Выбрать главу

En la korprema silento la edzo sentas sin tre fremda. Lia rigardo serĉas helpon. Jen kiel ŝi kroĉas sin al tiu viro. Nun ŝi havas jam eĉ rajton. Li donis ŝin al li. Jen, kun kia stranga doloro tiu viro rigardas lin. Bona homo, certe bona homo li povas esti. La multe suferinta homo estas ja bona, ĉar ne vantadas pri sia boneco. Kaj jen, tiu hometo, kiel forte premas sin al la kruroj de sia patro. Al tiu etulo li neniam povus havi rajton. Ĝistomba, eble eĉ eterna ligilo estas tiu inter ili. La triopo staras antaŭ li, kiel antaŭ severa juĝisto. Ilian komunan kulpon oni povas prijuĝi el la rigardoj: neforŝireble ili amas unu la alian. Li komprenas ja bone tiun ĉi mutan konfeson kaj ĝi vokas larmojn, sed rimarkigi la emocion ne estus prudente. Tio venenus ilian feliĉon... La brakon etendante al la infano li milde alparolas la viron.

— Gabor, permesu al mi kisi vian fileton!

Li kliniĝas al la infano. Tiu jam alkutimis lin kaj ne tiom kiel antaŭe retiras sin. Eble pro tio, ĉar la kruron de sia patro li ĉirkaŭprenadas. Li ekkaresas la buklan kapeton. Kristo diris: " lasu la infanojn veni al mi!" En lia karesado estas io benon petanta de l' ĉielo. La filigranaj manoj ekkaptas liajn lipharojn. Kiel kortuŝe bone! Neniam li sentis similan. Eble neniam li sentos. Sian dankon li kise spiras al la blanka frunteto.

La alian, la patron, skuas la interna plorego. Li luktas kun sia emocio, kiun kaŝi nun estas devo.

Tra la kuireja pordo envenas la servistino. Ŝi portas pakaĵon kaj ĉemane kondukas palan knabineton. La fruaj ĉagrenoj, longdaŭra vojaĝo, la fremda medio tre mizeran aspekton donas al ŝi. La edzo kun kompata amoplena rideto proksimiĝas al ŝi, prenas ŝian manon kaj kondukas ŝin al la viro.

— Jen, Gabor... mi kunportis, alportis, vian infanon... vian filineton...

— La vorto pugnobate efikas... La viro kvazaŭ stertoras.

— Ĉu mian infanon?... mian... mian filineton?!

Kun streĉita rigardo li profundiĝas en la esplorado de la trajtoj. Ĉu tiu ĉi estus lia infano? Jes! Ŝi devas esti tiu. Kvazaŭ ŝia patrino rigardus al li. Ŝia patrino? Dio, kio okazis al ŝia patrino?!

La edzo puŝetadas antaŭ si la knabineton proksimen al li kaj kun fremda elparolo klarigas hungare al ŝi:

— Tiu ĉi esti paĉjo... Paĉjo esti bona homo... Vi kisi lian manon!...

La pala knabineto rigardas sian patron. Ŝi rigardas... rigardas... subite el ŝi eliĝas ĉiu sento, longajn jarojn retenita kaj dorlotita.

— Paĉjo mia... mia kara... la haroj... viaj haroj, kiel hejme estis sur la foto!

Ŝi klinas sin al mano de sia patro. La doloran ĝojon de sia eta koro ŝi kisas sur ĝin. La granda, forta viro, kvazaŭ hakilbatite, teren ĵetas sin antaŭ la infanaj piedoj kaj krias korŝire sufokiĝante.

— Eta... eta filineto mia... mia mizera infaneto... Ve!... Ve, mia koro! Infano, kara filineto mia...

