“Kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero?”
“Nu, estis bonega stiranto. Li ne drinkis. Li estis, kiom ni scias, sana. Li perfekte konis tiujn vojojn. Kaj la aŭto ĵus estis kontrolita en la garaĝo kiu servis lin dum jaroj kaj jaroj, kaj ĉiam kontentigis lin.”
“Kia estas la reputacio de tiu garaĝo?”
“Senmakula. Kompetentaj laboristoj, bona organizo, taŭga kontrolo de ĉio necesa.”
“Kio estas la opinio de viaj kolegoj kaj de vi pri la katastrofo?”
“Fakte, se oni konsideras ĉiujn elementojn, restas nur unu ebleco: iu sabotis la bremsojn. Ne eblas ĝuste ĝiri tie sen forte bremsi fine de l’ deklivo. Kun nefunkciantaj bremsoj li povis nur forflugi elvoje.”
“Sed ĉu li povis atingi tiun lokon ne bremsinte eĉ unu fojon?”
“Ne, antaŭ ol atingi la montovojon, li dufoje trairis pli gravajn vojojn, kaj ĉe ambaŭ interkruciĝoj estas ‘halt’-signalo, kie li nepre devis bremsi. Sed poste la vojo konstante serpentas supren sufiĉe deklive, kaj eĉ ĉe harpinglaj ĝirejoj sufiĉas malakceli.”
“Interese… Nu, mia enketo videble devas komenciĝi en la garaĝo. Mi tien iros. Dankon pro la multaj informoj.”
Kaj Karal eliris el la policejo.
4
La polica detektivo ne deziris iri tuj al la garaĝo. Li bezonis promeni en la urbo, sorbi ties etoson, antaŭ ol transiri al punktoj pli konkretaj.
Trankvile paŝante, li ekmiris pri tio ke Valmuon li tiel malbone konas. Ĝi situas ne malproksime de Valĉefa, kie li loĝas kaj kutime deĵoras, kaj estas bela loko, piede de plaĉa arbokovrita montaro. Tamen, kvankam li kelkfoje ekskursis por tago en Valmu, aŭ tie iun vizitis, li neniam restadis en ĝi, kaj lokon oni vere konas nur se oni en ĝi vivas kelkan tempon.
La lumo estis belega. Plaĉa venteto forprenis la troon da varmo kiun sen ĝi sentigus tiu unua semajno de septembro. Estis agrable laŭiri la stratojn sencele.
Li alvenis Grandan Placon. Pulsis tie vigla vivo. La trotuaroj estis plenaj je homoj, jen starantaj, jen rapidantaj, jen irantaj de restoracio al alia zorge studante la menuojn afiŝitajn ekstere. Multaj homfluoj interkruciĝis ĉi tie: turista, dungitula, lernejana, kune kun tiu de la kamparanoj kiuj venis urben kaj atendas aŭtobuson por rehejmiĝi aŭ trinkas lastan aperitivon en trotuarkafejo antaŭ ol reaŭti vilaĝen.
La turistaj grupoj konscience ekzamenantaj la menuojn pensigis Janon pri la horo. Estis tempo tagmanĝi. Sed turista restoracio lin ne logis. Li decidis serĉi ejon vizitatan de lokanoj, malmultekostan establon, kie ĉiu babilas kun ĉiu, kaj la voĉon ne kontrolas.
La malnova kvartalo laŭlonge de Mikva certe respondas al tiu deziro. Ĉu eble Vinstrato pravigos sian nomon per plaĉa vinlivero? Li tien iris.
Je la barél da vino anoncis ŝildo kun malnovstilaj literoj kaj dialekta supersigna skribo tipa pri la Sankta Valo de Tjazo. La loko plenis je bruo, homoj, kaj peza odoro, en kiu cigaredfumo miksiĝis kun frandaj naztiklaĵoj. Kiam Karal eniris, la konversacioj dumsekunde haltis, dum ĉiu rigardis la alvenanton, sed tuj poste la langoj rekomencis funkcii.
Ĉe neniu tablo troviĝis libera sidloko. Kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj kaj pladoj iel trovis sufiĉe da spiro por flustri: “Vi devos atendi, sidu bufede.” Karal obeis kaj mendis aperitivon.
Sur la alta sendorsa seĝo apud li sidis maljunuleto, kiu videble jam trinkis pli ol unu glason. Li levis la nunan laŭ “je-via-sano”-gesto kaj ridetis al Karal bonvenige.
“Vinstrato ne pretas morti”, ĉi-lasta diris kapmontrante la plenplenan ejon.
“Ne plu stas danĝero nun”, dialektis la maljunuleto kun signifoplena esprimo.
