Larĝe malfermiĝas la pordo. La virino revenas. En unu mano ŝi portas pladon kun malvarma rostita viando, sur la alia brako tenas sian infanon. Ŝin sekvas la graskapulino Zina, portanta la samovaron. Ŝi mallaŭte iam malamike salutas lin. Ŝiaj okuloj estas ruĝaj pro la ploro. Jen, eĉ la servistino. La virino sendas ŝin por pano. La edzo ne scias kion diri. Fine li ekprovas.
— Kaj via... kaj... Gabor ne volas renkonti min?
— Li estas sur la kamparo, sed revenos por tagmanĝo. Nun estas la rikoltado. Li kontrolas la rikoltistojn, laboras kun ili. Oni devas gardi tion, kion la Dio donis.
— Brave vi diris: oni devas gardi tion, kion la Dio donis. — li ripetas duonvoĉe, kvazaŭ ĵetus terbulon al la entombigita feliĉo.
— Ĉu vi amas lin?
La demando ekfrapas ŝian koron. Jen la vivanta fantomo postulas konfeson. Lia voĉo estas milda, karesema baj tamen ĉi tiu trankvilo teruras ŝin. Kial li demandas? Li scias ja, li povas vidi. Ŝi ne estas kapabla respondi. La doloro de la morgaŭo jam ŝovis la pugnon en ŝian gorĝon.
— Ĉu vi amas lin? — ripetas la kvieta voĉo. — Ne hontu!
— Jes.
Ŝia respondo sonas mallaŭte, sed pri la sincereco de la sento elokventas ŝiaj mieno kaj rigardo.
— Memkompreneble... kaj min... min vi forpelis el via koro, eble eĉ malamas min, ĉu ne?... Ĉu vi estas feliĉa?
Ŝia retenita doloro amare eksplodas.
— Ne demandu min! Ne torturu! Mi ne povas mensogi. Neniam mi mensogis. Mi ne povas, ne volas mistifiki vin per falsa pripento. Mi ne bedaŭras mian agon. Se vi volas puni min, vi povas. Jen antaŭ vi mi staras nedefendante min. Eble la tera leĝo donas rajton al vi. Vi povas forpeli min kun mia infano. La domo, la povo apartenas al vi. Vi povas reteni min kaj mi servados al vi pro mia fileto. Lin vi ne povas forŝiri de mi. Li estas mia. Mi suferis pro li. Kion ajn vi povas fari, sed ne postulu konfeson pri sentoj, kiuj rilatas ne vin. Se mian edzon, jes, mian veran parulon forvokos de mi lia devo, lia pasinteco, mi humile klinos mian kapon antaŭ la sorto kaj estos via servistino, sed via konkubino — neniam! Al vi min ligas nur pastra beno, al li dia volo, natura destino... ĉu vi komprenas, ĉu vi sentas la sakramentecon de tiu ĉi geedziĝo, primokata de la mondo? Kial vi silentas tiel obstine? Mi opiniis, ke vi havas koron, homan sentemecon. Al tiuj mi skribis miajn leterojn. Mi volis liberigi ankaŭ vin el la leĝa jugo, pensante, ke eble ankaŭ vi havos en la fremda lando iun, por kiu vi volonte vivos, laboros kaj batalos... Vi ne respondis. Longajn jarojn vi silentis. Antaŭ tri monatoj vi donis la unuan vivsignon pri vi. Mallonge, koncize, en unu linio. Ektremis mia koro. ,,Gabor restu tie. Nepre mi volas renkonti lin!" Nur tiom estis. Mi kaŝis tiun skribon, ne kuraĝis montri al li. Kion mi timis? Eble tion, ke li restos ĉi tie kaj eltenos vian rigardon. Mi ne konjektis, kiam vi alvenos. Jam mi estus foriginta lin, se... He, vi, silenta homo, punu min, sole min! Nur mi estas kulpa, se ekzistas ĉi tie kulpo kaj pekanto. Ne kuraĝu tuŝi lin, mian ĉion!
Ŝiaj okuloj flamas. La emocio pentras fajrorozojn sur ŝiaj vangoj. La edzo sidas kun silenta rezigno. La akuzoj kaj miskompreno jam ne kaŭzas doloron al li. Dum la vojaĝo li vartis en si grandan, majestan penson. Lia koro eĉ jam ridetas. Vere, estis inde fari la longan vojaĝon, ĉar li scias, ke post kelkaj minutoj per boneco li povos vindi la sangantajn vundojn, povas doni harmonian trankvilon al la furiozanta animo. De la evangelia Kristo li lernis tion. La rideto kuras de lia koro al la lipoj. La virino rimarkas ĝin.
— Ĉu vi priridas mian suferadon? Neniam mi imagis vin tia kanajla!
