“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis…”
“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.
“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko…”
“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”
“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”
“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo, kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”
“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn… Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion — kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero — verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”
“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi…ĝaĝa… nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”
“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch formortis?” sin demandis Michael.
Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambaŭ junuloj plu marŝis senvorte laŭ strato Furmanova.
*
Adams, Tuurken kaj Karal sidis surbenke en la Gorki-Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.
“Do,” li finis sian raporton, “la mesaĝo troviĝas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”
Adams kaj Tuurken momente pripensis.
“Necesas traserĉi la ĉambrojn kaj oficejojn de ĉiu suspektato, kaj vidi, ĉu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton”, sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li ĝin ricevis per la murdo de Kertsch.”
“Jes”, aprobis la ĉefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ĉe Plum ne havas ian signifon por ni, ĉar, unue, ni ne scias, ĉu Plum ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, verŝajne ili ne konjektis, ke ili devas serĉi gazeton presitan per hebreaj literoj.”
“Prave”, “Jes”, kunparolis la du aliaj.
“Sed nun”, Adams daŭrigis, “ni stumblas refoje ĉe la sama demando, kiu konstante ĝenas ĉi-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”
Voĉo, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn:
“Al kamarado Zajcev, nenion, mi konsilas; kaj al mi ne estas necese, mi ĉion aŭdis.”
De malantaŭ la bosketo, ĉe kiu la benko staris, aperis Maĥmetali. Li paŝis al la parka vojo, antaŭ la benkon, kaj tie kurbiĝis por prenlevi skarabon kaŝitan en la herbo.
“La usonanoj vere estas ege kompetentaj teknike, ĉu ne? Neniam en Sovet-Unio oni sukcesus produkti tiel belan kompakton de tre sensiva mikrofono kaj radio-elsendilo. Ni ĉiam devas akiri el fremdlando tiajn ludiletojn.”
“Ĉu la diablo vin helpas?” Adams demandis, nekapabla kaŝi sian defalon. “Kiel vi povis scii, ke ni sidos ĉi-benke?”
Maĥmetali ridetis:
“Sendube estus pli saĝe lasi vin pensi, ke min helpas la diablo. Sed mi havas korinklinon al via triopo, kaj sekve klarigos. Estas simple. Kunlaboranto mia, kiu, cetere, tute ne scias, pri kio temas, faligis ĉi tiun aŭdeman skarabon delikate en la herbon, kiam ni vidis, ke ĉi tiun benkon vi elektas.”
“Dankon pro la klarigo, kolego. Sed ĉu vi bonvolos ripeti, kion vi komence diris, kiam vi kobolde materiiĝis antaŭ ni? Mi ne estas certa, ĉu mi bone komprenis”, prononcis la nigrulo, kuntirante la brovojn.
“Eble ĉar mia diro efikis surprize. Mi proponas interkonsenton kun vi. Vi diros nenion al mia ĉefo Boris Zajcev pri tiu ĉi afero. Tiuj rusoj ne bezonas scii ĉion gravan, ĉu? Sed, ĉar mi scias, vi dividos kun mi la fruktojn de via esplorado. Se vi trovos la gazeton, vi diskrete informos min, kaj ni kune decidos, kion fari. Ĉu konsentite?”
“Kompreneble ni konsentas. Kion alian ni povus fari?” Adams malĝoje voĉis. La uzbeko, kapsalutante kun kelka ironio, foriris.
Kun sufokita ĝojo Karal dankis la ĉielon ke Maĥmetali ne povis havi ideon pri tio, kion ili diskutis antaŭ ol eksidi sur la benkon. La sovetiano scias pri la gazeto, jes ja, sed ne pri la kodo, kaj la loko, kie ĝi nun situas. Tiun parton de sia raporto Jano prezentis al la du kolegoj promenante antaŭe.
