Tiam vidas plej klare la virinaj okuloj, kiam ŝi amas. La virina instinkto estas plena de subtilaj sentoj kaj ŝi precize perceptas la estontecon. La knabinon oni povas erarigi, sed la virinon — neniam, ĉar ŝi konscie kuras eĉ en danĝeron por tiu, kiun ŝi amas. Kial? Tio ĉi estas enigmo, kiun solvi ne sukcesis ĝis nun. Eble tio ĉi estas la ĉiosaturanta patrina sento. En la amo de la virino estas ja ĉiam ia patrineca, kiu ne povas nei sin eĉ en la amo de stratknabino, pagata por tempo. Ankaŭ tiu estas zorgema kaj almenaŭ, se ion alian ne, ŝi butonumas la surtuton, forigas la flokojn de ĝi.
La animo dankeme preĝas en la virino. En la ploranta voĉo de la viro ŝi eksentis tion, kion li mem ne kuraĝas konfesi al si. Ŝi kompatas lin pro la baraktado kaj aklamas pro la sento, kiu kaŭzas tiun ĉi suferadon al li. Lian manon ŝi tiras al si kaj kisas, kisas ĝin.
— Neniam plu mi demandos: ĉu vi amas min?, sed asertos, ke vi amas min, mia vivkunulo. Nur dolore estas vidi, ke vi marĉandas kun la Vivo. Neeble marĉandi kun Ĝi. Mi scias. Ni devas akcepti, kion ĝi donas, ĝis ne reprenas tion. Dankeme ni devas akcepti ĝiajn donacojn.
— Ne, ne parolu tiel! Per sango kaj larmoj ni pagas por tiuj donacoj.
— Nur tiu pagas, kiu pentas pri la akcepto de ĝia donaco... Mi ne bedaŭras, ne pentas, ke mi fariĝis via konkubino. Dankema mi estas pro vi, ĉar vi estas la plej valora donaco de la Vivo.
— Sed la estonteco!? Vi ne vidas, ne konas la estontecon... Mi sentas, ke ĝi estos infera...
— Mi vidas ĝin: multe da ĉagrenoj kaj ploregoj. Sed miaj larmoj ne estos pago por la hodiaŭa feliĉo. Ne pro la akcepto de la donaco turmentos min ĉagrenoj. Doloros al mi, ke la Vivo reprenis sian favoron... Sed ĝistombe vivos la memoroj pri la hodiaŭo. Ne ekzistas potenco, kiu povus forpreni tion de mi. Kompato de l' Dio donas konsolon per tio.
La viro ekveas pro sia doloro. Lia admiro riverencas per sola ekkrio antaŭ ŝi.
— De kie vi prenas ĉi tiun komprenemon?!
La virino bonkore priridetas lin. Infaniĝas la viro se lia koro parolas. Li miras pri ĉio, ne komprenas la mondon kaj perdas la vojon.
— Ĉiu virino similas al mi, kiam ŝi amas. — Kun ĉarma spontaneeco ŝi diras. — Nur la ino kaj la maklerista animo kroĉas sin spasme al la donaco, ne volante rimarki, ke la Vivo jam delonge reprenis ĝin. El la donaco tiel fariĝas viktimo; el la vivplena homo — vivenuanta skeleto. Tia persistado ne estas virto, sed senmorala krueleco, murdo... Rememoru, foje mi diris al vi, ke mi volas esti via brava virino kaj ne nura ino. Jen mi fariĝis tiu! Ĉu vi sentas min tia, mia amata?!
