— Ne! Ĉiam mi atendis vin, ĉar mi sentis vian revenon kaj tiu ĉi penso tenis min en tremo.
— Ĉu vi timis min?
— Eĉ nun mi timas vin. Tro silenta vi estas. Ne pro mi, sed pro tiu ĉi infano mi tremas.
— Nu,... konfesu, ke iom ankaŭ pro li... pro via... ĉu ne?
— Jes,... ankaŭ pro li.
Riproĉa silento kuŝiĝas al la animoj. La vorto rikanas, langmontre mokas la forgesitajn, fidelĵurojn. La tempo formordis eĉ la esperĉifonojn de ili kaj nun tiel prirabite ili staras vid-al-vide, ke ili kompatas unu la alian.
La edzo ankoraŭ staras ĉe la pordo, turnas, turnadas en la manoj sian polvokoloran ĉapon, pacience atendas ion... Li pensas pri tio, ke ŝi timas lin. Vere, kiam li ricevis ŝian loteron, tiam havis mortigan humoron, sed poste li kvietiĝis, el homa vidpunkto rekonis la pravecon de sia edzino. Jen, ŝi skribis ĉion al li antaŭ ol... antaŭ ol... Nun la ĝusta esprimo mankas al li. Li ne volas nomi ĝin peko, ĉar tiam li devus puni ŝin. Ne por puni, sed por ĉion pace ordigi li revenis. Tiel, kiel la evangelio instruas pri tio. Li devas esti pli forta eĉ en la forĵetiteco... Ŝi timas lin nekonante lian animon. Ankaŭ tio ĉi pruvas, ke ili ne estas kreitaj unu por la alia... La atendado jam ĝenas lin. Ridetante milde kaj kuraĝige li ekparolas.
— Almenaŭ vi povus diri, ke mi eksidu, se mi revenis... Longe daŭris la vojaĝo. Perŝipe ok tagojn sur la maro, trideksep tagojn pervagonare. El la urbo mi venis perpiede... Ne sola mi venis... Mi devis reveni...
Larmoj aperas en ŝiaj okuloj. Io kunpremas ŝian koron. Ne tiel ŝi imagis la revidon. Tiu ĉi mildeco mortbatas ŝian pravecon.
— Pardonon! mi estas tiom... tiom embarasita... Eksidu... ne tien... al la tablo... Vi ja revenis hejmen... vi povus eksidi sen propono... En tiu ĉi domo niestas la gastoj... la fremdaj...
La edzon ĉio ĝenas. Li ne trovas lokon por sia polvokolora ĉapo. Ĉi tie ĉio brilas de pureco. Eh, taŭgos por ĝi la planko! Ne ilia hejmo estas tiu ĉi, vane ŝi asertas. Li scias pli bone.
— Demetu la mantelon. Mi pendigos ĝin kun la ĉapo en la vestiblo.
— Ne... lasu ĝin... mi estas iom tre ĉifonita. En la urbo mi lasis la pakaĵojn... ankaŭ la porfesta vestaĵo restis tie...
Li altabliĝas. Ankaŭ la virino. Ili silentas. Paroli estas malfacile. La vortoj mankas.
— Nenion prisilentante mi skribis al vi. — Ŝi komencas. — Mi ne volis makuli vian nomon... Ĉu vi ricevis?
— Jes.
— Ankaŭ Gabor skribis al vi.
— Jes, mi ricevis eĉ tiun leteron.