La lasta vorto kvazaŭ batus lin ĉe la brusto. Subite li ekkoleras, indigniĝas, sed nur por momentoj, poste rekonas, ke ŝi estas prava, ĉar vere li turmentas ŝin per la obstina silentado, por ke humiligu ŝin poste per bonkoreco. Tion ĉi li ne lernis de Kristo. Tio ĉi devenas el hontinda malforteco, vanteco. Ĉu li ne povas fariĝi vere homa homo? Nun li sentas, ke tiu ĉi vola prokrastado makulas la purecon de lia sento, faras lian sincerecon nur komedio. Li hontas sin, serĉas pledan motivon. Ne tiel li volis. Multe pli simple. Li pensis, ke li estos trovanta hejme ankaŭ lin kaj rakontos ĉion al ili, preparas ilin por la feliĉo. Jes, ŝi estas tute prava. Kanajla estas tiu, kiu povus helpi, sed antaŭe pagigas sian helpon ĉu per oro, ĉu per larmoj.
La servistino revenas, portas la panon, metas ĝin sur la tablon kaj volas retiriĝi, sed li haltigas ŝin. Lia voĉo estas energia. La honto vekis lin el la celprokrasta revado.
— Atendu, Zina!... Mi ekloĝis ĉe gesinjoroj Bakanjenko. Kiam la sinjoro revenos de la kamparo, tuj iru al ili. Ĉu vi komprenas? Ili scias ja pro kio. Ili transdonos al vi miajn aferojn. Vi portos tiujn en la ĉambron ĉi tien... Ĉu vi komprenas? En la ĉambron!
— Jes!... ĉi tien... en la ĉambron... jes...
La graskapulino kun ploraj ekspiroj foriras. Li turnas sin al la virino, rigardas kompateme tiun, subite paliĝintan vizaĝon.
— Ĵenja, aŭskultu min! Antaŭ momento vi nomis min kanajla. Mi meritis tiun vorton. Vi estas prava, Ne estus permesite tiom longe atendigi vin. Mi volis paroli kun vi ambaŭ. Mi atendis je la alveno de via... de via edzo. Mi komprenas vin, jam delonge mi komprenas vin. Ne simila kulpo faris min komprenema. Eble ankaŭ mi estus vojperdinta, se ne altaj bariloj kaj armitaj gardistoj ŝirmas min kontraŭ la tentoj. Mi komprenas vin kaj ankaŭ vian Gaboron...
— Kaj... kaj... vi povas pardoni nin, ĉu ne?! Ŝia rigardo petegas. Larmoj brilas sur la okulharoj. Nun... nun ŝi vidas tiun sovaĝaspektan. nerazitan vizaĝon tiom bela, tiom homa. La mildeco de tiuj grandaj okuloj katenas ŝin.
— Mi pardonas ĉion... ĉion, ĉar vi estas tro juna por velki sen amo... Ne, ne! Ne danku! Pardoni estas mia devo, se mi volas resti homo.
La virino ne povas plu regi sin, kliniĝas al lia mano kaj kisas ĝin.
— Dio, mia Dio benu vin!... Ĉiam mi estimos en vi la homon, la sinofenan amikon!
Dolora penso trafulmas en lia kapo. Por tiu ĉi estimo li devis mortigi sian amon.
— Via feliĉo, via trankvilo estas gravaj. Estus peke, se per feliĉo de tri... kvar homoj mi akirus por mi — malamon de sklavino, nur pro tio, ĉar la tera leĝo donas al mi rajton pri ŝi.
Ekstere veturilbruo kirlas la silenton de la strato. La veturilo haltas antaŭ la domo.
La virino eksaltas.
— Mia Gabor alvenis.
Ŝi kurus al la pordo, sed la infano stumbletadas ĉe ŝia jupo. Kiam ŝi atingas la pordon, tiam sur la sojlo jam staras — la alia.
La edzo kun trankvila ekmovo leviĝas de la tablo. La du viroj staras vid-al-vide.
La edzo rigardas la belstaturan, altan viron, la honestan mienon, la noblajn trajtojn kaj eĉ pli sincere, pli kompreneme pardonas la malfortecon de la virino.
La koron de la alia kunpremas la realeco. Li hontas sin, sed tamen ne mallevas la okulojn. Li ekparolus ion, sed ne povas. Nun, unuafoje lin ĝenas la ĉirkaŭpreno de la virino. Certe turmentas tiun alian, se eĉ vidi li devas tion, kion delonge scias. La realeco efikas ĉiam pli kruele al la imago. Kion li diru al li? Ĉu li etendu la manon? Se li rifuzus ĝin tiam li pugnobatus en lian vizaĝon,... en tiun palan suferplenan homan vizaĝon.