Ŝia rigardo malfermiĝas antaŭ liaj okuloj kaj fiera pureco rebrilas en ĝi.
— Gabor, ni estu sinceraj! — Ŝia voĉo estas trankvila, metalsona. Ŝi scias kion diri. La baraktado en malespero de jaroj jam maturigis tion je vortoj, je certaj frazoj. — Aŭskultu min pacience! Mi ne hontas pri miaj diroj, ĉar mi parolas al homo. Vi ne povas miskompreni min, ĉar de jaroj ankaŭ vi kurbiĝas sub ŝarĝo de simila kruco. Ni devas paroli pri tio ĉi. Necese, ke ni trovu trankvilon por ni.
La viro profundiĝas en meditado. Lia koro tremas. Ĉu tiu ĉi virino rigardis al fundo de lia koro kaj nun pro kompato ŝi volas ĵeti kelkajn vortĉifonojn por lia konsolo? Li hontas sin.
— Mi ne komprenas, pri kio vi aludas, sinjorino.
— Gabor, ni rigardu al la vizaĝo de la Vivo. Ni havu kuraĝon por tio. Neeble, ke la homo naskiĝus por rezigno, por sensenca abnegacio. Por kio estas donita do la vivoĝojo? Por vivi per ĝi.
Ne por trouzi ĝin, ne por subpremi ĝin. Moralaj mensogaĵoj muelas nian junecon, moralaj mensogaĵoj venenas nian vivon. La elpensintoj destinis ilin ornamaĵoj, sed ili difektas la sincerecon de la vivo. Skribita leĝo estas ornamo, lukso por la vivanta sento, sed ĝi fariĝas altrudita ŝarĝo, peza jugo tie, kie la sento jam formortis. La homa animo konsistas el tuto de bestaj instinkto kaj iniklinoj. La homa animo estas tera, nur la spirito estas dia. La animo estas sklavo de la karno, ĉar ĝi loĝas en ĝi; la spirito estas flirtanta amiko, ĉar ĝi sendepende vagadas inter la landoj de fantazio kaj realeco.
La parolo katenas la viron. Ne la aŭdaca filozofado estas surpriza por li, sed io alia. Tiu ĉi virino frapetas la pordeton de lia animo kaj ĝi malfermiĝas eĉ kontraŭvole, ne diskutas kun la loĝejpetanto, sed akceptas kaj donas hejmon al ŝi.
— Mi eĉ ne konjektis, ke vi estas filozofema spirito.
Pretenkura, amara rideto kurbigas ŝiajn lipojn.
— Filozofema fariĝas ĉiu, kiun premas la doloro de l' soleco. Pri la socia ordo, universo propran teorion havas ĉiu, kiun la sorto eligis el la kutimita ĉiutagaĵo. Mi vivas sur la tero kaj la vivoverojn mi serĉas sur lia tero.
— Kaj la diaj leĝoj? Ĉu vi ne kredas Dion?
— Sole Lin mi kredas, ĉar ĉion alian, kio apartenas al la konkretaĵoj, mi konscie konas. Li estas ekster mia perceptopovo. Mi sentas Lian donacon, ĉar ĝi vivas en mi, sed mi havas dubon pri Liaj skribitaj leĝoj, kiujn tre ofte troe egoistaj individuoj verkis.
— Kion vi konsideras dia donaco?
— La egoismon! Ĝi vivas en ĉiu atomo. La altruismo estas socia mensogaĵo kaj ĝi servas por maskado.
— Kaj... kaj la amo? Ĝi estas escepto, ĉu ne?
— Ne! Ĝi estas postulo: dividitan egoismon postulas por dividita egoismo.
— Ĉu vi neas la amon?
— Mi ne povas nei tion, kio vivas en mi, sed ĝi devenas el egoismo. Mi ne plibeligas ĝin, ĉar ĝi estas la fonto de l' ekzistado.
Ŝi eksilentas, esploras la mienon de la viro kaj timas, ke tie montriĝos malestimo kaj tiam... tiam ŝi perdis la celon de tiu ĉi stranga diskuto. Lia mieno montras trankvilan enprofundiĝon, kiu kuraĝigas ŝin je unu plua paŝo antaŭen sur la difinita vojo. Milde karese ŝi metas sian manon sur la lian.
— Gabor, ni ambaŭ estas viktimoj de moralaj mensogaĵoj. Jam la trian jaron mi vivas en malbenita sobreco, en senkonsola funebro. Du jarojn ni pasigis unu apud la alia, unu por la alia kaj... kaj unu sen la alia.
La rigardo de la viro strange ekbrilas. Li volas ekparoli, sed ŝi sentas kvazaŭ instinkte, ke tiuj vortoj makulus ŝian veron. Petegante ŝi rigardas lin kaj metas malpermese sian maneton sur lian buŝon.
