Выбрать главу

La viro kapbalance jesas kaj nur poste formas la respondon per vortoj.

— Jes, belan... Ni havas varman tagon... Jam larmoj brilas en ŝiaj okuloj, sed li ne vidas ilin. Li rigardas al la fora vojfino kaj kalkulas la betulojn. Ne grave, kiom kaj ĉu precize li kalkulas.

— Pri kio vi pensadas? — mallaŭte kaj timotreme ŝi demandas.

Turmenta demando. Kion li respondu? Se nun li interpretus siajn pensojn, tiam post momento la rimenbrido falus el liaj manoj kaj la ĉevalo povus trotadi kien ajn laŭ sia placo. Li ne estus plu homo aŭ li estus — nur homo. Sed respondi decas, respondi devas.

— Verŝajne dum la lastaj tagoj jam sekiĝis la fojno kaj hodiaŭ mi povos amasigi ĝin.

Mensogas lia voĉo, mensogas liaj okuloj. Ju pli ŝi sentas tion, des pli tremadas.

— Gabor, ĉu vi koleras?

— Ne, sinjorino. Pro kio mi povus koleri?

— Nur mi pensis tion. Mi sentas, ke vi tre severe juĝas pri mi, ĉar mi malfermis mian animon antaŭ vi, sed mi pensis, ke ankaŭ vi... ke ankaŭ vi...

— Kion ankaŭ mi!

— Ke ankaŭ vi suferas kaj ankaŭ vin torturas la sama, kiu min. Jam delonge mi atentas pri vi kaj ŝajnis al mi, ke...

— Ĉu vi atentis pri mi? — kaj lia voĉo kontraŭvole mildiĝas. — Eĉ mi ne konjektis, ke la sinjorino pensadis pri mi.

— Ĉu mi pensadis pri vi? De kiam vi venis al mia domo. Mi mem ne scias pro kio, sed io devigis min pensadi pri vi. Parte vi havas ja tian sorton kian mi. Vi estas forŝirita de tiuj, kiujn vi tutkore amas. Ho mi scias, ke vi amas vian edzinon, amas vian infanon. Kiel bele, kiel noble estas tio ĉi! Mi envias vin pro tio. Bona povas esti via edzino. Ŝi povas esti nur bona, ĉar ankaŭ vi estas bona. Ŝi ne estas tiel malbona kiel mi, sed por ŝi estas pli facile; ŝi havas infanon, vivantan pecon el via karno. Ŝi kisas sian amon je tiu. Mi scias, ke malbona mi estas...

— Malbona virino vi ne estas, sinjorino. Mi scias. Du jarojn mi atentas pri viaj ĉiuj paŝoj.

— Vi atentas pri miaj ĉiuj paŝoj?

La ĝojo aklame ekkrias en la virino. La viro jam bedaŭras la nepripensitajn vortojn kaj mallerte provas korekti la eraron.

— Tiel mi komprenas la atentadon, ke mi vidas vin. Mi loĝas ja en via domo, do mi devas vidi... Ĉu ne?

— Gabor, kial vi hontas viajn sentojn? Kial vi volas nei ilin? De la hodiaŭa nokto la mensogado jam ne havas rajton inter ni. Vi rimarkis, ke mi spionadis pri vi. Mi konfesas, ke tio ne la unuan fojon okazis. Multfoje mi faris tion. Sciu, min tre incitis, ke eble Zina... tiu ĉi graskapulino...

Sur liaj lipoj aperas rideto, kiu vekas novan esperon en ŝia koro. Ŝi kaptas ĝin kiel dronanto la pajlotigon.

— Ridinda penso, mi scias kaj poste... poste mi iris ne por spioni vin, sed por sidi sur via sojlo kaj maldorme gardadi je viaj sonĝoj pro via boneco... Vi laboras ja por mi kaj ofte mi sentis, ke iom pro mi. Kelkfoje via rigardo perfidis vin kaj tiam ĉiufoje la emocio vokis larmojn el miaj okuloj... Kaj hodiaŭ nokte, kiam vi venis en mian ĉambron kaj kiam vi batalis kun viaj sentoj kaj kiam vi metis sur la tableton tiun ŝlosilon... ho, tiu ŝlosilo!... de tiam mi scias, kion mi nur konjektis... Mi havis internan devigon decidi pri nia sorto. Vi estas brava viro, al kiu decas nur brava virino kaj ne nura ino... Nun mi devas rekoni, ke tiu decido estis sensenca, neefektivigebla. Nur malbona virino povas pensadi tiel... Gabor, pardonu min, forgesu la hodiaŭan tagon! Mi volas nenion... nenion, nur vian estimon, vian homan simpation. Tiel estos kiel vi volos. Ĉu vi ne koleros pri mi? Ĉu vi ne malestimos min? Gabor, nur vian estimon, vian homan simpation...

