Выбрать главу

Sed nun la neforpelebla realeco devigis lin servi ĉe tiu ĉi bizonstatura, leonvoĉa leŭtenanto, kiu ĉiutage torturis lin per misteraj gestoj, grimacoj, nekompreneblaj akrobataĵoj. Hja, tia estas la sorto!

Li faris fajron en la forno, starigis la samovaron antaŭ ĝin, alĝustigis tubeton, kies finon li metis en la aperturon de la forno. Tie estis forta aertiro. Poste li pretigis ĉion por la sinlavado de la leŭtenanta moŝto: malplenan sitelon, sapon kaj glason da akvo.

Dume leŭtenanto Petroff transdonis sin al la kutima frumatena meditado pri la vivo, pri variado de ŝancoj. Antaŭ unu jaro en Petrograd li fiere paradis en sia nova uniformo sub fenestroj de bela vidvino de riĉa komercisito. Li havis esperon kaj imponajn pagonojn, sed venis la revolucio kaj la vidvinon kune kun la kapitalo edzinigis prudenta komisaro. Liaj espero kaj pagonoj falis en la koton kaj la sinsekvaj bataloj pelis lin ĝis la ekstrema oriento. La pagonojn li denove havis, sed kia vivo?! Brrr! Li estas ja pacema kiel... kiel tajloreto kaj tamen ĉi tie... en la " inĝeniera bataliono..." Ĉe tiu vorto li ekmiris. Kial oni nomas ĝin "inĝeniera"? Eĉ unu inĝeniero ne troviĝas inter la oficiroj. Profesie li estas ja simpla dentisto, eĉ ne doktoro... la kapitano estis notario, la... Eble la kolonelo? Ne! Tute ne! Li havis kolbasfabrikan en Udinsk... Kial "bataliono"! Tridekses oficiroj, kunpelitaj de revoluciaj ventegoj, jam estas bataliono? La soldataro konsistas el kvin dungitaj ĥinoj. Ili flegas ok mizerajn ĉevalojn en la staloj kaj ĉiumatene tiras du kanonojn sur la ekzercejon. Krome estas pli ol kvardek komanditaj militkaptitoj por servi ilin kaj kuiri nemanĝeblaĵojn por la oficiraj stomakoj... Bah, kia vivo? Pli profite estus eltiradi la dentojn de pacemaj veantoj en Petrograd ol ĉi tie tremadi por la propra vivo kaj ĉiutage prepariĝi por subitaj atakoj de bolŝevikoj... Kion fari? Jes, rifuĝi, sed kiel kaj kien?... Kaj ĉi tiuj dungitaj ĥinoj kaj komanditaj militkaptitoj eble...

Mihok plenumis sian taskon. Ĉio estis en ordo. Li paŝis al la lito, delikate ektuŝis la leŭtenantan moŝtan. Delikate, sed ne en feliĉa momento. La vigla fanatazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion, en kiu la ruzaj ĥinoj kun la militikaptitoj konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li sentis kaj por defendi sin kaptante la revolveron el sub la kusenoj li salte leviĝis kun domskua ekkrio. La malfeliĉa Mihok pro teruro faligis la tason da teo kaj mortpale humile palpebrumis jen al la danĝera armilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la terurtaŭzita mieno de la leŭtenanta moŝto.

Longminuta paŭzo. Petroff vidante la tremantan kapon de Mihok tuj embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis. Mihok pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, ankaŭ li altrudis mucidan rideton je siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno similis al tiu de citronglutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris dudekkvin gradojn.

— Haroŝo!(Bone!) — li diris kaj enlitiĝis. Mihok kun tremantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto, pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

— Gospodin... eto ĉaj... ĉaj pitj! (Sinjoro, jen teo, tetrinku!)

— Nu, ĥaroŝo... blagodarju vas... (Nu bone, mi dankas.)

Petroff trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis la ĵus forpasintan teruraĵon. Lia timemo vestis la estontecon en nigran funebron, ĉar li estis nun tute konvinkita, ke la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

Dum la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo. Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo, tiradi dentojn estus pli prudente. El la planoj taŭgis neniu. Hazarde lia rigardo trafis Mihokon, dancanta je unu piedo al alia kaj hundokule observante liajn movojn, kaj nova ideo venis, facile efektivigebla. Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros. Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li ne konas alian lingvon. Nu li devas lerni! Sed de kiu? Memkompreneble de Mihoik. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li nepre devas scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi " nepre" tuj fariĝis lia fiksa ideo.

— Herr Mihok... govoritje pa germanski?(Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?) — li komencis leonvoĉe.

Mihok ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto "germanski"? Verŝajne la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi ĉu li vidis jam germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon kaj humiltone li informis la tigronataran sinjoron.

— Da!(Jes!)

— Nu ĥaraŝo... i pa francuski? (Nu bone kaj france?)

Mihok iom pripensis la demandon, esploris en siaj rememoroj. Kie li vidis francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

— Da, da! — li respondis post ioma konsidero.

— I toĵe pa angliski?(kaj ankaŭ angle?) Mihok embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton, sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar tiuj okuloj kvazaŭ trapikis lin. Li rapidis do respondi.

— Dadada!

— Ĉto dadada?(Kio jejesjes?)

— Niĉevo!(Nenio!)

— Ĉto niĉevo?

— Niĉevo dadadada njetн(Nenio jesjesjejes ne!)

La sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen Petroff pensis, ke eŭropano nepre devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas inteligenta, estas eŭropano, li do parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere komprenigi sin. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en la interpretado.

— Pa germanski... pa francuski... pa angliski? Mihok iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan frazon de sia rusa lingoprovizo.