Выбрать главу

“James McKinzie, el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, ĉar mi kunsidas ĉe la subkomitato pri laborkondiĉoj. Ĉu tiu ulo venis prirabi vin?”

“Jes. Mi envenis en la ĉambron, kaj jen li estis traserĉanta, kvazaŭ hejme…” Kirsch respondis, sed ĉu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, ĉar denove prezentiĝis interrompo.

“Kio okazas ĉi tie? Mi aŭdis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri ŝtelo! Ĉu mi povas helpi?”

Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizaĝo kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.

La aliaj tri rigardis, surprizite.

“Ĉu vi…? Albana delegito, ĉu ne?” Filiberto prononcis.

“Ĝuste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi aŭdis la kriojn…”

Lasante lin enveni, McKinzie eniris iom pli profunde en la ĉambron, forlasante sian pozicion ĉe-porde. Kaj tuj… ŝir glit bat bum! Jen subite estiĝis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenaŭ unu sekundo ĝi okazis, sed ĝin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la ŝtelinto, videble serĉanta sensukcese manieron tiri sin el la ĝena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis ĝin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch, iom stumble, sin klinis por repreni la ĵurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por puŝi ĉi-lastan ĉe la dorso kaj lin ŝanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch, jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankaŭ McKinzie, kies kruro estis kaptita sub la albano.

“Haaaa!” kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo.

Dum la triopo tiel interplektiĝis; la aglonaza ŝtelinto rekaptis la gazeton, aŭ la plejparton de ĝi, ĉar ĝi estis ŝirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch spiris tre forte, kaj ŝajne ne sukcesis releviĝi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ĉe la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restariĝo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie, kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch. Homo interesiĝanta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano — la sola, kiu plu staris — ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.

Kiam finfine McKinzie sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano troviĝas en la banĉambro, ĉe la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto ŝirata rubandforme.

“Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĉesu!”

Dolorĝemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetŝiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpaĝan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvoŝprucon.

“Kio okazas ĉi tie?” sonis ina voĉo ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch kaj Budo, ĵus sukcesintaj releviĝi, la ampleksa matrono, kiu gardis la ŝlosilojn ĉe la enirejo etaĝa, rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn.

“Ne. Vi ne forkuros”, kriis Kirsch, kaptante ĉe l’ maniko la albanon, kiu provis ŝtele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.

“Ne moviĝu, iu ajn el vi”, la rusino diris sialingve per tiel aŭtoritata voĉo, ke, eĉ ne komprenante la frazon, ĉiu sentis sin najlita surloke.

“Frenezuloj, danĝeraj frenezuloj”, ŝi grumblis kaj iris al la telefono, en kiun ŝi baldaŭ skandaltone raportis.

Tuj alvenis dua matrono, eĉ pli ampleksa ol la unua, kiu ankaŭ diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj moviĝis aŭ parolis. Post du aŭ tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ĉiuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la ĉambro.

“Ĉu mi ne povas resti? Mi estas malsana”, plendis dika Filiberto.

Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ĉiam facilas.

*

“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn”, basis Zajcev. “Nun pri iliaj kaŭzoj. Ni scias ĉion, ĉar Mansur Buzurganin, la taĝiko, ĉion konfesis.”

“Taĝiko?” miris Adams. “Kio estas tio?”

“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje, nomiĝas Mansur Buzurganin kaj estas taĝiko. Antaŭ nelonge li dungiĝis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la taĝikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenŝtam, enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referaĵon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en ĝi materiigitan. Kiu ajn ĝia origino — egale ĉu ĝi devenas de vento, suno, akvofalo aŭ pedalado de sklavoj — energio povas stokiĝi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenŝtam, tiel ke post dek jaroj oni povas uzi ĝin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj ĝin sendi senperde al la plej norda Siberio.”

Dum Zajcev paŭzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.

“Berenŝtam estis perfidulo al la soveta patrio”, la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Laŭ lia plano, la referaĵo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakaĵoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch, delegito el Luksemburgo. Montriĝas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovaĵo, ĉar ili opiniis, ke se ĝi disvastiĝos, petrolon povos anstataŭi la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte sian riĉon. Buzurganin estis komisiita forŝteli, aŭ, se ne eble, almenaŭ detrui la tekston. Tion li sukcesis fari. Li ŝajne ne timas la punon, kaj fieras pri sia ago.”

“Ĉu ekzistis pluraj ekzempleroj?” Tuurken demandis.

“Certe ne, kaj nun Berenŝtam mortis. Jen kiel stulta naciismo de kelkaj homoj perdigas al la homaro ekstreme valoran eltrovaĵon. Antaŭ ol morti, Berenŝtam detruis ĉiujn siajn paperojn. Li nepre volis, ke la soveta ŝtato ne profitu de lia malkovro…”

“Kiuj estis la aliaj, kiuj ĉeestis kaj batalis?” Karal scivolis.

“Agentoj de la respektivaj sekretaj servoj sialandaj. Ni ne havas absolutan certecon, sed preskaŭ. Ili troviĝis tie por kapti la gazeton.”

“Kiel ili sciis pri ĝi?”

“Ni sciis pri tio dank’ al agento, kiu laboras en Israelo kaj informis Libion pri la afero. Sovetia agento en Libio nin avertis, sed la libianoj, kaj sekve ankaŭ ni, konfuzis la nomojn Kertsch kaj Kirsch. La araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj.”

“Verŝajne iu israelano informis Usonon”, Maĥmetali diris. “Krome, la libiaj sekretaj servoj ne estas aparte lik-imunaj, se la afero eksciiĝis ankaŭ en Irano kaj Albanio.”

“Sed la diversaj ŝtatoj ne sciis la samajn aferojn”, Zajcev emfazis. “Multaj mankoj estis riparitaj hieraŭ dum la akcepto de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa, kiam iu libiano ebriiĝis kaj stulte dismesaĝis kelkajn informojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke Berenŝtam mortis?” Jano Karal demandis. Zajcev aspektis malĝoja respondante:

“Ne estas dubo. Li havis kanceron kaj sciis, ke li ne plu havas ŝancon foriri el Sovetio. Tial li nepre volis, ke lia mirindaĵo atingu senprokraste Israelon. Lia frato laboras en la presejo de Birobiĝaner Ŝtern.”

“Mi supozas, ke vi povas fari nenion rilate al Kirsch, McKinzie kaj Budo, ĉu?” Tuurken diris.