Ŝiaj voĉo kaj rigardo petegas, ĉirkaŭprenas la animon de la viro. Nun emocia silento regas ĝin. Lia sango kvietiĝis. Li havas kvazaŭ patran mildecon. Per rigardo li dorlotas ŝin, kaj ne vidas plu en ŝi la virinon, sed nur la homon. Li komprenas ŝin, tre, treege komprenas kaj primiras ŝin. Li dezirus karesi ŝiajn vangojn, kisi ŝian frunton, sen ia ajn profana penso, kiel tiun de suferanta fratino. En tiu senpeka kiso nepre ŝi sentuis ĉion, kion esprimi neeble per vortoj: la komprenon, la neceson de la rezigno, la sanktecon de la vivantaj sentoj, la firmiĝon de lia estimo, homan simpation, ĉion... ĉion. Tiu sola kiso sur la blanka frunto de la virino signifus rekonon de la virto kaj de la diaj leĝoj, kaj ŝi ne devus honti pri la hodiaŭa tago... Sed ĉu li risku? Jes! Nun li estas trankvila. La pasio dormas, pietato psalmas en lia animo. Li povas riski tiun kison.

Ĉirkaŭe la matena silento atentas pri la unutona knarado de la radoj. Ie, supre alaŭdo trilas inter la nuboj. Freŝa fojnodora venteto karesas iliajn vangojn. Ĉio estas en harmonio kun ilia humoro. Sur ŝiaj okulharoj, kiel roso sur la herbo, trembrilas du larmoperloj.

Lia mano, iom mallerte, iom timeme leviĝas je kareso, ekprenas patrece ŝian mentonon. Milde li rigardas al la miregantaj rosplenaj okulaj. Ili estas profunde bluaj kiel la somera firmamento kaj li vidas matenan brilon en ili. Larmofaritaj strietoj faras ŝian vizaĝon ĉarme dolora. Ŝia frunto estas neĝblanka kiel marmoro de preĝejo. Li klinas sin super ĝin, simple, senpoze kaj sincere... Ŝia okulparo ekbrilas. Varmega spiro tiklas lian vizaĝon, vipas lian sangon ĝis kapturniĝo. Li volus forpuŝi de si la virinon, sed lia volo perdis ĉiun povon. Li ne vidas plu la marmoron de preĝejo, la psalmo de pietato jam svenis en lia animo. El ĉeno liberiĝintaj deziroj furiozas en li. La sango suprenkuras al la kapo kaj... kaj kison atendante duonfermitaj ruĝaj lipoj proponas sin al li. Tiuj lipoj promasas ĉielon. Eh, egale, eĉ se ili donos inferon!! Li ekkisas ilin sovaĝe, morde, sangvipante...

La ĉevalo amblas... amblas. Ĝiaj hufoj stumbletas en la faligita rimenbrido. Sub la kabrioleto knaras la silikoj.. Jam flagras ruĝe la aŭroro ĉe oriento kaj purpuras la vizaĝo de la suno kiel tiu de Kleopatro post la amofebra nupto...

IV.

Vintra nokto. La luno estas ŝveliĝinta kiel graveda kuniklo. En ĝiaj radioj blublanke lumas la neĝtavolo. Sur senfoliaj branĉoj malsate grakas la korvoj.

Inter lanugaj kusenoj kuŝas la virino kun displektitaj haroj, kun fajrorozoj sur la vangoj, kiel sonĝobildo de la sopirantaj koroj. Sur rando de la lito sidas la viro kun klinita kapo, zorgplugita frunto. En sia mano li tenas ŝian maneton kaj lia rigardo fiksiĝas al la stranga ringo. Ĝi estas superstiĉa simbolo de peka geedziĝo. La virino plektis ĝin el iliaj haroj.

Ili paroladas. La voĉoj tremas. La vortoj banas sin en sentoj. Ŝiaj vortoj flamas kaj la liaj — ploras.

— Kial vi amas min? Mi estas la viro de l' malespero.

— Vi estas mia kunulo. La ĉielo benis nian nupton.

— Mi faris sakrilegion kaj nun la kulposcio peziĝas je mi.

— Ĉu vi ne amas min?

— Mi ne scias... mi ne scias! Nur tion mi scias, ke mia vojo estas malluma kiel senstela nokto kaj kondukas al nekonata, sencela fino. Mi perdis la vojon. Kial vi amas min?

— Mia vivkunulo vi estas. La providenco donacis vin al mi.

— Dornoj kreskas sur mia vojo. Ne amu min! Ne amu min! Rifuĝu, ĉar se vi estos amanta min kun ĉiuj miaj malvirtoj, tiam ne estos plu reveno por vi. Fuĝu ĝis ne malfrue! Forkuru de la viro de l' sonĝoj, kiu ne konas la kialon de la vivo. Rifuĝu, savu vin!

— Mia vivkunulo vi estas. Kliniĝu al mi, kaj mi instruos vin vivi, mi sulforos la sekreton de la vivo al via orelo. Ni ambaŭ estas la Vivo. En fajro de via rigardo flagras la flamo de l' vivo kaj la varmo de mia korpo estas la vivdona energio de l' destino.

— La samon vi diris al via edzo, al tiu malfeliĉa suferanta viro, kiu revadas nur pri vi tie en la malproksima fremda lando... ĉu ne?

— Ne! Li ne estis mia vivkunulo, nur mia edzo. Mi ne povis diri tion al li, ĉar mi ne sentis tion, por kio vivi estas inde, por kio vivi estas devo. Nun mi sentas tion kaj dankplene mi falas en la polvon antaŭ La dia kompato. Ĉu vi amas min, mia amata? Ĉu vi amas min, mia ĉio?

— Mi ne scias... mi ne scias!...

Lia voĉo ploregas. La monstra birdo de l' malespero taŭzas lin. La ungojn ĝi tranĉe pikas en lian koron kaj borinte sian bekon en la freŝajn vundojn trinkas lian sangon.