Lia animo kvietiĝas. La demandoj retiras sin al siaj kaŝejoj. Li decidis kaj per profunda ĝemo dankas al Dio.
— Donu... donu vian manon! — petegas la virina voĉo.
Li vidas, ke ostobrako etendiĝas al li. Liaj pupiloj terurite larĝiĝas pro la voka gesto de la Morto. Li devas vivi! Li devas vivi! Vivi por la infano!!... La senkarna manplato peziĝas sur lian manon kaj — malaperas la terura vizio. Ĉarme mistera rideto de la virino radias al li.
— Donu... donu vian manon! — Komprenon almozante muzikas la virina voĉo. En ŝia mieno vibras dolĉa petolo. En la ĉieblua okulparo rebrilas la feliĉo de l' Vivo. — Nu... pli proksimen... ankoraŭ pli proksimen... ankaŭ vi devas scii... jen... ĉi tie... sub mia koro... nun... ĉu vi sentas?
Li paliĝas. Lia palpanta mano sentas ekmovojn de unu nova vivo... Aflikta ĝojo, dolora emocio peziĝas je lia animo. La realeco rikanas al li. Ĉu tio ĉi estas do la respondo de la sorto pri lia decido? Novaj zorgoj, novaj turmentoj al la malnovaj suferoj. Ĉu abolicio ne ekzistas? Ĉu neniam sekvos absolvo? La eterna leĝo senindulge punas la kulpantojn, kruele montras sian forton al tiuj, kiuj volas forpuŝi ĝin... Ŝi naskos infanon. Iliaj amo kaj peko havos vivantan atestanton. Por kio la Sinjoro sendas sian donacon? Kiu scias? Neniu! Neniu! Profunde mistera estas la Vivo, nedivenebla estas la leĝo, laŭ kiu cent kaj cent ekzistadojn oni devas tralukti... Larma espero preĝas en lia animo: ,,Dio, se vi donacas senpekulon, ne turmentu lin tiel, kiel min!"
— Ĉu bone mi diris, ke vi amas min, mia ĉio?! Mi dankas, humile dankas al vi. Vi donis al mi celon baj konsolon, metis sub mian koron, transformis la amon de konkubino je patrina amo. Se vi devos forlasi min, tiam restos ĉe mi unu kara vivanta memoro. Vin mi amos en la infano, ĉar vi vivos en ĝi. Tiel mi volas!
La viro genufalas antaŭ la lito. Arda plorego skuas lian korpon. En larmaj kisoj li banas ŝian karesantan maneton.
— Mi ne povas... ne povas vivi sen vi!
— Sed devas, mia amato. Vi devos reveni tien, kie oni atendas vin. Vi devos forlasi min, por ke mi havu vin ĉiam kaj via amo vivu ĝis tombo.
Tie oni atendas vin. Tiu ĉi scio mortigus vian amon, se mi ĉenus vin al mi. Via amo vivigas, sed via malamo mortigus min kaj rajte, ĉar mia perforteco enterigus la donacon de l' Vivo... Kial vi ploras?
Larmojn kisas ŝia buŝo, sekigas la malsekajn okulojn kiel suno la rosojn de l' aŭroro. Eble ŝi kvietigas la soifon de sia animo.
La granda fortika viro ploras, ploras kiel infano. Li havas nur unu frazon, sed ĝin li ripetas centfoje, ĉar ĝi entenas ĉion... ĉion...
— Mi amas vin... mi amas vin... mi amas vin...
Ankaŭ ŝiajn okulojn vualas larmoj. Ŝia velura mano karesas, kombas, reordigas la hirtigitajn buklojn de la viro.
— Vidu, mia ĉio, vi, homo de l' malespero, niaj vojoj kuniĝis. Ni kune migras sur la sama vojo. La dornoj, kiuj vundas vian animon, ŝiras ankaŭ la mian. Sed nia nokto jam ne estas senstela. Eta meĉlumo lumetas ĉe la horizonto. Ĝi fariĝos suno. Vi vidos, ke ĝi fariĝos nia suno, forpelenta la noktajn ombrojn. Nova vivo ridetas al ni.
La viro ploras, ploregas, verŝas siajn larmojn, banas per ili la neĝblankan maneton. La virino konsole dorlotas lin.
— Ploru, ploru, mia ĉio. Al mi ne doloras viaj larmoj, ĉar ili fluas el la fonto de l' eterna amo kaj atestas pri mia pravo: la vivantan feliĉon oni ne oferu por mortintaj sentoj... Ploru, ploru mia ĉio, viaj larmoj estas aklamado de mia amanta koro...
