La malgranda pastreto alprenis mienon de komplotanto. Li kurbigis la dorson kvazaŭ por ŝtele antaŭenpaŝi, dum liaj manoj faris alterne gestojn imitantajn silentan, kaŝan iron. Li estis perfekta komedianto, kiel parole, tiel ankaŭ mime, kaj Karal ne povis ne ridi antaŭ tia komika ludado.
“… la sekvantan matenon oni konstatas ke la tombo ne plu estas bonorde laŭlinia, ĝi estas orientita Mekken! Ili venis dumnokte por ĝin ŝanĝi! Tio ankoraŭ okazis pasintan semajnon. Tiam la aŭtoritatoj reparaleligas la tombon, kaj la albanoj rekomencas, ĝis oni aranĝas gardadon. Ili malvenkas finfine, sed la tuta urbo indignas kaj mokas la aŭtoritatojn. Je la venonta elektado, la konservativuloj perdos sian plimulteton, mi pri tio ne dubas.”
“Ĉu tia ofendo al religia sento ne povus veki deziron kaŭzi la morton de l’ ĉefa respondeculo?”
“La vundo certe tre profundas. Kaj mi kredas kelkajn el ili kapablaj mortigi por afero kiun ili rigardas justa. Sed ili mortigus per tranĉilo aŭ revolvero. Ili estas treege fieraj kaj dignaj. Murdo maskita kiel akcidento aperus al ili ago malfortula, senkuraĝula, eĉ pli: ne vira. Forte kaj brave aspekti ili tiom bezonas! Konduti vire estas kvazaŭ moto ĉe ili. Ili uzus alian metodon. Eĉ se unu aŭ du el la tuta grupo tion farus, certe kulpus neniu el familio Uŝtari.”
“Mi aŭdis ke la albanoj estas venĝemaj. Ĉu vere?”
“Kiom mi scias, jes. Mi ne volus esti tre asertema tiurilate. Tamen mi aŭdis ke jes, pli ol multaj aliaj.”
“Ĉu do povus esti venĝo, eble pri alia afero ol la tomba?”
“Laŭ mi ne, pro la metodo. Tio tute ne kongruas kun ilia honorkodo, kiu estas ege potenca.”
Jano faris grimacon. Tiu konstanta ripetado pri la albana honorkodo lin ĉagrenis. Finfine, ĉu temis pri karnaj homoj aŭ pri abstrakta ŝablono pri-albana?
“Patro, patro! Vi ne helpas min”, li grumblis. “Kaj ne helpi iun helpindan estas nekristane.”
“Male, filo”, la pastro kontraŭpafis. “Mi helpas vin trovi la veron rezignante tro facilan pseŭdosolvon. Tamen lasu min kristane grandanimi kaj donaci ideon al vi.”
“Ĉu vere? Ĉu bonan?”
“Bonan aŭ malbonan, kiel scii? Sed pensu. Se iu volus malutili al Halim…”
“Jes?”
“Eble li kredigus murdo simplan akcidenton.”
“Kiel?”
“Kial vi estas tiel certaj ke okazis krimo?”
“Ĉar iu eksplodigis la aŭton.”
“Precize. Nu, imagu ke al Aleksandro Jendrik okazis rompo de cerba vaskulo tiel ke li ne plu povis uzi la dekstran kruron. La edzino ne havis tempon kompreni kio okazas, jam ili faris la grandan salton. Ĉu vi sekvas mian rezonon?”
“Jes. Vi volas diri ke iu, eksciinte pri la katastrofo kaj pri la fakto ke Halim estas la sola ebla suspektoto, eksplodigis la aŭtorestaĵon por direkti la serĉadon krimen. Jes, mi vidas vian…”
“Ĉu ne brila ideo?”
“Brila, sendube. Sed ne ĉio brila estas oro, ĉu? Kaj kia maniero paroli pri la propra brilado! Patro, kie estas via kristana modesto, ĉu ĝi ne akompanas la grandanimecon?”
“Mi estas nur parte kristano. Plene kristani estus superhome. Kaj oni diras ke mi estas multe pli… kiel diri?… pike ĉarma dank’ al tiu mia ne-tro-modesteco.” Li komike mienis.
“Patro! Malpli kaj malpli kristane!”
“Ŝŝ! Mi flustros al vi pripensigon: sian modestecon al ĉiuj elmontri, ĉu estus kristane? Ne, ĉu? Tial mi kaŝas mian… modeste!”
“Patro, vi efektive estas brila!”
La pastran vizaĝon lumigis radia rideto.
“Ĉu ne?” li diris, kun okulumo. Kaj li adiaŭe premis la manon de Karal.
