Выбрать главу

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Ĉu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Ĝoja profundiĝis en la pensojn. Ŝi provis mense revidi Jakobon Plum, liajn strangajn gestojn, liajn klaŭnajn, sed fojfoje kortuŝajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni ĝenerale aŭdas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, laŭ liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elĉerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Ĝoja, kiom mi fidas vian juĝon pri homoj. Ĉiam via opinio pri suspektato min ege helpas. Ĉu Plum laŭ vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenaŭ normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin ĝenas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj juĝoj kaj sekve eble ankaŭ al sociaj konceptoj pri moraleco. Li verŝajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; ĉu io sur la kontraŭmurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi ĵus havis. Bildiĝis miamense Jakobo Plum en la kabineto de Kertsch. Ili diskutas. Ili amikiĝas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum mem?) kaj Plum montras al Kertsch glaveton, kiun li ĵus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambaŭflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch-on rekte en la koron. Tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto…”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo — se problemon ni havus koncerne lin — laŭ tre bela maniero. Kara, ĉi-foje vi ne helpas. Vi komplikas la serĉon de la vero. Ĉar estas io tre ĝusta en tio, kion vi ĵus diris. Plum estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li ĝin celus, sed kiu tre bone povus, fuŝe, mallertamove, trafi nete en la centron…”

21

La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan-hotelo kaj Lenin-Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon — Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li — kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube, Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR”, proklamis alia. ‘Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!’ li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris, en la distrikto de Talgar, kie ili vizitis t.n. feldŝeran kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer — virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko — zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovĥozo “Kazaĥstan”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.

“Kompreneble”, unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri”, “Estas tre interese”, ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.

“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.

“Nenio”, diris Stefano, sed Marta Martin, kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”

“Mi forgesis pri tiuj”, la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis”, intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj”, la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”

“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado”, Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave”, la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”

“Ege”, Stefano jesis.

Marta Martin interdiris:

“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”

“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis”, diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”