Kiam proksimiĝis la fino de la akcepto, voĉo rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke ĝi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz. Li direktis siajn paŝojn al li.
Survoje li aŭdis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:
“Kaj jen la afero rekomenciĝas. Estas ĉiam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili troviĝas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriiĝas plej hontinde. Ĉu ne, sinjoro ambasadoro?”
La raŭka voĉo de la sekreta agento, kies ebrieco feliĉe ne estis el la tragika aŭ agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal estis tute proksime, li apenaŭ povis kredi siajn orelojn. Azzuz ja estis diranta:
“…ezdaz zoveta judo, giu elpensis ĝin… glb… gaj li metis zian zegredan rabordon en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, eĉ mi ne pensis, nur andaŭ gelgaj horoj mi eksciis pri dio… glb… gaj li devis transdoni dion al Girĉ, la zubĝenerala diregtoro, kaj nun diu Girĉ mortis, gaj…”
Iu alvenis tiel rapide, ke li preskaŭ kuris, almenaŭ tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.
Poste li turnis sin al la bunta ĉirkaŭularo kaj kun iom sinĝena rideto diris angle:
“Tiu kompatinda Zajd… pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ĉiam tedi ĉiujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj ĝenerale li konfuzas sin kun la heroo.”
Azzuz rigardis lin per larĝe malfermitaj okuloj.
“Gion vi ragondas? Ĝu vi ezdaz vreneza? Glp glp… Vi ja scias…”
La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre ĝentile, ŝajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz rezistis.
“Gial vi volas trudi? Mi vartas dude bone… glup…” post kio li transiris al la araba.
Alia sinjoro venis apud Azzuz kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambaŭ foriris brak-en-brake.
La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz kaŭzis en li bonvenan senpeziĝon.
Turnante la okulojn ĉirkaŭen, Karal havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ĉeestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ĉiu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kaŝi.
*
La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch, la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankaŭ tute ne malamis lin. Eĉ, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch antaŭĝojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, laŭ tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreiĝos la perfekta etoso por plaĉe dormi sur sia remburita seĝo. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, ĉar li tre tre malbone dormis dumnokte.
Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj ĝi ne efikis, ĉar doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj, kaj ĝin karesis ame kaj zorge.
‘Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj’, li pensis. ‘Mi manĝas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro.’ Li rigardis ĉirkaŭen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ĉiu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantaŭ Filiberto Kirsch, iu ekronkis. ‘Novulo’, pensis la moŝto: ĉiu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj ĉu ronki ne estas grava peko kontraŭ digno?
La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpuŝis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li stariĝos kaj ekpaŝos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta, kaj estus nedece.
Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen alianciĝis la intesta. Kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.
La ĉagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizaĝojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riproĉindas eĉ al kutime ŝatata kolego, li absolute ne vidis. Apenaŭ murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj, preter kiuj li pasis, li rapidis for.
‘Devas esti tiu veneno nomata sovetia ĉampano’, li diris al si kelkajn minutojn poste, kiam, iom pli trankvila ĉe la intesto, li sidis en aŭto, kiu lin kondukis hotelen. Kun iom malĝoja antaŭplezuro li bildigis al si la liton, sur kiu li baldaŭ kuŝos, sorbinte el tiu ĝenerale efika kuracilo, kiun li havis la prudenton kunpreni al Alma-Ato.
Ĝis la tria etaĝo li decidis ŝtupari, ĉar kolego restis kaptita dum horo enlifte la antaŭan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaĝa prizorgantino la ŝlosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviliĝi.
Kompatindulo, se li nur scius…
‘Strange, la pordo estas malŝlosita’, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel naŭze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun neŝloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Ĉar kiam li faris unu ekpaŝon en la ĉambron, eĉ antaŭ ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro — videble centraziano — kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenaŭ pri tio la sovetia ĉampano ne kulpas.
“Kion vi faras ĉi tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ĉe la genuoj.
La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch ne komprenis, kio estis bedaŭrinda, ĉar la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:
“Kion ĉi tie faras vi? Vi devus sidi en la kunvenejo.”
Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiaŭaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.
Dume, s-ro Kirsch, sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuraĝige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ĉi-kondiĉe, decidis paroli tre laŭte, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis ŝtelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.
“Do vi venas ŝteli en mia ĉambro, ĉu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, feliĉa, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton…”
Sed li ne havis la tempon fini, jam voĉo malantaŭe lin interrompis.
“Ĉu okazas io? Ĉu mi povus helpi?”
Estis viro proksimume 35-jara, alta preskaŭ du metrojn, kun pezaj ŝultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj ŝajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna ĉemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermaĵo, ke neniam la eta ŝtelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin: