“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ĉiujn lingvojn iam ajn skribitajn aŭ skribatajn per hebreaj literoj. Tio ĉi ne estas unu el ili.”
“Ankaŭ al mi ĝi aperis stranga, sed… Mi min demandis, ĉu ne estas ia maloftaĵo, ia jud-azerbajĝa aŭ io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksaĵon aperi kiel vera lingvo, ĉu ne? Sed se ĝi ne estas lingvo, kio ĝi estas?”
“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fuŝaĵo, tute simple. Mi suspektas, ke ili aĉetis unu el tiuj modernaj elektronaj maŝinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpaĵo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la ĵurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la maŝino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”
Jakobo Plum ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.
“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Ĉu vi scias, kiom supersankta la produktoPlano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas ĉefe de ĝi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da paĝoj, kaj ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, eĉ ekster Birobiĝano, kaj ke tie, ĉiuj komprenos kaj pardonos la fuŝon! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”
“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ĉiakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!”
“Prave, brave!”
“Aŭskultu, kara mia, ĉu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobiĝana gazeto valoras, ke oni konservu ĝin.”
“Eriko, Eriko, mi ŝatas vin, sed ankaŭ mi havas la saman penson: mi ŝatus konservi ĝin. Domaĝe, ke mi havas nur unu ekzempleron.”
“Kial vi ne aĉetis du?”
“Mi ne aĉetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch, donis ĝin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kaŝa mistera sinteno, ĝin liveris al li, kvazaŭ li devus per ĝi fari ion gravan. Kertsch ne sciis, kion fari el ĝi, kaj ĉar mi interesiĝas pri lingvoj… Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas ĝin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malĝoja.”
Plum refoje malplenigis sian glason, brue glute.
“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele diris, “mi pensis: por miaj arĥivoj… Birobiĝana gazeto…”
“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed…”
“Aŭskultu, Jakobo”, la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ĉi tiun gazeton, kaj mi deziras ĉi tiun gazeton, ĉu ne?”
“Jes”, respondis Plum, nebulokule.
“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni aranĝu dividon.”
“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpaĝon, aŭ pli ĝuste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”
“Kaj la internon?”
“Tio estas nur la fuŝaĵo, kiun mi misprenis por vera lingvo, ĝi valoras nenion. Tiun parton ni povas forĵeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson.”
Li prenis la internon de la gazeto, ĝin ĉifis, aranĝis sur ĝi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan aranĝon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli taŭge pretigi la ŝtiparon, metis flamantan alumeton al ĝi.
La fajro brile lumis.
Ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote — fajro ja facile fascinas — kaj dum longa momento aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo kaj la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum plu drinkis.
“Okazis io stranga pri tiu gazeto”, li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano ĝin ŝtelis de mi, kaj konservis ĝin unu aŭ du tagojn, antaŭ ol ĝin redoni.”
“Eble cenzura afero, ĉu?”
“Eble”, sonis la vakumensa respondo.
Ĉe ambaŭ viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele estis vojaĝe tro laca, Plum tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti ĝin.
“Rakontu al mi pri Alma-Ato ĝenerale”, la eta barbulo sugestis.
“Nu…” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buŝo, “estis tiel. Kiam ni alvenis…”
Li stariĝis el la seĝo kaj per la fajrostango fuŝgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Ŝtipo falis sur la plankon, sed feliĉe ĝi apenaŭ komencis bruli kaj ĝia sola efiko estis lasi sendanĝeran nigran makulon.
De fuŝuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz, al la dua Jakobo Plum. Sed dum ĉi-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenŝtama verko — dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpaĝigo, kaj sendita al Alma-Ato laŭ alia vojo ‘garantie, se okazus io fuŝa al la unua’ — Jakobo Plum eĉ ne imagis, ke li ĵus faris la plej grandiozan fuŝon el sia tuta vivo.
En la kameno, la fajro plu malhelruĝis: laŭ alia procedo ol la Berenŝtama, materio transformiĝis en energion, hejmecige.
Glosoj
MOS
Monda Organizo pri Sano.
ILO
Internacia Labor-Oficejo, Sekretariejo de Internacia Labor-Organizo.
IKSSBH
Internacia Konferenco pri Spirita kaj Socia Bonfarto de la Homo.
filakterioj
Du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4–9, kaj 11, 13–21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11–16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon.
Mafio
Sicilidevena, en Usono bazita, vasta sekreta organizaĵo dediĉita al profit-akiro per neleĝaj rimedoj.
Kertsch
Prononcu: Kerĉ.
sledovatel’
Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.
Anne-Marie Fayol
Prononcu: Anmari’ Fajol’.
“Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit…”
“Nu, diru, civitano, kio ĉi tie okazas…?”
lasero
Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.
Michael Wise
Prononcu: Majk’l Ŭajz.
GULag
Mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyĥ lagerej, “Ĉefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.
Kirsch
Prononcu: Kirŝ.
duobla agento
Ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj ŝtatoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.
dva
“Du”, ruse.
James McKinzie
Prononcu: Ĝejmz Mak-Kinzij.
Publika rajtigilo
Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Ĉu ni kunvenis vane?, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.