‘Ankaŭ al mi’, pensis Jano, kiu dankis la albanon kaj decidis pridemandi la junulon kiun li vidis unue post sia alveno.
6
Petro Balgana direktis al Jano migdalokulojn ĉiam moviĝemajn. Dum la albano havis tujan, rektan, person-al-personan kontakton, lia kolego ne sentis sin tute hejme fronte al la policano. Li videble estis iomete embarasita.
La demandoj kaj respondoj sekvis unuj la aliajn ne malsimile ol kun la albano. La faktoj estis konfirmitaj ekzakte, escepte pri tio kio okazis post la 6-a vespere, ĉar tiuhore la juna viro finis la laboron kaj reiris hejmen.
“Ĉu sola?” Jano demandis, sen preciza kaŭzo.
“Fakte ne. Kun Stefano”, respondis Balgana. “Ni iris al drinkejo apud mia hejmo, ne malproksime de ĉi tie, kaj tie babilis eble tri kvaronhorojn. Poste ni disiĝis.”
“Kion vi opinias pri tiu Stefano?” La detektivo ne rezistis la plezuron scivoli kiel impresas lia nevo.
La junula vizaĝo alprenis esprimon de ega respekto.
“Li imponas”, Petro diris serioze. “Kiam ni havas feritempajn laborulojn, ili ĝenerale scias nenion pri l’ metio. Sed ne Stefano. Kvankam li studas en Valĉefa Univ’, li estas vera meĥanikisto. Maloftaĵo!”
“Kaj Uŝtari?”
“Ankaŭ li min impresas, sed alimaniere. Stefano estas kamarado por mi, plaĉa kunulo. Kun Halim mi ofte sentas ke estas distanco inter ni, eble kultura aŭ religia.”
“Kiun religion li havas?”
“Islaman.”
“Jes, vi devas senti diferencon.”
“Fakte, eble tamen pli agas la aĝo. Li aĝas dek jarojn pli ol mi, havas edzinon, infanojn, tutan familion. Mi ne.”
“Ĉu vi kredas lin kapabla krimi?”
“Ne”. La respondo estis tuja kaj firma. Aŭdeblis ke ĉe Petro Balgana pri tio ne ekzistas eĉ plej eta dubero.
“Kaj Stefanon?”
“Ankaŭ ne, kvankam mi ne konas lin de tiel longe. Ŝajnus nekredebla afero.”
“Kion vi pensas pri la akcidento?”
La junulo iom ekscitiĝis.
“Aŭskultu, sinjoro, por ni en ĉi tiu garaĝo, la enketado havas ion ofendan. Mi komprenas ke vi devas fari ĝin, sed ni tiel fidas nin reciproke, koncerne honestecon, senkulpecon, ktp, ke la ideo ke oni nin suspektas estas vere incita.”
“Tamen okazis io serioza!”
“Jes, sed ĉu povas esti io alia ol momenta cerb- aŭ kor-paneo? Laŭ la kondiĉoj en Ejga-Garaĝo, krimo tute simple ne eblas.”
“Ni tre ŝatus sekvi vin en tiu rezonado. Bedaŭrinde, iu eksplodigis la aŭton en la sekvanta nokto, kaj ni scias ke la bremsa sistemo plej speciale celiĝis. Kaj…”
Karal haltis, ĉar la junulo paliĝis kaj rigidiĝis momenteton.
“Sed tamen…” tiu komencis, kaj subite interrompis sin, dum lia frunto sulkiĝis penskoncentre. Lia mieno ŝanĝiĝis al malĝoja rideto dum li daŭrigis:
“Pardonu, ĉio ĉi efikas skue. Mi ne scias kion pensi, kaj tio estas tre malagrabla por homo staranta meze de la tuta afero.”
“Mi komprenas. Sed ni tamen devas demandi kaj ĉion konsideri. Mi simpatias al via solidareca sento pri viaj kolegoj, sed kredu min: krimulo tre malofte aspektas krimule.”
*
Stefano aperis tiel severmiena ke Karal malfacile subpremis inklinon ekridi.
“Vi vokis min, sinjoro policano?” sonis serioztone la neva voĉo.
“Nu, vi scias pri kio temas”, la detektivo diris, pensante ke estus riske ŝanĝi la sintenon kaj decidinte agi kvazaŭ la junulo ne estus kunlaboranta parenco.
Stefano konfirmis ĉiujn antaŭajn asertojn. Li pretis ĵuri ke neniu tuŝis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam li kaj Petro foriris. Oni sentis lin same konsternita kiel la aliaj, eĉ pli, ĉar li sciis pri la anonimaj minacoj, kiuj — laŭ li — tute ne kongruis kun la karaktero de liaj laborkunuloj.
