Выбрать главу

“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia poŝtmark-kolektanto, kaj dank’ al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ĉi tie estonon, kiu havas kelkajn raraĵojn. Mi preskaŭ aĉetis unu de li, ĉar devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktiĝis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko — vi scias, ĉu ne? ke tie oni instalis niajn oficejojn — mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, verŝajne parolante tro laŭte, laŭ nesuperebla kutimo mia. Almenaŭ mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgaŭon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas raraĵojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ĉi-vespere, iom malfrue, ĉar li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran loĝejon…”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Ĝi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu aŭdis min paroli pri tiuj poŝtmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Ĉu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen ĝi estas. Konservu ĝin, se vi bezonas ĝin por viaj arĥivoj.” Li transdonis la bileton al Karal. “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Ĉu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj”, li fine diris. “Ili aranĝos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum profunde ĝemspiris.

“Via konjako vere estas bonega”, li diris neatendite post momenta silento. “Ĉu aŭtenta franca ĝi estas?”

“Ne”, konfesis Karal. “Sovetia. Mi aĉetis ĝin antaŭhieraŭ. Vi ne imagus, kiom ofte brando montriĝas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu”, Plum prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Ŝajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiaŭ. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

11

Jano Karal frapis al la pordo.

“Ĉu mi vekis vin?” li flustris al la japankimona blondulo, kiu malfermis. Olavi Tuurken ridete diris, ke ne.

“Mi ne volis telefoni, ĉar…”

La finno kapjesis. “Mi estos preta post du minutoj, eniru, kaj ni matenmanĝos kune. Tiam vi diros al mi.”

“Bone. Dum vi vestas vin, mi iros proponi la samon al Adams. Ni retroviĝu malsupre.”

Kiam Karal atingis la manĝosalonon, Tuurken jam sidis ĉe tablo.

“Mi ekzamenis la lokon detale. Mi garantias ĉe ĉi tiu tablo kompletan foreston de mikrofono.”

“Ĉu ni ĉiuj komencas suferi de persekutiĝa manio?” Jano demandis, dum Adams ĉetabliĝis kun ili.

“Nu,” diris ĉi-lasta, “vi vidis ĉe Kertsch, ĉu ne?”

Okaze de la konferenco, la restoracio organizis usonajn/britajn matenmanĝojn, nekutimajn en Kazaĥio, kaj tian la tri policanoj mendis. Dum ili atendis la ovojn-kun-lardo, Jano rakontis la aventuron de Plum.

“Ni staras antaŭ du demandoj, kiujn oni povas respondi per jes aŭ ne, kio estigas kvar eblecojn”, Adams diris meditece, metante panon en la teleron, kaj frititan ovon sur ĝin.

“Kion vi celas?”

“Jenon: aŭ li murdis, aŭ li ne murdis; aŭ li diris la veron al Jano hieraŭ, aŭ li ne diris la veron. Unua ebleco: li ne murdis, kaj li diris la veron. Ni do povas kredi la tutan aferon pri libiaj atakantoj…”

“Ej! Tio estas nedubebla”, korektis Karal. “Ne forgesu, ke Stefano ĉion ĉeestis!”

“Jes. Mi parolis ne pri la faktoj, sed pri tio, kion, laŭ Plum, la atakintoj diris inter si arabe. Ĉu tiu hipotezo estas verŝajna? Se ĝi estas prava, preskaŭ certe krimis Romian.”

“Dua hipotezo,” kontribuis Olavi Tuurken, “li ne murdis, sed li ankaŭ ne diris la veron. Kial?”

“Eble simple ĉar li estas frenezulo, aŭ duonfrenezulo, homo, kiu ne kapablas ne fanfaroni. Tio metas nin antaŭ tuj fareblan taskon: kontroli, ĉu li efektive scias la araban, kaj kiagrade. Estas neprobable, ke li mensogus pri tiel facile kontrolebla punkto. Se li ne diris la veron ĉi-rilate, tio konfirmus, ke li ne estas tre normala mense. Jano, ĉu vi bonvolos informiĝi pri tio? Eble pere de la arabaj tradukistoj aŭ interpretistoj estos plej facile. Se li efektive komprenis siajn atakintojn, tio per si mem ne signifas, ke li ne elpensis belan fabelon por ni. Kiamaniere scii?”