Kaj tiel konscii sian ĝojon igis lin dubeme konsideri la strangan situacion de internaciaj funkciuloj, al kies speco li portempe apartenis: kiom ajn sincere ĉe la dungiĝo oni juris lojalecon al la internacia komunumo, aliaj faktoroj intervenis, kaj li tute ne sentis sin kulpa kaŝi parton de la vero al Zajcev. La malkovro, ke Adams kaj Tuurken samopinias estis por li plaĉa okazaĵo. Kaj nun, eĉ Maĥmetali… ‘Kiel sola tiu Zajcev estas!’ li pensis.
17
Ĝoja ĉiam tre ŝatis piediri. Ĉi-matene, ŝi decidis marŝi al sia komisiona kunsido. Laŭlonge de la vasta avenuo, kondukanta al Lenin-Palaco, troviĝis larĝa trotuaro; ĝi ne estis pavimita aŭ asfaltita, sed plaĉe estis al la piedoj paŝi trankvile sur la tero: ŝi ne estis tia pedanta elegantulino, kiu ne tolerus iom da polvo sur la ŝuoj.
Elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta Martin. Ankaŭ ĉi tiu iris piede, firme tenante la malnovan pluvombrelon, kiu neniam forlasis ŝin.
Ĝoja iam profitis de la fakto, ke la restoracio apud Lenin-Palaco estis plenplena, por sidi ĉe la tablo, ĉe kiu manĝis Marta Martin, pensante, ke ĉiam estas utile pli bone konatiĝi kun personoj ligitaj al enketo. Ili tiel interkonatiĝis.
“Ĉu ankaŭ vi marŝos al la laboro?” Ĝoja demandis kun larĝa rideto.
“Kompreneble. Estas tiom pli agrable. Mi ne kuraĝas uzi la lokajn aŭtobusojn, tiel plenaj je homoj ili ĉiam estas, kaj mi ne ŝatas iri per tiuj veturiloj, kiujn la aŭtoritatoj metis je nia dispono. Ili neniam estas pretaj je la ĝusta horo, kiam oni ilin bezonas. Sed al mi tre plaĉas tiu vojo oficejen, des pli ĉar la vetero ĝis nun konstante estis perfekta.”
“Efektive. Hodiaŭ estas la unua tago, kiam ni ellitiĝis ĉe griza ĉielo.”
Tiel babilante pri plej diversaj temoj, pri Alma-Ato kaj ĝiaj pomoj, pri la fakto, ke pluraj restoracioj dum la konferenco estas malpermesitaj al la urbanoj, tiel ke kelkfoje oni vidas de ekstere malplenan manĝosalonon, ĉe kies pordo sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito, pri la etaj afiŝetoj invitantaj al interŝanĝo de apartamento, kaj pri multaj aliaj aspektoj de vivo tiom malsama ol tiu, al kiu ili kutimas, tiel babilante ili iris.
Ĉe la vojkruco de Lenina kaj Abaja avenuoj, milicano direktis la trafikon. Al tiu punkto laŭ Abaja avenuo rapide alvenis nigra solenaspekta ‘Volgo’-aŭto, dum la milicano donis la paspermeson al la trafiko de Lenina avenuo. La nigra ‘Volgo’, ne haltante, kornis, sed la milicano ne aŭdis pro la bruo de pasanta ŝarĝveturilo.
Ĝoja kaj Marta haltis por rigardi scenon ne imageblan en okcidenta lando. La ‘Volgo’, al kiu la pasrajto ne estis allasita, tamen plu antaŭeniris, malrapide, ĝis ĝi preskaŭ karambolis kun eta ‘Ĵiguli’-veturilo, kies ŝoforo feliĉe havis bonegajn refleksojn. La bremsa bruo surprizsaltigis la milicanon, kiu, sin turnante, kun falanta makzelo kaj larĝigitaj okuloj unuafoje ekvidis la nigran ‘Volgon’. El tiu eliris dikventrulo, videble furioza. El la eta ‘Ĵiguli’ elsaltis viro en armea oficira uniformo. Kaj, sub la nekredemaj rigardoj de Ĝoja kaj de la sekretariino, fajra kverelo eksplodis, dum aŭtoj kornis kaj pasis ĉiudirekte, singarde kaj malrapide, direktataj de ridantaj aŭtistoj, kiuj amuziĝe pasis preter la krianta triopo, staranta meze de l’ vojkruco.