Lia animo kvazaŭ el dormo vekiĝanta, ekatentas. Ĝis nun li revadis nur pri la pasinteco kaj pri la nedivenebla estonteco. Nun li rigardas al la nuntempo. Dolora vekiĝo de la konscio estas tio ĉi: konsterniga rekono pri la amo, milfoje neata. Li kredis ĝis nun aŭ volis kredigi al si, ke sole pro homa malforteco li adultis. Por senkulpigi sin li akceptis unu mensogan, sed oportunan teorion. La fideleco estas duspeca: seksa kaj anima. Tiu ĉi lasta estas la grava. Tiu ĉi lasta montras la honestecon, la sincerecon de la amo. La unua havas flankan rilaton al la dua. Li predikis al si belsonajn frazojn, mistifikis sin mem kaj konsideris tiun ĉi virinon kunkulpantino. Ankaŭ ŝin pelis nur la sango kiel lin. Ne vere! Mensogo! Ankaŭ lin ne sole la sango pelis en tiun ĉi situacion, sed lia koro. Nun li scias jam, ĉar sentas, ke li amas tiun ĉi virinon kaj amis ŝin jam tiam... nur li estis malkuraĝa por konfesi tion al si. Nun la honto torturas lin, ke la virino eĉ en sia falo staras alte super li. Ŝi ne portis jam la ringon de sia edzo, kiam ŝi decidis doni sin al li kaj antaŭe priskribis la morton de siaj sentoj al tiu malfeliĉulo kaj petis lin redoni ŝian liberecon, ĉar honeste ŝi volas vivi sian vivon, eĉ se ŝi fariĝas nur konkubino de sia servisto... Sed li?! Li ne sciigis sian edzinon pri la sama, sed kveradis amajn frazojn pofolie, metis ilin en koverton kaj iris varmigi sin en la lito de sia amantino. Li ne sentis tiun sakrilegian friponecon, kiu faris lin malinda eĉ por la amo de sia purkora kromvirino.
La vekiĝinta konscio ĵetas ĉiun malvirtaĵon rekte al liaj okuloj. Motivon por senkulpigi sin li ne trovas kaj baraktas en sia honto, abomenas sin... Sed eble... Ne! Ne! Ne ekzistas tia motivo!
Terura demando trudas sin al lia koro. Ĉu li pli amas ĉi tiun virinon ol sian laŭleĝan? Ĉu eble, ke li ne amas tiun alian kaj duoble trompas ŝin? Li trompas ŝin ankaŭ per la mensogaj amaj leteroj. Ĉu li tiom profunde demoraliziĝis?
— Lumon! Pruvojn! — vekrias lia animo. Flate, ameme sonas la voĉo de la virino.
— Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! Ĝistombe mi estas dankema por tiu ĉi amo. Rigardu min! Nu rigardu! Nun mi bezonas vian rigardon. Nun estas necese, ke mi vidu vin. Mi devas ŝteli vian vizaĝon en mian animon por ĉiam vidi vin. Mi devas gravuri viajn trajtojn en mian animon por vidi vin eĉ tiam, kiam mil kaj mil mejloj kuŝos inter ni.
Lia rigardo fiksiĝas al la ridetanta vizaĝo kaj lia animo veante serĉas pruvojn.
— Ne! Ne! Mi ne amas ŝin! Ŝia beleco narkotis min. Mi ebriiĝis de la odoro de ŝia orblonda hartendo, per kiu ŝi kovris mian nudecon dum la febraj horoj. Tiu ĉielblua okulparo, promesanta paradizon, allogis min al tiu ĉi tera infero. Tiuj ĉiam ridetantaj lipoj kisis la gehenan fajron je mia animo. Nur ŝian vizaĝon, la harojn, la rideton de ŝiaj lipoj, sole la brilon de tiu okulparo mi amas. Ili kondukis min en la deviojn.
La palpebrumanta fajro de la forno, desegnas nigrajn makulojn sur ŝian vizaĝon, ombrumas ŝiajn okulojn. La viro vidas ilian brilon estingiĝanta. Nur ŝiaj blankaj dentoj kaj frunto lumas. Per sia fantazio li vidas antaŭ si el tombo forĵetitan kranion, de kiu la tempo jam formanĝis la karnon. La etaj rizformaj dentoj en la nudaj makzeloj ŝajnas primoki la terajn celojn kaj la malplenaj okulkavoj, kiel senfunda abismo, tiras lin al la eterna nenio.
