Выбрать главу

Li eligis profundan elspiron.

“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Ŝi havas rilatojn, kaŝajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, ŝi petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”

“Jes, tiu fakto min surprizis.”

“Estas postrestaĵo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja ĵuris ne engaĝi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontraŭ ĝiaj leĝoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas ŝin, ŝi estas bona, kaj mi komprenas ŝian vidpunkton. Estis por ŝi unika okazo, ĉar ni sciis, ke niajn pakaĵojn oni ne kontrolos landlime.” Li ĝemspiris.

“Mi povas imagi vian turmenton”, Ĝoja diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endanĝerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”

“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Ŝajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj ĵuroj al UN… Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu kŝjondzo, kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”

“Kiel vi faris?”

“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch mortis, mi devis liveri la librojn kaj broŝurojn al la kŝjondzo. Ili estis kaŝitaj en nia komuna oficejo, teretaĝe. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen, kanadanon, je kiu mi plene fidas.

“Nu, ĉirkaŭ la 17:30, Andersen alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li ĵus konstatis, ke miaj ‘kaŝvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”

“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun interŝanĝon al neniu!”

“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute neleĝa en soveta respubliko. Kiel internacia deĵoristo, mi ne rajtas enmiksiĝi en agojn kun politikaj implicaĵoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”

“Ĉu vi retrovis viajn varojn?”

“Jes. Andersen vane ekscitiĝis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malĝustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses aŭ sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone fariĝis. Sed imagu, kion mi travivis la morgaŭon, kiam oni min informis, ke ĝuste tiuperiode Kertsch estis murdata!”

“Ĉu vi suspektis vian kolegon?”

“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, eĉ ke lia ekscitiĝa enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpuŝis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazaĵoj konfirmis mian juĝon. Sed vi momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”

“Ĉu vi pardonos min?”

“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus”, li diris kun amuziĝa esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi ĵus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufiĉe longe.”

La persono, kies seĝon Ĝoja okupis, tiumomente revenis, kaj ŝi adiaŭis la norvegon. En la laŭtparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio…

26

Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizaĝaj ĉi-foje esprimis malkontenton, kaj eble eĉ specon de antaŭtimo. Oni jam multe plendis pri liaj fuŝaĵoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ĉi-foje ne sufiĉos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenŝtam-tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas ĝin, sed ĉu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskaŭ trafis la ĝustan respondon, sed tuj liaj pensoj fuĝis de ĝi, al bildoj de maldungiĝo. Io amara pentriĝis sur lia estetike perfekta vizaĝo. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble ĵaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ĉe virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojaĝsakon, kaj ameme karesis la tranĉilon, kiun, dank’ al taŭga artifiko, li ĉiam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

*

S-ro Kirsch, delegito el Luksemburgo, kontrolis ĉu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojaĝĉekoj kaj lia diplomata pasporto plu troviĝas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskiĝtaga datreveno. Ĉio estis en ordo. Almenaŭ tiuflanke.

Ĉe la medicina flanko… Li metis la manon al la koro, kaj ĝemspiris. Ekde tiu batalo liaĉambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankaŭ ĉe la maldekstra ŝultro. Li bedaŭris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pinĉis ĉe la koro. Nepre, kiam li retroviĝos hejme, li konsultos d-ron Dupong. Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. ĉampanon, kaj eble eĉ la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Ĉu li rakontos pri la batalo? Ĉu lia rolo en ĝi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos. Sed, tamen, kiel ŝtata reprezentanto, ĉu li ne havas la devon, eĉ rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

*

Post kelktaga restado ĉe amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, laŭplane, tiun lian vojaĝon, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov reaviadis al Birobiĝano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumiĝis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensaĵo de Berenŝtam alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj riĉecon, kiuj helpos ĝin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo plaĉis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endanĝerigu siajn ŝancojn.

Li rigardis al la interna poŝo de la jako, kie, dum la irvojaĝo, troviĝis la Birobiĝaner Ŝtern. Nun tie troviĝis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazaroviĉ Berenŝtam, la presisto, ege feliĉos, kiam li rakontos al li. Tiu ĉiam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion…

*

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi troviĝis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaŭe li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun ĝi okazis. Ili arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Ĉu ĉar li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn? Ĉu ĉar li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun ĉio estis nenormala. Li staris malkomforte en ĉi tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.