“Kiam vi atentigis la sovetianojn pri la mikrofono en la telefono de Kertsch,” Karal diris, “ili agnoskis, ke tiu estas suspektata pri implikiĝo en afero rilata al ŝtatsekretoj. Tion Plum ne povis scii. La fakto, ke li rakontas, ke Kertsch ricevis sekretan gravegan dokumenton malfacile povus esti koincido aŭ pura elpensaĵo, ĉu?”

“Tio”, prononcis Tuurken, “donas al mi ideon por kontroli, ĉu li parolis sincere: sondi niajn du kolegojn. Cetere, ĉu ni rakontos al ili la tutan aferon? Ni eble ne havas elekton. Kiel internacia polica forto en la konferenco, ni ne rajtas lasi senpuna atakon al funkciulo de internacia sekretariejo fare de du membroj de ŝtatdelegitaro, ĉu?”

“Ne konkludu tro rapide”, Adams konsilis. “Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estas ŝtatdelegitoj. Ili povus esti ĵurnalistoj, aŭ reprezentantoj de iu neregistara asocio. Ekzemple, la Ligo de Arabaj Juristoj, la Internacia Islama Asocio por Mensa Higieno, kaj multaj aliaj sendis reprezentantojn ĉi tien. Ankaŭ tio estos facile kontrolebla. Fakte, se la sovetianoj konsentos nin helpi per la vizfotoj, ni senpene trovos, sed por tio ni devos rakonti la aferon al ili kaj havigi al ni la helpon de Plum, kaj ankaŭ de Stefano, por konfirmi. Aliflanke, ĉar tiu afero estas evidente ligita al la morto de Kertsch, mi ne vidas, kiel ni povus eviti ĝin mencii al niaj kolegoj.”

“Miaopinie,” Karal intervenis, “plej saĝe estus rakonti la faktojn al ili, sed ne la kompletan raporton de Plum pri la interparolo de la libianoj, tiel ke la sovetianoj povu doni al ni konfirmon pri la ekzisto de tiu Berenŝtam-dokumento kaj ties enhavo. Iliaj precizigoj ebligos nin pli bone taksi la veremon de Plum. Kvankam mi eble estas tro optimisma, kaj eble ne estas unu ŝanco, ke ili akceptos precizigi ion ajn al ni.”

“Tamen,” diris Adams, “mi konsentas pri via sugesto minimume rakonti pri la diroj de la libianoj. Ni nun alvenas al la tria hipotezo: Plum murdis, sed diris la veron pri ĉio alia ol la murdo. Ĉu tiu hipotezo estas defendebla? Se li murdis por tiu dokumento, kial li ĝin menciis? Ĉu ne estus direkti al si la suspektojn?”

“Ne necese”, la finno respondis. “Eble li havas motivojn por suspekti, ke la sovetianoj scias pri la rolo de Kertsch en la berenŝtama afero. Ĉar ni kunlaboras kun la sovetia polico, li povis pensi, ke diri la veron estos la plej bona maniero protekti sin.”

“Kaj”, demandis la nigrulo, “kion vi opinias pri la kvara hipotezo: li murdis, kaj ne diris la veron?”

“Ankaŭ tio estas efektive ebla”, Karal opiniis. “Li tiam estus rakontinta tutan fantaziaĵon por deturni nin de la vera krimmotivo. Sed ju pli mi pripensas, des pli mi konvinkiĝas, ke li diris la veron pri sia aventuro, egale ĉu li murdis aŭ ne. Rigardante lin hieraŭ, mi havis la senton, ke tiu homo ne mensogas.”

“Ĉu ni devas pritrakti alian aspekton de tiu afero, antaŭ ol renkonti niajn sovetiajn kolegojn?” la ĉefo demandis.

“Nu,” Jano respondis, “antaŭ momento, mi sugestis, ke ni ne rakontu ĉion al ili, sed ĵus min trafis nova penso: se Plum laborus por Sovet-Unio…”

“Ne estas probable”, diris Tuurken. “Se jes, kial li murdus?”

“Povis okazi ia fuŝo”, Jano hipotezis. “Aliflanke, la fakto, ke la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson povis kompliki la aferojn. Se iu efektive transdonis la referaĵon al Kertsch, ĉu estus tiel facile por la sovetianoj ĝin reakiri, dum tiu plu vivis? Eble la tuta afero estis antaŭaranĝita. Eble, se la enketo fine pruvos la kulpecon de Plum, la sovetianoj lin ŝajne malliberigos, ĝis ĉiu el ni estos for, kaj ili poste trankvile malfermos al li la pordojn, kun bela krompago pro la servo farita…”