— Vi skribis, ke mi serĉu, vizitu vian edzinon, rakontu ĉion al ŝi. — Kun subpremita emocio la edzo klarigas simple. — Mi skribis al ŝi. Respondo ne venis. Antaŭ la reveno mi povis serĉi ŝin. Mi estis ja libera dum la lastaj monatoj. Mi ne trovis ŝin. La dummilita senmorala " nur unufoje ni vivas!" altiris, pereigis ŝin jam en la unua jaro. La orfulino manĝis panon de kompatemaj najbaroj. Estus pli dece, se ŝi manĝus tiun de sia patro, mi pensis, kaj ankaŭ patrinon ŝi bezonas. Mi pensis, ke por ŝi bone taŭgus mia... via edzino... — Li turnas sin al la virino. — Vi estos bonkora al la infano, ĉu ne?! Ankaŭ ŝi estas lia infano...

La virino eĉ ne aŭdas, ke li parolas al ŝi. Nur la du plorantajn, en ĉirkaŭpreno kunfandiĝintajn ŝi rigardas kaj sentas, ke ŝi plene apartenas al ili. Tiu infano estas forta, multe pli forta ol ŝi. La patron nur tiam ŝi povas teni ĉe si, se ankaŭ lian filineton alprenos al sia koro. Ŝi ne povas paroli al ŝi. Estus vane. Eĉ unu vorton ŝi ne komprenus. Sed ŝi devas kompreni la agon... Ŝi surgenuiĝas al sia viro, senvorte ekkaresas la glatajn harojn de la knabineto... Ŝi karesas ŝin... enkaresas ŝin en sian animon kaj jam ne sentas ŝin plu tiom fremda...

La edzo, la trompita, forgesita kaj fremdiĝinta edzo, milde ridetas. Li sentas, ke ne ekzistas pli granda ĝojo ol feliĉigi tiun, kiun ni sincere amas. Ne gravas la prezo, pagita por ĝi. Lia kontenteco psalmas al la providenco, kiu direktis liajn paŝojn. Eble li sukcesis kvitigi ion el la pekoj... Eble.

La virino kun suflora alspiro klinas sin al orelo de sia amato.

— Gabor, mia kara ĉio... mi estos bona patrino por ŝi... ŝia patrino mi estos...

La viro levas la kapon. Lia larme dolora rigardo petegas pardonon, konsenton de la alia kaj tiu komprenas, milde kapjesas.

— Por tio mi alportis ŝin...

— Sed kiu... kiu estas vi?! — eliĝas el li la naneco, admiro, emocio kaj profunda danko. — Ĉu Dio vi estas?... Dio?!

Kun silenta neado li skuas sian kapon, nimbumitan de la sunradioj.

— Nur homo... tre... tre kontenta... feliĉa

homo...

*

La nokto vindas sin en la senstelecon, sternas funebrovualon sur la teron. Iu ŝtele forlasas la domon kaj ekiras al fora, nekonata celo... Li iras... iras... ne rerigardante li ekmigras por reveni neniam rapidu... venu ĉi tien..... neniam.

1 rapidu... venu ¤i tien...

KIEL MIHOK INSTRUIS ANGLE

Leŭtenanto Petroff singarde, iom post iom, ŝovis la kapon el sub La lana kovrilo, ĉirkaŭrigardis. Hela taglumo en la ĉambro. Ekstere sennuba ĉielo. Verŝajne frosto. Li rigardis la termometron. La enĉambra temperaturo estis dekkvin gradoj super la nulo.

— Brrr! Nur dekkvin gradoj... Ekstere estas certe minus dudek kvin...

Aperis antaŭ li la ekzercejo. Liaj dentoj ekklaketis. Li ĵetis rigardon al la senfajra forno, alian rigardon al la poŝhorloĝo, vigle tiktakanta sur la apudlita ŝranketo kaj poste, kovrante sin per la lantukego li kuntiriĝis kiel piktuŝita raŭpo sub brasikfolio.

Ankoraŭ tro frue... estus bone dormeti iom! — kaj por provi tion li forte fermis la okulojn.

Senbrue, kiel la ombro, ŝtelis sin en la ĉambron lia servisto Miĥaelo Mihok, pala stangostatura militkaptito. Sub la dekstra brako li premis al si faskon da ligno, sub la maldekstra — pajlaĵon en malnova gazeto, kaj en la manoj li tenis grandan samovaron. Li penadis paŝadi laŭeble senbrue kaj piedpinte. Ĉe ĉiu paŝknaro, glastinto, kulerfalo, seĝrenverso li time kaj respektplene palpebrumis al la lito, kie sub la kovrilo, kvazaŭ minace, montetiĝis la grasa kaj nenomebla parto de la sinjoro leŭtenanto.