La revokita doloro memoras en li. Neniam li legis tian leteron, plenan de doloro, sinakuzo kaj turmenta meditado. Ĝi forpelis la koleron el lia koro. Li komencis pli homece pensadi pri la afero kaj liaj larmoj jam fluis ne sole pro si mem. Li ekkompatis sian malfeliĉan edzinon kaj ĉi tiun baraktanan fremdan viron. Tiu ĉi viro tuŝis lian koran. Ne por si li petis lian indulgon, sed por la virino kaj ŝia infano. Al lia homa bonvolo li apelaciis kaj petegis lian kompreneman defendon al la georfoj de sia animo por tiu tempo, kiam li devos forlasi ilin. Li ne povas resti, ĉar oni atendas, reatendas lin... Sed Gabor devas resti ĉi tie. La virino amas lin kaj certe tro frue velkiĝus, pereus pro la ĉagreno, sopiro je li. Li bone scias, ke Gabor restos. Lia edzino bone diris: "benitan bonvenon!" Dio bonvenigis lin. Tiu Dio, kiu forpelis la venĝokoleron el li, gvidis liajn paŝojn kaj donis pacan trankvilon ali lia animo. Vere, li amas sian edzinon, sed ne povus vivi kun ŝi sciante, ke ĉiu sento, ĉiu penso ligas ŝin al alia viro. Nu, de nun jam ŝi povas havi por ĉiam sian Gaboron, Pro tio li revenis hejmen.
Ŝi denove komencas la parolon.
— Kial vi ne respondis, kial vi ne skribis!
— Mi ne volis... eĉ reveni mi ne volis... Oni devigis min... Oni envagonigis nin kaj uf!... Cetere ne sola mi venis... Nun mi estas ĉi tie, sed ne timu... ne timu min!
— Jam mi ne timas... nur kiam mi ekvidis vin... Tiel silentema vi estas... Antaŭe vi ne estis tiel silentema.
— Mi ne estis... kaj poste subite mi fariĝis tre tre silentema.
— Pro mia letero, ĉu ne?... Pardonu la kaŭzitan doloron, sed eĉ hodiaŭ mi ne povus alimaniere agi... mi ne povus... je mia honora vorto...
— Mi scias ja... kaj vi agis bone kaj honeste, kiam vi skribis tiun leteron. Tiam vi faris la fundamenton de via feliĉo. Mi estimas vin pro tiu sincereco...
Denove ili eksilentas. La edzo rigardas al la infano. Kiel li dezirus karesadi tiun buklan kapeton! Tiu hometo apartenas al ŝi, kiun li tiom profunde amas, ke por ŝia feliĉo lernis rezigni.
La infano ekploras pro la fremda rigardo. Jen, ankaŭ tiu timas lin. Vere, li estus povinta almenaŭ razi sin ĉe la najbaroj.
Ŝi leviĝas, ekiras al la kuirejo. La laca reveninto certe bezonas iom da manĝaĵo. Ŝi ekprenas la infanon kaj premas lin al si.
— Tuj mi revenos... Iom por matenmanĝo... la tagmanĝo ne baldaŭ estos...
— Dankon! Lasu... ni matenmanĝis jam en la urbo...
— Nu tamen... tiel decas...
— Kaj... kaj pro kio vi forportas la infanon?
Fiera spito vekiĝas en ŝi. Ŝi preferus laŭte krii siajn pensojn al tiu ĉi fremdiĝinta silenta homo; ,,ĉar li estas la mia, — la nia. Mi ne volas, ke vi tuŝu lin. Kial vi revenis! Kion vi volas ĉi tie?. Mi kompatas, sed ami mi ne povas vin. Morgaŭ eĉ mi malamos vin, ĉar via alveno faros mian fileton orfa, forpelos mian amaton el la domo, enterigas por ĉiam mian feliĉon, por kiu mi pagas de jaroj per infera suferado. Ĉu vi ne havas koron? Ĉu ne tuŝis vin miaj petegoj? Iru for, antaŭ ol mia amata, mia ĉio ekscius, ke vi revenis".... Ŝi dezirus ĵeti ĉiun sian vekiĝantan ĉagrenon rekte aŭ liaj okuloj, sed neeble. Tiu ĉi viro estas tro silenta, tro humila. Estus pli oportune, se li blasfemadus, postulus, perfortus! Eble li eĉ esperas!? Abomeno kuras al ŝia gorĝo. Ŝi ne estas ja ĉiesulino, ke hodiaŭ tiu kaj morgaŭ alia povus havi rajton pri ŝi. Al sia amato, al la patro de sia fileto apartenas ŝiaj korpo kaj animo... kaj... kaj... tiu ĉi silentema homo kvazaŭ legus el ŝia rigardo. Ŝi devas respondi ion al li, sed ne povas subpremi la amarecon de la tono.