— Ne prijuĝu min, Gabor! Aŭskultu ĝis fino. Mi volas, ke vi vidu klare. Jes, mi sentas la strangecon de tiu ĉi situacio. La paŝon. kiun ĵus mi faris, vi estus devinta fari jam antaŭ longa tempo. Ne malkuraĝo retenis vin, sed mia honesteco, mia senmakula honoro kaj via disciplinhava edukiteco. Nun rigardu rekte al miaj okuloj! Ĉu ili mensogas? Ne, neeble, ke ili mensogu! Nun rigardu mian manon, bone rigardu ĝin! Ĝi ne havas plu la ringon. Mi formetis la simbolon de la geedzeco kaj de la fideleco. Mi ne volas mensogi plu al la mondo, nek al mi mem. Kun pura konscienco konscie mi volas vivi mian vivon.
— Kaj la sakramento de l' geedziĝo?... kaj via edzo?! ĉu vi ne pensas pri li?!
Terurkrioj de lia animo estas tiuj ĉi demandoj. En polvon falis la idolo, disŝiriĝis la altarbildo kaj li pensas pri sia edzino.
Trankvile, senhezite sonas ŝia respondo.
— Ĉesas esti sakramento, kiam ĝi donas nur inferon... Mi ne povas mensogi... Mi skribis jam al mia edzo, ke mi estas nur virino kaj ne postulu, ke mi estu sanktulino. Mi ne povas suferi pli, ne povas vivi plu tiel... Ne por tio mi naskiĝis.
Antaŭ la viro subite klariĝas ĉio kaj li vidas en plena monstreco la devojiĝon, eraran filozofion de tiu ĉi malfeliĉa virino. Homa malforteco, profunda malespero naskis tion. Ekzistas diaj leĝoj. La Kreinto skribis ilin en la animoj, kiel la leĝojn de l' naturo en la naturo mem. Jen, li amas sian edzinon, metis katenojn je siaj deziroj kaj venkis ilin. Per bruta laboro li rompas sian karnon, per rememoroj pri sia edzino lulas la vekiĝintajn dubojn. En tiu ĉi momento li tre kompatas tiun ĉi virinon, kiu baraktadas nun ĉe lia flanko kaj almozpetas amon. Li kompatas, tre kompatas ŝin. Li preferus per konsolaj vortoj levi kaj relokigi ŝin, doni al ŝi freŝan forton, novan memfidon, sed... sed li ne kuraĝas riski, ĉar jam dubas pri sia propra forto. De longaj jaroj sovaĝaj deziroj skuas lian korpon. Ĉiutage li devas lukte venki ilin, ĉiutage li devas skurĝi ilin. Nun li sentas, ke lia forto ne estas sufiĉe hardita por tio, ke ĝi povu esti fidinda helpanto de iu alia en simila batalo. Jen, eĉ dum la pasinta nokto li bezonis superhoman sinregadon por venki en si la malsatantan virsopiron. Ne, li ne povas helpi al alia en la firma persistado sur la vojo de l' moralo. Li ne havas forton. Ankaŭ li estas nur homo. Ankaŭ en li ribeladas la sango kaj ankaŭ lia kruco estas tre peza. Serĉu do la virino iun alian!... Alian?!... ĉe tiu ĉi penso li sentas, ke subita furoro kirlas lian cerbon, lia mano pugniĝas. Tiu ĉi muskola pugno por ĉiam silentigus la unuan proksimiĝanton.
Lia cerbo bolas. Io sufokpremas lian gorĝon. Li preferus kriegi al la virino: suferu ankaŭ vi ĉar ankaŭ mi suferas! Eĉ por tio ĉi li ne havas kuraĝon. Li scias, ke vorton sekvas vorto. Estus plej prudente, se li povus malpermesi nun la parolon al ŝi. Estus plej prudente por ili ambaŭ.
Pro la senpova furoro li ekvipas la ĉevalon. La besto eksaltas. La kabrioleto rapide ruliĝas kelkcentojn da paŝoj kaj poste denove trotas trankvile la ĉevalo...
Dum la turmenta silento la virino korpremite esploras lian vizaĝon. La interna batalo respeguliĝas sur ĝi. Timo regas ŝin. Ŝi tremas pro la perdo de lia estimo, dezirus plori, plori kaj pentas pri sia paŝo. Estis malprudentaĵo. Jam ŝi ne volas plu lian amon, nur lian estimon ŝi povu havi! Nur lia estimo, lia amika simpatio restu por ŝi!... Ŝi batalos plu, post hejmeniro bruligos tiun leteron, denove portos la ringon, retiros sin de la mondo kaj vivos al memoro de sia edzo por ne perdi la estimon de tiu ĉi viro. La malcerteco sufokadas ŝin. Nun, nun ŝi devas demandi, paroli kaj devas ekscii, kion li pensas pri ŝi. Kiel komenci? La demando trudas sin en cent formoj al ŝia lango, sed ŝi pene retrovas sian voĉon.
— Hodiaŭ ni havas belan matenon, Gabor. — Ŝi diras kaj miras pri si. Ne tion ŝi volis. Ŝia animo ploras, veas.