— Ja ne znaju!(Mi ne scias!)
Leŭtenanto Potroff ne volis kredi je siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.
— Ĉto vi nje znajtje?(Kion vi ne soias?)
Pizograndaj ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Peitroff persistis plu en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton " seĝo" tiam li senhezite respondis.
— Das seĝungen.
— Pa francuski?
— Le seĵ.
— I pa angliski?
— The siĝ.
Petroff estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi li komencis novan provon montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de la urba fajrobrigrado.
— Nu, Herr Mihok, pa germanski?
— Der turung.
— Pa franciski?
— La Eiffel.
— Pa anglishi?
— Krevu tuj, se mi scias! — eliĝis la amareco el Mihok.
— Krevutuj... Da, da, da... oĉĉĉen interesni!(tre interessse!) Krevutuj...
La apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li decidis formanĝi ilin. Per ĝestoj grimacoj kaj akrobataĵoj li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas la sunon forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!
Petroff ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la finvestado li amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue, kiel bona katoliko, promesis dekduon da kandeloj al Sankta Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de tiu ĉi tigronatura sinjoro.
La tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu dekduon da kandeloj.
Iun tagon Petroff surprizis lin, ke li decidis lerni nur la anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion necesan, Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto nenion notis kaj forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligus la devigatan trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon, sed en la lasta momento rigardante la bizonstaturan leŭtenanton li rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni! Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio ne multan diferencos kaj li sisteme komencis instrui Esperanton nomante ĝin angla lingvo.
Petroff montriĝis entuziasma anglofilo. Li diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira manĝejo, en la intima ĉambreto de... sed tio ne apartenas al tiu ĉi historio.
Foje dum promeno li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de malnova " The London News". La titolo frapis lian atenton.
— London estas metropolo en Anglujo — li komencis konkludadi, — tio estas certa. Nun ĉar la titolo diras "London", pli ol verŝajne la gazeto venis el London kaj se ĝi venis el London, sekve ĝi estas angla gazeto. Nu, ni kontrolu nin!
Li levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu konpreneblan frazeton. Ne, ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne komprenis.
Konsternite li rapidis hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon. Mihok estis puriganta liajn botojn kaj silente malbenadis la ciron, kiu bezonas tiom da kraĉoj. En Eŭropo oni purigas botojn per lakkremo kaj ne devas elsputadi la pulmon por fari la botojn spegulbrilaj. Petroff ekhaltis antaŭ li, iom hezitis kaj fine metis la foliojn antaŭ la nazon de Mihok.
— Kijo estas tijo ĉi?
Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.
— Verŝajne gazeto.
Petroff eksplodis.
— Nje verŝajnje, sed tutje certje... Sed kija, djiru Mihok, kija gazeto?
Mihok eklevis la ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Potroff minace svingis antaŭ lia nazo.
— Mi ne scias, — konfesis sincere Mihok.
— Vi nje scijas, Mihok, nje scijas? — kriis Petroff kaj kunfrapis la manojn. — Angla gazeto, Mihok, angla gazeto... Nun vi scijas.
Sub la haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.
— Ne diru, sinjoro leŭtenanto... ĉu vere?
— Sed jes, mi djiras... angla gtazeto... Legu! The-Lon-don-nje-vis... Mi ne komprenjis eĉ vorton... Legu!
Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia buŝo.
— Enlamondonvenisnovasento... tralamondoirasfortavoko... perflugilojdefacilavento...
Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.
— Vi scijias legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje scijas?
— Vi forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras "bonan matenon, sinjoro" kaj ili skribas ,,The Szentantalkбm, segits meg!" (hungare: Sanktantonĉjo helpu min!) ĉu vi komprenas? — kaj por konvinki la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la subbilda teksto li komencis legi la ,,Historion de Homaro" el lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom lame, tamen taŭgis: — ,,Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur la tronon...
Potroff kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la horizonton, ĉu ia anglo ne aperos ie por renversi ĉion? Tiuokaze la leŭtenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo... eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.
Petroff jam bonege parolis la " anglan" lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.
Okazo venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Ĵus kiam li ne estis preparita por eventualaĵoj, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj tagoj.
— Mihok, parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj! — komencis Petroff kaj lia voĉo tremis pro la retenitaj kolero kaj indigno. — Li asertas, ke li parolas angle... Parolu kun li angle... Tiun anglan lingvon mi ne komprenas.
La haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. Nu Sankta Antonĉjo nun helpu — li komencis preĝi en si, — kvintalon da kandoloj mi bruligos por vi post hejmreveno. Li klare vidis, ke nun la pentvoĉa konfeso neniel utilus. Se li komencis ĉi tiun altruditan tragikomedion, li devas finludi ĝin. Nur la impertinenteco povas helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li sajnigis trankvilon.
— Kie kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?
— Ĉi tie, de soldato el la amerika armeo.
— Ah, jes! — Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. — La sinjoro lernis la amerikan dialekton de la angla lingvo, dum ni parolas la klasikan lingvon de la londona aristokrataro. Jen la diferenco... Je mia Dio, mi tre ŝatus paroli ankaŭ tiun lingvon, sed mi pensas, oni devas scii unue la klasikan, la aristokratan, kaj poste la popolan... ĉu ne, leŭtenanta moŝto?