11
La nekropsia raporto kaj la raporto de la kuracisto de Jendrik sciigis nenion neatenditan. Tamen estis utile havi konfirmon pri tio ke, kiam okazis la akcidento, la arkitekto ne estis sub la influo de alkoholaĵo aŭ de ia drogo. Li estis, kiom eblis certiĝi, tute sana, kaj la morton kaŭzis la falo pere de ost-rompo krania kaj frakaso de la spino. La edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis.
*
La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva, nature tre bela loko, estas aranĝita kiel parketo kun benkoj kaj arbetoj. Tie promenis Stefano, serĉanta senlaciĝon. Li ekrimarkis malnovan ŝtonon, fiksitan en restaĵo de multjarcenta urbomuro. Io estis gravurita, sed bedaŭrinde grandparte forviŝita pro la antikveco.
La junulo komencis deĉifri:
Tjazo kaj Mikva
en paro likva,
Mikva kaj Tjazo
en amekstazo
…
Plue estis pli kaj pli malfacile. Li penis legi, streĉante la okulojn, kiam lin frapis laŭta frazo elstaranta el murmuro kiu zumis al liaj oreloj jam kelkajn minutojn, sed kiun li ĝis tiam tute ne atentis. La voĉo estis konata. Li singarde turnis sin, kaj klinante la kapon, li vidis, sur benko al li kaŝita per kelkaj arbetoj, la kolegon Petron Balganan kune kun ties amatino Ana. Li penis ilin aŭdi:
“… nur ke mi trovas vin nerva ekde tiu akcidento, kaj tio starigas al mi demandojn”, la knabino diris kvazaŭ sindefende.
Stefano aŭdis virvoĉan zumadon, sed ne sukcesis kapti ĝian sencon. La voĉo de Petro ĉiam estis aparte obtuza.
“Komprenu min,” ŝi revortis, “mi min demandas pri mia patro… mi estas zorga, zorgega pro la… nu, vi scias kion mi rakontis… ili estis vere minacaj kelkfoje, kiel scii? Kaj nun vi, via garaĝo, ĉio. Vi fumas duoble pli ol antaŭe. Ankaŭ mia patro. Mi ne plu scias sur kiu min apogi.”
Stefano senbrue iom pli proksimiĝis. Li volis ne perdi la respondon de l’ kolego.
“Apogu vin sur mi, kara, kiel antaŭe”, diris ĉi-lasta. “Nenio funde ŝanĝiĝis, nur supraĵe. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion. Eble troviĝas iu murdema en la garaĝo!” La lastan frazon li prononcis tre emfaze, antaŭ ol aldoni:
“Provu imagi. Kolegon, estron, kiuj ĉiam rilatis kun mi normale, same kiel mi al ili, mi nun jen suspektas, jen forĵetas el suspekto, jen refoje suspektas. Estas lacige por la nervoj.”
“Petro!” ŝi moliĝis. “Jes, kompreneble. Tio devas esti malfacile elportebla. Pardonu min. Sed ankaŭ mi fojfoje angoras. Vi ja scias ke…”
Damne! Motorboato forlasis la kajon kaj ekiris sur Tjazo kun raketada-pafkrakada bruo kovranta la junulinan voĉon. Kiam aŭdeblo revenis, parolis Balgana:
“… de suspektoj. Se vi iam estus suspektata pri murdo — ĉu vi aŭdas min? murdo — vi scius ke oni ne plene povas kontroli la nervojn. Eble ili ne suspektas min nun, sed mia vico venos, kaj ili certe ne forigis min el la listo.” Lia tono abrupte ŝanĝiĝis, dum li rigardadis la brakhorloĝon. “Ej!” li ekkriis, “ĉu vi vidis la horon? Ni rapidu, aŭ ni maltrafos la komencon.”
Kaj ili fulme paŝis for, dum Stefanon invadis aro da sindemandoj.
12
Karal kaj uniforma policestro trapasis vastan ĉambron kun pluraj grandaj desegnotabuloj. Tie ĉi dumtage laboras la arkitektaj desegnistoj, sed ĉi-hore ili forestis. La kabineto de Aleksandro Jendrik troviĝis transe.
Ĝi estis ekstreme bonorda. Vasta skribtablo kovrita per dika vitro, du remburitaj brakseĝoj, eleganta librobretaro plenplena je belaj bindaĵoj, aktoŝranko, ĉio aperis kalkulita por maksimuma efikeco. La ciferŝlosa ujo estis fiksita enmure je la alto de l’ ŝultroj de homo sidanta.
“Ni esperu ke li ne ŝanĝis la kodnombron”, Jano diris al la akompananta policisto, dum li foliumis poŝan notlibreton. Li fingris la ciferplaton. Sen eĉ brueto, la dika pordo malfermiĝis.