— Ne tiujn mi amas en ŝi! — veas terurite lia animo.
— Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! — dankas humile la virina voĉo, kvazaŭ ĝi respondus je la muta veo de lia animo. — Kial estas malgaja via rigardo? Ĉu mi konsolu vin? La konsolo kun la celo vivas en mi. La estontecon mi ne timas plu.
Ŝia mano levas la kovrilon iom honte, iom timeme kaj ne sinpropone, ne per la gesto de korpaj deziroj, sed petege por homa kompreno. Ŝi malkovras sian tutan nudecon antaŭ la viro.
La sveninta rigardo de la viro vidas ĝin nur por momento. Lia animo akuze turmentas lin.
— Jen! Tiun blankan korpon vi amas. Tiu sinproponanta nudeco estas via deloganto.
Lia freneziĝanta fantazio forŝiras la karnokusenojn de la Vivo kaj antaŭ li sur la lito kuŝas tempomordita skeleto. Sub la flavaj ripoj vivas nur la sangruĝa koro kaj ĝi batadas, batadas... Terura vizio!
— Ne! Ne ŝian korpon mi amas! — krias lia animo kaj senvoĉe ploregas pro sia doloro. — Per tiu koro ŝi sklavigis min. Tiu ĉi koro igis min forgesi la devon, amon, ĉion, ĉion.
— Vi amas min, mia ĉio, vi amas min! — sufloras la virina voĉo. — El via arda rigardo mi legas tion. Bone estas scii tian. Nun mi devis scii... Nun... nun... Mi preĝis por tio.
Ŝia mano ekmoviĝas, sed la febrofrapita fantazio de la viro vidas ion alian: ostofingroj ŝoviĝas sub la ripojn kaj per sola premo silentigas la batantan koron. Ĝi ĉesas vivi, neniiĝas.
— Kion mi amas en ŝi — ploregas lia animo kaj kun baraktanta humiliĝo kapitulacas al la eterna nemodifebla leĝo.
— Amu min, mia ĉio, amu min! — Larma petego tremas en la virina voĉo. — Nun mi bezonis la varmon de via koro... Donu... donu vian manon!
Ŝia voĉo sieĝas svenintan animon. La viron katenas la vizio kaj la peto dronas en bruo de turmentaj demandoj, kiuj postulas respondojn, solvon, decidon. Lia konscio erarvagadas en ĥaoso... Li amas sian edzinon kaj amas ankaŭ tiun ĉi virinon. Neniun el ili li trompas, ĉar li ja ne povas distingi inter siaj sentoj. Dum la febraj momentoj de la amo aperas antaŭ li la vizaĝo de sia edzino kaj kiam li vivas por ŝiaj memoroj, tiam la rideto de tiu ĉi virino karesas lian koron. Li sopiras je tiu kaj timas la perdon de tiu ĉi. Tamen li devas elekti; elekti aŭ blinde kuri al la vivmuela ,,mi ne povas" kaj antaŭtempe fali en la apudvojan fosaĵon, kie la furioj de la malespero, vermoj de senmoraleco baldaŭ finos sian laboron. Elekti, elekti! Li ne povas, ne povas! Eĉ ne bezone! Li devas reveni al sia edzino, sincere penti pri la nuno, enterigi la memoron de tiu ĉi virino kaj petegi indulgon ne pro si, sed pro sia infano. Tiu infano estas la stango kaj karno de ili ambaŭ. Ne al sia edzino li devas reveni, sed al sia duonorfa infano, kiu lernis la paŝetadon, kiam la sorto forrabis la patron. Por instrui la paŝetadon sufiĉas patrino, sed la evoluanta animo bezonas gvidadon de patra mano.