“Ĉu, laŭ vi, ŝi kapablas murdi?”
“Ŝin regas pasio, ŝi havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras ŝian konduton, tute certe. Mi ne ŝatas respondi tian demandon, kvankam… Finfine, ĉu ne ĉiu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin puŝus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi ŝian furiozon, ŝian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”
“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, verŝajne speco de stileto.”
“Nu, bone, eĉ tute bone, stileto estus laŭ ŝia stilo, laŭ ŝia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”
“Psikologie, vi do opinias ŝin ebla kulpinto, ĉu?”
“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tuŝas ŝiajn plej profundajn sentojn. Kaj se ŝi krimis, ŝi restos sen kulposento, sen memriproĉo. Tamen, mi tute ne diras, ke ŝi tion faris. Ŝia sinteno antaŭ vi — kiam ŝi esprimis dankemon al la murdinto — estas tute kohera kun ŝia personeca strukturo, miaopinie.”
“Kiel vi taksas ŝin el intelekta vidpunkto?”
“Ŝi estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne ŝia intelekto regas ŝin. Ŝia alta inteligenteco certe troviĝas je la servo de ŝiaj sentoj. Ŝi povas fari bonegan intelektan laboron, se ĝi plaĉas al ŝi kaj tuŝas ŝian entuziasmon. Sen ia dubo ŝi tiam laboras multe kaj efike.”
“Interese…”
“Mi ne mirus, se ŝi perfekte taŭgus en sia posteno pri laborhigieno en ILO. Eble multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi. Sed…”
“Kial vi haltas? Pri kio vi ĵus pensis?”
“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio ŝajnis neĝusta al mi, kiam ni parolis pri ŝi kiel eventuala krimulino. Mi ĵus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antaŭ kelkaj minutoj…”
“Jes?”
“Ŝi certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se ŝi krimus, ŝi poste ne kaŝus la veron. Ŝi dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la ĝustan punon, faru el mi, kion vi volas. Ŝi prenus sur sin la konsekvencojn, kuraĝe.”
“Interesa vidpunkto. Sed ĉu ĝi estas prava? Eĉ ĉe normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, ĉu ne? Ĉi-kaze preskaŭ temas pri la vivinstinkto. Kaj laŭ tio, kion vi diris, ŝi havas tre potencajn instinktojn.”
“Vi pravas. Subite konsciiĝi pri la estonteco de kondamnito povas ŝanĝi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”
Ŝi rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duŝkaverno pendis jen ŝtrumpeto, jen ĉemizo.
“Vi vere estas genia”, ŝi diris admire. “Vi trovis lokon por ĉio.”
Sur la bele lavitan blankan ĉemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruĝe.
19
Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte ŝajnas neverŝajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko ĝenerale akiris pri tiuj tute neĝustajn ideojn, simple pro tio, ke ĝi havas tiukampe neniun kontakton kun io aŭtenta. Se ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj — do puraj fikciaĵoj — kiel ĝi povus ricevi bildon eĉ iom konforman al realo?
Por la ĝenerala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta ŝtatinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara kapablo regi sin kaj solvi ĉiajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la ŝtatoj tiu bildo tre plaĉas, ĉar ĝi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la buĝetoj necesaj por financi kaŝajn politikajn aktivecojn. Sed ĝi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al ĝi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskaŭ ĉiam troviĝas elemento de malsaĝeco, sen kiu ili neniam eniĝus en tiun strangan, en-ombran karieron.
La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene.
*
La salono, ĉe la unua etaĝo de Hotelo Alma-Ata, estis vastega, kaj plenplena je homoj. Laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ĉeestantoj, ĉefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruĝa vino, sovetia ĉampano, alkoholaĵoj diversaj prezentiĝis ĉe ĉiu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar aŭ kvin koridorojn. Apud la trinkaĵo, ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro ŝajne plej forte allogis. Disvolviĝis la akcepto aranĝita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri manĝo kaj drinko ili ĝue konkuris.
Karal, Stefano kaj Ĝoja promenis de unu flanko al alia, laŭ la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdaĵoj, provante aŭskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Aŭdiĝis iom da ĉio — gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado — sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo.
“Ankaŭ en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizaĝoj. Tamen sub tiu supraĵo…”
“… Sed laborsekureco! Ĉu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Ĉu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burĝoj?”
“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ĉe la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en… ĉu 1976?”
“Ĉiam tiel jun-aspekta. Kaj ĉu vi ne trovas, ke lia ĉarmo ĉefe ŝuldiĝas al liaj lipharoj?”
“Sed la ĝeneraligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datiĝas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolĥozanojn. Mi legis tion en via propra revuo Ekonomika Sel’skogo Ĥozjajstvo, atendu, mi eĉ konservis la referencon en mia poŝlibreto, jen, jen, n-ro 12 de 1964. Tio estis multe pli malfrue ol en multaj laŭdire kapitalismaj landoj!…”
“La problemo ĉefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullahoj…”
“Kaj oni donis kaviaron ĉiutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ĉe la Nigra Maro… Kaj oni demandis al la serĝento: ‘Ĉu la trupo havas ion por plendi?’ Kaj li respondis: ‘Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la… ke la… ke la konfitaĵo… haha!… ke la konfitaĵo odoras je fiŝo!’ Hahahahahaha!”
“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris… kiel oni diras vialingve?… ĉu rubandon?”
“Ŝi estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas ŝi. Ŝi ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”
“Ne trinku plu, kara, morgaŭ vi malsanos. Ili nomas tion ĉampano! Estas skandalo! La ĉampanproduktistoj devus plendi ĉe la internacia kortumo. Nu, aŭstralia ĉampano estas io tute alia…”
Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal, lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis laŭ la longaj tabloj.