Estis decidite, ĉar tiuvespere venis por Stefano la vico deĵori ĝis la oka kaj duono, ke Karal revenos tiuhore kaj invitos la nevon al trankvila restoracio. Verŝajne neniu ilin vidos, kaj, se jes, la homoj pensos ke li trovis tiun manieron pridemandi homon kiu povos havigi al li informojn. Ili do disiĝis, sed fakte la detektivo ege malpaciencis koni la impresojn de Stefano. Ĉu ili alportos lumon?
7
Ili trovis diskretan angulon en diskreta restoracio. Karal trovis la nevon malpli verva, malpli vigla ol kutime. Per zorgapatra voĉo li demandis:
“Kio estas al vi, Stefano, ĉu la garaĝa vivo al vi ne plu plaĉas?”
“Kara Karal!” diris la junulo, uzante sian familiaran vokmanieron. Li ĝemspiris. “La vero estas ke mi estas laca. Cerbe laca. Mi rompas al mi la kapon super tiu akcidento ekde kiam ĝi okazis.”
“Tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos ĝin”, Jano provis konsoli.
“Ĉu vere vi kredas?”
“Aŭskultu, ni staras nur komence de la esplorado. Kiam ni scios pli pri la viktimo, ni scios pli pri la krimo.”
“Por vi ne estas dubo ke okazis krimo, ĉu?”
“Ne. Pro la eksplodo kaj la anonimaĵoj. Estus tro da koincidoj.”
“Sed diru, oĉjo, kiamaniere ĝi fariĝis?”
“Via albana kolego havis multe da tempo por fuŝi la bremsojn, ĉu ne?”
“Tempon li havis. Sed kial li tion farus? Kaj kial la bremsoj misfunkciis nur tie? Mi allasas ke je tiu hor’ estas neniu trafiko tialoke kaj do ke Jendrik verŝajne ne devis bremsi pro iu limaka veturilo. Sed li devis bremsi dufoje ĉe ‘halt’-signaloj. Krome, tio ne kongruas kun la karaktero de Halim.”
“Ĉu vere? Interesas min scii kion vi pensas tiurilate, ĉar vi estas bona karakterjuĝanto. Familia trajto”, li aldonis, aludante al sia edzino Ĝoja, psikologino ĝenerale ŝatata.
“Estas io tre honesta en Halim”, Stefano klarigis. “Mi ne povus difini, sed ial mi ne povas rigardi lin kaŝema. Eble li kapablas murdi, sed li mortigus front-al-fronte: ponarde, pafe, lukte aŭ per io simila, ne per fuŝado de veturilo, kio signas ruzan menson makiavelan.”
“Ĉu estas iu makiavela en via garaĝo?”
“Eble jes. La laborejestro Fortaroko. Mi ne ŝatas lin. Nenio difinebla. Sed li impresas min kiel falsulo. Kvazaŭ li penus aperi alia ol li funde estas. Tiurilate estas vera malo de Halim.”
“Ĉu Fortaroko havis eblecon fuŝi la aŭton kiam li ĝin provstiris?”
“Mi ne imagas kiel. Kompreneble li havus la tempon, sed kiam li revenis, la bremsoj kaj ĉio funkciis normale; alie, li ne sukcesus meti ĝin bonorde en la garaĝon. Kaj kiam Halim ĝin eligis el ĝia loko, ankaŭ li devis bremsi. Krome, kian motivon Fortaroko havus?”
“Por koni eblajn motivojn, ni devos pli profunde esplori. Eble eĉ Halim havas motivon, kiun vi ne suspektas. Kaj kion vi diras pri Petro Balgana?”
“Mi taksas lin bona knabo. Ni ofte diskutis kune, ofte kune manĝis, aŭ trinkis en kafejo. Li estas brava junulo. Eble ne vast-imaga. Ne interesiĝas pri la mondo, politiko, kulturo. Neambicia, simpla juna viro. Iom malvarma, iom malfeliĉa, ema pensi ke la vivo ĉiam grizos, sed simpatia. Ne multo dirinda pri li.”
“Kiel li reagas al la akcidento?”
“Ĝi igas lin nerva, estas vere. Sed ĉu tio estus signo de kulpo? Laŭ mi, ne. Nur ke la reputacio de la garaĝo lin zorgigas, kaj ankaŭ ke mortis en impresa maniero paro kiun li tamen ofte vidis ĉi tie. Eĉ min, novulon ĉi-urbe, la katastrofo tuŝas. Estas tremige pensi ke tiun s-ron Jendrik mi vidis tute viva kaj vigla antaŭ kelkaj tagoj, kaj nun li mortis, karbigita post tragika falo.”