“La purigistinoj”, klarigis ŝia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komenciĝas. Sed Marta Martin volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial ŝi alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”
“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Ĝoja diris, “nome, ke iu povis subaĉeti la gardiston.”
“Vi pravas”, Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je ĝi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la ĉefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo fariĝas nekredebla. Nur rigardi Arnen Kristiansen sufiĉas por konvinkiĝi, ke li ne estas aĉetebla, kaj tio validas por ĉiuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subaĉetado iĝus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antaŭ ol fariĝi anoj de la sekureca servo de UN, MOS, ILO aŭ UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn ŝancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”
“Kaj se murdis la gardisto mem…?” hipotezis Stefano.
“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu…” Li tiris notlibron elpoŝe kaj ĝin foliumis. “Jes. Plum foriris je la 18:05 kaj Romian alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por… Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subĝenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne saviĝus facile.”
“Vi pravas”, Ĝoja aprobis, sed ŝi tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, ĉu ne? mi eĉ dirus, ke oni ne deziras eniĝi en tiun profesion sen iu ŝato al riskoj. Aliflanke, ĉu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj aŭtoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ĉe tiu ĉi parto de la konstruaĵo, nur Kertsch ne iris. Estis minimuma ŝanco, ke iu revenos ĉi tien, al sia oficejo, ĝuste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch-on.”
“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon”, Stefano amuzvoĉis. “La metodo murdi ŝajnas al mi iom policeska, ĝusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kór…”
“Vi ŝancelas min,” Karal konfesis, post pripensa paŭzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen, sed mi agnoskas, ke tiu baziĝas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto… Mi priparolos la aferon kun Adams kaj Tuurken. Necesos vidi, ĉu li eventuale povus havi motivon.”
Grupo da kelnerinoj laŭte diskutis ĉe apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buŝo, kiu malfermiĝis. Li mordetis al si la lipon.
“Kio okazas?” lia onklo surpriziĝe demandis.
“Nur tio, ke mi preskaŭ forgesis diri al vi ion gravan.”
“Pri kio?”
“Pri la bela Lolita. Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu ĉarmulino vulkane erupciis, kiam ŝi ekvidis la junan francinon, kiu laŭdire delogis la ĉiam ameman Kertsch-on. Oni raportis al mi, ke ŝi tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin.’ Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias laŭ la rakontantoj. Laŭ kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaĉo’, laŭ aliaj ‘hieno’, laŭ pluaj ‘rubujo’.”
“Verŝajne ŝi uzis ĉiujn, kaj kelkajn kromajn, laŭ tio, kion mi vidis”, Karal diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes estis pridemandita, ŝi fakte ne kaŝis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kuŝas granda distanco.
*
La triopo apenaŭ eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se juĝi laŭ la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallaŭta voĉo, ŝtele rigardante ĉirkaŭ si kun mieno esprimanta nesekurecon.
“Kion vi deziras?” Karal demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.
“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch. Mia nomo estas Graf, Peter Graf.”
La policano pro miro skuiĝis.
“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ĉi tiun landon, ili min sekvadas kaj observadas, kvazaŭ ili volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch. Kaj poste li mortis. Mi ĵuras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, ĉar mi estas sincera. Mi fariĝos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laŭte, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi ĵuras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro…”
“Kion vi deziras, ke mi faru?”
“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizaĝon de bonkorulo, tial mi kuraĝis aliri vin. Esploru ĉiujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam laŭ ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; ĝi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi ŝatas la germanojn pli ol la rusojn. Sed ĉu estas mia kulpo, ke mi naskiĝis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”
“Mi helpos trovi la veron, laŭ mia konscienco”, Karal diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros ĉion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se…”
La alia interrompis:
“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenaŭ, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”
“Sed…” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantaŭ li.
“Estus danĝere plu resti kun vi”, Graf flustris. “Adiaŭ, ne forgesu min!”
La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia ĵus rigardis trans lin. Tie proksimiĝis, strange balanciĝante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum. Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.
Dum tiu interparolado, Ĝoja kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizaĝo de Peter Graf.
“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.
Karal resumis.
“Strange”, murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Ĉu vi efektive lin suspektas?”
“Ne estus eble”, la onklo respondis. “Lolita Fuentes kaj Jakobo Plum vidis vivantan Kertsch-on, post kiam Graf foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruaĵon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis eĉ pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch, sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”
“Ne serĉu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Ĝoja, “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutiĝo. Tio estas komprenebla, se li loĝis ie ĉe Volgo sub la stalina teruro, kaj ĝuste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas ĝin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch, sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas eĉ unu detaleton pri Lolita, Plum aŭ Romian. Tio intensigis liajn sentojn de persekutiĝo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”