialektan kutimon infinitivi post ia ajn prepozicio. Li daŭrigis:
“Vi pasigos unu karceran nokton ĉi tie, kaj morgaŭ la juĝisto decidos. Sinjoroj kaj estimata fraŭlino, bonvolu lasi nin solaj. Mi bone gardos lin.”
Ili eliris kun la brua komentado de homoj kiuj ĵus ĉeestis nekredeblan eventon.
“Kiel vi nomiĝas?” la policisto demandis kiam silento regis denove.
“Stefano Farnadzo”, diris la junulo, dum la policisto prenis formularon.
“Stefano Farnadzo? Ĉu vere? Nu, tio estas interesa”, li elparolis rigardante la knabon kun akra atento.
Kaj li ĉerpis el tirkesto beltitolan slipon samnoman.
*
Ĝoja Karal ploris. Ili sidis sur la salona sofo.
La detektivo polmis ŝian ŝultron, premis ŝin al si, kaj faris lulan movetadon.
“Nu, nu”, li diris per plej tenera voĉo. “Kial mia Ĝoja malĝojas?”
“Estis plena fiasko, plena stulta fiasko”, ŝi singultis.
Ŝi viŝis al si la okulojn. Iom post iom la ekvilibro revenis.
“Mi frenezas doni al malsukceso tiom da graveco”, ŝi diris mallaŭte, kaj ŝia voĉo refirmiĝis tute dum ŝi plue dialektis:
“Finfine, fiaski estas parto de la viv’, ĉu ne? Kial prie malsaĝi?”
“Jen. Bone. Jen mi retrovas mian veran Ĝojan”, la policano diris. “Rakontu do.”
“Nenio speciala rakontindas. Mi iris al la restoraci’ de Karleto. Li havigis al ni tablon apud la Fortaroko-paro. Mi diras “ni” ĉar mi iris kun mia frato Rikardo; virino sola en tia restoracio ja tro altirus atenton.”
“Nu, kio fuŝiĝis?”
“Rikardo parolis tre laŭte. Mi antaŭe avertis lin, sed li forgesis. Delonge ni ne vidis unu la alian. Li havis tiom por rakonti! Li ĵus revenis el longa vojaĝo. Mi preskaŭ forgesis pri mia komisio. La restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna… Mi tamen re-kaj-re petis lin mallaŭti kaj ne tro paroli, ke ni povu aŭskulti la ge-Fortarokojn. Sed tiuj susuris inter si tiel diskrete ke eĉ unu “la” mi ne aŭdis.”
“Ba! Ne gravas. Prezentiĝos alia okazo. Eble eĉ ili diris nenion interesan por ni. Kian mienon ili havis?”
“Feliĉan, radian. Ambaŭ. Eĉ tiu malbela perfidaspekta estro perdis iom el sia falseco dank’ al la feliĉa esprimo.”
“Ĉu ili manĝis karajn delikataĵojn?”
“Jes, kaj ĉampanon ili trinkis! Ili certe festis ion.”
“Interese. Vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi. Nu, nun ni forgesu pri la devo. Ankaŭ mi ŝatus festeni. Kion vi proponas menue hodiaŭ?”
Kaj li akompanis ŝin kuirejen.
*
En la valĉefa ĉefpolicejo, kie Karal volis raporti al leŭtenanto Remon pri la lastaj okazaĵoj, du surprizoj lin atendis. Unu estis la informo ke Stefano estas arestita.
“Tre ĝene, treege ĝene por vi kaj por mi”, basvoĉis la leŭtenanto. “Konfidis mi malsaĝe al Stefano komision, kaj vidu kien tio kondukas. Admonu lin, donu al li bonan lavon, ke li neniam plu plonĝu eksterleĝen, aŭ mi simple devos malpermesi vin uzadi liajn servojn. Li ĝenerale havas sanan prudenton. Kiel diable li ŝovis sin en tiun malplaĉaĵon?”