“Ĉiuj tion diras”, respondis Jano, “sed tamen estas dube. Ĉu vere la projekto povis tiagrade dependi de ununura persono?”
“Vi ne estas el Valmu, ĉu?” supozis la alia. “Tial vi ne povas kompreni la potencon de la granda Jendrik. Multaj sekvis lin, sed nur sekvis. Dum li estis tie, ili voĉdonis ĉion ajn por plaĉi al li kaj tiri la profitojn. Sed sen li mankos la energio kaj iniciatemo. Ili ne kuraĝos fronti la popolon. Ili estas hordo da lupoj, atakas morde-murde nur se la plej sovaĝa montras la viktimon. Sen ĉefo ili penos forgesigi sin.”
“Ĉu multaj ion perdos pro lia morto?”
“Multaj, nemultaj, kiel scii? Ĉiaspecaj entreprenistoj, havigistoj, industriistoj — la tuta ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’, kiel ni nomas ilin —…”
“Sambanuloj?” mire interrompis Karal.
“Valmua esprimo, verŝajne. La popolo ilin tiel nomas, ĉar ili sin banas en la sama malpura akvo, t.e., profitas el la samaj dubhonestaj entreprenoj…”
“Kaj nun, Jendrik forpasis. Ege maloportuna morto, por tiu ‘Respubliko’, ĉu ne?”
“Jes, stranga. Ĉiu stas ŝokfrapita ĉi-kvartale. Ĝi tiom similas krimon! Kaj oni tiom fanfaronis ke li morton meritas! Multaj timas ke oni ilin kulpigos.”
“Ĉu vere oni publike parolis pri lin murdi?” Jano demandis streĉe, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto.
“Ho jes! Sed neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio Safir, la drogisto, la plej ekscitita el la kvartalo. Li kondutis kvazaŭ li dirus: ‘Tenu min, tenu min, aŭ mi faros katastrofon!’, sed ĉiuj sciis ke li ne kuraĝus fari ion pli ol malfermadi la faŭkegon fanfarone. Mi ne povas kredi ke iu el la ReVaanoj implikiĝis.”
“Revaanoj? Kio estas revaano?”
“Ĉu vi ne scias? Ano de la organizo Respekti Valmuon, aŭ, laŭ la komencsilaboj, ReVa. Bando de loĝantoj el Vinstrato formis tiun grupon por defendi la belecon de nia urbo. Estas ili kiuj presigis la afiŝojn Vinstrato ne volas morti. Ili kunvenas, paroladas, organizas, sed mi dubas ĉu ili estus povintaj atingi ion ajn, se ne okazus oportune la akcidento.”
“Kial ili ne kapablus sukcesi?”
“Vi konas la specon. Oni kunvenas por frandi kaj drinki, oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas, flame deklaras ke ‘ni ne toleros’…, sed havas neniun veran rimedon ion ŝanĝi, se la ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’ ricevas plimulton da voĉoj en la elektado. Mi konas ilian senefikecon. Rigardu min. Ĉu mi kapablus sukcesigi tian kampanjon? Kaj mi estis unu el la fondintoj de ReVa!”
Li ridis etan gorĝan ridon.
“Ĉu vi ne plu estas?” la detektivo demandis.
“Ne. Mi forlasis la ReVaanojn kiam ili decidis pri sekreto. Pro Cezaro Birman, la ulo de l’ ĉi-apuda librejo; li insistadis ke ĉiuj niaj diskutoj estu nepre sekretaj. Tiam mi ilin adiaŭis. Mi, sekretojn? Neeble. Mi tro ŝatas drinki kaj babili!”
“Domaĝe ke vi ne plu anas. Vi eble povus diri al mi la solvon de la enigmo. Kvankam mi ne estas valmuano, la mistero de l’ falinta aŭto min incitas.”
“Se mi scius la solvon, mi ĝin dirus, ĉar mi estas malkaŝa. Sed eĉ estante ReVaano mi certe ne scius ĝin. Mi konas tiujn homojn. Ili ne estas krimuloj. Kaj se okazis akcidento, ili ĝin ne ĉeestis. Kvankam…”
“Kvankam?”
“Kvankam mi demandas min, ĉu la granda Jendrik ne iris ilin viziti kiam li plonĝis abismen.”
“Ilin viziti? Sed li alsupris!”
“Jes, precize. Rijoka, la spicisto, havas kabanon supre de Monto Baruna. Komence, ni kelkfoje iris tien por niaj kunvenoj, pasigis tie supre tutan plaĉan dimanĉon. Kial Jendrik irus tiun vojon dum sabata nokto, se ne por preciza celo kiel tiu?”