— Vi aŭdas ja, ke li ploras... Li timas vin...
Ŝi foriras. La retenita emocio evidentiĝas en la brua fermofrapo de la pordo kaj en la alia ĉambro jam torente fluas ŝiaj larmoj.
La edzo restas sola, rigardas antaŭ si, kvazaŭ li estus sentinta la prisilentitajn pensojn. La doloro pri la miskompreno torturas lin. Ŝi timas lin pro sia fileto. Li ne estas ja murdisto. Ah, kial li revenis? Ĉu ŝi ne sentas, ke li revenis por firmigi ŝian feliĉon, absolvi ŝin pri la peko, redoni al ŝi trankvilon kaj ŝian malhonoron forpreni de la lango de la urbo... Jen kiel maljuste! Li ne parolis ja kun ŝi pri tio. Ŝi ne povas scii do... kaj ankaŭ tiu knabino ĉe la najbaroj. Preskaŭ li forgesis pri tiu. Nu, se ŝi revenos, tuj parolos pri la knabino kaj venigos ŝin per la servistino. Tiam estos ĝojo! Dio gvidis lin hejmen... Li prilarmas siajn sentojn kaj meditadas en la silento, benadas tiun kamaradon, kiu donis la Biblion al liaj manoj. Bela estas la evangelio. La animo de Kristo manifestiĝas en ĝi kaj ĝi homecigas la animalajn inklinojn. Nur oni devas legi ĝin por havi la superombrumon ĉielan... Lia edzino estis piema, bona virino. Ŝi falis, estante malforta por la vojo. Kristo levis Magdalenon el la polvo kaj benis ŝin. Tiu puriĝis pro la beno. Ankaŭ li levos sian edzinon kaj ankaŭ ŝi puriĝos... Jen! Longe ŝi forestas. Verŝajne ŝi venigas sian amaton. Prudente ŝi faros. Li havas parolon al li. Certe li estas bona, honesta viro. Ŝia amo atestas pri tio. Jam la kvinan Jaron ili vivas sub la sama tegmento. Kvin jaroj estas longa tempo eĉ tie, kie nur kutimo kuntenas la paron. Sed tiuj ĉi amas unu la alian.
Li rememoras, ke preskaŭ ses jaroj pasis de tiam, ke li estis lastfoje ĉi tie. Tiam eĉ pensi li ne kuraĝis pri tia reveno. Ho kial li ne falis sub ŝarĝo de sia kruco kiel tiom multaj el siaj kamaradoj? Kial ne?! Li havis alian destinon. Li devas pripenti malnovajn pekojn. Li kredas la reenkarniĝon, ĉar ĝi donas forton al lia animo, edukas lin al virto, kvankam estus pli bone rifuĝi per sonĝoveturilo al la Granda Nenio. Sed li ne kredas la Grandan Nenion, ĉar lia homa estaĵo protestas kontraŭ ĝia ebleco. Nur forgesi li dezirus. Forgesi ĉion kaj renaskiĝi pura. Per tiu pureco plenŝuti la pekan teron, instrui la eraremajn homojn pri leĝoj de la amo... Ankaŭ li estas malforta, tre, tre erarema. Ho kien li estus devojiĝinta sen kompato de Dio. Kiu scias, kiom da vivoj li estingis sur la kampo de freneza milito? Eĉ tion li devas pripenti... Ĉion, ĉion...