Miĥaelo Mihok jam laŭnature estis timema, servema kaj ĝentila. La servemon kaj ĝentilecon li bone profitigis en sia civila profesio. Li estis tajlorlaboristo en provinca urbeto. Sed li estis ankaŭ timema. Precipe li timis leŭtenanton Petroff, kiun li konis nur de tri tagoj. Ho, kiaj tri tagoj! Vera malfeliĉo, ke oni koman dis lin ĉi tien! Escepte kelkajn frazojn li ne komprenis la rusan lingvon. Bonvole li klopodis plenumi la dezirojn, sed la timo ofte paralizis liajn kapablojn. Nemirinde, ĉar leŭtenanto Potroff estis fortika, grasa, bizonstatura kaj havis leonvoĉon. Certe li devas esti kruela tigro — pensis Mihok,

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere ili havis kuriozan konversacion. Tiuj eĉ pli firmigis lian opinion. Petroff klarigis ĉion per man- kaj piedgestoj, per mimiko kaj diversaj akrobataĵoj por komprenigi sin kaj dume aŭdigis leonvoĉon. Mihok streĉis sian atenton, igis ekfunkcii sian etan fantazion por diveni la signifojn de tiuj misteraj manovroj, kiujn faris kun plena energio kaj fervoro la leŭtenanta moŝto. Tamen sinsekvaj miskomprenoj maldolĉigis lian vivon. Nu kaj tiuj turmentaj kapdoloroj, kiuj sekvis la atentostreĉon!? Ankaŭ tio estis iom pli ol nenio.

Sed kial ne lernis Mihok la rusan lingvon? Pro du kaŭzoj. Unue, ĝis nun li nur vidis la rusojn, sed ne vivis inter ili; due, ĉar li vere ne havis lingvistan talenton. Krom tiuj du estis ankoraŭ tria. Li estis revemulo. Tiu ĉi revemo instigis lin lerni Esperanton. Oni instruis tion en la militkaptitejo. Li do komencis kaj finlernis ĝin. Oni ne povu diri hejme, ke dum longa foresto li ne profitis ion pli utilan ol tiu malbenita nazkataro, kiun nepetite li ricevis en la subteraj barakoj de Tockeo. Tiu ĉi lingvoscio estis triumfo por li, ĉar malgraŭ penoj kaj elspezoj li ne kapablis lerni fremdan lingvon. La mono ĉiam formigris kaj lia cerbo nur nigris. Sed nun eĉ lia revemo havis freŝan nutraĵon. Li posedas lingvon, kiu egalvaloras ĉiujn, ĉar ĝi estas parolata ĉie, kvankam ne de ĉiu. Sed tio estas pretera bagatelaĵo. Li sentis sin grava persono, pioniro de kulturmovado kaj en sia revo li jam fondis la ,,In-Tu-As-Es-Ta-He"!! (Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj) kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li estos la prezidanto kaj tiam li provos sendanĝere svati la manojn de Rozinjo. Ho Rozinjo, Rozinjo, belega modpupforma filino de kruela majstro, kiu ofte mezuris la ulnon al lia dorso dum la lernojaroj, se vi konjektus la dolĉan sekreton de Mihok, tiam vi certe ne turmentus la patran koron per ĉiutaga ,,neniu edzinigas min... mi devas fariĝi maljuna fraŭlino kun papago kaj kun dekduo da katetoj." Pri la kruela majstro, kaj precipe pri la ulno subite venis ideo, kiun Mihok dorlote vartis en si. Li konsideris sin martiro de tiu ĉi movado. Ĉu ne martireco estis suferi vangofrapojn de kolonelo pro la kvinpinta verda stolo? Certe jes. La vangofrapoj koncernis verŝajne la kvinpinton kaj ne la koloron, sed tiaj bagateloj ne gravas. Martiro estos la edzo de la belega modpupforma Rozinjo... Tia vireto estis Miĥaelo Mihok.