Выбрать главу

Karal akceptis la baton stoike, sed estis konsternita. Li taksis la nevon pli fidinda.

La dua surprizo estis magnetofona bendo, akompanata de letereto kiu tekstis:

Kara Jano!

Mia kuzino Ĝoja parolis al mi pri la graveco scii kio diriĝos ĉe la tablo Fortaroka. Mi rezervis al ili tablon, kiel ili petis, kaj la afero estis facile aranĝebla. Mia granda filo, kiu estas fervorulo, kiel pri elektroniko, tiel ankaŭ pri spionromanoj, aranĝis nevideblan mikrofonon, kaj ilia tuta babilado estas surbendigita. Mi ĝojas pri tio, ĉar mi dubas ĉu oni povis aŭdi ion el la apuda tablo.

Kisojn al la tuta familí,

Karleto

*

Karal kaj Remon streĉis la atenton kiam la bendo komencis disvolviĝi. Bedaŭrinde, ofte aŭdiĝis pli da oreltordaj bruoj ol da konversacio. Ĉiufoje kiam iu movis pladon, la bruo, laŭtigata, dolorige sonis el la bendo. Tamen oni sufiĉe bone komprenis la interparolon.

Dum tri kvaronhoroj ĝi temis nur pri vojaĝplanoj, manĝoplezuro kaj la amaj aventuroj de la mastro de l’ Fiŝo Vostumanta.

Tamen, post komento pri la plaĉa etoso kreata de ĉampano, aŭdiĝis jena opini-interŝanĝo:

“Kiaj feliĉuloj ni estas, se ĉion konsideri!” diris la vira voĉo.

“Nekredeble!” la virina konsentis. “Mi apenaŭ sukcesas kredi ke ĝi estas vera.”

“Ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?”

“Kiu? Ni ne havas rivalojn. La testamento estas leĝa. Ŝi ne diris ke ŝi heredigas la filinon. Ŝi diris ‘s-inon Vilman Fortarokon’, ne donante motivon. Ŝi rajtas lasi sian riĉon al iu ajn, ĉu ne?”

“Sed se la polico malkovras pri via molventra detektivo…?”

“Nu, estis lia eraro, ne nia. Ni ne estas supozataj scii. Li informis nin kaj ni kunaranĝis la aferon, sed li ĉiam diris: ‘oficiale, vi scias nenion; se io ajn okazus, neu’. Se, kiam s-ino Jendrik petis lin serĉi filinon, li indikis ion falsan, ne estas nia kulpo.”

Intervenis silenta paŭzo, dum kiu aŭdiĝis nur la bruo de la manĝiloj ĉe la murmura fono de alitablaj konversacioj.

“Tamen estas nekredeble ke okazis tiu akcidento”, la viro rekomencis.

“Jes. Mi ne povas ĝin kompreni. Se iu volus favori nin, li tiel agus. Kelkfoje mi min demandas ĉu ĉielaj estaĵoj ne enmiksiĝas en la homajn aferojn, tiel mirakla la afero ŝajnas.”

“Mi dubas ke ĉielaj estaĵoj agus tiasence. Kvankam eble estas erare atribui al ili pli da moralo ol al ni. Sed vera miraklo ĝi estas, efektive. Ni esperis profiti el la trompo de s-ino Jendrik, sed ne tamen per tia tuja heredaĵo. Ĝis tio mi neniam fantaziis. Ĉu vi?”

“Mi fantaziis, jes. Sed kutime pensis nur: dum deko da jaroj ni ricevos de ŝi monajn aŭ aliajn donacojn, kaj tiam ŝi testamentos sian havaĵon al mi kaj ŝi mortos, kaj mi estos riĉa.”

“Kaj ni estos riĉaj, vi volas diri.”

Ŝi eligis etan ridon.

“Kiu scias?” ŝi diris. “Se vi ne plu plaĉos al mi…” Kaj ŝi ridis plu.

“Ne faru tian vinagran mienon”, ŝi reparolis. “Mi nur ŝercis. Jen trinku! Je via sano!”

Glasoj tintis.

“Kaj ĉefe je la sano de la krimulo kiu faris tiel belan laboron por ni”, sonis la vira voĉo.

Poste venis parazita bruo kiu ĝenis la aŭdadon. El la malfacile aŭdebla parto kompreniĝis ke ili faras diversajn hipotezojn pri la krimo. Kiam la bendo refariĝis klara, Jobo Fortaroko estis diranta:

“… komplete mistera. Mi ne povas kredi ke estas Halim. Kaj mi ĵuras ke la aŭto funkciis perfekte kiam mi ĝin provis. Kaj la tri diras ke neniu tuŝis ĝin. Mi fine pli kaj pli kredas al mia unua hipotezo. Estas akcidento: lia kruro paraliziĝis aŭ io simila. Kiel nekropsio povus sciigi pri tia afero kiam korpo komplete brulis?”