La ploro iom post iom ĉesas, fordormas sub la karese kombantaj fingroj.
La lumo estingiĝis en la forno, sed sub la cindroj ankoraŭ ardas fajraĵo. En la ĉambro la lunradioj, reflektitaj de la neĝtavolo, plektas aŭreolon ĉirkaŭ la orblondan kapon de la virino, maldormanta super la dormanto. Ŝia preĝema animo turnas sin al la Ĉiopova.
— Sinjoro, donu forton al mi dum la minutoj de la disiĝo. Mi ne volas, ke mia malforteco faru la memoron de nia amo malbenita. Mi ne volas, ke la scio pri mia nekonsolebleco finmuelu lian energion. Subpremu la veon en mi, permesu, ke mi povu mensogi indiferentecon, kiam mia koro sangos sur la Golgoto de l' doloro!
La nebulo de la proksimiĝanta mateno ekkuŝas al la pejzaĝo. Sur la nudaj branĉoj funebre mutas la korvoj. Ekstere kaj interne etendiĝas silento... La turmentitaj animoj ripozas. Pri kio ili povas sonĝi?
V.
La polvomiriadoj gaje dancadas en la radigarbo de la suno. Ritman dancon tamburas la ŝrankoj; la forkoj, tranĉiloj kaj kuleroj metale ridas en la tirkesto de la komodo, la glasoj tintas, eĉ la rustaj risortoj de la malnova kanapo bonhumore knaras.
La virino kun sia infano ludante ruladas sin sur la planko. Ŝi instruas dancadi la hometon sur sia brusto, primiras la firme streĉiĝantajn femurojn; jen suprenĵetas jen ekkaptas la laŭte ridantan infanon kaj kisas patrinan amon al la ĉeriza buŝeto, pinta nazeto, pomovangetoj. Per siaj lipoj ŝi karesadas lian tutan korpon ĉie nedistingante la lokon, kaj ridas, saltas, dancas kune kun li. La tuta domo tremas. Sian ĝojan feliĉon ŝi prikantas en la versaĵeto.
Hop, hop, hop!
Trot' , galop'!
Uf ĉevalo,
en la valo
nin atendas
episkop'!
En la vestiblo pezaj botoj paŝadas. La planko obtuze bruas, kiel fora fulmotondro.
La virino eksaltas, averte metas fingron al sia buŝo... Pst! Pst!... La eta homo kun ronde streĉitaj okuloj rigardas al la pordo.
— Hah! Paĉjo... paĉjo venas... La hometo postpepas.
— Paĉjo... paĉjo... paĉjo...
La pordo malfermiĝas. En la kadro aperas la pasinteco: polvokovrita viro, vestita en tre flikita uniformo. Lian vizaĝon, palan pro la longdaŭra enĉambra vivado, ombrumas la neraziteco. Ankaŭ la longa vojaĝo lacigis lin. Nenia beleco troviĝas sur li krom la okuloj, kies rigardo karesas kun nazarena pieco.
— Dian benon! — li diras mallaŭte...
La rekono kuras al koro de la virino kaj momente haltas ĝiaj batoj por poste freneze marteladi. Ŝi ne trovas sian voĉon, nur terurite rigardas, kvazaŭ ŝi vidus fantomon... Jen, revenis ŝia edzo, la laŭleĝa... Li revenis hejmen...
La edzo, ĉirkaŭrigardas, ekvidas la infanon. Dolora rideto deformas liajn trajtojn. Kiel time streĉas siajn okulojn tiu eta senkulpulo! Li ne similas al sia patrino, Certe al la patro... Bela knabo... amoinfano... Subite li rememoras, ke lian saluton ankoraŭ ŝi ne akceptis. Kiel ŝi timas!... Ŝi estas pli bela ol iam ajn... pli dezirinda... Ŝi apartenas jam al alia... Li ne havas plu lokon ĉi tie... Li revenis ne por tio. Estas necese aranĝi ĉi tiun aferon kaj tiun alian, tiun knabinon, kiun li lasis ĉe la najbaroj. Ne estus dece al ŝi vidi tion ĉi, ŝi eĉ ne komprenus.
Li staras sur la sojlo, atendas... stimulas la voĉon al pli laŭta vorto.
— Mi diris ja ,,dian benon!"
— Benitan bonvenon! — raŭke sonas ŝia saluto kaj defende ŝi tiras la knabeton al si.
— Ĉu benitan bonvenon? Vi ja ne atendis min... vi ne povas ĝoji pro mia reveno... Memkompreneble... Ĉu mi estas prava?