“Kaj tiu Stefano? Li ne estas de longe ĉe vi. Eble li faris ion. Mi kelkfoje trovas lin strange scivola.”

“Sed kial li farus ĝin? La samo validas pri Petro. Ili havas neniun intereson en tiu murdo. Ne, certe estis pura hazarda ekmalsano…”

Poste ili transiris al alia temo, kaj la bendo haltis.

La du policanoj rigardis unu la alian, dum longa senbrua minuto.

“Kion vi opinias?” Remon fine demandis.

“Valora dokumento. Ni nun havas kvazaŭpruvon, ĉu ne? ke la plej-profitantoj ne planis la aferon. Mia enketo per tio ne faciliĝas. Sed estas almenaŭ agrable homojn definitive forigi el la suspekto.”

Remon kapjesis silente, kun profundpensa aspekto.

25

“Ĉu vi estas vere certa?” Karal demandis al la nevo.

Ili sidis en la apartamento de la detektivo, en Valĉefa, kaj Ĝoja ĵus alportis fumantan pladon. Ŝi konis la frandemon de Stefano, kaj malgraŭ la admonoj de Jano, laŭ kiu tia sinteno forigus la efikon de la skoldo, ŝi volis ke la junulo havu bonmanĝan konsolon post sia aventuro. Fakte, Stefano estis ricevinta severan paroladon de la juĝisto, kaj monpuno estis decidita por li, sed la fakto ke lin petis iri la filino mem de la ĉaled-posedanto kompreneble mildigis la verdikton. Pri tio ankoraŭ revis la junulo.

Karal revortigis la demandon:

“Ĉu certecon vi havas?”

“Jes”, respondis la nevo. “Estis en la policejo. Ili forgesis ke mi ne konas ilin kaj do antaŭe ne sciis pri kiu temas. Ĉiuj parolis samtempe, sed mi ne dubas pri mia aŭdado: iu tre nete diris ke mi ternis dum Cezaro Birman komencis rakonti ion gravegan. Kiam li tion diris, mi repensis pri la naza voĉo, kaj ekmemoris: en lia librejo mi ĝin aŭdis iutage.”

“Cezaro Birman”, Karal ripetis enpensiĝe, kaj li foliumis sian notlibreton.

“Ha, jen!” li ekkriis, trovinte la ĝustan paĝon. “Estis s-ro Rijoka. Li menclis ke Cezaro Birman, la librovendisto, tre ŝatas krimromanojn. Havis li la ideon pri anonimaj leteroj.”

“Laŭ vi”, Karal daŭrigis direktante la vizaĝon al Stefano, “li do praktike konfesis la krimon?”

“Ne. Tute ne”, la knabo respondis. “Li ŝajne esprimis la planon al f-ino Elmonta. Li havis la ideon kiamaniere murdi per aŭta akcidento. Sed tio ne signifas ke li ion faris.”

“Kompreneble ne”, Jano diris, ne tre konvinkita, kvazaŭ li rifuzus vidi ke nova espero trompiĝas.

“Mi eĉ dirus”, Stefano emfazis, “ke lia tono estis tiu de senkulpulo kiu pretas forigi miskomprenon.”

“Hm, tamen…” la detektivo prononcis dube.

“Iom pli da legomoj?” Ĝoja demandis al la nevo. Ŝi servis lin. Videble ankaŭ ŝia vizaĝo esprimis provon analizi la incitan misteron. Sed ŝiaj pensoj iris alivoje.

“Mi meditis pri Fortaroko”, ŝi diris. “Vi sciu, Jano, kiam vi parolas pri pruvo ke ili ne kulpas, vi troigas, miaopinie. Fakte ni ne scias ĉu ili diris la veron.”

Karal rakontis al Stefano pri la restoracia bendo.

“Efektive”, la junulo komentis. “Se ŝi kulpus kune kun la privata detektivo, eble por forkuri ien kun li, dum la edzo suspektas nenion, ŝi povus uzi tiujn samajn vortojn. Ili staras ekstersuspekte nur se ambaŭ diras la veron. Se unu el ili trompas la alian, li aŭ ŝi ne povis paroli alimaniere sen malkaŝi sian krimon.”

“Vi pravas. Mi scias ke vi pravas”, Jano ĉagrene diris. “Sed mi ne ŝatas vian diron. Neniam eblas forstreki iun tute certe el la suspektolisto…”

26

Karal alvenis senbrue. La kvar viroj estis tiel absorbitaj de sia diskuto ke ili ne aŭdis lin. Ili sidis ĉe liberaera kafejo kun bela vidaĵo al Tjazo kaj la montoj. La lokaj policistoj antaŭe konigis al Jano la kutimon de tiu kvaropo unufoje semajne kuntrinki tie aperitivon, kaj li decidis profiti de la okazo. Li silente sidiĝis sur seĝon malantaŭ ili, kaj streĉe aŭskultis.